Выбрать главу

LA UNUA LIBRO

1. Malnova Arbaro

2. Bokelboro

3. Brando-Halo

4. Bokelbora Pramo

5. Brandovina Ponto

1

Longe atendita festo

Kiam s-ro Bilbo Baginzo el Bag-Endo anoncis, ke li baldaŭ festos sian dekunu-unuan naskiĝdaton per festo aparte impona, okazis multe da babilado kaj ekscitiĝo en Hobiturbo.

Bilbo estis tre riĉa kaj tre stranga, kaj estis la mirindaĵo de la Provinco dum sesdek jaroj, depost lia rimarkinda malapero kaj neatendita reveno. La riĉaĵoj reportitaj de li el la vojaĝado jam fariĝis loka legendo, kaj oni ĝenerale opiniis, kion ajn diru la maljunuloj, ke la Monteto de Bag-Endo plenplenis je tuneloj farĉitaj de trezoraĵo. Kaj se tio ne sufiĉis por famigi lin, oni povis miri ankaŭ pri lia longedaŭra vigleco. La tempo pasis, sed ŝajne ĝi malmulte modifis s-ron Baginzo. Naŭdekjara li pli-malpli samis kiel kvindekjara. Naŭdek-naŭjaran oni komencis nomi lin bone konservita, sed neŝanĝita estintus pli trafa. Troviĝis iuj, kiuj skuis sian kapon kaj opiniis, ke tio estas troabundo; ŝajnis maljuste, ke iu posedu (verŝajne) eternan junecon samtempe kun Gaŭdire) neelĉerpebla riĉaĵo.

— Tio estas pagota, — oni diris. — Estas nenature, kaj sekvos ĝenegoj pro tio!

Sed ĝis nun la ĝenegoj ne alvenis, kaj pro tio, ke s-ro Baginzo estis malavara pri sia mono, la plimultaj personoj volonte pardonis al li liajn strangaĵojn kaj lian feliĉan sorton. Li ankoraŭ vizitadis siajn parencojn (escepte, kompreneble, Retikul-Baginzojn), kaj li havis multajn dediĉitajn admirantojn inter hobitoj en malriĉaj kaj negravaj familioj. Sed li malhavis intimajn amikojn, ĝis kelkaj el liaj pli junaj kuzoj komencis adoltiĝi.

La plej aĝa el tiuj, kaj la plej ŝatata de Bilbo, estis juna Frodo Baginzo. Kiam Bilbo iĝis naŭdek-naŭjara, li adoptis Frodon kiel sian heredonton kaj loĝigis lin en Bag-Endo; kaj la esperoj de Retikul-Baginzoj definitive fiaskis. Bilbo kaj Frodo hazarde havis la saman naskiĝdaton, la 22an de septembro. “Vi prefere venu loĝi ĉi tie, Frodo, junulo, — diris iun tagon Bilbo, — kaj tiam ni povos komforte festi kune nian naskiĝdaton”. Tiutempe Frodo estis ankoraŭ en sia intero, kiel la hobitoj nomas la senrespondecajn dudekajn jarojn inter la infanaĝo kaj la adoltiĝo je tridek tri.

Pasis dek du pluaj jaroj. Ĉiujare la Baginzoj okazigis en Bag-Endo tre viglan kunigitan naskiĝfeston; sed nun estis komprenite, ke io vere elstara estas planata por tiu aŭtuno. Bilbo estiĝos dekunu-unua, 111, cifero iom interesa, kaj tre respektinda aĝo de hobito (ĉar Maljuna Tjuko mem atingis nur 130); kaj Frodo estiĝos tridek tri, 33, grava cifero: la dato de lia “adoltiĝo”.

Langoj komencis klaki en Hobiturbo kaj Apudakvo; kaj onidiroj pri la okazontaĵo disvastiĝis tra la tuta Provinco. La historio kaj karaktero de s-ro Bilbo Baginzo fariĝis denove la ĉefa konversacia temo; kaj la gemaljunuloj subite trovis, ke iliaj rememoroj estas tre bonvenaj.

Neniun oni pli atente aŭskultis ol la maljunan Ham Vato, konatan ĝenerale kiel la Avulo. Li paroladis ĉe L’ Arbusto Hedera, taverneto sur la Apudakva vojo; kaj li parolis iom aŭtoritate, ĉar li prizorgis la ĝardenon ĉe Bag-Endo dum kvardek jaroj, helpis maljunan Holmanon en tiu sama posteno pli frue. Nun, kiam li mem estiĝis maljuna kaj iom rigidartika, la laboron plejparte plenumis lia plej juna filo Sam Vato. La patro kaj filo ambaŭ tre amike interrilatis kun Bilbo kaj Frodo. Ili loĝis sur la Monteto mem, en Numero 3 de Bagŝuta Vico, malsupre de Bag-Endo.

— Tre agrabla rafinita ĝentilhobito estas s-ro Bilbo, kiel mi ĉiam diris, — la Avulo deklaris. Tute vere, ĉar Bilbo ĉiam tre ĝentilumis al li, nomante lin Majstro Hamfasto, kaj konstante konsultante lin pri la kreskigo de legomoj — kiam temis pri “radikoj”, precipe terpomoj, la Avulo estis rekonata de ĉiuj en la najbaraĵo (inkluzive de li mem) kiel la ĉefa aŭtoritato.

— Sed kio pri tiu Frodo, kiu loĝas ĉe li? — demandis Maljuna Nokso de Apudakvo. — Baginzo estas lia nomo, sed li estas pli ol duone Brandoboko, oni diras. Mi ne komprenas, kial iu ajn Baginzo de Hobiturbo serĉis edzinon tie malproksime en Boklando, kie la uloj estas tiel nenormalaj.

— Kaj ne mirinde, ke ili nenormalas, — enŝovis Paĉjo Dupiedo (najbaro de l’ Avulo), — dum ili vivas malĝustaborde de l’ Rivero Brandovino, precize kontraŭ la Malnova Arbarego. Tio estas loko malhela kaj malbona, se duono de la rakontoj veras.

— Vi pravas, Paĉjo, — diris la Avulo. — Brandobokoj fakte ne loĝas en la Malnova Arbarego; sed ili estas nenormala popolo, ŝajnas. Ili klaŭnadas per boatoj sur tiu granda rivero — kaj tio ne estas natura. Ne tre mirinde, ke devenis el tio ĝenoj, laŭ mi. Ĉu tiel aŭ ne, s-ro Frodo estas tiel agrabla juna hobito, kiel oni volus renkonti. Tre simila al s-ro Bilbo, kaj ne nur laŭaspekte. Finfine, lia patro Baginzis. Deca, respektinda hobito estis s-ro Drogo Baginzo; ne multe klaĉindis, ĝis li dronis.

— Dronis? — diris pluraj voĉoj. Ili jam pli frue aŭdis tiun kaj aliajn pli malhelajn onidirojn, kompreneble; sed hobitoj amegas familiajn historiojn, kaj ili pretis ĝin aŭdi denove.

— Nu, tiel oni diras, — diris la Avulo. — Vidu: s-ro Drogo edzinigis kompatindan f-inon Primola Brandoboko. Ŝi estis kuzino de nia s-ro Bilbo flanke de l’ patrino (ŝia patrino estis la plej juna el la filinoj de Maljuna Tjuko); kaj s-ro Drogo estis lia duagrada kuzo. Do s-ro Frodo estas lia nevo unuagrada kaj duagrada, je unu forŝtupo ambaŭflanke, kiel oni diras, se vi komprenas min. Kaj s-ro Drogo loĝis en Brando-Halo ĉe sia bopatro, maljuna Mastro Gorbadoko, kion li ofte faris post sia geedziĝo (ĉar li frandis manĝaĵojn, kaj maljuna Gorbadoko servigis al si en grandaj kvantoj); kaj li iris boate sur la Brandovina Rivero; kaj li kaj la edzino dronis, kaj kompatinda s-ro Frodo estis nur infano, finfine.

— Mi aŭdis, ke ili suriris la akvon en la lunlumo post vespermanĝo, — diris Maljuna Nokso, — kaj la pezo de Drogo subakvigis la boaton.

— Kaj aŭdis mi, ke ŝi puŝis lin, kaj li trenis ŝin post si, — diris Sablomano, la muelisto de Hobiturbo.

— Vi ne devus ripeti ĉion aŭdatan, Sablomano, — diris la Avulo, kiu ne tre ŝatis la mueliston. — Ne konvenas paroli pri puŝo kaj treno. Boatoj jam sufiĉe danĝeras al tiuj, kiuj sidas senmove, sen plia serĉado por la kaŭzo de akcidento. Ĉiuokaze: jen tiu s-ro Frodo restis orfigita kaj senrimeda, kiel oni povas diri, inter tiuj nenormalaj boklandanoj, edukata sensisteme en Brando-Halo. Vera kuniklejo, laŭ la raportoj. Maljuna Mastro Gorbadoko neniam havis malpli ol ducenton da parencoj en la loko. S-ro Bilbo neniam agis pli bonkore, ol kiam li revenigis la knabon por vivi inter decaj personoj.

— Sed laŭ mia opinio tio estis malagrabla bato al tiuj Retikul-Baginzoj. Ili supozis, ke ili ricevos Bag-Endon, tiutempe, kiam li foriris kaj oni supozis lin morta. Kaj poste li revenas kaj ordonas, ke ili foriru; kaj li daŭre vivas, vivadas, kaj neniam aspektas pli aĝa je unu tago, benon al li! Kaj subite li aperigas heredonton, kaj aranĝas korekte pri la dokumentoj. La Retikul-Baginzoj jam neniam vidos la internon de Bag-Endo, aŭ tion ni esperu.

— Konsiderinda monsumo estas tie forfaldita, mi aŭdis, — diris fremdulo, vizitanto priafera el Mult-Fosejo en la Okcidenta Kvarono. — La tuta supro de via monteto estas plena je tuneloj ŝtopitaj de kestoj da oro kaj arĝento, kaj juveloj, laŭ la famo.

— Do vi aŭdis pli, ol mi povas atesti, — respondis la Avulo. — Pri juveloj mi scias nenion. S-ro Bilbo malavaras pri sia mono, kaj ŝajne ĝi neniel mankas; sed mi scias nenion pri tunelfosado. Mi vidis s-ron Bilbo kiam li revenis, pli-malpli antaŭ sesdek jaroj, kiam mi estis knabo. Ne longe mi estis metilernanto de maljuna Holmano (li estis kuzo de mia paĉjo), sed li venigis min al Bag-Endo por kunlabori malhelpante, ke oni tretadu kaj vagadu en la tuta ĝardeno dum okazis la vendo. Kaj meze de ĉio ĉi s-ro Bilbo venas supren laŭ la Monteto kun poneo kaj kelkaj sakegoj kaj duo da kestoj. Mi ne dubas, ke ili plejparte estis plenaj je trezoro akirita en fremdaj lokoj, kie troviĝas montoj da oro, oni diras; sed ne estis sufiĉe por plenigi tunelojn. Sed mia filo Sam certe scias pli pri tio. Li konstante eniras-eliras Bag-Endon. Fervorega pri rakontoj el la malnova tempo li estas, kaj li aŭskultas ĉiujn historiojn de s-ro Bilbo. S~ro Bilbo instruis al li la skribarton — sen misa intenco, vidu, kaj mi esperas, ke ne sekvos el tio misaĵoj.