Выбрать главу

Ramatis: Nenian alian modifon oni enkondukos en la inican purecon dc la vertebra kolumno de Esperanto. Eĉ se, sub premo de cirkonstancoj, estos oportune enkonduki vorton aŭ konsilindan temon, estas evidente, ke tio devos esti unue rajtigita de la plej grava esperantista instanco sur la Tero, la nura kiu rajtas arbitracii aŭ orienti por ke oni ne perturbu la originan harmonion de la lingvo. Esperanto ne dependas de komunaj faktoroj, kiuj devigas modifojn en la naciaj lingvoj, kiuj evoluas laŭ provizoraj moroj, tradicioj kaj eksperimentadoj. Pro tio ili postulas naciajn filologojn kiuj, de tempo al tempo, devas interveni por dikti novajn gramatikajn regulojn, modifante la skrib-manieron aŭ la akcentadon, akceptante ncologismojn kaj ĵargonojn. Ĉi-tiuj, iom post iom, penetras la popularan kaj eĉ la oficialan lingvon interpretante la naciisman spiriton de difinita popolo.

Pri Esperanto, tio ne okazos, ĉar la spiritaj teknikistoj jam studis en la Spaco ĉiujn probablecojn de modifoj aŭ obstakloj, kiuj povus aperi en la lingvo pro Ia psikologiaj diferencoj inter la homoj.

Cetere, ne okazos en Esperanto la samaj konsekvencoj komunaj al aliaj idiomoj, ĉar gi komencas sian lingvan aplikadon ĝuste ĉe la sojlo de la profeta spirita selektado, kiu jam efektiviĝas sur la Tero kaj poste kreos etoson eminente simpatian al la sukceso de internacia lingvo. La spiritoj, kiuj enkamiĝos sur la Tero ek de la proksima jarmilo, estos ĉiuj simpatiaj al Esperanto, ĉar temas pri animoj rigore elektitaj "dekstre de Kristo", spirite maturaj kaj dediĉ'itaj al ĉiuj realigoj cele al interfratiĝo de la popoloj kaj al la tutmonda bono. Sekve, por ili la kvanto da esperanto- vortoj estos pli ol sufiĉa por la sukceso de la mekanismo dc homaj rilatoj, precipe konsiderante, ke ili sentos sin instigataj al ĉiam pli pozitiva uzado de telepatio, kiu estonte estos kapablo komuna al ĉiuj terloĝantoj.

Demando: Ĉu estonte, la instanco, kiu protektas Esperanton sur la Tero povos modifi ĝian strukturon, adaptante ĝin al siaj vidpunktoj, ĉu ne?

Ramatis: Esperanto naskiĝis emancipita; la ĉefa instanco, kiu protektas kaj superrigardas ĝin sur la Tero ne estis starigita por liberigi ĝin de supozitaj denaskaj difektoj, sed precipe por eviti la superfluaĵojn, kiujn pro nescio, oni enkondukus eventuale en la lingvon. Ne temas pri lingvo laŭ la gusto de homaj kapricoj au simpatioj, sed gi aperis en via mondo kaj aktivas en la homaro kiel jam emancipita filologia evangelio kaj ne nur kiel ensemblo de vortoj konkurantaj kun la idioma malŝparemo jam ekzistanta inter la diversaj surteraj rasoj. Ĝi estas idiomo kohera kaj fundamente profunda, destinita al sankta celo unuigi la homojn per la parolo kaj pro tio ĝi meritas la plej altan respekton kaj religian amemon de ĉiuj estaĵoj.

Demando: Kial vi diras "religia amemo" por Esperanto, kvazaŭ vi dezirus doni alĝi religian karakteron?

Ramatis: Tiel ni esprimas nin, ĉar ĉiu religia agado precipe celas "religi" la kreitaĵojn al la superaj principoj. Esperanto sendube reflektas en sia vorta posedaĵo la plej sanajn inklinojn al religiemo, ĉar, krom sia naturo ekskluzive lingva, ĝi estas filologia doktrino tiel racia, ke ĝiaj vortoj povas esti akceptitaj kiel etikaj principoj, kiuj instigas la homojn al universala interfratiĝo.

La principo pri Amo, imanenta en ĉiuj estaĵoj, identiĝas ankaŭ en Esperanto kiel karesema kaj religia vivopulsado, ĉar ĝia parol-mekanismo perfekte adaptiĝas al pensa diverseco de miliardoj da homoj, kiuj nuntempe konsistigas la surteran homaron.

Ĉi-tiu adaptiĝo, kiu en ĉiu ajn geografia latitudo de la planedo okazas pere de la sonora vibrado de unusola elparolo, identigas la saman fratan diapazonon kaj eliminas la emociajn barojn produktitajn de la diferencoj de lingvoj naciaj. La saman ĝojon, kiun komune sentas la homoj en fremda lando kiam aŭdas amikan kaj familian vorton en sia patra idiomo, donos Esperanto, kiu, per sia neŭtrala mekanismo parola, harmoniigas la plej kontraŭajn fizikajn figurojn kaj interpretas la pensojn de ĉiuj rasoj kaj popoloj. Nediskuteble, ĝi akcelas la spiritan kunfandiĝon inter la homoj, ĉar eliminas la reciprokan malkonfidon tre komunan inter fremduloj disigitaj per malsamaj idiomoj. Samtempe ĝi plivivigas la komunikeblecon kaj pliigas la reciprokan ĝojon. Eĉ se oni aldonos al Esperanto novajn vortojn, laŭ la evoluaj homaj postuloj, ĝi ne suferos misformojn ĉar, verdire, ĝi ne estas nova idiomo, sed sendube "idioma doktrino universala".

Demando: Supozante kelkajn modifojn en Esperanto, kiaj ili estus?

Ramatis: Ni ne kredas je iuj ajn novaĵoj aŭ radikalaj modifoj de Esperanto.

Ni apenaŭ imagas kelkajn elektojn de apartaj vortoj, kiuj prezentu pli bonan sonoran nuancon aŭ alteflugan ritmon en poezio aŭ scienca uzo ekskluziva de teknika terminologio. Sed ĉio tio estas aferoj jam pristuditaj en la Spaco, kiuj ne intervenos en la bazan kaj ĝeneralan mekanismon de la idiomo, kaj ankaŭ ne posedos la forton por modifi ĝiajn fundamentajn principojn jam sankciitajn de la komuna uzado.

Demando: Kaj rilate al la prononco de Esperanto, povos okazi kelkaj modifoj depende de la klimato aŭlatitudo de ĉiu popolo, kiu uzos la lingvon?

Ramatis: La rolo de Esperanto ne estas drakone forigi la diversajn idiomojn, kiuj kontentigas la necesojn de ĉiu raso aŭ popolo. Estonte, danke al iompostioma spirita perfektiĝo, la homoj faligos ĉiujn naciismajn barojn kaj vivos en distriktoj superrigardataj de unusola registaro kaj pro tio ili utiligos ununuran internacian lingvon, kiel okazas en Marso kaj en aliaj progresintaj planedoj. Sendube la destino de Esperanto estas fariĝi en la estonteco lingvo parolata de ĉiuj popoloj sur la Tero kaj pro tio neniu alia lingvo povos superi ĝin laŭ origino kaj disvastiĝo. Ĝi jam ricevis la necesan sankcion por sia estonte kompleta sukceso, kiel verdire determinis la Sideraj Mentoroj de la Tero.

Ĝia prononco estas klara kaj doktrine akceptebla en ĉiuj geografiaj klimatoj kaj por ĉiuj psikologiaj karakteroj. Oni aldonu, ke ĝia elparolo estas nek tro malfermita, nek tro fermita kaj ĉi-tiu "mezvojo" sufiĉe faciligas la adaptiĝon de ĉiuj popoloj kaj rasoj al tiu agrabla mez-tono de la voĉo.

Esperanto ankoraŭ fariĝos absoluta leĝo inter ĉiuj surteraj popoloj kaj definitiva normo en ĉiuj mondo-partoj. Ĝi rememoras la sanktan lingvon, ekskluzivan de la sacerdotoj, kiuj praktikas ĝin dum siaj religiaj ritoj, en ĉiuj landoj, sen ke ĝi misformiĝu kaj estu rifuzita.

LA MANTROJ KAJ LA LINGVO ESPERANTO

(Klarigoj de Ramatis)

Demando: Iu spirita estaĵo diris, ke Esperanto estas lingvo kies vortoj povas transformiĝi en "mantroj", dum spertuloj pri tiu scienco asertas al ni, ke la esperantista idiomo estas nur finetika sen ia ajn esotera efiko.

Ramatis: Sendube la "mantroj" tiel familiaraj al joganoj, estas sanktaj idiomaj elementoj, kiuj, pro la harmonio de silaboj aŭ literoj - kiam elparolataj en sia inica pureco - vekas en la psiko kaj en la fizika organismon de la homo, neordinaran energiismon kreante statojn de liberigo kaj spirita eŭforio. La mantraj vortoj posedas grandan ago-povon en la kampo eterastrala. Ili akcelas, harmoniigas aŭ plivastigas la funkciojn de la "ĉakroj" de la etera duoblaĵo ĉar, agante ĉe la perispirita surfaco ili helpas la akordigon de la spirito kun la manifestiĝoj de la fizika vivo kaj faciligas la korektan efikon de la penso sur la cerba sistemo.

Ne gravas diri, ke Esperanto estas nur fonetika, ĉar ĝiaj vortoj estas ankaŭ belsonaj kombinadoj de literoj, kiuj sonas en pura kaj harmonia tono. Ĝi estas vibra parol-ensemblo, kiu postulas noblan homan inspiron kaj plej perfektan adaptadon de ideoj por reprodukti la interfratiĝajn dezirojn de la homa animo. Ĝi ne estas nur lingvo de momenta interpreto, sed mesaĝo de potenca spirita alproksimiĝo inter la homoj.