Nur la superrigardo de la Ĉielo povis vere orienti la junan studenton tiel saĝe kunordigi la idiomajn radikojn de Esperanto, kiuj ankoraŭ hodiaŭ konsistigas la nedetrueblan fundamenton, kiel garantion kontraŭ iuj ajn modifoj aŭ strangaĵoj.
Demando: Kiaj estus la sugestoj, kiujn la spiritaj mentoroj donis al Zamenhof dum lia surtera vivo, por ke li povu tiel logike trafi la celon kunmeti internacian lingvon? Ni ŝatus koni la unuajn decidojn, kiujn la Spaco transprenis tiusence.
Ramatis: Sendube Zamenhof estis genia spirito kapabla realigi sur la Tero iun ajn alian mision similan al tiu, kiu koncernis la aperon de Esperanto. Pro tio li sin dediĉis frue al la superaj celoj difinitaj de siaj spiritaj mentoroj! Estante ege observema, kvalito, kiu eĉ pliperfektiĝis sub la patra disciplino, I i baldaŭ konstatis, ke la ĉefaj malfacilaĵoj por frata parolkompreno inter la homoj, kuŝis precipe en la uzado de grandega vortaro daŭre kreskanta kaj ĉiam pli elĉerpiga.
Tiam, dum la momentoj de liaj plej profundaj konsideroj, la spiritaj mentoroj povis inspiri al li la ideon profiti la afiksojn kaj transformi ilin en inicajn bazojn de neŭtrala lingvo, pli facile memorigeblajn, kiuj fariĝos fiksaj elementoj kaj dezirata garantio por la kreado de aliaj nepre necesaj vortoj.
Sufiĉe klarvida pro la kono de multenombraj malfacilaĵoj en la fremdaj lingvoj, kiujn li lernis kun sia patro, Zamenhof pene sindediĉis al la laboro, perceptante la laŭdindan kaj genian proceson por kontentige redukti la vastan kvanton da komunaj vortoj tro multe utiligitaj en ĉiu idiomo. Pristudante la afiksojn jam ekzistantajn en la ĉefaj parolataj lingvoj, li sukcesis tiam starigi la "afiksan sistemon", kiu estas unu el la plej valoraj gloroj de Esperanto, submentante ĝin al la disciplino de la dekses fundamentaj reguloj. Multfoje, dum siaj meditadoj, li povis observi, ke la angla lingvo jam prezentas apartan fiksan sistemon pere de certaj fundamentaj reguloj kaj tio helpis lin en la kunmeto de Esperanto, kio poste rezultis en ia simileco inter la reguloj de ambaŭ lingvoj.
Demando: Dum la plenumo de sia misio, ĉu Zamenhof daŭre renkontis favoran sintenon por la sukceso de sia verko, tiom utilapor la homaro?
Ni supozas, ke lia patro estis unu el liaj plej sindonaj kunlaborantoj, ĉu ne?
Ramatis: Preskaŭ dudekjara, Zamenhof ricevis entuziasman aprobon de siaj liceaj kolegoj prezentante sian projekton de helpa lingvo, kiun li nomis "nobla kaŭzo", certigante, ke temis pri longedaŭra kaj valora pliboniĝo por la homaro. Tamen, simile al tio kio kutime okazas al la homoj, kiuj sin oferas por la realigo de pli bona mondo, ankaŭ li baldaŭ restis sola kun siaj entuziasmoj kaj noblaj ideoj. Li ne nur suferis la sarkasmojn kaj la konsekvencojn de alies skeptikecoj, sed ankaŭ fortan kontraŭstaron de tiuj, kiuj nutris nekonfeseblajn interesojn en la konfuza kadro de sia patrujo. Multfoje li senkuraĝiĝis kaj nur la persista asisto de la Ĉielo, kiu superrigardis lian doman mision, malpermesis al li redukti siajn klopodojn kaj lasi sin deprimi antaŭ la granda skeptikeco kaj homa ironio. Preskaŭ la mondo devis rezigni pri ĉi-tiu grandioza lingva pliboniĝo, kiu, estonte, fariĝos unu el la plej fortaj ligiloj por la homa interfratiĝa revo!
Krome, doloriga fakto devigis lin perdi sian ĝojan entuziasmon, ĝuste kiam li jam antaŭvidis la unuan esperantistan sukceson danke al sia fera volo. La patro de Zamenhof - kiu ankoraŭ trudis sian severan aŭtoritaton al la filo - sub la influo de aliaj pedagogoj kaj familiaj amikoj kaj pro timo, ke la juna dudekjara studento malsaniĝu pro troa laboro au mense perturbiĝu kompromitante siajn kuracistajn studojn, postulis la definitivan forlason de la temerara projekto elpensi neŭtralan internacian lingvon! La juna Ludoviko, kvankam konsideris, ke sia vera vivo-celo fundamente konsistis je tiu idealo, revita ek de la infan-aĝo, ankoraŭfoje montriĝis obeema pro sia karaktero honesta kaj humila. Li akceptis la patran devigon kaj
forlasis siajn notojn pri la neŭtrala lingvo, kiuj restis kelkatempe forgesitaj.
Demando: Ni opiniis, ke la patro de Zamenhof, homo de granda kulturo, kompetenta pri la malfacilajoj de aliaj naciaj lingvoj, devus esti unu el laplej entuziasmaj kunlaborantoj de la filo, konscia pri la grandeco, logiko kaj neceso de internacia lingvo. Ĉu ne devus esti tiel?
Ramatis: Ofte, kio por vi signifas malhelpon aŭ senrajtan intervenon de I'destino por malfaciligi altajn celojn kaj idealojn, povas konsistigi krean elementon aŭ "sanktan fajron" de noblaj spiritaj realigoj, kiuj tiom helpas la homaron kaj feliĉigas la homojn. Dum la juna Zamenhof, en la laboro por atingi sian grandan idealon, estis rekuraĝigita, post siaj ĉiutagaj elreviĝoj, de la patrina dolĉeco, oni stimulis, pere de lia severa patro, liajn intelektajn kapablojn kaj tiel alĝustiĝis la praktikaj kaj nepre necesaj elementoj por firmigi la saĝon kaj logikon, kiuj ankoraŭ estas la plej valoraj garantioj por la sukceso de Esperanto.
Irinte Zamenhof al Mosko laŭ patra ordono por akceli siajn kuracistajn studojn, la destino volis, ke post du jaroj li devis reveni al sia naskiĝlando, ĉar la financaj rimedoj ne sufiĉis por vivtenadi sin en la rusa ĉefurbo. Sekve, li devis daŭrigi siajn studojn en la Varsovia Univcrsitato.
Tiel, en kontakto kun sia nacia kaj tbmilia medio, li scntis sin denove kaptita de intensa entuziasmo, kiu vckis eĉ pli impete la malnovan ideon krei la revitan lingvon, kiu frate servu por la uzado de ĉiuj popoloj sur la Tero. Tiam li konstatis, kc tio sendube reprezentis sian vivon, siajn revojn plej purajn kaj sian idealon plej perfektan!
Intertempe, laŭ saĝa agado kaj neklarigebla decido de la elkamiĝintaj spiritaj mentoroj, la patro de Zamenhof, timante la racian malckvilibron de la juna filo, jam detruis ĉiujn liajn kajerojn, manuskriptojn kaj notojn, kiuj ankoraŭ povus helpi lin en la rekonstruo aŭ restrukturigo de la planita lingvo.
Demando: Ni ne povas imagi saĝa intervenon de la spiritaj mentoroj en la verko de Zamenhof, ĝis la decido inspiri al lia patro la detruon de notoj valoraj kej nepre necesaj por la sukceso de la lingvo! Ĉu vi povus klarigi al ni kie trovigas la logiko de tiu sinteno, kiu ŝajnas al ni tiel atrabila?
Ramatis: Car Ludoviko posedis tre bonan memoron, la detruo de liaj notkajeroj alportis al li avantaĝon, kiun nur poste oni povis taksi.
La patro detruis multajn superfluajn aferojn, kiuj, poste reviziitaj, nur kaŭzus malfacilaĵojn al la juna studento por forigi erarojn kaj eviti la tenton de senutila utiligo. Krome, la neceso de Ludoviko mense rekonstrui la detruitajn verkojn, favoris la aperon de novaj rezonadoj kaj plej geniaj filologiaj malkovroj! Danke al sia bona memoro, li sukcesis rekonstrui plej precize multajn elementojn esencajn por sia laboro, ĉar kutime dum niaj rememorigoj, ni identigas la ĉefajn temojn de la pasinteco, dum la superfluaĵo restas forgesita en la cerba meandro.
Tiam li definitive sindonis al la forto de sia mesia idealo. Dum pli ol ses jaroj li izoliĝis de la publiko kaj sindediĉis al intensa laboro kaj evitis eĉ la plej necesajn sociajn rilatojn, la distraĵojn aŭ iujn ajn malŝparojn de utilaj horoj en eksteraj medioj. La detruo de liaj kajeroj deturnis lian atenton de multaj detaloj kaj senutilaj elementoj, kiuj tiel ne embarasis la laboron plenumitan dum la sekvaj ses jaroj.
Submetante sin al laciga laboro taksi la distordojn, malutilojn aŭ deformojn, kiujn la "teorio" de la lingvoj povus kaŭzi kiam aplikata en la praktika vivo de la mondo, li korektis, anstataŭis formulojn, alĝustigis kaj provis vortojn, komparante ilin laŭ ĉiuj eblaj tonoj de la homa voĉo.