Выбрать главу

“Elfoj kaj Drakoj! — mi diras al li. — Pli konvenas al vi kaj mi brasikoj kaj terpomoj. Ne enmiksiĝu en la aferojn de niaj superuloj, aŭ vi troviĝos en kaĉo tro varmega”, — mi diras al li. Kaj tion mi povus diri ankaŭ al aliaj, — li aldonis, ekrigardante al la fremdulo kaj la muelisto.

Sed la Avulo ne konvinkis sian aŭdantaron. La legendo pri la riĉaĵoj de Bilbo estis jam tro firme fiksita en la mensoj de la pli juna hobitgeneracio.

— Ha, li verŝajne aldonadis al tio, kion li unue revenigis, — argumentis la muelisto, voĉigante komunan opinion. — Li ofte forestas de la hejmo. Kaj vidu la fremdulojn, kiuj vizitas lin: gnomoj, kiuj venas nokte, kaj tiu maljuna vagabonda prestidigitisto Gandalfo, kaj ĉiuj. Diru laŭplaĉe, Avulo, sed Bag-Endo estas loko nenormala, kaj ĝiaj uloj estas pli nenormalaj.

— Kaj diru vi laŭplaĉe, pri kio vi ne scias pli, ol vi scias pri boatoj, s-ro Sablomano, — ripostis la Avulo, eĉ pli ol kutime malŝatante la mueliston. — Se tio signifas esti nenormala, utilus iom pli da nenormaleco en tiu ĉi regiono. Troviĝas kelkaj ne malproksime, kiuj ne proponus glason da biero al amiko, se ili vivus en truo havanta orajn murojn. Sed oni agas malavare ĉe Bag-Endo. Nia Sam diras, ke ĉiuj estos invititaj al la festo, kaj estos donacoj, vidu, donacoj por ĉiuj — en tiu ĉi monato nuna.

Tiu monato nuna estis septembro, kaj nesupereble belvetera. Unu-du tagojn poste onidiro (probable lanĉita de la scioplena Sam) estis disvastigita, ke estos artfajraĵoj — artfajraĵoj, kiaj ne estis viditaj en la Provinco jam dum preskaŭ jarcento, depost la morto de l’ Maljuna Tjuko.

Pasis la tempo kaj La Tago pliproksimiĝis. Kuriozaspekta furgono ŝarĝita je kuriozaspektaj pakaĵoj ruliĝis en Hobiturbon iun vesperon kaj pene rampis la Monteton ĝis Bag-Endo. La surprizitaj hobitoj trarigardadis lamplumitajn pordojn por ĝin primiri. Ĝin veturigis fremduloj, kantante strangajn kantojn: gnomoj kun longaj barboj kaj ampleksaj kapuĉoj. Kelkaj el ili restis ĉe Bag-Endo. Fine de la dua septembra semajno alvenis tra Apudakvo el la direkto de Ponto Brandovino en plena taglumo furgono. Maljunulo sola ĝin veturigis. Li vestis altan pintforman bluan ĉapelon, longan grizan mantelon, kaj arĝentan skarpon. Li havis longan blankan barbon kaj brovojn vilajn, kiuj elstaris preter la randaĵo de lia ĉapelo. Etaj hobitidoj postkuris tiun furgonon tra la tuta Hobiturbo kaj ĝis la supro de la monteto. Ĝi enhavis kargon da artfajraĵoj, kiel ili trafe konjektis. Ĉe l’ antaŭpordo de Bilbo la maljunulo komencis malŝarĝi: troviĝis grandaj faskoj da artfajraĵoj ĉiuspecaj kaj ĉiuformaj, unuope etikeditaj per granda ruĝa kaj la elf-runo .

Tio estis la marko de Gandalfo, la sorĉisto, kies konateco en la Provinco ŝuldiĝis ĉefe al lia lerteco pri fajroj, fumoj kaj lumoj. Lia reala okupiĝo estis multe pli malfacila kaj danĝera, sed la provincanoj nenion sciis pri tio. Por ili li estis nur unu el la “allogaĵoj” ĉe la Festo. Pro tio la ekscitiĝo de la hobitidoj. “G por Grandioza!” — ili kriis, kaj la maljunulo ridetis. Ili konis lin laŭaspekte, kvankam li nur de tempo al tempo vidiĝis en Hobiturbo kaj neniam restis longe; sed nek ili nek iu alia krom la plej aĝaj maljunuloj iam vidis unu el liaj elmontroj de artfajraĵoj — tiuj jam apartenis al legenda pasinteco.

Kiam la maljunulo, helpate de Bilbo kaj kelkaj gnomoj, finis malŝargi, Bilbo disdonis kelkajn pencojn; sed eĉ unu kolor- aŭ krakfajraĵo ne rezultiĝis, je la seniluziiĝo de la alrigardantoj.

— Kuru for jam! — diris Gandalfo. — Vi ricevos kontentige je la ĝusta tempo. — Poste li malaperis internen kun Bilbo, kaj la pordo estis fermita. La hobitidoj vane rigardadis la pordon dum kelka tempo, kaj poste foriris, sentante, ke neniam venos la tago de la festo.

Interne de Bag-Endo, Bilbo kaj Gandalfo sidis antaŭ malfermita fenestro de ĉambreto frontanta okcidenten al la ĝardeno. La malfrua posttagmezo helis kaj trankvilis. La floroj ardis ruĝe kaj ore: antirinoj kaj heliantoj, kaj tropeoloj dissterniĝintaj ĉien sur la torfaj muroj kaj engvatantaj ĉe la rondaj fenestroj.

— Kiel bunta aspektas via ĝardeno! — diris Gandalfo.

— Jes, — diris Bilbo. — Mi vere amas ĝin, kaj la tutan karan Provincjon; sed al mi ŝajnas, ke ferio necesas al mi.

— Vi intencas realigi vian planon, do?

— Efektive. Mi definitive decidiĝis antaŭ pluraj monatoj, kaj tion mi ne ŝanĝis.

— Tre bone. Senutilas diri pluon. Fidelu al via plano — al via tuta plano, nepre — kaj mi esperas, ke tio pruviĝos la plej bona por vi kaj por ni ĉiuj.

— Espereble. Ĉiuokaze mi intencas plezuri ĵaŭdon, kaj okazigi mian etan amuzaĵon.

— Kiu ridos, mi scivolas? — diris Gandalfo, skuante sian kapon.

— Ni vidos, — diris Bilbo.

La postan tagon pliaj furgonoj alruliĝis supren laŭ la Monteto, kaj ankoraŭ pliaj furgonoj. Eble aŭdiĝis iom da grumblado pri “loka komercado”, sed en tiu sama semajno komencis elverŝiĝi el Bag-Endo mendoj por ĉiaj proviantoj, produktaĵoj aŭ luksaĵoj, havigeblaj en Hobiturbo aŭ Apudakvo aŭ ie ajn en la najbaraĵo. La hobitoj entuziasmiĝis; kaj ili komencis forstreki la tagojn sur kalendaroj; kaj ili senpacience atendis la poŝtalvenon, esperante ricevi invitojn.

Postnelonge la invitoj komencis disverŝiĝi, kaj la hobiturba poŝtoficejo estis plenŝtopita, kaj la apudakva poŝtoficejo estis inundita, kaj oni alvokis volontulajn poŝthelpantojn. Konstanta sinsekvo da ili supreniris laŭ la Monteto, portante centojn da ĝentilaj variacioj de Dankon, mi certe venos.

Aperis avizo sur la enirejo de Bag-Endo: ENIRO MALPERMESATA KROM FESTRILATE. Eĉ al tiuj, kiuj havis aŭ pretekstis havi festrilaton, estis malofte permesate eniri. Bilbo estis okupata skribante invitojn, registrante respondojn, volvante donacojn, kaj prizorgante kelkajn proprajn privatajn preparojn. Ekde la alveno de Gandalfo li restis kaŝita kaj nevidebla.

Iun matenon la hobitoj vekiĝis kaj trovis, ke la granda kampo, sude de l’ antaŭpordo de Bilbo, estas plenkovrita de ŝnuroj kaj stangoj por tendoj kaj pavilonoj. Speciala enirejo estis fosita en la taluso, kondukanta al la vojo, kaj tie estis konstruitaj larĝaj ŝtupoj kaj granda blanka pordo. La tri hobitfamilioj en Bagŝuta Vico, apud la kampo, estis ege interesitaj kaj ĝenerale enviataj. Maljuna Majstro Vato ĉesis eĉ ŝajnigi laboradon en sia ĝardeno.

La tendoj komencis muntiĝi. Troviĝis aparte granda pavilono, tiel enorma, ke la arbo kreskanta sur la kampo estis tute interne de ĝi, kaj staris fiere proksime al unu ekstremo, malantaŭ la ĉefa tablo. Lanternoj estis pendigitaj sur ĉiuj ĝiaj branĉoj. Eĉ pli promesoplene (laŭ hobita vidpunkto), grandega subĉiela kuirejo estis konstruita en la norda angulo de la kampo. Taĉmento de kuiristoj, el ĉiu taverno kaj manĝejo en plurmejla ĉirkaŭaĵo, alvenis por suplementi la gnomojn kaj aliajn strangulojn loĝigitajn en Bag-Endo. Ekscitiĝo atingis zeniton.