Выбрать главу

Tiam nubiĝis la vetero. Tio okazis merkredon, la antaŭvesperon de la Festo. Maltrankvilo estis premega. Poste efektive tagiĝis ĵaŭdo, la 22a de septembro.. La suno leviĝis, malaperis la nuboj, flagoj estis hisitaj, kaj komenciĝis la amuzoj.

Bilbo Baginzo nomis tion festo, sed ĝi estis fakte unuigita vario da distraĵoj. Preskaŭ ĉiuj proksime loĝantoj estis invititaj. Tre malmultaj estis hazarde preteratentitaj, sed pro tio, ke ili ĉiuokaze alvenis, tio ne gravis. Multaj personoj el aliaj regionoj de la Provinco ankaŭ estis invititaj; kaj troviĝis eĉ kelkaj el trans la landlimo. Bilbo renkontis persone la gastojn (kaj kromulojn) ĉe la nova blanka pordo. Li faris donacojn al ĉiuj kaj la ceteraj — tiu lasta aludas tiujn, kiuj eliris laŭ malantaŭa vojo kaj denove eniris tra la pordo. Hobitoj faras donacojn al aliaj personoj okaze de l’ propra naskiĝfesto. Ne tre multekostajn, kutime, kaj ne tiel superabunde, kiel en la aktuala okazo; sed tio estis sistemo ne tre malbona. Efektive, en Hobiturbo kaj Apudakvo ĉiu tago en la jaro estis ies naskiĝfesto, tiel ke ĉiu hobito en tiu regiono havis probablecon ricevi donacon almenaŭ unufoje en ĉiu semajno. Sed ili neniam tediĝis pri tio.

Je tiu ĉi okazo la donacoj estis neordinare bonkvalitaj. La hobitidoj estis tiel ekscititaj, ke ili preskaŭ forgesis pri manĝado. Troviĝis ludiloj tiaj, kiajn ili neniam antaŭe vidis, ĉiuj belaj, kaj iuj evidente magiaj. Multaj el ili ja estis menditaj jam antaŭ unu jaro, kaj venis de la Soleca Monto kaj el Valejo, kaj estis malfalse gnom-faritaj.

Kiam ĉiuj gastoj estis bonvenigitaj kaj troviĝis finfine interne de la pordo, okazis kantoj, dancoj, muziko, ludoj, kaj, kompreneble, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Tri oficialaj manĝoj estis: tagmanĝo, temanĝo, kaj vespermanĝo (aŭ lastmanĝo). Sed tagmanĝon kaj temanĝon signis ĉefe la fakto, ke tiuokaze ĉiuj gastoj estis kunsidantaj kaj kunmanĝantaj. Aliokaze temis nur, ke multaj personoj manĝas kaj trinkas — daŭre de l’ dek-unua ĝis la sesa kaj duono, kiam komenciĝis la artfajraĵoj.

Pri la artfajraĵoj respondecis Gandalfo: li ne nur alportis ilin, sed li planis kaj fabrikis ilin; kaj la specialaĵoj, koheraj bildoj, kaj flugigoj de raketoj estis funkciigitaj de li. Sed okazis ankaŭ malavara disdonado de petardoj, krakiloj, dissaltaĵoj, flagriloj, torĉoj, gnomaj kandeloj, elfaj fontoj, goblenaj bojiloj kaj tondraĵoj. Ĉiuj estis superbaj. La arto de Gandalfo pliboniĝis kun la tempopaso.

Vidiĝis raketoj similaj al aro da scintilaj birdoj kantantaj per dolĉaj voĉoj. Vidiĝis verdaj arboj kun trunkoj el malhela fumo: iliaj folioj malfermiĝis kiel tuta printempo momente malfaldiĝanta, kaj iliaj brilantaj branĉoj faligis ardajn florojn sur la mirigitajn hobitojn, kaj malaperis kun dolĉa parfumo ĝuste antaŭ ol tuŝi ties suprenturnitajn vizaĝojn. Vidiĝis fontoj da papilioj, kiuj flugis ekglimante en la arbojn; vidiĝis pilastroj da koloraj fajroj, kiuj leviĝis kaj iĝis agloj, aŭ velŝipoj, aŭ falango da flugantaj cignoj; vidiĝis ruĝa tondroŝtormo kaj ŝpruco da flava pluvo; vidiĝis arbarego da arĝentaj lancoj, kiuj saltis subite en la aeron kun kriego kvazaŭ de batalanta armeo, kaj malsupreniĝis denove en la riveron kun siblo kiel de cent varmegaj serpentoj; Kaj vidiĝis ankaŭ unu lasta surprizo, honore al Bilbo, kaj ĝi tre timigis la hobitojn, kiel Gandalfo intencis. Estingiĝis la lumoj. Granda fumnubo leviĝis. Ĝi formis sin al monto de malproksime vidata, kaj komencis ardi ĉe la verto. Ĝi sputis verdajn kaj skarlatajn flamojn. Elflugis ruĝ-ora drako — ne laŭvive granda, sed terure vivsimila; el ties makzeloj venis fajro, ties okuloj rigardis kolere malsupren; aŭdiĝis blekego, kaj ĝi trifoje rapidpasis super la kapoj de la amaso. Ĉiuj ekkaŭris, kaj multaj falis vizaĝaltere. La drako preterpasis kiel rapidvagonaro, transkapiĝis, kaj krevis super Apudakvo kun surdiga eksplodo.

— Jen la signalo por vespermanĝo! — diris Bilbo. La doloro kaj timo tuj malaperis, kaj la kuŝantaj hobitoj salte leviĝis. Troviĝis admirinda vespermanĝo por ĉiuj; por ĉiuj, nome, krom la invititoj al la speciala familia festmanĝo. Tio okazis en la granda arbohava pavilono. La invitoj limiĝis al dek du dekduoj (nombro, kiun la hobitoj nomis ankaŭ unu Groco, kvankam oni juĝis nekonvene uzi tiun vorton pri personoj); kaj la gastoj estis elektitaj el ĉiuj familioj parencaj al Bilbo kaj Frodo, kune kun kelkaj apartaj neparencaj amikoj (kiel ekzemple Gandalfo). Inkluziviĝis multaj junaj hobitoj, kaj ĉeestis laŭ permeso de l’ gepatroj; ĉar hobitoj traktis nerigore siajn infanojn rilate al malfrua enlitiĝo, precipe kiam ekzistis ebleco, ke ili manĝos senkoste. La edukado de hobitidoj postulis multe da nutraĵo.

Ĉeestis multaj Baginzoj kaj Bofinoj, kaj ankaŭ multaj Tjukoj kaj Brandobokoj; ĉeestis diversaj Gruboj (parencoj de l’ avino de Bilbo Baginzo), kaj diversaj Ĉuboj (ligitaj al lia avo Tjuko); kaj elektaĵo de Subfosoj, Bolĝeroj, Bresgirdeloj, Brokhusoj, Bonkorpoj, Kornblovoj kaj Fierfutoj. Kelkaj el tiuj estis nur tre malproksimaj parencoj de Bilbo, kaj iuj preskaŭ neniam antaŭe vizitis Hobiturbon, ĉar ili loĝis en malproksimegaj anguloj de l’ Provinco. La Retikul-Baginzoj ne estis preteratentitaj. Odo kaj ties edzino Lobelia ĉeestis. Ili malŝatis Bilbon kaj abomenis Frodon, sed tiel imponega estis la invitilo, skribita per ora inko, ke ili sentis neeble malakcepti. Krome, ilia kuzo, Bilbo, specialiĝis pri manĝaĵoj dum multaj jaroj kaj lia tabloprezentado ĝuis altan reputacion.

Ĉiuj cent kvardek kvar gastoj atendis agrablan festmanĝon, kvankam ili iom antaŭtimis la postmanĝan paroladon de sia gastiganto (eron neeviteblan). Li emis enŝovi pecojn da tio, kion ili nomis poezio; kaj foje, post unu-du glasoj, kutimis aludi tiujn absurdajn aventurojn de sia mistera vojaĝo. La gastoj ne desapontiĝis: ili ricevis tre agrablan festmanĝon, fakte atentokaptan distradon: riĉan, abundan, varian kaj longedaŭran. Aĉetado de nutraĵoj preskaŭ nuliĝis en la regiono dum la posta semajno; sed pro tio, ke la provizado de Bilbo reduktis la stokojn de l’ plimultaj tenejoj, keloj kaj varejoj tra mejloj ĉirkaŭe, tio ne multe gravis.

Post la manĝado (pli-malpli) okazis la Parolado. La plejparto de la ĉeestantoj, tamen jam havis humoron tolereman, je tiu ŝatinda stadio, kiun ili nomis “plenigo de l’ anguloj”. Ili trinketis siajn plej ŝatatajn trinkaĵojn, kaj mordetis siajn plej ŝatatajn frandaĵojn, kaj iliaj antaŭtimoj estis forgesitaj. Ili pretis aŭskulti ion ajn, kaj hurai post ĉiu interpunkcia signo.

— Miaj karaj Personoj, — komencis Bilbo, stariĝante.

“Aŭdu! Aŭdu! Aŭdu!” — ili kriis, kaj ĥore ripetadis tion, ŝajne malemaj agi laŭ la propra konsilo. Bilbo forlasis sian lokon kaj iris stari sur seĝo sub la iluminita arbo. La lumo de la lanternoj trafis lian ridetantan vizaĝon; la oraj butonoj brilis sur lia brodita veŝto. Ĉiuj povis vidi, ke li staras rekta, svingante unu manon kaj ne eligante la alian el la poŝo.

— Miaj karaj Baginzoj kaj Bofinoj, — li rekomencis; — kaj miaj karaj Tjukoj kaj Brandobokoj, kaj Gruboj, kaj Ĉuboj, kaj Subfosoj, kaj Kornblovoj, kaj Bolĝeroj, Bresgirdeloj, Bonkorpoj, Brokhusoj kaj Fierfutoj.

— FierPIEDOJ! — kriis maljuneta hobito en la fono de la pavilono. Lia nomo, kompreneble, estis Fierfuto, kaj meritite; sed liaj piedoj estis grandaj, pli ol ordinare vilaj, kaj ambaŭ kuŝis sur la tablo.

— Fierfutoj, — ripetis Bilbo. — Ankaŭ miaj bonaj Retikul-Baginzoj, kies finfinan revenon al Bag-Endo mi bonvenigas. Hodiaŭ estas mia cent dek-unua naskiĝdatreveno: mi estas dekunu-unujara hodiaŭ!

— Hura! Hura! Vivu! — ili kriis, kaj ili ĝoje pugnobatis la tablojn. Bilbo rolis bonege. Tian materialon ili ŝatis: mallongan kaj memevidentan.

— Mi esperas, ke vi ĉiuj ĝuas la feston tiom, kiom mi. Surdigaj huraoj. Krioj de Jes (kaj Ne). Bruoj de trumpetoj kaj kornoj, fajfiloj kaj flutoj, kaj aliaj muzikaj instrumentoj. Ĉeestis, kiel dirite, multaj hobitoj junaj. Centoj da muzikaj krakiloj estis distiritaj. Multaj el tiuj surhavis la markon VALEJO; kio malmulton signifis al la plimultaj hobitoj, sed ĉiuj konsentis, ke tiuj estas mirindaj krakiloj. Ili enhavis instrumentojn, malgrandajn, sed perfekte fabrikitajn kaj sorĉtone sonantajn. Efektive, en unu angulo kelkaj el la junaj Tjukoj kaj Brandobokoj, supozante, ke Onklo Bilbo jam finis (ĉar klare li diris ĉion necesan), nun starigis ekstemporalan orkestron, kaj komencis gajan dancarion. Sinjoreto Everardo Tjuko kaj Fraŭlino Melilota Brandoboko surtabliĝis kaj kun sonoriloj en la manoj komencis danci la Printempo-rondon: dancon beletan, sed iom viglan.