Konsiderante tiun heroan sindediĉon, la Transmondo vibris pro ĝojo.
Emociiĝis la laboremaj kaj bonfaraj instancoj, kiuj senĉese inspiris la spiriton de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj oni faris fervorajn aŭgurojn por plej baldaŭa spirita feliĉo sur la Tero, danke al la benita donaco de internacia lingvo. Multaj ĝojaj manifestacioj okazis en la nukleoj, departementoj kaj institucioj de Esperanto situantaj en la Astrala mondo kaj ĉirkaŭaj al via terglobo. Danke al la persisto kaj gcnio de la juna Zamenhof, la homo fine posedis la dian parol-ligilon de frata kompreno, faciligante la vojon por la baldaŭa alveno de telepatio kiel ankaŭ por integriĝi al la Evangelio de Jesuo. Ĉar Esperanto estis tiel forte kaj saĝe strukturita, ĝia sukceso kaj integreco superis la antaŭvidojn mem de ĝiaj mentoroj de la Transmondo!
Demando: Post la alveno de Esperanto, ĉu Zamenhof ekskluzive sin dediĉis al tiu sia celo tiel fervore revita?
Ramatis: Post la diplomiĝo, kiel 26-jara kuracisto, Zamenhof komencis sian misian profesion, necesan por sia vivtenado, ĉar intertempe li edziĝis kun Klara Zilbcrnik. Lia bopatro financis la eldonon de lia unua gramatiko esperantista, kun la dekses fundamentaj reguloj de la lingvo kaj kromc helpa vortaro kun ĉirkaŭ mil vortoj, la teksto de "Patro Nia" kaj kelkaj versoj.
Ĉi-tiu homo tiel nobla kunigis al sia genio grandaniman koron, ĉar dum sia kuracista profesio ne postulis monon de la familianoj de pacientoj, kiuj mortis kaj ankaŭ de tiuj, kiujn li ne sukcesis kuraci aŭ liberigi de la sufero. Kvankam li estis eldonisto de siaj esperantistaj verkoj, li ĉiam rezignis siajn rajtojn asertante, ke "internacia lingvo ne bezonas posedanton, ĉar ĝi estas komuna propraĵo". Vere temis pri spirito je tre alta nivelo en la Spaco, ĉar Zamenhof, dum antaŭaj vivoj kaj en la plenumo de aliaj bonfaraj taskoj en la kampo lingva kaj filozofia, jam estis lasinta en via terglobo aliajn faskojn de lumo!
Danke al nobla grado de rezigno, rekta karaktero kaj spirita kristaleco, estis eble por la spiritaj mentoroj, Esperanton kiel fratan idiomon, ĉar efektive ĝi enhavas la amajn vibradojn de sia kreinto, kiu estis spirito pura kaj esence tolerema. La amo de Zamenhof por la homaro kaj lia abnegacio helpi al siaj kalumniantoj, penetrigis Esperanton per psika vibrado de spirita mildeco, tiel sentema en ĝia idioma esprimo, ke la plimulto de la simpatiantoj estas allogita de ĉi-tiu aŭro de bonkoreco, kiu estis la ĉefa karakterizo de ĝia granda misiisto.
Ĉi-tiu estas unu el la motivoj, kial la superaj spiritoj daŭre transsendas al la Tero la sloganon, ke "Esperanto estas la Evangelio de la lingvoj". Ja, Ludoviko Lazaro Zamenhof ankoraŭ aldonis al sia grandioza lingva verko siajn vibradojn de amemo, humileco kaj sindono, rememorante la sublimajn instruojn, kiuj inspiris la Evangelion de Jesuo.
Jen la kialo de la malsukceso de aliaj idiomoj kaj similaj eksperimentoj, inkluzive de "Volapuk" de Schleyer, ĉar krom ĝia videbla artefariteco, komplikaĵoj kaj idiomaj arbitraĵoj, mankis al ĝi la simpleco kaj la "doto" de spirita simpatio, kiu daŭre emanas el la milda esprim-maniero de Esperanto.
Demando: Ĉu Zamenhof povis ĝui, ankoraŭ vivanta, la gloron kaj ĝojon de sia verko tiel grava?
Ramatis: La sindona doktoro Zamenhof finis sian vivon en la plej mirinda modesteco kaj tiel granda estis lia senkondiĉa amo al la proksimulo, ke li meritis la popolan krom-nomon de Kuracisto-Providenco" kaj tiel li estis definitive konsiderita inter la homoj de bona volo kaj bonaj sentoj.
Poste li mem tradukis multajn verkojn en Esperanton, inkluzive la Sanktan Biblion, Efigenion, Hamleton kaj aliajn.
Komence de ĉi-tiu jarcento Esperanto atingis la deziratan sukceson kaj la sciencistoj mem tre multe helpis al ĝia disvastigo kiam ili agnoskis gin kiel perfektan kaj emancipitan lingvon por la interkompreno de ĉiuj popoloj. Francujo, kiu jam estis la patrujo de Allan Kardec kaj lulilo de la modema civilizacio, ankoraŭfoje glorigis la donacon de Esperanto por la homaro de la Tero, kiam en 1905 aŭspiciis la unuan esperantistan kongreson en Boulogne-sur-Mer. Zamenhof, kiu ankoran povis ĉeesti tiun elstaran kunvenon, travivis ĝojajn tagojn kaj sentis sin kompensita pro sia heroa klopodo kaj ofero profite al la lingvo. Dume, la flagoj flirtis en la aero kaj la verdaj insignoj esperantistaj, simbolo de la espero por pli bona mondo, montrigis sur la brustoj kvazaŭ anonco pri la alveno de la interfratiĝo de 1a homa parolo!
Zamenhof forlasis vian mondon en aprilo 1917-a, vivinte 57 jarojn.
Lia eniro en la Spacon okazis tra senlima lum-vojo balzamita de plej dolĉaj parfumoj de la altaj ĉiel-regionoj. Samtempe, ravaj voĉoj kantis lian eternan gloron, kiel sublima heroldo de la parol-mekanismo por la baldaŭa proksimiĝo inter la surteraj popoloj!
Lia korpo ankoraŭ dormis serene en la ĉerko tegita per rozoj kaj simbolaj palmoj; la insignoj de l'mondo ankoraŭ ĉirkaŭis lian lastan fizikan loĝejon, sed lia spirito jam ĝuis la eternan ĝojon pro la fidela plenumo de la ĉiela mandato.
La kama organismo nenio estis krom glora instrumento alvokanta la parol- manieron intemacian kaj kristanan de la mondo. Li povis verki, en la surfaco de la densa materio, la plej belan lingvan poemon de homa kunfratiĝo, kies klareco, beleco kaj mildeco meritas komparon, laŭ simbolo kaj virto, kun la dolĉa Evangelio de Jesuo.
Kion Jesuo instruas kaj rekomendas, povos esti transsendita al la koro kaj cerbo de ĉiuj homoj nur per la flugiloj de la parol-mildeco de la intemacia lingvo, ĉar sendube "Esperanto estas la Evangelio de la lingvoj".