“Kiom distanca estas la Smeralda Urbo?” la knabino demandis.
“Mi ne scias,” respondis Boq, tre serioze, “ĉar mi neniam iris tien. Estas pli bone ke oni restu distance de Oz, krom se vere necesas. Sed la vojo al la Smeralda Urbo estas longa, kaj vi bezonos mulajn agojn. La lando ĉi tie estas riĉa kaj agrabla, sed vi devos trairi krudajn kaj danĝerajn lokojn antaŭ ol atingi la finon de via marŝado.”
Tio iomete timigis Doroteon, sed ŝi sciis ke nur la Granda Oz povos helpi ŝin reiri al Kansas, do ŝi kuraĝe decidis ne retroiri.
Ŝi adiaŭis siajn amikojn, kaj rekomencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj brikoj. Post kiam ŝi iris plurajn kilometrojn ŝi decidis halti por ripozi, do ŝi grimpis ĝis la supro de la barilo apud la vojo kaj sidiĝis. Granda maizkampo estis ali flanke de la barilo, kaj ŝi vidis ke ne tre distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por forpeli la birdojn de la matura maizo.
Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj penseme rigardis la Birdotimigilon. Ĝia kapo estis malgranda sako plenigita per pajlo; surpentritaj sur ĝi estis okuloj, nazo, kaj buŝo, por simili vizaĝon. Malnova, pinta blua ĉapelo, kiu antaŭe apartenis al iu Manĝtulo, estis metita sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro estis blua vestokompleto, multe uzita kaj paliĝinta, kiu ankaŭ estis plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun bluaj supraĵoj, kiajn portas ĉiu viro en tiu lando, kaj la figuro estis altigita super la maiztigojn per stango kiu estis puŝita en lian kolon.
Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizaĝon de la Birdotimigilo, ŝin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide palpebrumas al ŝi. Unue ŝi supozis ke sendube ŝi eraris, ĉar neniam iu el la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaŭ la figuro amikeme skuetis sian kapon al ŝi. Tiam ŝi malsupren grimpis de la barilo kaj marŝis al la Birdotimigilo, dum Toto ĉirkaŭkuradis la stangon bojante.
“Bonan tagon,” diris la Birdotimigilo, per iom raŭka voĉo.
“Ĉu vi parolis?” demandis la knabino, mirante.
“Certe,” respondis la Birdotimigilo; “kiel vi fartas?”
“Su fiĉe bone, dankon,” respondis Doroteo, ĝentile.
“Kiel vi fartas?”
“Mi ne fartas bone,” diris la Birdotimigilo ridetante,
“ĉar estas tre ede stari ĉi tie nokte kaj age por fortimigi korvojn.”
“Ĉu vi ne povas malsupreniri?” demandis Doro eo.
“Ne, ĉar ĉi tiu stango estas puŝita en mian dorson. Se vi bonvolos forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi.”
Doroteo etendis ambaŭ brakojn kaj delevis la figuron de la stango; ĉar, estante plenigita per pajlo, ĝi estis malmultepeza.
“Tre grandan dankon,” diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur la teron. “Mi sentas min kvazaŭ vere novan.”
Doroteon perpleksigis aŭdi tion, ĉar ŝajnis al ŝi strange aŭdi viron plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marŝadi apud ŝi.
“Kiu vi estas?” demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin streĉinte kaj oscedinte. “Kaj kien vi iras?”
“Mi nomiĝas Doroteo,” diris la knabino, “kaj mi iras al la Smeralda Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi min min al Kansas.”
“Kie estas la Smeralda Urbo?” li demandis; “kaj kiu estas Oz?”
“Ĉu vi ne scias?” ŝi respondis, surprizite.
“Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do al mi tute mankas cerbo,” li respondis malĝoje.
“Ho,” diris Doroteo, “min multe bedaŭrigas tio.”
“Ĉu vi kredas,” li demandis, “Ke se mi iros al la Smeralda Urbo kun vi, la granda Oz donos al mi iom da cerbaĵo?”
“Mi ne scias,” ŝi respondis, “sed vi rajtos akompani min, se vi deziras. Se Oz ne donos al vi cerbaĵojn, vi ne estos pli malbonfortuna ol vi estas nun.”
“Estas vere,” diris la Birdotimigilo. “Komprenu,” li pludiris, iom sekreteme, “ne ĝenas min ke miaj kruroj kaj brakoj kaj korpo estas plenigitaj per pajlo, ĉar mi ne povas esti vundita. Se iu paŝas sur miajn pied fingrojn aŭ puŝas pinglon en mi, ne gravas, ĉar mi ne povas sentas ĝin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia kapo restos plena de pajlo anstataŭ de cerbo, kian havas vi, kiel mi iom povos scii ion ajn?”
“Mi komprenas vian senton,” diris la knabineto, kiu vere kunsentis kun li. “Se vi venos kun mi, mi petos al Oz ke li faru ĉion eblan por vi.”
“Dankon,” li respondis dankeme.
Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la barilon, kaj ili komencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon. Al Toto ne plaĉis la nova akompananto, unue. Li flaradis ĉirkaŭ la pajloplenigito kvazaŭ suspektante ke eble estas nesto de ratoj en la pajlo, kaj li ofte bojetis malamikeme kontraŭ la Birdotimigilon.
“Ne vin ĝenu Toto,” diris Doroteo, al sia nova amiko; “li neniam mordas.”
“Ho, li ne timigas min,” respondis la Birdotimigilo.
“Li ne povos damaĝi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun korbon por vi. Ne ĝenos min, ĉar mi ne povas laciĝi. Mi diros al vi sekreton,” li pludiris, dum li kunmarŝadis.
“Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas.”
“Kion?” demandis Doroteo; “ĉu la Manĝtulan kultiviston kiu faris vin?”
“Ne,” respondis la Birdotimigilo; “flamanta alumeto.”
Ĉapitro IV
La Vojo tra la Arbaro
Post kelkaj horoj la vojo komencis krudiĝi, kaj la marŝado fariĝis tiom malfacila ke la Birdotimigilo ofte stumblis pro la flavaj brikoj, kiuj tie estis tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis rompitaj aŭ tute mankis, tiel ke restis nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj Doroteo ĉirkaŭmarŝis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo, antaŭenmarŝis senpaŭze, kaj tial paŝis en la truojn kaj sterniĝis sur la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam vundis lin, kaj Doroteo relevis lin kaj restarigis lin sur la piedoj, dum li gaje ridis kun ŝi pro la akcidento.
La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj ĉi tie kiel en la antaŭaj lokoj. Troviĝis malpli da domoj kaj malpli da fruktarboj, kaj ju pli ili marŝis, des pli senbela kaj solsentiga fariĝis la tereno. Je la tagmezo ili sidiĝis apud la vojo, proksime al rivereto, kaj Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis panon. Ŝi proponis pecon al la Birdotimigilo, sed li rifuzis.
“Mi neniam malsatas,” li diris, “kaj estas oportune ke estas tiel, ĉar mia buŝo estas nur pentrita, kaj se mi tondus truon en ĝi por ke mi povu manĝi, la pajlo kiu plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la formon de mia kapo.” Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do ŝi nur kapjesis kaj plu manĝis sian panon.
“Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis,” diris la Birdotimigilo, kiam ŝi estis fininta sian manĝon. Do ŝi parolis al li pri Kansas, kaj la kiom griza estas ĉio tie, kaj kiel la ciklono portis ŝin al ĉi tiu kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente aŭskultis, kaj diris,
“Mi ne komprenas kial vi volas foriri el ĉiu tiu bela lando kaj reiri al la seka, griza loko kiun vi nomas Kansas.”
“Vi ne komprenas ĉar vi ne havas cerbon,” respondis la knabino. “Ne grave kiom mizeraj kaj grizaj estas niaj hejmoj, ni karno-kaj sango-homoj preferas loĝi tie ol en iu alia lando, negrave kiom bela. Nenio egale bonas kiel la hejmo.” La Birdotimigilo ĝemis.
“Kompreneble mi ne povas kompreni,” li diris. “Se viaj kapoj estus plenaj de pajlo, kiel la mia, verŝajne vi ĉiuj loĝus en la belaj lokoj, kaj sekve tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por Kansas ke vi havas cerbon.”
“Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas,” petis la infano. La Birdotimigilo rigardis ŝin riproĉe, kaj respondis,