Выбрать главу

Ĝi estas doktrina vehiklo kapabla restadi super ĉiuj apartaj antipatioj kaj psikologioj, ĉar estante neŭtrala al ĉiuj popoloj, ĝi evidente ne povos esti difektita en sia inica mekanismo. Anstataŭ malforta idiomo disvolviĝinta ekskluzive en la medio de iu surtera popolo kaj suferinta la kutimajn intervenojn kaj leksikologiajn adaptiĝojn, ĝi estas kunmetaĵo de inicaj definitivaj postulatoj, genie strukturitaj per la universaleco de la supera spirita mondo kaj destinita al kolektiva uzado dum la estontaj jarmiloj. Esperanto ne evoluis de l'Tero al Ĉielo, sub formo de parol-kompleto konsiderita kiel la plej bona kaj perfekta en la ĉiutaga kontakto inter homoj el diversaj rasoj kaj kredoj, sed ĝi estis donaco de la Ĉielo pere de "spirita peranto", kiel estis Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies vivo digna kaj kristana plene korespondis al la konfido postulita de la Ĉielo.

Demando: Pere de tutmonda kongreso, ĉu la popoloj povus elekti gravan lingvon por sankcii ĝin kiel nuran parol-rimedon de internacia kompreno?

Nuntempe, kelkaj gravaj nacioj, kiuj estras aliajn popolojn ekonomie, kulture, science kaj eĉ politike, klopodas intense disvastigi sian lingvon kaj eĉ simpligas ĝin por pli bona kompreno en la komerco. Kion vi diras pri la konkuro de kelkaj landoj, postulante, ke ilia lingvo nacia fariĝu ekskl ► ziva vehiklo de intemacia kompreno?

Ramatis: Ne gravas la elekto kaj la akcepto de lingvo iom pli elstara kaj disvastiĝinta inter tiuj, kiuj nuntempe regas en via mondo, estu ĝi apartenanta al plej potenca lando aŭ plej influa laŭ lingva vidpunkto. Ĝi estos nur "provizora lingvo" kiel jam okazis plurfoje en la pasinteco.

Supozante, ke la antikvaj filologoj havus la saman ideon, verŝajne ili estus elektintaj la idiomojn atlantan, ĉinan, persan, hebrean, kaldean, lemurian aŭ egiptan, ĉar ili ĉiuj vaste regis en la mondo, diversmaniere laŭ la potenco kaj gloro de siaj popoloj. La nacioj similas al la homoj, ĉar ili naskiĝas, kreskas, maljuniĝas kaj mortas kaj pro tio neniu lingvo esence nacia povos senfine pretervivi, ĉar ĝi ne povos plenumi la postulojn de futura progreso. Eĉ la landoj, kiuj nuntempe plej elstaras kaj progresas, estas nur kolektivoj kondamnitaj ek de sia naskiĝo. Ili ne havos la privilegion pretervivadi trans la limptempo difinita de la sideraj leĝoj, kiel jam okazis kun la grandaj nacioj de l'pasinteco.

Se vi deziras koni la estontecon de ĉi-tiuj gravaj komunumoj sufiĉas, ke vi konsultu la historion ek de la ekzisto de Lemurio por tiam konstati, ke ĉiam ripetiĝas la samaj faktoj, kvankam ŝanĝiĝas la rolantoj kaj la scenejoj, kiuj prezentiĝas sub aliaj estetikaj aspektoj. Eble vi ja ne dubas, ke la malnova Eŭropo survojas al tombo de la gloraj pasintaj civilizacioj, ĉar ĝi ne nur jam atingis sian maturecon, sed jam sentas sian proksiman pereon. Iom post iom aliaj popoloj kaj nacioj - al kiuj vi ne donis ankoraŭ merititan atenton kaj valoron - eliras el sia kolonia obeemo kaj letargio por konsistigi la grandajn estontajn civilizaciojn.

Temas pri Sidera Leĝo, justa kaj discipliniga, kiu senĉese aganta, regas la evoluan daŭron de la animo en la materio, kvankam politikistoj, estroj kaj tiranoj de la mondo ankoraŭ ne volas agnoski, ke siaj patrujoj ankaŭ devas perei sub la ŝarĝo de la sama renoviga leĝo de la tempo!

Pro la Karma Leĝo, la hieraŭaj venkitoj devos superi la hodiaŭajn venkantojn. La azianoj jam liberiĝis de la kolonia jugo de la regantaj nacioj kaj emancipiĝis por maltrankviligi la malnovan Europon, dum kreskas en la eŭropanoj la zorgo transpasi la oceanojn kaj migri al novaj landoj kaj estontaj gloroj de la Tero. Tion dirite, vi scios, ke malgraŭ la gloroj kaj progresoj de la tradiciaj popoloj kaj kvankam ilia lingvo jam estas konsiderata kiel parol-monumento, neniam ĝi povos servi kiel internacia vehiklo. Fakte, ĝi ne posedas la absolutan kaj virgan neŭtralecon de Esperanto, kiu ne estis konstruita spirito de unulanda naciismo, sed jam naskiĝis nepre destinita al ĉiuj popoloj.

Demando: Ĉ u oni povos supozi, ke moderna popolo tiamaniere asimilus Esperanton, ke sukcesus transformi ĝin en propran nacian lingvon, rezultante el tio idiomo degenerita aŭ kun multaj difektoj?

Ramatis: Ĉu vi jam pripensis kiel dolorige kaj malfacile estus por vi rezigni vian propran nacian lingvon, iom post iom estingante ĝin favore al alia lingvo, eĉ se ĝi estus neŭtrala? Principe estos tre malfacile, ke iu ajn popolo akceptu Esperanton kiel sian ekskluzivan nacian lingvon, escepte se ĝi atingus sian spiritan maturecon kaj fratiĝu komplete kun ĉiuj aliaj popoloj. Krome estas evidente ke, eĉ se popolo tre spiritema adoptus la ekskluzivan uzadon de Esperanto, laŭ ĝia tuta inica pureco de neŭtrala idiomo, devus ĉiam submetiĝi al la kontrolo de la ĉefa instanco respondeca pri ĝi sur la Tero, kiu celas gardi ĝian inican integrecon.

Kaj se hazarde okazus ia ajn degenerado de la lingvo, el tio rezultus la apero de esperantista dialekto, afcro, kiu ĉiam povus efektiviĝi.

Tamen, sendube neniam oni povos konsideri ĝin kiel Esperanton en ĝia origina pureco, same kiel certaj religiaj sinkretismoj, bazitaj sur la postulatoj de Spiritismo kodigita de Allan Kardec, ankaŭ ne povas titoli sin "Spiritismo", ĉar temas nur pri derivaĵoj, kiuj jam rezignis ĝian originan purecon. La superfluaĵoj, malpurecoj aŭ derivaĵoj, kiuj hazarde aperus en Esperanto, neniel estingos ĝian originan fonton, kies oficiala lingvo-esprimo estas ĉiam regita per la emancipita instanco esperantista kapabla konservi ĝin integra en ĝia parol-agado. Esperanto povos transdoni ian kvanton da vortoj, reguloj inspiroj al aliaj idiomoj, sed la dialektoj de ĝi derivitaj ne estos idiomoj kun oficiala garantio.

Ĉu hazarde vi nomas franca, angla aŭ hispana la ĵargonon kaj konfuziĝon de reguloj, vortoj kaj lingvaj difektoj, kiun la nomadaj popoloj kreas per tiuj lingvoj, laŭ heterogena kaj kakofonia esprimo?

Esperanto similas al pilgrimanto, kiu trairante ĉiujn limojn de rasoj kaj homaj antaŭjuĝoj, celas neŭtrale diskonigi la morojn, la ĝojojn, la ideojn kaj la konkerojn de ĉiuj popoloj.

Demando: Pro la fakto, ke Esperanto prezentos ian superregadon de latinaj radikoj kompare al pli malgranda procentaĵo de germanaj kaj alilingvaj, ĉu oni povus dedukti, ke ĉi tiu pli granda proporcio de latina idiomo signifas videblan maljustecon rilate al aliaj popoloj ne latin-devenaj?

Ĉu tiuj povus konsideri sin subtaksitaj kaj antipatii kun tia sinteno, ĉar vi asertis, ke la popoloj estas kontraŭaj al idiomoj fremdaj al sia nacia vivo?

Ramatis: La esperantistaj institucioj situantaj en la ĉefaj astralaj komunumoj ĉirkan via mondo, konkretigis sian idioman laboron tiamaniere, ke Esperanto posedu la spiritan inspiron de ĉiuj popoloj sen veki ian ajn rasan antipation. Konsiderante la estontan dekadencon de la eŭropa influo kaj la konstantan migradon de eŭropanoj al Ameriko, pligrandiĝas la demografiaj regionoj kaj oni plimulte praktikas la radikojn de lingvoj hispana, portugala kaj eĉ kelkajn derivaĵojn de la angla; tio en komercaj, sociaj kaj artaj rilatoj, kiel ankaŭ en la sfero de la pens-maniero pli emocia de la latin lingvo. Tiam, senprokraste, la fleksebleco, la riĉeco de esprimo kaj la belsoneco de la lingvoj latinidaj tre multe influos la aliajn landojn de la mondo, kiuj, iom post iom, akceptos iliajn allogajn fundamentojn. Jen la kialo de la granda zorgo de Zamenhof plifirmigi Esperanton surbaze de latinaj radikoj, kiuj estonte fariĝos ponto, ligilo kaj unuiga fermento de la kontinentoj, kiuj postvivos la katastrofon de la "fino de l'tempoj", kiam la elektitoj je la "dekstra flanko" de Kristo estos ankaŭ tiuj, kiuj jam inklinas por la interŝanĝo pere dc la universala idiomo.

Demando: Sed ĉu -tiu superregado de latinaj bazoj povus deveni de aparta simpatio de Zamenhof por la lingvo latina. Kion vi diras?