Выбрать главу

Ĉu-tiuj subtenas mirindajn flor-bukedojn kompareblajn al manpleno de pendantaj diantoj teksitaj per fadenoj de plej fascina koralo.

La aloj de la Esperanto-Akademio staras inter belaj tlorbedoj, meze de tre delikataj velur-tapiŝoj, verd-nuancaj kaj punktitaj de floroj el koloroj rubena, safira kaj topaza, kiuj dekoracias la mirindan pejzaĵon.

Ili emerĝas super la plej altaj arbaretoj kaj artisme plektiĝas al la centra turo, kiu superrigardas la bunt-koloran panoramon, reliefigante sian imponan kupolon super la smerald-verdo de la ĉirkaŭantaj boskoj. En la supro de la larĝaj kaj lumaj fenestroj, malfermitaj en la alabastraj muroj, la plej altaj arboj pendigas ravajn flor-grapolojn. Ili memorigas la rarajn parazitojn kaj orkideojn de la brazilaj arbaroj, al kiuj kelkaj estas similaj al la buntaj specioj, kiuj ornamas la florajn ipeojn de la Tero. Pro la brizo, tiuj parfumitaj flor-bukedoj flagras, pelante la balzamajn aer- kurentojn al la interno de la konstruaĵo, kiu plenigas per la aromo kaj refreŝiga mildeco de la astrala zefiro.

La stud-salonoj kaj la konferencejoj fariĝas penetritaj per koloroj ĉielblua kaj rozlila, kiuj devenas de la fluideca vibrado de la medio kaj dolĉe akordas sub la amema kiso de la astrala lumo. Temas pri koloroj nepriskribeblaj sub kies influo mi restis ekstreme kortuŝita, dum mia animo mergigis en plej teneran atmosferon de paco kaj spirita amemo. Antaŭ ĉi-tiu mirinda konstruaĵo de la Esperanto-Akademio, kies ĉefaj trajtoj estis inspiritaj de la helena beleco, mi ne povis eviti la elvokon de karmemora Grekujo, kiu por mi estis unu el la plej ĉarmaj scenejoj de spirita lernado, multe pli frue ankoraŭ ol la "descendo" de la neforgesebla Nazoreo al la mallumoj de planedo Tero.

Rememorante la mirindan klopodon de la grekaj filozofoj - inter kiuj vivis ankaŭ Zamenhof, esplorante la dian harmonion inter la penso kaj parol-sonoro - mi malkovris en la majestaj konturoj de la Esperanto-Akademio de nia metropolo, fcliĉan daŭrigon de tiu pasinteco ankoraŭ tiom signifa por mia spirito.

Tion, kion la grekoj ne havis tempon realigi en tiu epoko tiel malproksima, la teknikistoj, la mentoroj kaj la studemuloj de Esperanto sukcesis konkretigi por la evoluo de la frata internacia lingvo.

Demando: Kial la arkitektura aspekto de Akademio estis inspirita de la greka stilo kaj ne de brazilaj konstruajoj, kio estus pli simpatia al la brazila anaro de la Granda Koro?

Atanagildo: La plimulto de la spiritoj de nia komunumo longe vivis en Egiptujo, Hindujo kaj Grekujo kaj nur unu dufoje ili reenkarniĝis en Brazilo; pro tio ili ankoraŭ estas sentemaj al la influo de tiuj landoj. En sia psika karaktero la loĝantoj de nia metropolo estas pli grekaj ol brazilaj. Pro tio en niaj konstruaĵoj ankoraŭ regas la fundamentaj linioj de la greka arkitekturo, malgraŭ ke la metropolo estas plejparte loĝata de spiritoj elkarnigintaj en Brazilo kaj de kelkaj posteuloj de popoloj, kiuj elmigris al ĉi-tiu teritorio de via globo. Jen la motivo, kial cn la Esperanto-Akademio, kiel ankaŭ en la Palaco de l'Artoj de la metropolo, regas la noblaj linioj de la mirinda arkitekturo de la helena civilizacio, en kies scenejo moviĝis la grandiozaj kaj impresaj figuroj de Sokrato, Platono, Pitagoro, Apolonio de Tiano, Anaksagoro, Aristotelo kaj aliaj. La astrala panoramo de nia trankvila metropolo kun ĝiaj emociaj rememoroj de la patrujo de Fidio kaj Periklo, perfekte harmonias kun la karaktero de ĝiaj enlogantoj, kiuj ankoraŭ vibras antaŭ la rememoroj de Grekujo!

La spirito ne posedas naciecon, sed malgraŭ tio ne povas nc senti preferon aŭ simpation por la pejzaĵoj en kiuj plej longe restadis dum la spirita lernado kaj formis la plej vivajn konturojn de sia senmorta konscienco.

Demando: Ĉu ne estas deviga ununura stilo en la konstruado de aliaj Esperanto-Akademioj, kiu eble efektiviĝu en aliaj astralaj kolonioj?

Aŭ ĉu tiuj konstniaĵoj nur obeas la arkitckturan guston kaj Ia psikologian karaktcron de siaj fondintoj'? En ĉi-lasta kazo, ĉu la tipo de arkitekturo ne kontrastas kun la internacia sento, kiun Esperanto posedas?

Atanagildo: Kiel mi jam diris al vi, la diversaj spiritaj kolonioj, kiuj ĉirkaŭas la Teron, estis fonditaj cn la apogeo de la civilizacioj ĉina, greka, hindua, egipta kaj araba. Pro tio ili ankoraŭ konservas sian malnovan "psikan fundamenton", kiu miksas ilian artisman karakteron kaj la arkitekturan spiriton de iliaj antikvaj rasoj, eĉ kiam ili renovigas sian restadon en la Transmondo. Kelkaj publikaj administrantoj de la Tero realigas konstruaĵojn laŭ arkitekturaj stiloj, kiuj memorigas aliajn rasojn kaj scenejojn malsamajn al tiu de ilia patrujo, ĉu ne? Temas pri prefcro, preskaŭ ĉiam diktita de ilia psiko ankoraŭ kondiĉita de la rememoroj pri malnovaj konstruaĵoj de l'pasinteco. Tio okazas al la spiritoj de antikvaj babilonanoj kaj egiptoj, kiuj enkarniĝinte inter la nord-amerika popolo, sin dediĉas al monumenta kaj faraona arkitekturo, kiun ili multe aprecis en la pasinteco. Laŭgrade kiel evoluas kaj organizigas la modestaj institucioj pri studado de Esperanto en la astralo, ĝiaj konstruaĵoj starigas interkonsente kun la arkitektura stilo aparte taŭga al la gusto kaj temperamento de la plimulto de la spiritoj logantaj en la sama komunumo kaj ne laŭ ia speciala modelo. En nia aktuala evolua stadio, ni estas ankoraŭ tre malproksimaj al vivo pure spirita, ĉar tre limigita estas nia liberigo de la moroj al kiuj ni tiel alkutimiĝis en la spuroj de jam travivitaj jarmiloj. Tial la konstruaĵoj de la centroj, stud-rondoj, lernejoj, departementoj kaj akademioj de Esperanto dissemitaj tra la astralaj kolonioj, kvankam direktitaj al sama celo, diferencigas pri la arkitektura stilo, elektita en akordo kun la psika karaktero de iliaj enloĝantoj kondiĉita de la pasinteco. En la diversaj spiritaj komunumoj, kiuj ĉirkaŭas la Teron, ekzistas EsperantoAkademioj konstruitaj laŭ stiloj araba, ĉina, egipta, greka, hindua kaj eĉ babilonia, persa kaj kaldea, kiel ankaŭ gigantaj konstruaĵoj rekt-liniaj kaj tre modernaj, fortike tajlitaj en la luma substanco de astralo. Ĉi- lastaj respegulas la stilon de la epoko en kiu vi vivas kaj oni povus difini ilin kiel esperantistajn instituciojn plej funkciajn en la Transmondo!

Demando: Krom la arkitektura stilo de la EsperantoAkademio de via metropolo, ĉu vi povus priskribi al ni aliajn aspektojn de ĝia ekstera formo?

Atanagildo: Oni notas en la konstruaĵo la inspiron de la genia arkitekto, kiu kapablis ne nur stampi en ĝin la severan stilon, la masivon kaj la grekan arkitekturan stnikturon, sed harmonie akordi gin kun la linioj dinamikaj, delikataj kaj forglitaj de la modernaj konstruaĵoj. Al la majesta konstruaĵo kondukas longa kaj larĝa avenuo, kiu ekiras de la metropola centro kaj finiĝas ekzakte antaŭ la granda portalo de la Akademio. Ĝi aspektas kiel vasta kurejo el topaz-kolora porcelano, kies reflektoj hel-flavaj brilegas inter la densaj bedoj de luma silk-verda vegetalaro. ĉi-tiuj bordas la avenuon formante ĉarman vivantan kadron de mildaj karminaj nuancoj. La grandega portalo de la konstruaĵo kondukas al vasta ŝtuparplaceto el koloro lazur-cindra vitreca, ĉirkaŭita de agrabla ŝtuparo skulptita en tono roz-lila, kiu formas allogan kadron kicl bazo de luksa monumento. Sur vasta ŝtupar-placeto, kiu plej aspektas kiel mirinda polurita salono inter verdaj frondoj, stariĝas sep sveltaj kolonoj, skulptitaj per frisoj el bareliefo, subtenantaj la gigantan tegmenton faritan el ununura peco.