Surteren refalis ĉiuj tri, amase, kun Ĉifoneroj plejsupre.
La Giganto muĝis tiel terure ke dum kelka tempo ili timis ke li liberiĝis, sed ne. Do ili sidis sur la vojo kaj rigardis unu la alian iom perpleksmaniere, kaj poste komencis senti ĝojon.
“Ni sukcesis!”kriis la Birdotimigilo, kontente. “Kaj nun ni estas liberaj kaj povos laŭvole foriri.”
“Sinjoro Jup estas tre malĝentila,”deklaris Ĉifoneroj. “Li fie skuis min. Bonfortune miaj kudraĵoj estas tre firmaj kaj fortaj, ĉar tia malmilda trakto povus ŝiri mian tutan dorson.”
“Permesu ke mi pardonpetu nome de la Giganto,”diris la Birdotimigilo, surpieden levante la Miksĉifonan Knabinon kaj senpolvigante ŝian jupon per siaj pajloplenaj manoj.
“Sinjoro Jup estas plene nekonata de mi, sed mi timas, pro lia malĝentila konduto, ke li ne estas ĝentlemano.”
Doroteo kaj Oĵo ridis pro tiu deklaro kaj Toto bojis kvazaŭ komprenante la ŝercon, kaj post tio ĉiuj sentis sin pli bonspiritaj kaj gaje rekomencis la marŝadon.
“Kompreneble,”diris la knabineto, kiam ili jam iom longe tramarŝis la pasejon, “por ni estis bonfortune ke la Giganto estis enkaĝigita;ĉar, se li estus libera, li —li —”
“Eble, tiuokaze, li ne plu estus malsata,”diris Oĵo sobre.
Ĉapitro 21. Sult Saltulo la championo
Necesis ke ili havu multe da kuraĝo por grimpi tiom da rokoj, ĉar elirinte la kanjonon ili renkontis pli da rokaj montetoj grimpendaj. Toto povis salti de unu roko al alia tute facile, sed la aliaj devis rampi kaj grimpi tre atente, tiel ke post plena tago da tia laboro Doroteo kaj Oĵo trovis sin tre lacaj.
Dum ili rigardis supren al la granda amaso da falintaj rokoj kovrantaj la krutan deklivon, Doroteo ĝemetis kaj diris:
“La grimpo ’stos aĉe malfacila, Birdotimigilo. Se nur ni povus trovi la obskuran puton sen tiom da malfacilo.”
“Supozu,”diris Oĵo, “ke vi restos ĉi tie kaj mi grimpos, ĉar ni ja serĉas la obskuran puton nur por mi. Poste, se mi nenion trovos, mi revenos al vi.”
“Ne,”respondis la knabineto, firme kapskuante nee, “ni ĉiuj kuniros, ĉar tiel ni povos helpi unu la alian. Se vi irus sola, vi povus renkonti akcidenton, Oĵo.”
Do ili komencis grimpi kaj efektive trovis ke estas malfacile, dum parto de la vojo. Sed baldaŭ, rampinte trans la grandajn rokegojn, ili trovis padon ĉe siaj piedoj kiu malrekte iradis inter la amasoj da rokoj kaj estis tute plata kaj facile surtretata. Ĉar la pado iom post iom supreniris la monton, kvankam nerekte, ili decidis laŭiri ĝin.
“Nepre ĉi tiu estas la vojo al la Lando de la Saltuloj,” diris la Birdotimigilo.
“Kiuj estas la Saltuloj?”demandis Doroteo.
“Uloj pri kiuj rakontis al mi Joĉjo Kukurbokapo,”li respondis.
“Mi ne aŭdis lin,”respondis la knabino.
“Ne;vi dormis,”klarigis la Birdotimigilo. “Sed li diris al Ĉifoneroj kaj mi ke la Saltuloj kaj la Kornuloj loĝas sur ĉi tiu monto.”
“Li diris ke en la monto,”deklaris Ĉifoneroj;“sed kompreneble li celis diri ke sur ĝi.”
“Ĉu li ne diris kiaj estas la Saltuloj kaj Kornuloj?” demandis Doroteo.
“Ne;li diris nur ke ili estas du apartaj nacioj, kaj ke la Kornuloj estas la plej gravaj.”
“Nu, se ni ’ros al ilia lando ni plene sciiĝos pri ili,”diris la knabino. “Sed mi neniam aŭdis Ozman mencii tiujn ulojn, do ili ne povas esti tre gravaj.”
“Ĉu ĉi tiu monto estas en la Lando Oz?”demandis Ĉifoneroj.
“Kompreneble,”respondis Doroteo. “Ĝi estas en la Suda
Lando de la Kveluloj. Kiam oni atingas la randon de Oz, ĉiudirekte, nenio plia estas videbla. Iam oni povis vidi sablan dezerton tute ĉirkaŭ Oz;sed nun estas mals’mile, kaj neniuj aliaj uloj povas vidi nin, same kiel ni ne povas vidi ilin.”
“Se la monto estas regata de Ozma, kial ŝi ne scias pri la Saltuloj kaj la Kornuloj?”Oĵo demandis.
“Nu, ĝi estas felando,”klarigis Doroteo, “kaj multaj kuriozaj uloj loĝas en lokoj tiel forkaŝitaj ke la loĝantoj de la Smeralda Urbo neniam eĉ aŭdis pri ili. En la mezo de la lando estas mals’mile, sed kiam oni proksimiĝas al la randoj oni neeviteble renkontas kuriozajn anguletojn kiuj surprizas. Mi scias, ĉar mi jam multe veturis en Oz, kaj ankaŭ la Birdotimigilo.”
“Jes,”agnoskis la pajlulo, “mi jam fariĝis tre sperta veturanto dum mia vivo, kaj al mi plaĉas esplori nekonatajn lokojn. Mi trovas ke mi lernas multe pli per veturado ol per restado en la hejmo.”
Dum tiu konversacio ili marŝadis laŭ la kruta pado kaj nun trovis sin tute vere sur la monto. Ili povis vidi nenion ĉirkaŭ si, ĉar la rokoj apud ilia pado estis pli altaj ol iliaj kapoj. Nek ili povis vidi longe antaŭen, ĉar la pado estis tre malrekta. Sed subite ili ekhaltis, ĉar la pado finiĝis kaj ne estis loko por antaŭeniro. Antaŭ ili granda roko kuŝis laŭ la flanko de la monto, kaj tio tute blokis la vojon.
“Tamen ne estus pado se ĝi ne kondukus ien,”diris la Birdotimigilo, sulkigante sian frunton per profunda pensado.
“Sed ni ja estas ie, ĉu ne?”demandis la Miksĉfona
Knabino, ridante pro la perplekseco de la aliaj.
“Pad’blokita, voj blokita, Kaj jen senkulpa mi dokita, Ja ne almoze;sed kurioze, Pordo mankas eĉ hokita.”
“Ĉesu, Ĉifoneroj,”diris Oĵo. “Vi nervozigas min.”
“Nu,”diris Doroteo, “volonte mi iomete ripozos, ĉar la pado ’stas aĉe kruta.”
Parolante ŝi apogis sin per la rando de la granda roko kiu blokas ilin. Surprize al ŝi ĝi malrapide svingiĝis malantaŭen kaj montris malantaŭ si nigran truon kiu aspektis la buŝo de tunelo.
“Nu, jen kien kondukas la pado!”ŝi kriis.
“Tiel estas,”respondis la Birdotimigilo. “Sed, ĉu ni volas iri kien iras la pado?”
“Ĝi estas subtera;tute interne de la monto,”diris Oĵo, rigardante en la senluman truon. “Eble estas puto tie;kaj, se jes, nepre ĝi estas obskura.”
“Nu, vi plene pravas!”kriis Doroteo fervore. “Ni eniru, Birdotimigilo;ĉar se aliaj eniris, ankaŭ ni povos egale bone eniri.”
Toto enrigardis kaj bojis, sed li ne kuraĝis eniri antaŭ ol la Birdotimigilo kuraĝe eniris la unua. Ĉifoneroj tuj sekvis la pajlulon, kaj poste Oĵo kaj Doroteo timide paŝis en la tunelon. Tuj kiam ili ĉiuj preterpasis la grandan rokon, ĝi malrapide turniĝis kaj replenigis la aperturon;sed nun ili ne plu estis en mallumo, ĉar milda roza lumo ebligis ke ili ĉirkaŭvidu tute klare.
Temis nur pri koridoro, su fiĉe larĝa por ke oni marŝu duope —kun Toto inter ili —kaj ĝi havis altan arkan tegmenton. Ili ne povis vidi el kie venas la lumo kiu iluminas la lokon tiel plaĉe, ĉar lampoj nenie estis videblaj.
La koridoro kondukis rekte dum kelka distanco kaj poste turniĝis dekstren kaj denove akre maldekstren, kaj post tio ĝi reiris rekte. Sed ne estis de flankaj koridoroj, do ili ne povis erari pri la direkto.
Post iom da marŝado, Toto, kiu antaŭeniris, komencis laŭte bojadi. Ili kuris ĉirkaŭ kurbiĝon por vidi kio okazas kaj trovis viron sidanta sur la planko de la koridoro kaj apoganta sian dorson per la muro. Li verŝajne dormis antaŭ ol la bojado de Toto vekis lin, ĉar nun li frotas siajn okulojn kaj laŭeble plej mire rigardas la hundon.
Io pri tiu viro malkontentigis Toton, kaj kiam li malrapide surpiediĝis ili vidis kio estas. Li havis nur unu kruron, tuj en la mezo de sia ronda dika korpo;sed ĝi estis fortika kruro kaj havis larĝan platan piedon ĉe sia malsupro, sur kiu la viro videble tre bone staris. Li neniam havis pli ol tiun unusolan kruron, kiu aspektis iom kvazaŭ piedestalo, kaj kiam Toto alkuris kaj provis kapti la maleolon de la viro li saltetis unue unudirekte kaj poste alidirekte tre aktive, aspektante tiom timoplena ke Ĉifoneroj laŭte ridis.
Kutime Toto estis tre bonkonduta hundo, sed ĉifoje li koleris kaj provis mordi la kruron de la viro plurfoje. Tio multe timigis la kompatindulon, kaj saltetante for de Toto li subite senekvilibriĝis kaj falis pied-super-kapen sur la plankon. Sed kiam sidiĝinte li piedbatis Toton surnaze, Doroteo antaŭkuris kaj kaptis la kolumon de Toto, retenante lin.