Выбрать главу

Zamenhof. Sed ĝia laboro ligiĝas ankaŭ, en perfekta harmonio kaj interŝanĝo, al la agado de ĉiuj aliaj centroj, departementoj kaj Esperanto-Akademioj apartenantaj al aliaj kolonioj kaj metropoloj astralaj, kiuj ĉirkaŭas la surterajn landojn kaj interesiĝas pri Esperanto. Ĉiuj departementoj dc "Interŝanĝo kaj Disvastigo" de la astralaj komunumoj ĉirkaŭ la Tero, posedas la kompletan liston de ĉiuj spiritoj, kiuj studas kaj disvastigas Esperanton en la materia surfaco. Ĝiaj membroj plenumas daŭran observadon de ĉiuj poetoj, verkistoj, lingvistoj kaj instruistoj kiuj, en la fizika mondo, esprimas ian ajn simpation por la lingvo, klopodante, kiel eble plej bone, influi kaj instigi ilin definitive praktiki Esperanton. Estas ĉi-tiu departemento, respondeca pri la interŝanĝo kaj disvastigo esperantista, kiu plej multe interesiĝas por atingi plinombrigon de adeptoj kun la celo ke la Plej Alta akcelu poste la telepatian sukceson de la homaro kio eblos nur post la sukceso de internacia lingvo.

La nomoj de ĉiuj disĉiploj kaj simpatiantoj esperantistaj nuntempe ekzistantaj sur la Tero kun la intenco lerni la lingvon, estas akurate notitaj de la spiritaj direktoroj interesitaj pri ĉiuj movadoj, kiuj helpas la disvastigon de la neŭtrala lingvo. Kaj ĵuste pere de ĉi-tiuj departementoj distribuitaj en diversaj astralaj urboj, la spiritoj interesitaj pri la progreso de Esperanto en la fizika mondo, povas kandidatiĝi al surtera reenkamiĝo kaj pro tio restas en daŭra kontakto kaj interkonsento kun la aliaj institucioj respondecaj pri elkarniĝo kaj enkarniĝo sur la Tero. Kun la celo pli bone kaj efike kontroli la "Mision Esperanto", inter la enkarniĝintoj, ili kontaktas ĉiujn spiritojn, kiuj "descendas"en la karnon kaj hazarde ŝatus akcepti ian taskon favore al la internacia lingvo. La spiritoj de nia metropolo, kandidatoj al baldaŭaj reenkamiĝoj sur la Tero, kiuj ŝatus tie kunlabori en la disvastigo de Esperanto, devas staĝi kaj fari rapidan kurson de Esperanto en nia Akademio, kun la celo renaskiĝi en la fizika mondo subjektive simpatiaj al la ideo de internacia lingvo. Do, la departemento de interŝanĝo kaj disvastigo propagas la Esperanto-lingvon inter la enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj, kiel ankaŭ varbas laboremajn kaj kapablajn spiritojn, kiuj deziras aliĝi al la esperantistaj falangoj sur la Tero.

VII - Departemento de observado kaj protekto: Ĝi estas la departemento de la Esperanto-Akademio, kiu posedas valoran skipon de spiritoj trejnitaj en la esperantista idiomo kaj ankaŭ en la lukto kontraŭ la kontrabandistoj de tenebro. Temas pri spiritoj instruitaj kun maksimuma efiko por protekti ĉiujn klopodojn kaj movadojn rilate la disvastigon kaj prezervadon de la frata idiomo sur la terglobo. Tio koncernas la dissendon de la esperantistaj ideoj de la spirita al la materia mondo kaj ankaŭ la faciligon de mediuma interŝanĝo inter la enkarniĝintaj adeptoj.

La esperantistaj mentoroj klopodas por ke la elkarniĝintoj diktu mediumajn verkojn en Esperanto pri ĉiuj temoj, kiuj donu al la surtera homo plibonigojn sciencajn, artajn kaj precipe moralajn. La kompleta disvastigo de la internacia idiomo malfermos novajn panoramojn en la interŝanĝo kaj kompreno de la elkarniĝintoj mem, kiuj pli facile povos lemi la lingvon en la Spaco kaj ligiĝi, en pli vasta laboro, kun ĉiuj popoloj. Ĉi-tiu estas unu el la motivoj, kiuj plej pravigas la ekziston de la departemento de "Observado kaj Protekto", ĉar ĝia dorna tasko estas forigi, de la doktrina rondo esperantista, ĉiujn elkarniĝintajn aŭ enkarniĝintajn spiritojn, kiuj eventuale pretendas ridindigi, malfaciligi aŭ detrui la disvastigon kaj la sukceson de Esperanto. Evidente la tenebraj organizaĵoj celas bagateligi la noblajn intencojn de Esperanto, utiligante la rimedojn plej ruzajn kaj la mistifikojn plej nepercepteblajn!

Ne nur ili klopodas falsi la bazojn de Esperanto kaj bremsi ĝian senĉesan progreson, kiel ankaŭ provas subfosi la kuraĝon de ĝiaj entuziasmaj defendantoj. Kelkfoje la tenebraj spiritoj inspiris la kunmeton de aliaj artefaritaj idiomoj kaj sugestis la netaŭgecon dc la lingvaj kunfandiĝoj, kaj ili nur semas mokadon kaj celas estonte seniluziigi pri la definitiva sukceso de Esperanto. Sed la departemcnto de observado kaj protekto posedas vastan reton de aliĝintoj distribuita sur ĉiuj zonoj ligitaj al la Terknisto. Kelkaj membroj de tiu departemento libervole submetiĝas al la agresemaj fluidoj de la regionoj kie situas la organizaĵoj de malbono, kun la celo ekkoni kaj anticipe enketi pri la programo kaj la intencoj de tiuj senskrupulaj malamikoj. Samtempe, ĉi tiu departemento aliĝas al aliaj kun sama celo, kiuj apartenas al la ceteraj esperantistaj institucioj ekzistantaj en la Astralo, el kies reciproka kunlaborado rezultas efika scrvo en skipo.

Mi komprenas, ke vi prave miras pro miaj raportoj pri Esperanto, kio ankaŭ okazus al mi, se mi ankoraŭ estus enkarniĝinta. Mi scias, ke estas malfacile kaj eĉ strange kredi, ke la disvastigo de neŭtrala lingvo sur la Tero - kio por multaj havas malgravan valoron - postulu tiajn zorgojn kaj atenton, krom lacigan programon, kiu originis antaŭ multaj jarcentoj.

Sed la ĉefa surtera miskompreno konsistas en konsideri la sukceson de Esperanto kiel ekskluzivan frukton de la laboro de Zamenhof. Ne estas ja penseble, ke unusola vivo povu ampleksi la pasintecon, la estontecon kaj ĉiujn psikajn kaj mensajn detalojn de la surtera homaro, cele al kunmeto de idiomo, kiu estas kvintesenco de ekzakteco kaj de lingva plibonigo, perfekte alĝustigita al ĉiuj psikologiaj eventoj. Tamen Zamenhof estis ĝuste la lasta homa figuro aganta en la fizika mondo, tuj post la jarcenta eksperimentado de la granda plano en la astrala sfero, kiam la homaro proksimiĝas al sia profeta spirita selektado. Pro tio, homoj kiel Zamenhof, Kardec kaj aliaj misiistoj de kolektivaj spiritaj renovigoj, kvankam tre saĝaj, estis ankaŭ tre humilaj. En la profundo de siaj animoj, ili ankoraŭ rememoras esti simplaj instrumentoj por pli altaj planoj, ellaboritaj dum jarcentoj kaj en kiuj partoprenas miloj da aliaj kunlaborantoj. Ĉiukaze, la lukto inter bono kaj malbono en la medio de la astrala mondo estas eĉ pli intensa ol sur la Tero, ĉar ĝi okazas en la sino de libera energio, kiu nekredeble rapide respondas al ĉiuj niaj intencoj kaj celoj. La diablaj kolektivoj, kiuj loĝas en la mallumaj zonoj, ankaŭ posedas sian programon de agado kaj disciplinita ofensivo, ĉar ili estas ruze direktitaj de tenebraj spiritoj. Ne povante invadi kaj domini la anĝelajn zonojn, ili firme sindediĉas ekskluzive al regado de la mondo de la sensoj, kiu estas la Tero. Sekve ili venĝas, kontraŭstarante ĉiujn projektojn kaj iniciatojn, kiuj celas liberigi la surteran homon de la katenoj de malsuperaj instinktoj. Kaj Esperanto, internacia lingvo de frata alproksimiĝo kaj alta psika nivelo, estas do unu el la movadoj sufiĉe celitaj de ĉi-tiuj spiritoj ribelemaj al la Bono. Ili kontraŭstaras la progreson de lingvo, kiu ne nur akcelas la interŝanĝon kaj la spiritan kulturon inter la homoj, sed ankaŭ helpas la interŝanĝon kaj komprcnon inter la surteraj nacioj, kiuj tiom militeme ekcitiĝas, ĉar ili ne povas harmonii pere de siaj antagonismaj idiomoj. Pro tio estas logika la ekzisto de "Departemento de observado kaj protekto" en la Esperanto- Akademio, destinita nuligi la kalumniajn kampanjojn kaj la sarkasmojn de la detruantoj de la esperantista ideo. Pro tiu sama motivo, la departemento bezonas multenombran grupon de kuraĝaj kaj heroaj animoj, kiuj penetru ĝis la plej profundaj mallumaj zonoj kaj antaŭvidu multajn ruzajn projektojn de tiuj spiritoj de l'tenebro.

LA MISIO DE ESPERANTO SUR LA TERO

(Klarigoj de Ramatispri la temo pritraktita de Atanagildo)

Kara frato Ramatis,

Ni ĵus ricevis de via labor-kolego Atanagildo la lastan ĉapitron de lia verko "La Pretervivado de la Spirito". Konsciaj, ke vi kunlaboris kun Atanagildo por ke la citita verko akiru klarecon kaj atingu la antaŭviditan altan celon, ni ŝatus, ke vi persone manifestigu pri la lastaj ĉapitroj de tiu verko, kiuj koncernas Esperanton kaj kiujn ni jugas altvaloraj por la surtera homaro, kiu interesigas pri la kulturo kaj disvastigo de tiu lingvo. Konforme al tio, ni ŝatus ke vi respondu al kelkaj niaj demandoj por doni al la temo klarigon eĉ pli detalan pri la celo de Esperanto. Ĉu vipovus kontentigi nin?