Выбрать главу

Same kiel estis necesaj multaj jarmiloj por ke rigida naĝilo de fiŝo atingu la admirindan esprimon de homaj manoj, estis ankaŭ necesa longa tempo por ke la unuaj krioj artikulaciitaj de la kavernaj primatoj, estu disvolvitaj kaj transformitaj en la mirindan parol-organon, kiu nuntempe fleksiĝas laŭ la muzikeco kaj ĝusteco de Esperanto. Sendube, nur nun la tcrano prezentas en sia fonetisma aparato la taŭgajn kondiĉojn por adaptiĝi al la lingvo Esperanto, kiu reprezentas unu el la plej avangardaj filologiaj konkeroj celanta fratecon kaj intemacian kompreniĝon.

Kvankam Esperanto estas simpla idiomo, la ter-loĝanto ne povus lemi ĝin subite, sen antaŭe kapabli facile artikulacii siajn voĉajn kordojn lerte reguligante ilin laŭ sia pulma spirado. Esperanto estas la genia kupolo de grandioza lingva konstruaĵo de kompreno inter la tuta homaro. Ĝia fundamento estis starigita antaŭ nenombreblaj jarmiloj, kiam la troglodito heroe strebis por artikulacii la unuan originalan vorton de surtera lingvo. Zamenhof, elektita en la ĉielo por transpreni la gloran patrecon de Esperanto surtere, estis la sublima artisto, kiu materiigis per grafikaj signoj kaj parol- sonoj, ĉi tiun noblan esperon pri kompleta kompreniĝo inter la homoj.

Demando: Plurfoje Atanagildo aludis la skipojn de teknikistoj, instruistoj kaj studemuloj de la esperantistaj institucioj kaj akademioj en la Astralo. Se Esperanto estas lingvo tiel simpla en sia parola mekanismo, kial gi postulas tioman zorgon en la Transmondo?

Ramatis: Eĉ la plej rudimenta dialekto parolata en via materia mondo meritis zorgan studadon kaj atenton flanke de kompetentaj lingvistoj de la spirita sfero. La homa lingvo ne estas simpla produkto de hazardaj cirkonstancoj, sed rezulto de la lingvo de multaj psikaj temperamentoj, kiuj antaŭ la enkarniĝo, jam artikulaciis ĝin en la mensa kaj astrala plano kaj kiuj pli poste kaj laŭ la oportuneco, povis materiigi ĝin pere de karna laringo. Eĉ la senesprima krio de animalo estas efiko de la kolektiva psikismo, kiu direktas ĝian specion kaj stimulas la eksperimentojn kaj fenomenojn, kiuj rilatas al la medio.

Demando: Nia insista petado tiurilate, dependas de la fakto ke, estante Esperanto tielfacila kaj simpla, ni opiniis ke ĝi devus esti ellaborita en la Transmondo sen multaj teknikaj kaj finkciaj zorgoj.

Ĉu ni malpravas pri ĉi-tiuj konsideroj?

Ramatis: Cu eble la Evangelio ne estas kodo de tiel simplaj kristanaj leĝoj ellaborita antaŭ preskaŭ dumil jaroj? Tamen, kvankam vi jam vivas en la XX-a jarcento, la terano ankoraŭ sentas sin spirite nematura kaj nekapabla definitive integriĝi en la postulatoj de ĉi-tiu mesaĝo tiel sublima! Kiom da jarmiloj jam forpasis kaj kiom da antaŭuloj de Jesuo jam trairis la Teron preparante ĝin por ke la homo sukcesu asimili la evangeliajn maksimojn tiel bonfarajn! Pro tio ne ckzistas motivoj por ke vi subtaksu la spiritan laboron de la Transmondo rilate al Esperanto, nur ĉar gi estas idiomo facila kaj simpla. Evidente, ĝi ne posedas la malkoncizan kvanton da vortoj kutimaj en la lingvoj de la plej progresemaj nacioj de via mondo, ĉar verdire Esperanto estas portanto de pli bona parol-esprimo bazita sur miljaraj eksperimentoj. E1 tiu konsidero naskiĝis la granda kvanto da studoj, enketoj kaj esploroj, kiuj aldonigis al la vasta laboro de esperantistaj spiritoj de ĉiuj astralaj komunumoj ĉirkaŭ la Tero. Fakte ĝi ne temas pri simpla dialekto, nek pri lingvo propra de iu popolo aŭ raso, sed pri intemacia kaj neŭtrala lingvo altigita al kategorio de parola doktrino kapabla akceli la spiriton de kunfratigo inter la surtera homaro. La ideo de internacia lingvo ne aperis subite inter vi kiel natura rezultado de la evoluo de la surtera homaro, ĉar ĝi estas tiel malnova kiel la homo. Kiel jam dirite, kiam la primato ankoraŭ eksperimentis siajn unuajn vortojn en formo de sen-esprimaj krioj, la mentoroj de la terglobo jam pristudis en la Transmondo la antaŭ-preparojn por neŭtrala intemacia lingvo, kiu povus efike kontentigi meznombre la superan hom-tipon, produkto de la alveno de la sesa formiĝanta patrina-raso, kaj la antaŭlasta sur planedo Tero.

Demando: Cu hazarde Esperanto povos transformigi en dialekton?

Ramatis: Tiel inter la sideraj mentoroj de la terglobo kiel ankaŭ inter la surteraj enkarniĝintoj, ĉiam restados netuŝitaj la disciplino kaj la inica plano respondeca pri la rigora plenumo de la frataj kaj intemaciaj principoj de Esperanto. Same kiel la rondoj sciencaj, filozofiaj kaj eĉ religiaj organizas siajn kongresojn kaj intemaciajn movadojn por ŝirmi kaj konservi siajn fundamentajn postulatojn kaj la realigojn sub sia respondeco, ankaŭ similaj kongresoj, cetere jam kutimaj inter la esperantistoj, estos daŭre organizitaj por ke la lingvo restu imuna kontraŭ ia ajn influo aŭ difekto rezultanta de dialektoj kaj heterogenaj idiomoj. Sub la ĉiela inspiro, ĉiam renkontigos saĝaj homoj, spirite aliĝintaj al la esperantistaj institucioj en la Astralo, por kontroli kaj konservi la neŝanĝeblajn bazojn, kiuj devas garantii la homogenecon de la neŭtrala intemacia lingvo.

Demando: La plej kompetentajfilologoj kutirnas diri, ke la lingvoj ne estas kaj ne povas esti apartaj kapricaj kreaĵoj, sed frukto de la vivo mem de la popoloj, reproduktante ilian psikologion kaj la kondiĉojn de la medio.

Ramatis: Se tiel estas, Esperanto plene konfirmas tiun koncepton.

Fakte, se lingvo devas kontentigi la psikologian karakteron kaj la intiman vivon de la popoloj aŭ rasoj kaj konsistigi ilian parolan kaj ortografian mekanismon kapablan interpreti ilian enhavon artan, filozofian, teknikan kaj moralan, estas evidente, ke lingvo, kiu devas servi la tutan Ter-planedon, postulas ankaŭ, ke siaj ĉefaj bazoj identiĝu kaj afinu kun la psikologio de la tuta homaro. Ni ne konas alian vivantan aŭ mortintan lingvon, kiu utilus por fidele interpreti la anksiecojn kaj la psikologion de ĉiuj homoj, ĉar temus ĉiukaze pri lingvo ekskluziva de iu popolo aŭ raso, kiu, kvankam pli evoluinta, ne taŭgos por la aliaj, ĉar estus esprimo de izolita psikologia grupo.

Eĉ se la homaro adoptus, kiel universalan vehiklon de la vorto nacian lingvon, prenitan de la plej evoluinta planeda raso, ankoraŭ estus necese, ke ĉiuj popoloj spontanee akceptu idiomon fremdan al sia patrujo, obeeme lasante sin submeti al eksterlanda parol-jugo, kio estas ne cbla en via mondo! Krome, por ne vundi la patriotajn dignojn, la dezirata neŭtrala lingvo devus esti konstruita per iom da vortoj de ĉiu popolo aŭ de la diversaj ekzistantaj lingvoj, por tiam fariĝi parol-mekanismo adaptita al la intemacia gusto. Sed multaj jarcentoj estus necesaj por ke ĉi-tiu duba kaj heterogena "kuiraĵo" transformiĝu en la revitan akordon por la tuta homaro. Estos tre malfacila la sukceso de idiomo, produkto de ekstravaganca ideo miksi manplenon da vortoj de ĉiu popolo por formi "parol-koktelon", kiu kontentigu ĉiujn rasajn bezonojn kaj krome posedu tian filologian kemiaĵon, kiu evitu praktiki ian ajn nacian malrespekton por alia raso. Konsiderante la batalemon de homoj kaj nacioj, kiuj kolizias pro vantemo, ambicio, orgojlo, kaprico kaj stultaj naciismoj, vi povas taksi kiom malfacile estus harmoniigi tiom da pensuloj kaj patriotoj, tiel ekscite naciistaj kaj neniam universalistaj, por ke ili interkonsentu akcepti la ekskluzivan uzadon de fremda idiomo, nur ĉar ĝi posedas iom da vortoj de ilia propra lingvo. Jen, kial la lingvo Esperanto estas la plej preferata kaj praktikata de tiuj, kiuj jam eksperimentas la unuajn paŝojn survoje al al tutmonda kunfratiĝo kaj spirita alproksimiĝo. Ĝi afinas precipe kun homoj, kiuj kvankam religiaj aŭ ne, estas malinklinaj al izolaj rasismoj, naciismoj kaj patriotismoj. La neŭtrala karaktero de Esperanto kaj la manko en ĝi de rasismaj kaj naciismaj principoj, igas ĝin ne ofenda por la patriotaj sentoj de la popoloj. Fakte, ĝi ne nur estas originala internacia lingvo konsistanta el selektitaj vortoj de la ĉefaj plej gravaj lingvoj, sed ĝi baziĝas sur la idiomaj radikoj, el kiuj ĝuste originis ĉiuj lingvoj de la mondo. La precipaj radikoj de Esperanto devenas de la hindoeŭropa trunko, malavara nesto de ĉiuj plej signifaj lingvoj, kiuj tiel konsistigas la idioman fonton aŭ la primitivajn bazojn, kiuj utilas al Esperanto.