Demando: Ni jam kontaktis kelkajn studemulojn, kiuj asertas esti la lingvo atlanta la plej alta esprimo de estonta kompreno inter la surteraj popoloj, konsiderante ĝian grandan spiritan gravecon, car ĝi servis en multaj religiaj temploj de pasinteco. Oni informis nin, ke jam ekzistas pli ol 12.000 atlantaj vortoj katalogitaj kaj tradukitaj por kontentigi la necesojn de estonta nova internacia idiomo, kiu baldaŭ estos konata de laprofana mondo. Kion vi dirus tiurilate?
Ramatis: Tion konsiderante, sanskrito estus la idiomo plej taŭga, ĉar krom esti konata de pli ol 2.500 jaroj kaj ankoraŭ konservita en la sanktaj hinduaj skriboj, ĝi venas de la azia branĉo de la arjaj lingvoj.
Temas pri la antikva sankta lingvo de la bramanoj, kiu du mil jaroj antaŭ Kristo, servis al la vedoj kaj de kiu devenis la cigana, la palia, la hindustana kaj multaj dialektoj kaj lingvoj ankoraŭ nuntempe parolataj.
Koncerne la atlantan lingvon, memoru, ke Atlantido situis trans la Herkulaj kolonoj, post la legendaj "oraj pordegoj", el kies civilizacio ankoraŭ ekzistis restaĵoj inter la egiptoj, aztekoj, inkaoj kaj en la atika regiono. Kvankam la atlantida estis tre grava popolo en la pasinteco, dum la lastaj tempoj dc sia ekzisto gi multe degenerigis sian idiomon pro sia morala kaj kultura dekadenco. Sendube la lingvo reflektas la moralan, mensan kaj spiritan statojn de la kolektiva animo kaj pro tio ĝi dekadencas kiam la popoloj aŭ la rasoj, kiuj parolas ĝin, degeneras.
Sekve, la restarigo de atlanta lingvo implikus la konjugadon de idiomaj valoroj, kiuj jam dekadencis kaj eksmodiĝis, ĉar nekapablaj respeguli la mensan kaj psikologian etoson de la modernaj popoloj.
La homo de la XX-a jarcento bezonas pli kaj pli lingvon, kiu povu interpreti fidinde kaj vort-sinteze lian nuntempan pli rapidan pens-manieron.
Tiu lingvo devas esti iaspeca panorama parol-rimedo, kiu grupigu grandan ideo- kvanton per reduktitaj grafikaj aŭ sonoraj esprimoj.
La vortaro de la atlanta lingvo, kvankam pasintece servis al popolo kun certa spirita kaj mensa progreso, estas nesufiĉa por plenumi la abundon da ideoj kaj kvalitoj de la modernaj pensmanieroj. Kiel kruda ekzemplo, imagu homon, kiu riftizas aviadilon por fotografi la panoramon de iu regiono, preferante supren grimpi tegmentojn de domoj, po-parte penadi kaj poste kunmeti la ĝeneralan bildon. Esperanto, en la nuna jarcento, estas kiel flug-maŝino je la servo de popola interŝanĝo: rapida, fleksebla kaj facila. Temas pri parol-mekanismo, kiu sukcese kontentigas la mensan dinamikon de la moderna homaro. Ĝi evitas al la homo tro grandan nombron da vortoj por registri ĉiun ideon kaj fakton, ĉar gi ampleksas multajn heterogenajn pensojn per inteligentaj vort-ŝlosiloj.
Demando: Ĉu vi bonvolu klarigipli bone temon?
Ramatis: En la XX-a jarcento, la penso-rapideco de la homaro multe superas ĝian kapablon utiligi ĉiujn necesajn vortojn por esprimi ĉiujn pensitajn ideojn. La sukceso de internacia idiomo ne dependas de la cbleco posedi specifan kaj taŭgan vorton por esprimi ĉiun ideon naskiĝintan en la cerbo, kio fakte garantias la sukceson de iu ajn intemacia lingvo, sed de la uzo de afiksoj adaptitaj al la fundamentaj radikoj de lingvo simpla kaj fleksebla kiel Esperanto, kiu pli bone solvas la kreskantan rapidecon de la pensado de la modema homo.
Konforme al la simbolismo de la atoma jarcento, Esperanto estas efektive la lingvo, kiu plej bone adaptiĝas al la vivo de via homaro.
Ĝiaj reguloj kaj ĝiaj radikoj fiksaj, idiomaj kaj simplaj antaŭ-anoncas ankaŭ la spiritan simplecon de la estonta vivo de la terloĝanto. Neniu alia lingvo, tiel precize kaj sen deformiĝoj, povos plenumi la postulon de sama fonetika elparolo en iu ajn medio de la homaj rilatoj. La klara efiko de ĝiaj finaĵoj, kiuj indikas ĉu la vorto estas substantivo, adjektivo aŭ verbo en siaj tri tempoj, igas Esperanton lingvo ideala por kontentigi la ampleksajn rilatojn kaj psikologiajn postulojn daŭre kreskantajn sur la Tero. La neevitebla proceso de telcpatia interkompreno - kiu estonte estos natura konsekvenco de la homa evoluo kaj de pli granda afineco inter la homoj - konsideras la ŝparemon de Esperanto-vortoj kiel veran preparan kurson.
Tiel, dum oni pretendas krei internaciajn lingvojn superŝarĝitajn de vortoj, mense elĉerpigajn pro la memorigo de tiom da terminoj, la bazo de Esperanto saĝe konsistas el ĉirkaŭ mil vortoj facilaj kaj adapteblaj al la mult-flanka moderna pens- maniero. Ili ne bezonas helpon de fremdaj idiomoj kun posta sekvo dc superflaĵoj aŭ enkonduko de malsimpatiaj ncologismoj.
Kvankam, por kontentigi la teknikan aŭ sciencan terminologion, oni aldonu al Esperanto novajn vortojn, kiuj meritas sian anekson al la idiomo, ili ne ĝenos ĝian ĉefan funkcion, ĉar ili ne influos ĝiajn bazojn kaj neŝanĝeblajn regulojn absolute imunajn al vorta saturado.
Cetere tio estus ne-evitebla en iu ajn internacia idiomo, kies komenca bazo jam konsistus el pli ol 12.000 vortoj, survoje al sama saturado de la komplikaj Iingvoj. La nuntempe homa tendenco estas la sintezo kaj sekve la malpliigo de ekster-temaj oratoraĵoj por utiligi nur vort-ŝlosilojn facile kompreneblajn pro la asociiĝo de ideoj kaj pro la telepatia adaptiĝo ĉiam pli konfirmita de la parol-tradicio.
Demando: Ĉu vi povus doni al ni pli klaran imagon pri tiu limigo de vortoj, kiu povas difini multajn ideojn kaj proceson de rapida telepatia adaptigo?
Ramatis: La komplikeco kaj dinamismo de la surtera vivo en la nuna XX-a jarcento ebligas al vi sperti dum kvin jaroj, tion kion viaj prapatroj ne povis travivi dum jarcento. Tio devigas nin redukti kaj elimini de la homa lingvo ĉion, kio estu malpli grava kaj facile subkomprenebla utiligante mallongigojn kaj "vort-ŝlosilojn", kiuj esprimu multajn ideojn sen limigi aŭ oferi ilin en iaspeca buŝa stenografio. Kvankam reduktinte la vortokvanton, oni ne perdas la abundon de ideoj kiuj, per tiu sistemo fariĝas resumitaj en la parolo kaj skribo. Kiel banalan ekzemplon, vi vidas ĉiumomente la disvastigadon en via socio de la kutimo mallongigi la titolojn de publikaj departementoj, registaraj instancoj kaj komerc-industriaj entreprenoj, jam uzante nur unu siglon aŭ ŝlosilon konsistantan el la ĉefaj literoj de kompanio aŭ administra fako.
Tiuj mallongigoj ne nur evitas malŝparon de vortoj kaj tempo-perdon en longaj priskriboj, sed evoluas la menson survoje al telepatio, ĉar la ekzakta ideo de iu esprimo estas konfirmita de la asociiĝo de aliaj suplementaj ideoj.
Demando: Sed kian rilaton havas telepatio kun tio?
Ramatis: Kiam oni prononcas tiujn mallongigojn aŭ parolkonvenciojn okazas telepatia vekiĝo kaj tiam la ideoj rapide asociigas sen neceso utiligi multajn vortojn por esprimi kion oni deziras. Difinitaj ĵargonaj vortoj, kiuj poste oficialiĝis en la vortaroj, nur estas pitoreskaj kaj gajaj interpretoj aŭ eĉ sintezaj rimedoj, kiuj anstataŭas longajn kaj komplikajn esprimojn por kompletigi kolekton da ideoj kiuj, per unusola originala vorto, povas difini la tutan intencon.
Demando: Kion ni povus kompreni per tiu mensa disvolviĝo survoje al telepatio?
Ramatis: Evidente, se iom post iom reduktiĝas la kvanto da vortoj por esprimi multajn pensojn, tio dependas de la fakto, ke la nuntempa homo facile kaj inteligente komprenas, pere de tiuj mallongigoj aŭ sintezaj parol-ŝlosiloj, tion, kio antaŭe postulis longan transsendon parolan kaj skriban. Tion ni ŝuldas al natura intuicia sentemo telepatia de la homaro atom-jarcenta, kies mensa disvolviĝo, sub Ia influo de metodoj dc la moderna pedagogio, j am sukcese anstataŭis la malnovan proceson parkerigi kaj elĉerpe ripeti grandan vorto-kvanton.