Ramatis: Estas pardoninde, ke estante ankoraŭ en la materio, vi ne povu taksi la sciencan aspekton kaj la avangardan Iaboron postulitajn por perfektigi kaj disvastigi intemacian lingvon inter la homaj kontraŭdiroj kaj interesoj tiom malsamaj en la sino de egocentraj popoloj.
Temas pri afero pli grava ol simpla parol-formo por la homaj rilatoj.
Ĝi estas misio realigenda en la surtera medio, ankoraŭ katenita al la animalaj pasioj, kiu ne kapablas komprcni la intiman esencon de Esperanto, kiu, krom idioma esprimo, estas progresema, spirita kaj frata mesaĝo adresita al ĉiuj popoloj. Ĉar la Ter-loĝanto kapablas percepti la eksterajn aspektojn de la materiaj fenomenoj nur per kvin sensoj, li ankoraŭ kredas, ke la tuta homa progreso estas simpla "verko de la Naturo", tiel kiel la kreado de lingvo devas esti nur frukto de la progreso de la enkarniĝintoj. La vivo kaj ĝia mirinda metamorfozo, signifas por la homo nur disciplinitan produkton de "hazardo" aŭ la rezulton de magia tuŝo de la "dia providenco", kiu ĉiam devas esti je dispono de la homaj deziroj. La terloĝantoj ignoras, ke en la mondo ne videbla por la homaj sensoj, la komisiitoj de Dio sindone laboris dum pluraj jarmiloj nur por tiam atingi tre malgrandajn sukcesojn kaj poste enkonduki ilin en la scenejon de la surteraj formoj. Kiom da klopodoj kaj senĉesaj laboroj estis necesaj en la pasintaj jarcentoj por krei favoran medion kaj psikologian momenton por Neŭtono malkovri la gravitan leĝon, post simpla falo de pomo, aŭ por Kolumbo, povi kuraĝe riski la serĉ-esploron de landoj trans la mistera oceano! Por multaj enkarniĝintoj ĉio tio nur temas pri kelkaj spontaneaj interligoj de ĉeneroj science klarigeblaj aŭ pri simplaj naturaj koincidoj aŭ hazardoj. La homoj ĉiam vidis fali pomojn ĉiutage; aliaj ĉiam forveturis maren por negoci, sen malkovri ion gravan. Tamen Neŭtono kaj Kolumbo malkovris leĝojn kaj landojn, kiuj revoluciis la popolojn kaj la ideojn de la Malnova Mondo. Same, vi malfacile povos taksi la kvanton da klopodoj, rezonadoj kaj eksperimentoj, kiujn la astralaj lingvaj teknikistoj uzis por ke, dum ĉi-tiu jarcento de pli granda mensa kompreno, naskiĝu en la cerbo de Lazaro Ludoviko Zamenhof la ideo kunmeti idiomon internacian kaj benitan kiel estas Esperanto.
Evidente ŝajnas al vi, ke okazis ekscesa prokrasto en la astralaj mondoj por plenumi la banalan taskon disvastigi fratan idiomon en la fizikan mondon, kiu eĉ tiel, estas preferata nur de homa malplimulto.
Tamen, la normala fenomeno de glano, kiu transformiĝas en kverkon - kvankam tio postulas centon da jaroj - dependis de multaj jarmiloj da inteligenta eksperimentado, kiujn la supozita kaj mirakla Naturo utiligis por transformi ŝtonon en vegetalon.
Demando: Ĉu vi povus prezenti al ni pli objektivan ekzemplon de ĉi- tiu laboro, kiun multaj homoj atribuas al la naturo, sed kiu realiĝas pere de tiom longdaŭraj kaj detalaj planadoj senĉese superrigardataj de la elkarniĝintaj spiritoj?
Ramatis: La homoj ankoraŭ ne konas la laboron de formuloj kaj planoj ligitaj al la heroa disciplino kaj sidera saĝeco de la spiritaj laboristoj, kiuj agadas post la kulisoj de tiu fama kaj mekanika Naturo, konsiderata de kelkaj Ter- loĝantoj kiel spontanee kreanta. En ĉio, kion vi vidas, pensas aŭ sentas, ĉiam ekzistas reganta spirito, senĉese kreanta, kiel dia subtenanto de la eksteraj kaj ŝanĝeblaj formoj de la provizora mondo, permesante, ke ĉi-tiu plenumu sian benitan taskon modeligi la figurojn, kiuj aktivigos novajn individuajn konsciencojn de la filoj de Dio. Tiel okazas ke, malantaŭ la sterkero, kiu fekundigas rozon, la monstreto, kiu fariĝos rava kolibrio, la malbela embrio, kiu transformiĝos en Apolon aŭ en pimpan virinon, ĉiam agadas spiritoj inteligentaj, respondecaj kaj progres-instigaj de la ekstera vivo. En la vento-susurado, en la birdo-pepado aŭ en la bebo-balbutado, konstante restadas la spirito, vivigante kaj kunmetante tiujn manifestiĝojn en la materion. Pro tio vi notas inteligentan kaj krean sencon en ĉi-tiu delikata Naturo.
Ĉi-tie, la semo ĵetita en la sinon de la tero germas kaj kreskas, liberigante la arbon kaj vestante ĝin per folioj kaj floroj gis la produktado de la dezirataj fruktoj. Plue, la birdoj teksas siajn nestojn, demetas ovojn kaj el ili naskiĝas idoj malhelpataj flugi. Sed ili strebas, stumblas, fiaskas kaj rekomencas siajn klopodojn sopirante transmoviĝi kaj poste leviĝi foren, kvazaŭ vivantaj floroj en la spaco lazura!
Tie, sensignifa akvo-flueto glitas sur la sekigintan grundon, humidigas la sablon, fosas la knidan ŝtonon kaj disrompas la teron kreante vastan abismon, kien ĝi plonĝas sub formo de torenta Amazono. Tie, infano materiiĝas en la patrina ventro, movigas, iras kvarpiede, falas kaj levigas en manpleno da jaroj; produktas la "Dian Komedion", "Donkioton" aŭ la "Ĥoran Simfonion" aŭ eĉ konstruas gigantajn urbegojn, lumigas la terglobon, aer-veturas kaj konkeras la oceanojn!
Forlasinte la karnan veston, li povas reĝi kaj kortuŝi la mondon en la figuroj de Kriŝno, Budho, Francisko de Asizo aŭ la sublima Jesuo!
Eĉ en la simpla movo de la lipoj de infano, kiu sopiras esprimi sian penson, konkretiĝas la rezulto de ideoj kaj planoj laŭgrade ellaboritaj dum la jarmiloj! Kaj por tiu movo de lipoj estis necese, ke iu unue pensu, planu kaj agu por materiigi ĝin en la scenejon de la formoj de l'provizora mondo. Imagu nun la jarmilajn paŝojn kaj la ekstremajn klopodojn, kiujn la diaj komisiitoj de longe entreprenis por ke la surtera homaro povu gui la sukceson de Esperanto kaj uzi ĝin kiel dian lingvan esprimon, por senŝanĝe adaptigi al la plej diversaj psikologiaj klimatoj kaj al la plej malsamaj ekipaĵoj, kiuj kreis la homajn rasojn. Kiom da lacigaj eksperimentoj, senfinaj korektoj kaj spirita subteno okazis laŭlonge de tiu tempo por ke la Spirito de Esperanto atingu ĉi-tiun koheran kaj nedetrueblan unuecon pretervivante en la medio de plej heterogenaj popoloj kaj rezistante al la natura tendenco de lingva misformiĝo!
Rigardu ekzemple viajn manojn. Kion vi vidas? Apenaŭ du membrojn, kiuj obeeme servas vin kaj plenumas ĉiujn postulojn de via volo al ili senditajn de la cerbo. Ili atingas artan virtuozecon, kiam viaj fingroj, rapide movigantaj sur pianoklavaro aŭ firme tenante violon-arĉon, mirakle transformas la plej heterogenajn sonojn en perfektajn agordojn kaj neforgeseblajn melodiojn! Por la komuna homo tiuj manoj estas nur normala produkto de spontanea genezo de la Naturo, dum la antaŭjugema sciencisto eksplikas, ke ili estas natura kaj jarmila konsekvenco de la evoluo, ek de la protozooj gis la homa formio, pere de la selekta kaj perfektiga laboro de animala specio. Malofte homoj agnoskas la adaptiĝemon de siaj manoj al tuja obeo de plej subtilaj postuloj de la spirito, aranĝante siajn fingrojn por la dezirata laboro, kiel servistoj submetitaj al ia ajn kaprico de enkarniĝinta menso!
Ĉi-tiuj manoj, je la simpla ideo, ke ili povas servi por vango-frapi iun, ektremas kiel koleraj birdoj, sed ankaŭ farigas mildaj kiel kolomboj kaj ensorbas aman fluidon, kiam vi nur pensas beni iun! Ili estas vivanta plilongigo de via personeco kaj parolas lingvon kompreneblan por la akutaj animoj. Ili langvore etendiĝas kaj envolviĝas, tremas, reagas, ripozas, stariĝas, vibras kaj parolas en sia silenta kaj impresa lingvo, modlante ĉion, kion via spirito pensas, deziras kaj volas transdoni!
Sed kiom da jarmiloj estis necesaj por ke la mirindaj sideraj teknikistoj en la pratempo povu plani kaj krei tiujn manojn! Kiom da sideraj dcpartementoj laboris sub la karesa rigardo de miloj da spiritoj ligitaj al la Dia Menso, nur por ke la terloganto profitu nuntempe de la benoj de ĉi-tiuj valoraj manoj! Kiel konsekvenco, vi povas taksi la malfacilan genezon de internacia lingvo kiel Esperanto, kiu estis celo de plej sindonaj zorgoj kaj klopodoj de la sidera plano por ke, atinginte la XX-an jarcenton, vi posedu la necesajn voĉ-kordojn por sukcese artikulacii ĝin! Oni aldonu ankoraŭ, ke Esperanto, krom sia fonetika simpleco, estas idiomo, kiu enhavas la inican mesaĝon de universala amo. Pro tio ĝi devas intensigi la harmonion de rilatoj kaj pacaj komprenoj inter la terloĝantoj same kiel la Evangelio, per la spirita interna vojo, kaj ankaŭ plenumi 1a mision veki la spiritan homon por la revelacio de lia anĝela konscienco.