Выбрать главу

LA SPIRITO DE ESPERANTO

(Klarigoj de Ramatis)

Demando: En unu el la antaaj ĉapitroj, vi menciis la "Spiriton de Esperanto", kiu devus atingi nedetrueblan kaj koheran unuecon. Ĉu vi povus pli bone klarigi temon?

Ramatis: Ni aludis la intiman esencon de Esperanto aŭ ĝian inteman faktoron, konsekvenco de spirita direkta agado, kiu de longa tempo disciplinas ĝin. En la konkretigo de Esperanto interferis multaj elkamiĝintaj animoj, kiuj estas agantaj en ĝia intimeco, laŭ metoda kaj harmonia plano, por doni al la Tero internacian idiomon logikan kaj definitivan.

Ekzistis pro tio vera "spirita ligo", kiu donis al la lingvo unuecon kaj evoluan direkton, tiel kiel la molekula kohero de via fizika korpo dependas de la regado de via spirito.

Sub ĉi-tiu spirita teamo staras volo aŭ "rega penso", kiu kunordigas la fratan parol- celon de Esperanto en la sino de la Dia Menso, konsiderante ĝian gravecon kiel mesaĝon de internacia kompreno inter la Ter-loĝantoj. Estante supera al ĉiu ajn alia surtera lingvo, ekzistas en la parol-intimeco de Esperanto ia "psika fundamento", kiu kunordigas ĝian centran harmonion kaj ĝian inteman armaturon kiel fortikaj ŝtal-kolonoj subtenantaj plej diversajn fragmentojn de arkitekturaj stiloj. Troviĝas en Esperanto selektema kvalito simila al tio kio okazas en Homeopatio, kiam certaj malsanuloj montriĝas tre evidente selektemaj por ĝiaj infinitezimaj dozoj kaj tuj resaniĝas. Ĉi-tiu dispozicio de esperantista selektemo estas la kialo, pro kio ĝiaj studantoj kaj interpretantoj estas tiuj, kiuj sin elektas por kulturi la lingvon, kun la ĉefa motivo plejofta de psika simpatio kaj neceso de ilia spirita evoluo. Verdire, la homoj sindediĉas al nobla, frata kaj internacia idiomo ĝuste ĉar ili jam prezentas ian afinecon kun ĝia spirito de parola supereco destinita al kunfratiĝo inter la popoloj.

Tiel kiel la muzika sentebleco de rafinitaj aŭskultantoj instigas ilin al kulturado de la sonora kaj nobla stilo de la grandaj komponistoj, ankaŭ la spirita kvalito de Esperanto postulas, ke ĝiaj studantoj jam eliminis de la animo krudecon kaj egoismon, kiuj malhelpis la fratan repaciĝon inter ĉiuj estaĵoj.

Demando: Vi intencas diri, ke ne Ciuj individuoj emas kulturadi Esperanton pro manko de ĉi-tiu "spirita selektemo " por la lingvo, ĉu ne?

Ramatis: Oni devas konsideri tion kiel gravan psikologian faktoron, ĉar evidente homo kruela, fanatika kaj egoista ne harmonias kun la frata jugo de Esperanto, kiu estas vehiklo de internaciaj rilatoj kaj ne ekskluziva esprimo de patrujoj aŭ de izolitaj popoloj. Homoj sen inklino al solidareco kaj kunfratiĝo inter rasoj kaj popoloj kaj kiuj restas ligitaj al naciismaj ekstremismoj, ne malŝparus sian tempon en la kulturo de lingvo neŭtrala kaj internacia. Esperanto, lingvo, kiu distingiĝas per la esenco kaj simpleco, povas esti parolata klare kaj logike en la plej pompaj temploj de luksa religio, kiel en la plej humilaj spiritaj laboroj.

Ĝia parol-esprimo povas esti facile uzata same inter nababoj, kiel en la kabano de malriĉa kamparano. Garantiata de la psika ligilo kun la spirita superrigardo de la ĉielo, Esperanto ne degeneras kiam parolata en lokoj forlasitaj, nek fariĝas bombasta sur la lipoj de kleruloj kaj potenculoj. Sufiĉas frata karaktero por ke ĝi tuj fariĝu utila kaj valora inter homoj animkoraj, ĉar ĝia intimeco gardas ion similan al la jarmila unueco de la Evangelio de Jesuo.

Demando: Ĉu vi povus diri al ni ion pri simileco de Esperanto kun la jarmila unueco de la Evangelio de Jesuo?

Ramatis: La simileco inter la Evangelio kaj Esperanto devenas de la fakto, ke ankaŭ Esperanto estas parol-kodo preciza kaj egala por ĉiuj homoj.

Ĝia kvalito estas esence am-esprima, ĉar selektema por personoj bonkarakteraj, kiuj simpatias kun movadoj universalaj. Ĝia mcsia mesaĝo estas super la orgojlaj rasaj baroj kaj troigaj patriotismoj. Temas pri mirinda multiplikanto de interfratiĝa parol-frekvenco inter ĉiuj popoloj de la Tero, kontribuante al mildigo de rasismaj sentoj pere de sama lingva kompreno.

Plie, oni malkovras ian similecon de Esperanto kun la Evangclio de Jesuo, ĉar temas pri frata lingvo adresita al la homaro, sed simpla, neŭtrala, facile lernebla, pura en la elparolo kaj ekzakta en la esprimo.

En ĝia intima esenco travidiĝas iom de la sufero, humileco kaj amemo de Zamenhof, kiu penetris ĝin per sia vera sankteco kaj fortigis ĝian spiritan unuecon. Kiam en via mondo konkretiĝos la feliĉa revo de unu popolo kaj unu lingvo, vi komprenos pli bone, ke Esperanto ne estas nur vehiklo de parolkompreno inter homoj spirite evoluintaj, sed vere filologia doktrino de universala selekto.

Ĉi-tiu kompreno ankoraŭ ne estas ĝenerala, ĉar la gusto kaj prefero por universala lingvo nur povas identigi animojn inklinajn al frata amo inter la homoj, ĉar tiranoj, egocentruloj kaj diktatoroj - kaj multaj ekzistas en via mondo - nur respektas kaj sindediĉas fanatike al naciismo de sia raso. Tial, ili rifuzas praktiki lingvon, kiu devigas al frata interkompreno ekster iliaj etmensaj interesoj kaj ekskluzivismo de patrujo kaj raso, aŭ ekster ilia surtera parencaro.

Sendube por ili estas eĉ peza tempo-perdo lerni lingvon, kies precipa funkcio estas instigi ilin favore al aliuloj. Ne estas fremda al vi, ke totalismaj registaroj de la Tero, drakonaj diktatoroj kaj malamikoj de spirita emancipiĝo, malpermesis la uzon de Esperanto en siaj landoj, kiel Hitlero en Germanujo kaj Stalino en Rusujo.

Jen do la Spirito de Esperanto kaj la ĉefaj aspektoj, kiuj harmoniigas ĝin kun la naturo kaj doktrina karaktero de la Evangelio de Jesuo, ĉar ĝia supera lingvo-esprimo estas kiel klara fonto en la dezerto de homa nekompreno, kiu mildigas la soifon de vojaĝanto avida je frata interŝanĝo.

Demando: Kial vi tiel emfazas la spiriton de Esperanto kiam ekzistas multaj aliaj lingvoj, tre disvastiĝintaj sur la Tero, kiuj tamen ne meritas specialan mencion viaflanke?

Ramatis: Tiel ni faras, ĉar Esperanto ankaŭ elstariĝas escepte super ĉiuj aliaj idiomoj, kiuj estas ĉiam rezulto de evoluo de iu tribo, popolo aŭ nacio. La lingvo esence nacia naskiĝas de la moroj, interesoj, bezonoj kaj ideoj de ĉiu aparta raso aŭ popolo. Konforme al modifoj kaj evoluo de la aferoj en la psikologio de ĉiu raso, perfektiĝas kaj vastiĝas ankaŭ la vortara strukturo de patruja lingvo. Tial la idiomo evoluas per la ĉiutaga kontakto kaj la personaj rilatoj de la samaj individuoj restante en Ia kampo de iliaj propraj emocioj kaj konoj limigitaj de la nacia aŭ familia medio. Iu ajn el la nuntcmpaj ĉefaj lingvoj de via terglobo, malgraŭ viaj klopodoj por ke unu al ili fariĝu internacia, ĉiam enhavos la signon de nacieco kaj la antipatiojn de raso aŭ popolo unu kontraŭ la alia. Pro tio gi fiaskos cn sia neŭtrala tasko ĉar, apartenante al popolo kun propra psikologio, ĝi ne povas absolute servi la psikologion de homaro, kiu devas esti internacia. Ĝi estos ĉiam izolita lingvo kun originaj naciaj difektoj, nekapabla plenumi la emocian gamon de aliaj popoloj el diferencaj nacieco kaj moroj, kiuj rifuzus ĝin kiel fremdan parol-rimedon kontraŭan al siaj aspiroj, sentoj kaj morala strukturo. La lingvo uzata de eskimoj, kiu specife servas por interpreti ilian psikologion, iliajn letargiajn sentojn kaj la limigitajn emociojn ligitajn al la frosta klimato, ne povus elmontri la dinamismon, la viglecon kaj la emocion de latina raso, kies vivo vibras subhaŭte. Tiel, lingvo ekskluziva de ununura raso aŭ lando, eĉ se plej disvastiĝinta kaj familia inter aliaj popoloj, ne adaptiĝas perfekte al la karaktero de ĉiuj terloĝantoj.

Dume Esperanto posedas ĉi-tiun subliman koheran spiriton, kiun ni jam menciis, ĉar temas pri lingvo, kiu naskiĝis jam emancipita.

Praktikata en psikologia klimato matura kaj eklektika, ĝi fariĝos ju pli valora, des pli granda estos sia disvastiĝo inter la homaj rasoj.