— Vian bileton, — ĵetiĝis li al la junulino, jam preterinta lin.
Ŝi turniĝis, sukcesinte diri nenion, kiam la biletisto okupiĝis pri aliaj enirantoj, forgesinte ŝin aŭ opiniinte ŝin iu el la «nekontrolindaj», kiaj ĉiam multas ĉie, kie oni kontrolas biletojn. Kontenta, ke al ŝi fortunis, ĉar ŝi tute ne povis aĉeti ajnan bileton, Tavi pasis pluen kaj ĉirkaŭrigardis.
Tio estis korto, aŭ, pli ĝuste, malgranda pavimita per platoj placeto, ĉe kies du flankoj estis amfiteatre leviĝantaj benkoj de pavilonoj kun flankaj kaj horizontalaj markezoj. Spektantaro estis sufiĉe abunda; pririgardinte ĝin, Tavi rimarkis, ke tio estas ne miksita homamaso de publikaj spektaĵoj, sed tiel nomata «elita» publiko, precipe de inteligenta tipo. Inter la tribunoj lokiĝis kovritaj per blua drapo tabloj kun inkujoj kaj folioj de skribpapero; ĉi tie kunsidis ĉirkaŭ tridek homoj en pigraj pozoj de varmega tago, kun malbutonumitaj veŝtoj kaj malsekaj haroj sur la fruntoj, en ĉapeloj, ŝovitaj al la nukoj. «Kien do ci trafis, mia kara?» — perplekse demandis sin Tavi, vidante, ke ne ĉi tie, verŝajne, okazos la flugoj. Sed jam ekstaris el post la tablo, tondrante per sonorileto, homo de apopleksia kompleksio; lia potenca, kruta vizaĝo, preskaŭ senbrova, kun vangoharetoj, kiuj, ŝajnis, apenaŭ tenas sin sur la dikaj vangoj, — malfermiĝis per ronda «O» de la sukoplena buŝo; li postuleme kriis:
— Ordon! Ordon! Silenton! Mi malfermas eksterordinaran kunsidon de la Klubo de Aeronaŭtoj.
Tiutempe Tavi ekvidis alirintan al la tablo Kruks-on, tiun saman, kiu neatendite malaperis matene. Kvazaŭ propran patron renkontis Tavi, — tiel ekĝojis ŝi en la fremda homamaso de la nekonata urbo al tiu trankvilige rekta vizaĝo, — kaj, haste eksidinte sur plej proksiman benkon, kriis de tie:
— He, Montgomery, kion vi faras ĉi tie? Kruks! Kruks!
Tuj liaj okuloj direktis sin al ŝi kaj tuj trovis ŝin; rekoninte sian matenan renkontitinon, li kapsignis, alpremis al la lipoj la fingron kaj ridetis signife. Tiam subite al ŝi iĝis trankvile, kiel hejme; kvankam acidaj vizaĝoj de sinjorinoj kaj levitaj kun facila rideto brovoj de viroj turniĝis al ŝi fronte, esprimante per tio miron aŭ indignon, — ŝi nur rozkoloriĝis, sed ne konfuziĝis.
Preninte liberan seĝon, Kruks eksidis, mallevinte la okulojn. Sur li nun estis leda kontinua jako, altaj botoj kaj nigra kaskedo; ties rimeneto estis pasanta de unu tempio al la alia sub la mentono. Ĉi tiam la sciavido de Tavi atingis la zeniton, kiu nomiĝas rigidiĝo, kaj la personeco de Kruks, kaj la etoso, kaj la neatendita por ŝi kunsido de aeronaŭtoj — ĉio estis kiel malmuntitaj detaloj de nekonata maŝino, kiun, muntante antaŭ ŝiaj okuloj, oni estis preparantaj por funkciigi. Ŝi tremis. Ĉu vidis vi, kiel baraktas, ne kapabla kviete sidi sur la loko, juna, stulta knabino? La mondo ankoraŭ estas spektaĵo por ŝi, kaj en tiu spektaĵo, interrompante la ĉefan agadon, svarmas scenoj de ĉiaspecaj aliaj spektakloj. En tiuj minutoj stabileco de ŝia interna mondo estas ne pli granda, ol stabileco de vizioj, kreataj de fuma ludo. Momento de kvieto ekzistas nek en ŝia vizaĝo, nek en la pozo, nek en la ritmo de spirado, ŝi deziras stamfi, ekstari, rigardi antaŭe kaj flanke, urĝi kaj brui.
La korpulenta homo estis la prezidanto. Atinginte silenton, li diris:
— Okazis jeno: en la kancelarion de la Klubo venis motivita petskribo de sinjoro Kruks, kiu estas inventinto de flugaparato de nova tipo, en kiu li petas ne nur fari elprovon, sed ankaŭ disponigi al li, Kruks, lokon en la hodiaŭa konkuro. Laŭ la statuto de la Klubo, ajna monoplano, biplano, paraŝuto, balono aŭ aerostato devas esti, por eviti ridindajn kaj malfeliĉajn akcidentojn, anticipe taksita de ekspertoj, por ne havi rilaton kun provoj teĥnike neeblaj, aŭ, por kio estas nemalmultaj ekzemploj, senkondiĉe absurdaj. Tial, ĉar restas ankoraŭ horo da tempo antaŭ la komenco de la konkurso, la prezidantaro rezoluciis: pririgardinte la aparaton de Kruks, permesi al li, kondiĉe de teĥnika scienceco de lia inventaĵo, disponi la aerodromon por publika eksperimento; kaj, se Kruks tion deziros, enskribi lin en la liston de aviistoj de la tago, kun rajto pretendi je premioj pri alteco, daŭro kaj precizeco de alteriĝo.
Dum fluis kaj finiĝis la parolo de la prezidanto, punca honto kovris la vizaĝon de Tavi; ĝis larmoj, ĝis plena konsterniĝo konfuziĝis ŝi, kompreninte nun, ke ŝi senceremonie familiare vokis neniun alian, ol faman — certe! — inventiston. Timante, ke li ree ekrigardos al ŝi, la junulino eksidis tiel, ke ŝi elrigardu el post ies granda ĉapelo. «Ho Dio, savu, indulgu kaj mallongigu mian langon», — flustris ŝi; tamen tute penti ŝi ne sukcesis; leviĝis bruo, rumoro; spritaj aŭ scivolemaj notoj miksiĝis kun krioj de malpacienco.
Tiam ĉies rigardoj turniĝis al Kruks, kiu ekstaris kaj faris per la mano signon kun deziro paroli. Ree mallaŭtiĝis la bruo; la homoj, sidantaj ĉirkaŭ la tablo, sulkigis la fruntojn kun gravaj mienoj, signifantaj ilian perfektan kaj seneraran ĉioscion.
— Jen kio, — diris Kruks nelaŭte, sed tiel distingeble, ke liaj vortoj sonis klare por ĉiuj, — mi konstruis aparaton, kiu en konstruo kaj sistemo de la motoro havas nenion komunan kun la moderna aeroplano. Mi havas nek vaporon, nek gason, nek benzinon, nek elektron; nek ŝvebantajn planeojn, nek helicojn; ne estas ankaŭ speciala hezito en elekto de materialo, el kiu estas konstruita la aparato. Tiel el tolo aŭ silko, kiel el simpla papero aŭ folia fero povas esti konstruita ĝi sen ajna perdo de ĝia mova kapablo; ĝi flugas per forto de sona vibrado, donata de kvar mil nanaj arĝentaj sonoriletoj, kies sono...
— Kies sono?! — interrompis voĉo, espriminta per sia tono komunan perplekson. — Pri kio vi parolas?
Aŭdiĝis rido. La silento forŝoviĝis. La ekvilibro de atento, ricevinte baton al ambaŭ pesiltasoj, malaperis, kiel malaperas ĉiuj fantomoj de sociaj konvencioj. Iuj interŝanĝis rigardojn; iuj, retrorigardante, serĉis la malpacienculon, demandintan, al kio kondukas la stranga parolado de la mistera inventisto. La prezidanto, kaptinte la sonorilon, estis prepariĝanta restarigi la silenton; sed al li oni ion flustris, kaj li jam mem, kun ioma dubo, en konsterniĝo, ĵetis preteran rigardon al Kruks, staranta, atendante eblon paroli plu, kun simpleco de forta homo, kiun flankenpuŝis sur strata angulo kuranta homamaso. Tiam Tavi komencis timi pri Kruks; se en io ajn malvenkus tiu homo, por ŝi tio estus neeltenebla; en ŝi jam sukcesis maturiĝi definitiva inklino al li. Al ŝi plaĉis, ke li estos, evidente, unu kontraŭ multaj, sed, konante forton de mokado, ŝi timis, ke la sceno, senrilate al ties rezultoj, ricevos komikan karakteron. Tiutempe aŭdiĝis ankoraŭ ekkrioj; pasis kaj ĉesis bruo.
— Eble, — diris la prezidanto al Kruks, — vi estas iom laca; eble, vi estas malsana, emociita; en tiu okazo por ni ne estos ofendo en prokrasto de via ege interesa ekspliko ĝis almenaŭ la sekva tago.
Kruks ridetis sen konfuziĝo; kun aspekto de plena plezuro li aŭskultis tiun singardeman kaj mildan replikon.
— Mi devas peti vin permesi al mi diri ĉion, kion mi deziras, povas kaj opinias necesa diri. Sed por ke tiuj, preskaŭ miraklaj novaĵoj, kiuj estas malkovritaj de mi, estu ne senbazaj, mi devos prezenti mian aparaton al la kunveno. Ĝi ne estas granda; kaj havas nenion komunan kun tiuj mallertaj makaonoj, en kiuj oni veturas kun tia bruo kaj risko...
Espriminte tion kun klara firmeco, ne permesanta plu havi du opiniojn, tiel pri stato de liaj mensaj kapabloj, kiel pri la intencoj, Kruks ree kaptis la silenton je la haroj, kaj la atento de la aŭskultantoj duobliĝis. Tavi aŭdis, kion oni diras ĉirkaŭ ŝi.