La domo de tiu interesa ulo staris en la centro de vasta kukurbokampo, kie la rampoplantoj krekis amase kaj naskis kukurbojn ekstrordinardimensiajn krom la malpligrandajn.
Kelkaj el la kukurboj nun maturiĝantaj sur la plantoj estis preskaŭ grandaj kiel la domo de Joĉjo, kaj li diris al Doroteo ke li intencas aldoni plian kukurbon al sia domego.
La veturantoj estis elkore bonvenigitaj al ĉi tiu kurioza loĝejo kaj invitaj pasigi la nokton tie, kion ili jam planis.
La Miksĉifonan Knabinon multe interesis Joĉjo kaj ŝi ekzamenis lin admire.
“Vi estas tre belaspekta,”ŝi diris;“sed ne tiel vere bela kiel la Birdotimigilo.”
Joĉjo turnis sin, aŭdinte tion, por ekzameni la Birdotimigilon zorge, kaj lia malnova amiko ruze palpebrumis al li per unu pentrita okulo.
“Ne eblas kompreni alies gustojn,”komentis la Kukurbokapo ĝemante. “Maljuna korvo foje diris al mi ke mi estas tre fascina, sed kompreneble eble la birdo eraris.
Mi rimarkas ke la korvoj kutime evitas la Birdotimigilon, kiu siamaniere estas tre honesta ulo, sed pajloplenigita. Mi ne estas pajloplenigita, kiel vi povas vidi;mia korpo estas el bona solida hikorio.”
“Mi adoras plenigaĵojn,”diris la Miksĉifona Knabino.
“Nu, tiurilate, mia kapo estas plena de kukurbosemoj,” deklaris Joĉjo. Mi uzas ilin kiel cerbon, kaj kiam ili estas freŝaj mi estas intelektulo. Ĝuste nun, mi bedaŭras diri, miaj semoj iomete klakas, do mi baldaŭ devos akiri novan kapon.”
“Ho;ĉu vi ŝanĝas vian kapon?”demandis Oĵo.
“Certe. Kukurboj ne estas permanentaj, domaĝe, kaj post kelka tempo ili putras. Tial mi kreskigas tiel grandan kampon da kukurboj —por elekti novan kapon kiam ajn necesas.”
“Kiu ĉizas la vizaĝojn sur ili?”demandis la knabo.
“Mi mem. Mi deprenas mian malnovan kapon, metas ĝin sur tablon antaŭ mi, kaj uzas la vizaĝon kiel modelon.
Kelkfoje mi ĉizas pli bonajn vizaĝojn ol alifoje —pli esprimoplenajn kaj gajajn, sciu —sed mi opinias ke ili ĝenerale bone aspektas.”
Antaŭ ol ŝi komencis la veturon Doroteo pakis dorsosakon en kiu estis bezonaĵoj, kaj tiun dorsosakon la Birdotimigilo portis ligita al sia dorso. La knabineto surportis simplan robon kaj sunkufon, ĉar ŝi sciis ke ili plej taŭgas por veturado. Oĵo ankaŭ kunportis sian korbon, en kiun Ozma plimetis botelon da “Kompletmanĝaj Piloloj”kaj fruktojn.
Sed Joĉjo Kukurbokapo kreskigis multon en sia ĝardeno krom kukurbojn, do li kuiris por ili bonan legomsupon kaj donis al Doroteo, Oĵo kaj Toto, la solaj uloj kiuj bezonis manĝi, kukurbopasteĉon kaj iom da verda fromaĝo. Kiel litojn ili devis uzi la dolĉajn sekigitajn herbojn kiujn Joĉjo ŝutis laŭlonge de unu flanko de la ĉambro, sed tio tre bone kontentigis Doroteon kaj Oĵon. Toto, kompreneble, dormis apud sia mastrineto.
La Birdotimigilo, Ĉifoneroj kaj la Kukurbokapo estis senlacaj kaj ne bezonis dormon, do ili sidis kunparolante dum la tuta nokto;sed ili restis ekster la domo, sub la brilantaj steloj, kaj parolis mallaŭtavoĉe por ne ĝeni la dormantojn. Dum la konversacio la Birdotimigilo klarigis pri ilia serĉo je obskura puto, kaj petis konsilon de Joĉjo pri kie trovi ĝin.
La Kukurbokapo konsideris la temon tre zorge.
“Tio estos malfacila tasko,”diris li, “kaj se mi estus vi mi prenus iun ajn ordinaran puton kaj ĉirkaŭfermus ĝin por mallumigi ĝin.”
“Mi timas ke tio ne taŭgus,”respondis la Birdotimigilo.
“La puto devas esti nature obskura, kaj la akvo devas esti neniam vidinta la taglumon, ĉar alie la magia sorĉo eble tute ne sukcesus.”
“Kiom da akvo vi bezonas?”demandis Joĉjo.
“Cent kvardek du mililitrojn.”
“Kiom estas mililitro?”
“Nu —mililitro estas mililitro, kompreneble,”respondis la Birdotimigilo, kiu ne volis agnoski sian senscion.
“Mi scias!”kriis Ĉiofoneroj. “‘Johano kaj Milio prenis folion —’”
“Ne, ne;tio estas malĝusta,”interrompis la Birdotimigilo.
“Estas du specoj de milioj, mi kredas;unu estas knabino, kaj la alia estas —”
“Manĝaĵo,”diris Joĉjo.
“Ne;mezuro.”
“Kia mezuro?”
“Nu, mi demandos al Doroteo.”
Do la sekvan matenon ili demandis al Doroteo, kaj ŝi diris:
“Mi ne scias precize kiom estas mililitro, sed mi kunportas oran botelon kiu povas enteni duonan litron. Tio estas pli ol cent kvindek mililitroj, mi certas, kaj la Kurbiĝinta
Magiisto povos mem mezuri ĝin laŭvole. Sed kio plej problemas por ni, Joĉjo, estas trovi la puton.”
Joĉjo ĉirkaŭrigardis la pejzaĝon, ĉar li staris en la pordejo de la domo.
“Ĉi tie la lando estas plata, do vi ne trovos obskurajn putojn ĉi tie,”diris li. “Vi devos iri inter la montojn, kie estas rokoj kaj kavernoj.”
“Kaj kie estas tio?”demandis Oĵo.
“En la Kvelula Lando, kiu kuŝas sude de ĉi tie,”responis la Birdotimigilo. “Mi jam de la komenco scias ke ni devos iri al la montoj.”
“Ankaŭ mi,”diris Doroteo.
“Sed —ve! — la Kvelula Lando estas plena de danĝeroj,” deklaris Joĉjo. “Mi mem neniam estis tie, sed —”
“Mi jes,”diris la Birdotimigilo. “Mi frontis la terurajn
Martelkapulojn, kiuj ne havas brakojn kaj batas kiel kaproj; kaj mi frontis la Batalantajn Arbojn, kiuj klinas sin por bati kaj vipi, kaj spertis multajn aliajn aventurojn tie.”
“Ĝi estas sovaĝa lando,”komentis Doroteo, sobre, “kaj se ni iros tien ni certe spertos proprajn problemojn. Sed mi supozas ke ni devos iri tien, se ni volas tiun akvon el la obskura puto.”
Do ili adiaŭis la Kukurbokapon kaj rekomencis sian veturadon, direktante sin nun rekte al la Suda Lando, kie montoj kaj rokoj kaj kavernoj kaj arbaroj kun grandaj arboj abundas. Tiu parto de la Lando Oz, kvankam ĝi apartenis al Ozma kaj devis esti lojala al ŝi, estis tiel sovaĝa kaj apartigita ke multaj strangaj popoloj kaŝis sin en ĝiaj ĝangaloj kaj vivis siamaniere, tute sen scio ke ili havas
Reganton en la Smeralda Urbo. Se oni lasis ilin neĝenitaj, tiuj uloj neniam ĝenis la loĝantojn de la cetero de Oz, sed invadantojn tra fis multaj danĝeroj de ili.
Necesis dutaga veturo de la domo de Joĉjo Kukurbokapo al la rando de la Kvelula Lando, ĉar nek Doroteo nek Oĵo povis tre rapide marŝi kaj ili ofte haltis apud la vojo por ripozi. La unuan nokton ili dormis sur la larĝaj kampoj, inter la ranunkoloj kaj lekantetoj, kaj la Birdotimigilo kovris la infanojn per gaza litkovrilo el sia dorsosako, por ke ne malvarmigu ilin la noktaero. Ĉirkaŭ la vespero de la dua tago ili atingis sablan ebenaĵon kie marŝado estis malfacila; sed iom distance de si ili vidis grupon de palmoj, kun multaj kuriozaj nigraj makuletoj sub si;do ili plupaŝis brave por atingi tiun lokon antaŭ la noktiĝo kaj pasigi la nokton ŝirmate de la arboj.
La nigraj makuloj pligrandiĝis dum ili antaŭeniris, kaj kvankam la lumo estis neforta Doroteo opiniis ke ili aspektas grandaj kaldronoj renversitaj. Tuj preter tiu loko estis disa aro da gigantaj, malglataj rokoj, kiuj sin levis al la malantaŭaj montoj.