Выбрать главу

Demando: Ĉu vi povus pli klare ekspliki al ni kiamaniere la koloroj akordiĝas kun la laboroj realigitaj en ĉiu salono cle la Akademio?

Atanagildo: Mi konscias, ke mi ne sukcesus komprenigi al vi detale ĉi-tiun temon, ĉar en nia metropolo la tekniko pri agado kaj pritrakto de la astrala substanco, kiu ĉirkaŭas nin, ne havas analogion kun la agado en la kampoj de arto, scienco arkitekturo de la materia mondo.

Ĉi-tie ni agadas je la "origino" de la fenomenoj, kiujn nur poste vi konas kiel "efikoj" de "kaŭzo" ankoraŭ ne konata de viaj plej kompetentaj sciencistoj. La fenomenologio de niaj agoj precipe dependas de la astrala lumo, kiu penetras en ĉiujn aferojn kaj estaĵojn de nia medio. Ĝi fluas el la intimeco mem de la substanco kaj pro tio ni povas ĝin manipuli sen produkti ombrojn aŭ misformiĝojn. En nia metropolo la lumo estas la ĉefa elemento, kiun ni manipulas por plenumi la bezonojn de nia vivo kaj la rilatojn kun la medio. La samo okazas kun la fenomeno de la koloro ĉar, dum ni laboras kun elemento, kiun ni konsideras la "spiriton" mem de la koloro, surtere la homoj traktas la kolor-substancon aŭ materialon, kiu prezentiĝas letargia en sia ekstera aspekto, ĉar guste tie ĉesas ĝia inicpureco. llum la koloro estas statika kaj inerta por la homaj sensoj, ĝi, antaŭ la sentemo de nia perispirito, montriĝas en sia tre viva origina pureco, en kora viv-spirito, kiu elfluas tra la plej densaj ombroj de la materiaj formoj. La alloga sento, per kiu la sideraj teknikistoj aplikis la astralan koloron en la konstruaĵoj kaj institucioj de nia metropolo, ne baziĝas ekskluzive sur la kontrastoj pli malpli dens-koloraj aŭ apenaŭ en la kombinado de allogaj tonoj, kiel oni faras sur la Tero. La nepriskribebla fascino de nia koloro devenas de intima kaj energi-dona akcelado, kiu produktas la kunigon de du aŭ pliaj koloroj. Per tiu unuiĝo ili kreas novan "spiritan temon", kiu povas efike kaj agrable influi en la intimecon de ĉiuj aferoj kaj estaĵoj en la ĉirkaŭo. El tiu procedo, kiu en la materia mondo rezultigus apenaŭ ŝanĝon de koloro, ĉi-tie produktiĝas mirindaj, bonfaraj modifoj, kiuj liveras feliĉajn vibradojn en la psiko de ĝiaj enloĝantoj.

Ĉe ni, oni profitas la koloron en ĝia propra frekvenco, kiu rekte influas nian psikan kampon, anstataŭ havi nur dekoracian efikon ekskluzive dependan de la fizika vid- kapablo. Por via pli bona kompreno mi dirus, ke la fenomeno okazas kiel se surtera blindulo sinsekve enirus diversajn koloritajn lokojn kaj poste klarigus kun sekureco ĉiujn emociojn kaj ĝojojn perccptitajn nur per la psikaj vibradoj tie ekzistantaj. Per ĉi-tiu ekzemplo estos por vi pli facile kompreni kiel signife kaj spirite grava estas la kolor-aranĝo en ĉiu salono de la Esperanto-Akademio, el kies procedo originas difinitaj psikaj kondiĉoj, kiuj fariĝas pli konformaj al la unuopaj studoj.

Demando: Ni ŝatus kompreni ankoraŭ pli bone vian klarigon pri la karakterizoj de la koloroj, kiuj influas la Esperanto-Akademion. Ĉu vi povus kontentigi nin?

Atanagildo: Certe. Konforme al la naturo de la laboro, studo aŭ esploro realigitaj en ĉiu salono de la EsperantoAkademio, restadas en ĝi la necesa aŭ preferata koloro, kiu plej estas afina kaj konsistigas la emocian aŭ energi-donan etoson de la medio. En via mondo mem, vi opinias, ke la ruĝo estas ekscita, la verdo afabla, la hel-lazuro sedativa kaj la viol-koloro melankolia, ĉu ne? Ĉi-tiu edifa distribuado de lumo kaj koloro kapablas veki en la laboristoj meditojn kaj spirit-statojn, kiuj plej akordiĝas kun la ekzakta karaktero de la plenumataj taskoj kaj edukaj celoj. Ĉiuj laboroj kaj esperantistaj problemoj, plenumitaj kaj solvitaj en tiuj salonoj, devos esti ekzamenitaj kaj aprobitaj de la akademia administracio, kiu situas en la centra turo de la konstruaĵo. Tie konverĝas la tuta atmosfero de la sep aloj, kie troviĝas la stud-salonoj, kiu poste fandigos en unusolan tonon aŭ nuancon en akordo kun la spirita naturo kaj la misio de la Esperanto-Akademi o.

Sed mi ripetas: la mekanismo, kiu influas la kolorojn kaj intervenas en la psikon de la loĝantoj de nia metropolo, devenas de la lumo, kiu estas la fundamenta energio de la supera vivo, laŭ kies inspiro ĉiuj aferoj kaj estaĵoj vivas kaj renoviĝas. Kiam ni atingas pli altan spiritan nivelon ni komprenas, kc en ĉiu ajn senco kaj manifestiĝa plano, la Lumo esta vere la ĉefa motivo de vivo!

Verdire, Dio esta lumo, kiel diris apostolo Johano. Sufiĉas tion aserti kaj ni kontentiĝos scii, ke la lumo, en sia grandioza povo de spirita alemio, signifas la misteran plasmon de Dio mem.

Demando: Cu vi povus priskribi al ni la specifan funkcion de ĉiu el tiuj departementoj de studo kaj laboro ekzistantaj en la Esperanto-Akademio?

Atanagildo: Mi ne povas prezenti al vi traktadon absolute detalan pri la temo, ĉar mi estas ankoraŭ modesta lemanto esperantista, sin preparanta por la venonta reenkarniĝo. Mi ne partoprenas komplete la laborojn de la akademiaj departementoj, sed nur de ĝia propaganda fako.

Tamen mi povas doni al vi ideon pri ĝiaj ĉefaj funkcioj, konforme al via kompren- kapablo, raportante la organizadon de ĝiaj departementoj, kiuj estas jenaj:

I - Historia Departemento: Temas pri la akademia departemento, kiu tre zorge okupiĝas pri la studado de ĉiuj dialektoj kaj primitivaj lingvoj parolataj ek de Lemurio kaj Atlantido, inkluzive de la sanktaj idiomoj de la sacerdotaj klasoj de ĉiuj tempoj, precipe emfazante sanskriton, kiu grandparte pretervivis. Ĝi sin dediĉis aparte al la ekzameno de la arjaj trunko-lingvoj kaj longe pristudadis la latinon kun la celo kontroli la ekzaktan naturon de ĝiaj idiomaj radikoj kaj selekti la fundamentajn temojn plej taŭgajn por plifirmigi la neŝanĝeblajn bazojn de la lingvo Esperanto. Pere de siaj instruantoj, ĉi-tiu departemento inspiris Zamenhof por ke li far ► sian genian elekton sur raciaj bazoj latinaj.

Danke al sia persista kaj historia laboro en la studado de temoj kaj vortoj, kiuj asociiĝis por evidentigi la psikologion de la rasoj, ĉi-tiu esperantista fako povis multe helpi la "psikofizikan" departementon, kiu respondecas pri la psika dozado de Esperanto en ĉiuj popoloj simpatiaj al la internacia lingvo. Esperanto, kiel neŭtrala idiomo destinita servi la tutan homaron, bezonis psikan selektan aŭron, ankoraŭ ne kompreneblan por viaj sensoj, sed kapabla internacie adapti ĝin al ĉiuj popoloj kreante simpatiajn emanaĵojn kun la psika karaktero de ĉiu homa raso, kiu akceptas Esperanton kiel sian duan lingvon.

Kelkfoje, tradukistoĵ de unu I ingvo al alia, tiel miskomprenas, ke ili ŝanĝas la intiman ideon de kelkaj vortoj, ĉar ili ne povas asimili la ekzaktan penson de la aŭtoro, kiu estas komprenebla nur pere de la psika karaktero komuna al ĉiu raso. Ekzistas kazoj en kiuj la samaj eksklamacioj, kiuj esprimas ĝojon ĉe kelkaj popoloj, en aliaj landoj nur taŭgas por interpreti psikajn statojn de timo aŭ maltrankvilo!

Pro tio necesas kunlaboro inter la historia kaj la psikofizika departementoj de Esperanto por ne perforti la rasajn tradiciojn kiam oni uzas la intemacian lingvon. Prezentiĝis la neceso harmoniigi la funkcion de la Esperanto-vortoj kun la psika karaktero de ĉiuj popoloj por eviti la miskomprenojn komunajn al kelkaj idiomoj, kiam la sama vorto povas signi antagonismajn ideojn en la kulturo de alia popolo.

II - Fonetisma Departamento: Ĝi estas la fako, kiu plej multe zorgas la sonoron de Esperanto, ĉar ĝi precipe sindediĉis al la studado de la spiraj akordoj kaj iliaj interrilatoj kun la voĉkordoj, kiuj respondecas pri la natura mekanismo de la homa fonetismo. Ĉi-tiu departemento transprenis la plej inteligentajn decidojn kaj plenkompletajn eksperimentojn por eviti, ke la prononco de Esperanto degeneru en efiko aŭ malbona kutimo pure nazala, aŭ fariĝu tro seka kaj sensenta aŭ eble guturala.

Multe antaŭ ol Zamenhof verkis Esperanton sur la terglobo, la teknikistoj de ĉi-tiu fonetisma departemento jam pristudis la prononcon de la ĉefaj surteraj popoloj kaj rasoj ekzamenante literon post litero, vorton post vorto kaj frazon post frazo kun la celo koni ĉiujn pozitivajn efikojn kaj modifojn, kiuj estontece okazos pere de la kombinado de vortoj artikulaciitaj en la lingvo Esperanto. Ĝis hodiaŭ, ili pristudas la probablajn efikojn kiuj, en la tria jarmilo, okazos en la voĉ-kordoj de la popoloj kaj rasoj pretervivintaj la proksiman spiritan selektadon de la "tempojfino", kiam Esperanto estos lingvo sankciita de la homaro. La eksperimentoj kaj esploroj de tiuj geniaj teknikistoj temis precipe pri la "laringa ĉakro", tio estas la centro de eteraj fortoj, situanta fronte al la fizika gorĝo, tre proksime al "faringa plekso" (nerva), je alteco de ses milimetroj supre de la konata "etera duopo", kiu ligas la perispiriton al la fizika korpo dum la enkarniĝo de la spirito. La laringa ĉakro kiun vi jam devus koni kaj la hinduoj nomas "vishuddha", estas la etera centro respondeca pri la voĉaj aktivecoj kaj ankaŭ pri la funkcioj de la "tiroida timuso". Ĝi estas tiel grava kaj valora por la homa voĉo, ke dum la puberiĝo, ĝi reguligas la voĉon de gejunuloj inter la infan-aĝo kaj la plenkreska. Ĝi estas tre aktiva kaj brilanta en la grandaj kantistoj, famaj poetinoj kaj oratoroj tre konataj pro ilia elokvento. Ĝia funkcio estas tre grava por la sukceso kaj interkomunikado de Esperanto. Ĝia koloro estas hel-lazura kun nuanco milde lila, kio donas al ĝi delikatan viol-tonon, sed ĝia ĝenerala aspekto, kiam en bona funkcia stato, rememoras la nuancon de bela lun- radio kuŝanta sur mar' trankvila. Pli malfrue, je mia surprizo, mi povis konstati, ke tiu ĉakro konsistas el dekses "radioj" aŭ "petaloj", kiuj, laŭ saĝa koincido, perfekte interligiĝas kaj akordas kun la dekses fundamentaj "reguloj"de la internacia mekanismo de Esperanto, evidentigante la plej kuriozan kaj profetan inteirilaton voĉan, idioman kaj fonetikan.