Выбрать главу

Tial ĝi posedas en sia intimeco ekstcrordinaran esoteran forton, kiun vi malfacile renkontus en la idiomo plej komplcksa aŭ en la plej severa religia lingvo. Oni eĉ ne povas alvoki la naturon de iu sankta lingvo uzata de templanoj aŭ inicitoj por starigi ĝin super Esperanton, ĉar ĉi-lasta ne limiĝas interpreti la dezirojn de religiaj grupoj aŭ de adeptoj de elektitaj spiritaj filozofioj, sed turnas sin senkondiĉe al la tuta homaro.

Demando: Tiuj, kiuj diris al ni, ke Esperanto ne posedas mantran forton, asertas, ke tio dependas de la fakto ke temas pri idiomo tre supraĵa.

Ramatis: Car lingvo kaj skribo de la popoloj strikte rilatas al ilia kulturo kaj spirita progreso, ne gravas scii ĉu iu aŭ alia lingvo estas mantra pro sia esotera profundeco aŭ ĉu ĝi ne estas tia, ĉar supraĵa aŭ nur fonetika. La Aztekoj posedis ordinarajn vortojn, kiuj estis eksterordinaraj mantroj, eĉ superaj al plej potencaj mantraj efikoj de la nuntempa esotera scienco. Sed tio ne dependis de la fakto, ke ilia lingvo estis pli esotera kaj malpli fonetika. La karaktero, la forto kaj la spirita tenereco de tiu popolo konsistigis la noblan fundamenton de ĝiaj vortoj, kiuj akiris potencon danke al trejnado por atingi superajn kvalitojn kaj al ama religiemo antaŭ la Kreinto de la Mondoj.

Esperanto, kiel filologia doktrino destinita reveli la pensojn kaj sentimentojn de estonta homaro vibranta je amsento kaj plena de spirita paco, ankaŭ enigos en la idiomon la noblan mantran spiriton, kiu troviĝas kaŝita sub ĝia fonetika esprimo. Oni ne konstruas mantrojn laŭ scienca malvarmo nek laŭ esoteraj kapricoj de simplaj vort-adaptiĝoj, kiuj poste veku kaŝitajn aŭ spiritajn efikojn, ĉar ili povos ne agordi kun la animo de tiuj vortoj. Verdire estas la vortoj mem, kiuj konfirmiĝas pro sia elstara uzado

kaj tiel kreas mantrojn, ĉar transformiĝas en veraj parol-ŝlosiloj.

Tiam ĉi-lastaj kunvokas eterajn energiojn aŭ produktas protektantajn astralajn figurojn asociante ideojn, kiuj vekas psikajn fortojn en ĝiaj adeptoj kaj transformas la vortojn en potencajn mantrajn vekilojn. Cu vi jam pripensis la grandiozan mantron de la vorto "Kristo" penetrita de la memorinda sinofero de Jesuo el Nazareto? Kiam vi elparolos ĝin dum profunda meditado, ĉu hazarde vi sentas, ke via animo vibras en stato de kosma atendo dum la ĝojo kaj la espero kompletigas vian spiritan ĝuon? La kristanoj, kiuj lasis sin masakri cn la romiaj cirkoj, per la simpla eksklamacio "Ave Kristo" allogis fortojn tiel potencajn, ke multaj elkamiĝis anestiziitaj de tiuspeca energio.

Estante la lingvo parolata kaj skribita ĉefa faktoro, kiu ebligas al la homoj manifestadi inter si la inteligentan kulturon, sciencon kaj idealon, estas evidente, ke ju pli alta la progreso, des pli granda estas la koeficiento de esoteraj fortoj aperantaj en ilia lingvo.

Ekzistas kaŝita potenca forto en la vorto, kiu saĝe elparolata povas konstrui kiel ankaŭ detrui; ekzistas ankaŭ en la vorto ia muzikeco, kiu progresive aganta povas atingi la atoman intimecon de la materio kaj modifi ĝian internan koheron.

La naturo mem posedas sian lingvon, kiu esprimiĝas en diversaj sonoj pere de la motivoj kaj funkcioj de ĝiaj regnoj, kie ĉiu afero, estaĵo aŭ vegetaĵo, povas esti konsiderata kiel vivanta litero kaj formi diajn vortojn! Kio estas vivo se ne la Vorto de Dio?

La homa lingvo devenas de ununura origina lingva esprimo, kiu konsistigas ĝian bazon aŭ fundamenton. Pro tio ĉiuj idiomoj alportas neforigeblajn signojn, ke ili devenas de unusola trunko. La literoj ne estis hazardaj inventoj, nek produktoj de improvizaj kapricoj. Ili naskiĝis kiel necesaj simboloj por identigi la internajn anim-statojn kaj pro tio estas penetritaj de la spirito kaj ideoj el kiuj ili originis.

Jen do kio okazas kun Esperanto: ĝi posedas la bazojn kaj la radikojn de la ĉefaj mondaj lingvoj kaj plej profunde esploris, en la inicaj fontoj de tiuj idiomoj, iliajn plej evidentajn kaj ekzaktajn trajtojn por tiam konsistigi la definitivan parolmesaĝon kapablan interpreti ĉiujn ideojn per unusola lingvo.

Pro tio ĝi posedas, pli ol iu alia idiomo, la originan mantran forton de la potenca psiko, kiu konstruis la lingvon de la terloĝanto.

Car en iu mantro la spirita interna nobleco produktas la plej altan magian sekvencon, estas evidente, ke Esperanto - universala idiomo kompilita de unu el la plej saĝaj kaj oferemaj homoj - estas ankaŭ la lingvo plej taŭga por krei, per siaj vortoj kriteriaj, klaraj, ekzaktaj kaj fluaj, unu el la plej belajn mantrajn idiomojn de la mondo. Ciu el ĝiaj vortoj ne nur posedas la forton kaj emociemon de homo, popolo aŭ nacio, sed ankaŭ interligas, al ĝia "psikofizika" vibrado, la saman penson de la tuta homaro kaj allogas la noblajn animojn de la superaj mondoj, kiuj revas kaj agas por la kunfratiĝo de ĉiuj homoj. Kiam Esperanto estos agnoskita de la tuta homaro, ĉiu el siaj vortoj estos potenca mantro agordante en la sama psika vibrado la deziron kaj la penson de ĉiu ajn homo.

Demando: C u la prononco de la vortoj povas difekti la psikajn rilatojn kun la fizika korpo, kiel jam diris al ni kelkaj okultistoj?

Ramatis: La menso estas iaspeca uzino, kiu produktas energion. Kiam ĝi perdas la memregadon aŭ estas kaptita de furiozo, malamo, kolero, envio aŭ ĵaluzo, elsendas difinitajn faskojn de ondo-fortoj, kiuj trapasas la "etero-astralan" kampon de la cerba zono de la perispirito malaltigante la vibran normon de la mensa energio, kiu troviĝas tie libera. Tiam, produktiĝas fenomeno, kiun tre bone vi povus difini kiel "mens- astralan koaguliĝon", rememorante la kazon de ondo de malvarmo, kiu agante ene de akvovapora atmosfero, solidiĝas en guto-formo. Tiu fenomeno similas ankaŭ al elektra kurento, kiu trapasante salan solvaĵon produktas tradician precipitaĵon konstatitan en kemi- fizikaj laboratorioj. Same, la modifitaj mensaj ondoj venenigas ankaŭ la nevideblan astralan atmosferon ĉirkaŭ la cerbo, produktante substancojn je malalta vibrado, kiuj fariĝas nocaj kaj pro tio devas esti eliminitaj de la psika zono aŭ de la aŭra kampo de la homo.

La hipofizo, kiu dinamike regas la endokrinan sistemon kaj plej influas la nervan sistemon, pro sia delikateco suferas tiam plejparte la fortegan kaj agresan kolizion de la perturbita menso. Tiu kolizio reflektiĝas en la aliaj organoj de la glanda reto kaj provokas akcelon kaj precipitadon de neoportunaj hormonoj en la sango-cirkuladon kaj konsekvencan toksadon de la organismo.

La Naturo, orientita per la dia saĝo, forpelas eksteren la neoportunan ŝarĝon tra la ekskrementaj kanaloj de la korpo kiel renoj, intestoj kaj haŭto. Tiam ofte okazas, ke personoj perfortaj, koleraj, ekscitaj, pesimismaj aŭ ĵaluzaj, preskaŭ ĉiam estas viktimoj de nespecifaj alergioj, urtikarioj, nefritoj, ekzemoj neŭro-hepataj, ekestoj de disenterio aŭ hemoroidoj, kiel frukto de mensaj malekvilibroj kaj psikaj senkontroloj. La hipokondriuloj, ekzemple, vivas en malfeliĉa cirklorezono: kiam la hepato malsaniĝas, modifiĝas ilia psiko-sinteno kaj kiam ĉi tiu malharmonias, ili malsanigas la hepaton.

Estas do evidente, ke la koleremaj vortoj, instrumento kiu interpretas la malekvilibrajn emociojn aŭ la mensajn perfortojn, devas produkti videblajn organajn modifojn, kiel ĉefaj clementoj de psika malekvilibro. Same, malharmoniaj vortoj nature postulas apartajn klopodojn por esti prononcitaj dum aliaj asociiĝas al malsanaj statoj kaj malaltigas la spiritan kuraĝon influante la korpon. Kiam vi laŭdas proksimulon per amaj pacaj vortoj, ili vekas statojn de afekcio, optimismo kaj espero, kio ja ne okazas se la csprimoj estis malamaj aŭ rankoraj. La vortoj vekas ideojn kaj produktas malsamajn statojn kaj motivojn en la homo. Ni ripetas al vi: la vortoj estas parolŝlosiloj, kiuj transformas vin kiam vi aŭskultas aŭ elparolas ilin kaj tiam okazas ankaŭ malsamaj konsekvencoj en la psiko kaj sekve en la fizika korpo.