Выбрать главу

Demando: Sed Esperanto aspektas bazita apenaŭ sur la latina lingvo, ĉu ne?

Ramatis: Latino, krom deveni de lingvo-trunko komuna al arjaj idiomoj, aperas kiel ĉefa rilat-vehiklo inter la kelta kaj la greka en afineco kun la aktuala civilizacio, ĉar ankaŭ ĉi-tiu originas de la primitivaj blankaj popolgrupoj de Azio kaj Eŭropo, kiuj formis la hindo-ĝermanan aŭ hindo-eŭropan familion. Jen kial Zamenhof ricevis de la ĉielo la mision plifirmigi la internaciajn bazojn de Esperanto sur du trionoj da latinaj radikoj, triono da ĝermanaj kaj la resto sur aliaj jam agnoskitaj lingvoj. Tiel ankaŭ la kleruloj, idoj de tiuj arjanoj, kiuj principe estis la posedantoj de la nobla kaj sankta lingvo sanskrita, daŭrigos interesiĝi pri Esperanto kun la celo, ke ĝi fariĝu la frata internacia idiomo de la tria jarmilo, sukcese identigante la saman spiritan sopiron de la tuta homaro.

Demando: Ĉu ne estus plej trafa la definitiva elekto de latino, kiel internacia lingvo, konsiderante, ke ĝi estas la plej riĉa fonto de la Esperanto-radikoj? Ĉu ne eĉ la katolikaj sacerdotoj uzas latinon kiel sian kutiman idiomon

kompreneblan ankaŭ kiam ili forlasas sian hejmlandon? Kion vi diras al ni tiurilate?

Ramatis: Laŭ la sama pens-maniero, ni kredas ke ne estus pravigebla la uzo de bovo-ĉaro sur la asfaltitaj ŝoseoj de la XXa jarcento, tio estas cn epoko kie regas la uzo de rapida aŭtomobilo, kiu pli bone kontentigas la postulojn de transporto en la grandurboj. Cetere estas tre peniga la lernado de latino kaj malfacila la asimilado de ĝia komplika gramatiko plenplena de reguloj. Kvankam latino sukcesis kaj servis la homaron dum la pasinteco, nuntempe ĝiaj vortoj ne bone taŭgas por esprimi la avangardajn, dinamikajn kaj tute novajn ideojn, kiuj ĝermis en la XX-a jarcento kiel efiko de la scienca, arta kaj filozofia progreso de via mondo. Uzante pitoreskan esprimon, ni diros, ke latina lingvo bezonus esti "brosita", refandita kaj plastigita por tiam fariĝi fleksebla mekanismo, rapida en la prononco kaj tre ekzakta en la skriba kaj parola sinkroneco, ĉar en sia origina formo, ĝi prokrastus la interpretadon de la kreskanta multobleco de pensoj dum la atoma erao. Sed supozante ĉi-tiun reformon realigebla, latino fariĝus stranga, deformita kaj veruk-hava, postulante apartajn studojn kun la celo determini la motivojn de la neoportunaj modifoj en ĝin enkondukitaj, multaj el kiuj estus eĉ nekonvenaj por la lingvo.

Por kunmeti universalan lingvon, la logiko sugestas, ke ĝi estu eŭfonia, simpla kaj gramatike facila kun elektita kvanto da vortoj perfekte internaciaj laŭ prononco kaj skribo. Sendube estas ankoraŭ Esperanto la nura idiomo kapabla plenumi tiajn postulojn, ĉar krom esti klara en sia vorta kunmetiĝo, facile lemebla kaj simpla laŭ prononco kaj ortografio, ĝi estas absolute neŭtrala laŭ sia idioma origino.

Demando: Kial "Volapuk", kiu atingis ian sukceson kiel artefarita lingvo kun internacia karaktero, ne sufĉe prosperis malgraŭ temis pri neutrala idiomo?

Ramatis: Kvankam la abato Schleyer, kreinto de "Volapuk" pretendis doni al ĝi universalan aŭ internacian aspekton, ne sukcesis pro la fakto, ke li ne kapablis igi ĝin idiomo facila kaj komprenebla por ĉiuj popoloj, precipe por tiuj malpli kleraj. "Volapuk", krom ne oferi ŝancon de rapida lernado kiel Esperanto, ne posedis la kvaliton de simpleco. Por certaj tipoj de rasoj kaj ilia parol-maniero, "Volapuk" estis malfacile lernebla pro sia kompleksa vortaro de reduktitaj vortoj. Kontraŭe Esperanto, simile al la Evangelio de Jesuo, doktrino de sento kaj universala aplikado, estas tre facile lernebla, ĉar, estante limigita al siaj 16 reguloj, ne prezentas la problemon de esceptoj nek de gramatikaj malregulecoj. Temas pri tre klara idiomo estonte uzata de milionoj da homoj kun rudimenta klereco, por kiuj sufiĉos apenaŭ iom da saĝo kaj mensa kunlaboro.

Pro la fakto, ke ĉiu litero de Esperanto ekzakte korespondas al unu sono kaj ĉi- lasta kongruas kun ĉiu skribita litero, tiu lingvo evitas la kompleksan laboron eldoni prononc-vortaron. Tion oni jam faris por multaj lingvoj plej uzataj, sed ili postulas, ke oni elparolu difinitajn grupojn de silaboj en maniero tre malsama ol ties legado au skribado. La radikoj, kiuj konsistigas la spinon de Esperanto, havas internacian karakteron kaj identiĝas kun ĉiuj ĉefaj lingvoj de la mondo.

Por la lernado de Esperanto eĉ ne necesas koni aliajn lingvojn vivantajn au mortintajn, ĉar gi estas idiomo neŭtrala, emancipita kaj fleksebla. Ĝi estas idiomo ideala por kontentigi la parolajn postulojn de la moderna homo kiu, proporcie al plimultigo de siaj pensoj, malfacile povas traduki ilin per la kompleksaj surteraj lingvoj kiuj, malgraŭ la kvanto de siaj vortoj, ne posedas la mirindan kvaliton de la parola sintezo de Esperanto. Tiu lingvo ludos gravan rolon dum la venonta jarmilo, kiel baza lingvo de ĉiuj lernejoj kaj popoloj. Estonte ĝi fariĝos definitiva parol- vehiklo por la psika kaj emocia kompreno inter la homoj, kiel jam antaŭvidite de la ĉielo. Nuntempe ĝi signifas la antaŭ-preparon de la vera lingvo de la terloĝanto kiu, estonte, laŭ antauvido de la mondaj mentoroj, facile praktikos la telepatian interŝanĝon, kiel kronon de ĉiuj lingvaj eksperimentadoj.

Demando: Ni scias, ke cele al starigo de internacia idiomo, jam okazis aliaj tiusencaj klopodoj, kiel ankaŭ jam frakasis aliaj similaj movadoj.

Ĉu Esperanto atingos la sukceson, kiun aliaj artefaritaj lingvoj kaj idiomaj provoj ne atingis ĝis nun? Ĉu povos ĝi pretervivi la momentajn entuziasmojn kaj fervorojn, superante ankaŭ la psikologiajn malfacilaĵojn en sia disvastigo, evitante tion, kio okazis kun aliajprovojpor adopti neutralajn lingvojn?

Ramatis: La esperantistaj mentoroj de la plej gravaj astralaj komunumoj estas intime ligitaj al la diversaj surteraj rasoj kaj kunlaboras kun la enkarniĝintoj por la enkonduko de la idiomo de la estonta terloĝanto.

Kvankam oni entreprenas surtere aliajn laŭdindajn samspecajn klopodojn, aI ili mankas la intima unueco per kiu la cielo sigelis Esperanton kiel lingvon por definitiva uzado sur la Tero. Eĉ se tiuj provoj devas esti akceptitaj kiel laŭdindaj projektoj de homa interfratiĝo, oni devas konsideri ke, kelkfoje, ili nur respegulas timidajn sintenojn de kelkaj homaj grupoj ankoraŭ ne kapablaj realigi definitivan programon adresitan al la tuta homaro.

La spiritaj aŭtoritatoj respondecaj pri la apero de Esperanto, klarigas, ke la internaciaj idiomoj, kies disvastiĝo sur la Tero frakasis, reprezentas respektindajn prov-balonojn konstruitajn de animoj dignaj kaj inspiritaj de laŭdindaj sentoj de frateco. Kompreneble ili sentis sin tuŝitaj de la voĉo de la Ĉielo, kiu senĉese laboras por la unuigo de la homaro, kiu plej rapide spirite progresos, kiam ĝi sukcesos utiligi unusolan lingvon.

Sendube, ankoraŭ aperos aliaj klopodoj por kunmeti iun novan internacian idiomon, eble kiel frukton de nekaŝebla naciismo, en kiu superregu la vortoj apartenantaj al la nacieco aŭ simpatio de ĝiaj aŭtoroj, eĉ klopodante superi la logikecon de la Esperanto-radikoj. Ĉiam ekzistos adeptoj por novaj lingvoj aŭ idiomaj provoj kun celo intemacia. Tamen, pro la kreskanta progreso kaj senĉesa disvastigo de Esperanto, jam sufiĉe favorata pro la facileco ofer-donita al eĉ la plej simpla popolo lerni ĝin en kelkaj monatoj, tiuj lingvaj movadoj kristaliĝos en formo de dialektoj, kvankam kun vidcblaj intencoj de mtemacieco. Ili povos kontentigi kelkajn inicajn grupojn kaj ankaŭ altiri la simpation de kelkaj studemaj popoloj, sed estos ankoraŭ nesufiĉaj por plenumi la multflankajn postulojn de ĉiuj popoloj sur la Tero.