Tie ja ne estis io malpura aŭ fadinta. Male, la ĉambro estis kapturne brila kaj bela, ĉar ĝi estis tute tegita per belega metalo kiu similis aspekte al tralumebla frostita arĝento. La surfaco de tiu metalo estis multe ornamita per reliefaj desegnoj reprezentantaj homojn, bestojn, florojn kaj arbojn, kaj de la metalo mem radiis la mola lumo kiu iluminis la ĉambron.
Ĉiuj mebloj estis el la sama glora metalo, kaj Ĉifoneroj demandis kio ĝi estas.
“Jen radiumo,”respondis la Ĉefo. “Ni la Kornuloj uzas nian tutan tempon elfosante radiumon el la minoj sub ĉi tiu monto, kaj ni uzas ĝin por ornami niajn domojn kaj beligi kaj komfortigi ilin. Ĝi ankaŭ estas medikamento, kaj neniu povas iam esti malsana kiu loĝas proksime al radiumo.”
“Ĉu vi havas multe da ĝi?”demandis la Miksĉifona Knabino.
“Pli ol ni povas utiligi. Ĉiuj domoj en ĉi tiu urbo estas ornamitaj per ĝi, tute same kiel mia.”
“Do kial vi ne uzas ĝin sur viaj stratoj, kaj la eksteroj de viaj domoj, por beligi ilin same ekstere kiel interne?”ŝi demandis.
“Ekstere?Al kiu gravas eksteraĵoj?”demandis la Ĉefo.
“Ni la Kornuloj ne loĝas ekster niaj domoj;ni loĝas interne de ili. Multaj homoj similas al tiuj stultaj Saltuloj, kiu amas belan eksteron. Mi supozas ke vi, fremduloj, opiniis ilian urbon pli bela ol nia, ĉar vi juĝis laŭ aspektoj kaj ili havas belajn marmorajn domojn kaj marmorajn stratojn;sed se vi enirus unu el iliaj rigidaj loĝejoj vi trovus ĝin vaka kaj senkomforta, ĉar la tuta beleco estas ekstere. Ili kredas ke kion ne vidas aliuloj ne estas grava, sed laŭ ni la ĉambroj en kiuj ni loĝas estas nia plej granda ĝojo kaj zorgo, kaj ni tute ne atentas eksterajn aspektojn.”
“Ŝajnas al mi,”diris Ĉifoneroj, pripense, “ke estus pli bone beligi ĉion —ekstere kaj interne.”
“Ligi ĉion?Nu, via propraj kudraĵoj mem estas apenaŭ kunligitaj!”diris la Ĉefo;kaj li forte ridis pro sia plejnova ŝerco kaj ĥoro da malgrandaj voĉoj eĥis “ti-hi-hi!ha, ha!”
Ĉifoneroj turnis sin kaj trovis vicon da knabinoj sidantaj en radiumaj seĝoj laŭlonge de unu muro de la ĉambro. Ŝi kalkulis ke estas dek naŭ knabinoj, kaj ili estis ĉiadimensiaj, de infaneto ĝis preskaŭplenkreska virino. Ĉiuj estis bone vestitaj per senmakulaj blankaj roboj kaj havis brunajn haŭtojn, kornojn sur la fruntoj kaj trikolorajn hararojn.
“Jen,”diris la Ĉefo, “miaj dolĉaj filinoj. Miaj karaj, mi konigas al vi F-inon Ĉifoneroj Miksĉifono, sinjorino kiu veturadas en fremdaj lokoj por pligrandigi sian stokon da saĝeco.”
La dek naŭ Kornulaj knabinoj ĉiuj ekstaris kaj ĝentile klinis sin, post tio ili residiĝis kaj laŭ-dece rearanĝis siajn robojn.
“Kial ili sidas tiel kvietaj, kaj ĉiuj en unu vico?”demandis Ĉifoneroj.
“Ĉar tiel estas sinjorine kaj dece,”respondis la Ĉefo.
“Sed kelkaj estas nur infanoj, povrulinoj!Ĉu ili neniam ĉirkaŭkuras kaj ludas kaj ridas kaj ĝoje distras sin?”
“Neniam,”diris la Ĉefo. “Tio estus maldeca por junulinoj, kaj ankaŭ por ulinoj kiuj iam fariĝos junulinoj. Miaj filinoj estas edukataj laŭ la reguloj establitaj de elstara fraŭlo kiu multe studis tiun temon kaj mem estas homo kun alta gusto kaj kulturo. Ĝentileco estas lia granda hobio, kaj li pretendas ke se oni permesas ke infano faru ion malĝentilan oni ne povas anticipi ke la plenkreskinto pli bone agos.”
“Ĉu estas malĝentile kuri kaj krii kaj ĝoji?”demandis Ĉifoneroj.
“Nu, kelkfoje jes, kaj kelkfoje ne,”respondis la Kornulo, pripensinte la demandon. “Ni evitas ĉian dubon evitigante tiajn emojn en miaj filinoj. Kelkfoje mi bele ŝercas, kiel vi ĵus aŭdis, kaj tiuokaze mi permesas ke miaj filinoj ridu konvene;sed ili mem neniam rajtas ŝerci.”
“La maljuna fraŭlo kiu verkis la regulojn meritas senhaŭtiĝi vivante!”deklaris Ĉifoneroj, kaj ŝi dirus pli pri tiu temo se ne malfermiĝus la pordo por enlasi malgrandan
Hornulan viron kiun la Ĉefo konigis kiel Diksin.
“Kio nova, Ĉefo?”demandis Diksi, palpebrumante deknaŭfoje al la dek naŭ knabinoj, kiuj dece mal- suprenrigardis ĉar rigardas ilin la patro.
La Ĉefo diris al la viro ke lian ŝercon ne komprenis la stultaj Saltuloj, kiuj tiom koleriĝis ke ili deklaris militon. Do la sola metodo eviti teruran batalon estos klarigi la ŝercon tiel ke ili komprenos ĝin.
“Bone,”respondis Diksi, kiu ŝajnis bonhumora viro;“mi tuj iros al la barilo kaj klarigos. Mi ne volas militon kontraŭ la Saltuloj, ĉar militoj inter nacioj ĉiam kaŭzas mishumoron.”
Do la Ĉefo kaj Diksi kaj Ĉifoneroj foriris el la domo kaj reiris al la marmora palisa barilo. La Birdotimigilo ankoraŭ restis sur la supro de sia paliso sed jam ĉesis barakti. Ali flanke de la barilo estis Doroteo kaj Oĵo, rigardantaj inter la bariloj;kaj tie, ankaŭ, estis la Ĉampiono kaj multaj aliaj Saltuloj.
Diksi proksimiĝis al la barilo kaj diris:
“Miaj bonaj Saltuloj, mi deziras klarigi ke tio kion mi diris pri vi estis ŝerco. Vi havas po nur unu kruron, kaj ni havas po du krurojn. Niaj kruroj estas sub ni, ĉu po unu ĉu po du, kaj ni staras sur ili. Do, kiam mi diris ke vi havas malpli da subteno ol ni, mi ne celis diri ke vi estas malpli subtenataj, komprenu, sed ke malpli multo staras sub vi. Ĉu vi komprenas tion?”
La Ŝaltuloj zorge pripensis tion. Poste unu diris:
“Tio estas su fiĉe klara;sed kie estas la ŝerco?”
Doroteo ridis, ĉar ŝi ne povis deteni sin, kvankam ĉiuj aliaj su fiĉe solenis.
“Mi diros al vi kie estas la ŝerco,”ŝi diris, kaj ŝi kondukis la Saltulojn iom foren, kie la Kornuloj ne povis aŭdi ilin.
“Sciu,”ŝi klarigis, “tiuj najbaroj viaj ne estas tre inteligentaj, povruloj, kaj kion ili opinias ŝerco tute ne estas ŝerco sed la vero, ĉu vi komprenas?”
“Vero ke ni havas malpli da subteno?”demandis la Ĉampiono.
“Jes, ĉar vin ne subtenas ilia grado de stulteco;se jes, vi ne estus pli saĝaj ol ili.”
“Ha, jes;kompreneble,”ili respondis, aspektante saĝaj.
“Do jen kion fari,”pludiris Doroteo. “Ridu pro ilia stulta ŝerco kaj diru ke por Kornulo ĝi estas su fiĉe bona. Ili do ne aŭdacos diri ke vi havas malpli da subteno, ĉar vin subtenas pli da saĝeco ol ili havas.”
La Saltuloj rigardis unu la alian demandeme kaj palpebruis kaj provis kompreni la signifon de la tuto;sed ili ne povis.
“Kion vi konsilas, Ĉampiono?”demandis unu el ili.
“Mi opinias ke estas danĝere pripensi la aferon pli ol nepre necesas,”li respondis. “Ni konsentu kun la knabino kaj ridu kun la Kornuloj, por kredigi ilin ke ni komprenas la ŝercon. Sekve estos paco kaj ne necesos batali.”
Ili volonte konsentis al tio kaj reiris al la barilo ridante laŭeble plej forte kaj laŭte, kvankam ili tute ne sentis gajecon. La Kornulojn tio multe surprizis.
“Tio estas su fiĉe bona ŝerco —por Kornulo —kaj ĝi multe plaĉas al ni,”diris la Ĉampiono, parolante inter la palisoj.
Sed bonvolu ne denove ŝerci.”
“Konsentite,”promesis Diksi. “Se mi elpensos novan tian ŝercon mi penos forgesi ĝin.”
“Bone!”kriis la Ĉefkornulo. “La milito ĉesis kaj paco deklariĝis.”
Estis multa ĝoja kriado ambaŭ flanke de la barilo kaj oni malŝlosis la pordon kaj vaste malfermis ĝin, tiel ke Ĉifoneroj povis rekuniĝi kun siaj amikoj.
“Kion pri la Birdotimigilo?”ŝi demandis al Doroteo.
“Ni devos iel malsuprenigi lin, iumaniere,”estis la respondo.
“Eble la Kornuloj povos elpensi manieron,”proponis Oĵo.
Do ili ĉiuj reiris tra la pordo kaj Doroteo demandis al la Ĉefkornulo pri kiel malsuprenigi la Birdotimigilon de la barilo. La Ĉefo ne sciis kielon, sed Diksi diris: