Tio preskaŭ ĉesigis la malbonan sorĉadon en nia lando, do komprenu ke la Leĝo ne estis malsaĝa, sed saĝa kaj justa; kaj, ĉiukaze, estas maljuste malobei Leĝon.”
Oĵo sciis ke ŝi pravas kaj sentis grandan honton ĉar li komprenis ke li agis kaj parolis tre ridinde. Sed li levis sian kapon kaj rigardis en la vizaĝon de Ozma dirante:
“Mi bedaŭras ke mi misagis kaj malobeis vian Leĝon. Mi faris tion por savi Onĉjon Nonĉjon, kaj mi kredis ke oni ne scios pri mia ago. Sed mi kulpas pri tiu ago kaj kiun ajn punon mi meritas, laŭ via opinio, mi volonte suferos.”
Ozma ridetis pli leĝere, tiam, kaj kapjesis gracie.
“Vi estas pardonita,”ŝi diris. “Ĉar, kvankam vi grave misagis, vi nun pentas kaj mi opinias ke vi jam estas su fiĉe punita. Soldato, senkatenigu Oĵon la Fortunan kaj —”
“Pardonu, mi petas;mi estas Oĵo la Mis fortuna,”diris la knabo.
“Ĉimomente vi estas fortuna,”diris ŝi. “Senkatenigu lin, Soldato, kaj liberigu lin.”
Al la ĉeestantoj plaĉis la dekreto de Ozma kaj ili murmuris sian aprobon. Ĉar la reĝa kunsido nun estis finita, ili komencis foriri el la Tronoĉambro kaj baldaŭ neniu restis krom Oĵo kaj liaj amikoj kaj Ozma kaj ŝiaj favoratoj.
La knabina Reganto nun petis ke Oĵo sidiĝu kaj rakontu al ŝi sian tutan historion, kaj li faris tion, komencante je la tempo kiam li foriris el sia hejmo en la arbaro kaj finante je sia alveno ĉe la Smeralda Urbo kaj arestiĝo. Ozma aŭskultis atente kaj pensadis dum kelkaj momentoj post kiam la knabo ĉesis paroli. Post tio ŝi diris:
“La Kurbiĝinta Magiisto misagis farante la Vitran Katon kaj la Miksĉifonan Knabinon, ĉar li tiel malobeis la Leĝon.
Kaj se li ne kontraŭleĝe gardus la botelon da Likvaĵo de Ŝtonigo staranta sur la breto, la akcidento al lia edzino Margolote kaj al Onĉjo Nonĉjo ne povus okazi. Mi povas kompreni, tamen, ke Oĵo, kiu amas sian onklon, malfeliĉos se li ne povos savi lin. Ankaŭ, mi opinias ke estas maljuste lasi tiujn du viktimojn stari kiel marmoraj statuoj, kiam ili devus esti vivaj. Do mi proponas ke ni permesu ke D-ro Pipt faru la magian sorĉaĵon kiu savos ilin, kaj ke ni helpu Oĵon trovi la objektojn kiujn li serĉas. Kion vi opinias, Sorĉisto?”
“Eble tio estas plej bona,”respondis la Sorĉisto. “Sed post kiam la Kurbiĝinta Magiisto revivigos tiujn kompatindulojn vi devos forpreni de li liajn magiajn povojn.”
“Tion mi faros,”promesis Ozma.
“Nun diru al mi, bonvole, kiujn magiajn objektojn vi devos trovi?”daŭrigis la Sorĉisto, parolante al Oĵo.
“La tri harojn de la vosto de Vuzo mi havas,”diris la knabo. “Pli precize, mi havas la Vuzon, kaj la haroj estas en lia vosto. La sesfolion mi —mi —”
“Vi rajtas preni kaj gardi ĝin,”diris Ozma. “Tio ne estos kontraŭleĝa, ĉar ĝi jam estas plukita, kaj la plukokrimo estas pardonita.”
“Dankon!”kriis Oĵo dankeme. Poste li pludiris:“Post tio mi devas trovi akvon el obskura puto.”
La Sorĉisto kapskuetis. “Tio,”diris li, “estos malfacila tasko, sed se vi su fiĉe veturos eble vi trovos ĝin.”
“Mi volonte veturos dum jaroj, se tio savos Onĉjon Nonĉjon,”diris Oĵo, tre serioze.
“Do plej bone estos ke vi tuj komencu,”konsilis la Sorĉisto.
Dume Doroteo aŭskultis interesate la konversacion. Nun ŝi turnis sin al Ozma kaj demandis:“Ĉu mi rajtas akompani Oĵon, por helpi lin?”
“Ĉu vi volas?”respondis Ozma.
“Jes. Mi iom bone konas Ozon, sed Oĵo tute ne konas ĝin. Mi bedaŭras pro lia onklo kaj kompatinda Margolote kaj mi deziras helpi savi ilin. Ĉu mi rajtas kuniri?”
“Se vi deziras,”respondis Ozma.
“Se Doroteo kuniros, do mi devos kuniri por prizorgi ŝin,”diris la Birdotimigilo, decideme. “Obskura puto estas trovebla nur en iu tre fora loko, kaj eble estos danĝeroj tie.”
“Vi havas mian permeson akompani Doroteon,”diris Ozma. “Kaj dum vi forestos mi prizorgos la Miksĉifonan Knabinon.”
“Mi prizorgos min mem,”anoncis Ĉifoneroj, “ĉar mi iros kun la Birdotimigilo kaj Doroteo. Mi promesis al Oĵo ke mi helpos lin trovi la deziratajn objektojn kaj mi plenumos mian promeson.”
“Tute bone,”respondis Ozma. “Sed mi ne trovas bezonon ke Oĵo kunprenu la Vitran Katon kaj la Vuzon.”
“Mi preferas resti ĉi tie,”diris la kato. “Mi jam estas sesfoje preskaŭ noĉita, kaj se ili eniros danĝerojn estos plej bone ke mi restu for de ili.”
“Ŝin gardu Ĵelea Kon fitaĵ ĝis la reveno de Oĵo,”proponis
Doroteo. “Ni ankaŭ ne bezonos kunpreni la Vuzon, sed li estas gardenda pro la tri haroj en lia vosto.”
“Plej bone estos kunpreni min,”diris la Vuzo. “Miaj okuloj povas flamigi fajron, sciu, kaj mi povas muĝi —iomete.”
“Mi certas ke vi estos pli sekura ĉi tie,”Ozma decidis, kaj la Vuzo ne plu oponis la planon.
Kunkonsultinte ili decidis ke Oĵo kaj lia grupo foriru jam la tuj sekvan tagon por serĉi la kvanton da akvo el obskura puto, do ili nun disiris por prepari por la veturo.
Ozma donis al la Manĝtula knabo ĉambron en la palaco por tiu nokto kaj la posttagmezon li pasigis kun Doroteo — por konatiĝi, laŭ ŝia diro —kaj ricevi konsilojn de la Vilulo pri kien ili iru. La Vilulo vagis en multaj partoj de Oz, krome ankaŭ Doroteo, tamen neniu el ili sciis kie troviĝas obskura puto.
“Se tiaĵo troviĝas ie en la loĝata parto de Oz,”diris Doroteo, “ni verŝajne jam antaŭ longe aŭdus pri ĝi. Se ĝi ’stas en la sovaĝaj partoj de la lando, neniu tie bezonus obskuran puton. Eble ne ’kzistas tiaĵo.”
“Ho, sed devas!”respondis Oĵo, certeme;“se ne, la recepto de D-ro Pipt ne postulus ĝin.”
“Vere,”konsentis Doroteo;“kaj se ĝi ’stas ie en la Lando Oz, ni nepre trovos ĝin.”
“Nu, ni nepre serĉos ĝin, certe,”diris la Birdotimigilo.
“Rilate al trovo, ni devos fidi la sorton.”
“Ne faru tion,”petis Oĵo, fervore. “Oni nomas min Oĵo la Misfortuna, sciu.”
Ĉapitro 19. Problemoj pro la totenhotoj
Unu tago da veturado de la Smeralda Urbo portis la bandeton da aventurantoj al la hejmo de Joĉjo Kukurbokapo, kiu estis domo formita el la ŝelo de giganta kukurbo. Joĉjo mem faris ĝin kaj tre fieris pro ĝi. Estis pordo kaj pluraj fenestroj, kaj tra la supron etendiĝis kamentubo kiu kondukis de forneto en la domo. La pordon oni atingis per tri ŝtupoj kaj estis bona planko sur kiu estis aranĝitaj mebloj tre komfortaj.
Estas certe ke Joĉjo Kukurbokapo povus havi multe pli elegantan domon por sia loĝado se li volus, ĉar Ozma amis la stultulon, kiu estis ŝia plej frua akompananto;sed Joĉjo preferis sian kukurban domon, ĉar ĝi bone taŭgis al li, kaj rilate al tio efektive li ne estis vere stulta.
La korpo de ĉi tiu rimarkinda persono konsistis el ligno, branĉoj de arboj diversdimensiaj estis uzitaj tiu-cele. La lignan framon kovris ruĝa ĉemizo —sur ĝi estis blankaj makuloj —blua pantalono, flava veŝto, ĵako el verdo-kaj-oro kaj fortikaj ledaj ŝuoj. La kolo estis akrigita stango sur kiun metiĝis la kukurba kapo, kaj la okuloj, oreloj, nazo kaj buŝo estis ĉizitaj sur la haŭto de la kukurbo, tre simile al ludoĉizaĵo de infano.
La domo de tiu interesa ulo staris en la centro de vasta kukurbokampo, kie la rampoplantoj krekis amase kaj naskis kukurbojn ekstrordinardimensiajn krom la malpligrandajn.