«Forgesu, forgesu!» — aŭdadis fojfoje Runa en eksplodo de jubilantaj voĉoj, en ero de violona takto aŭ de frapado de radoj, forportantaj ŝin al nova vigliĝo; sed «forgesu!» per si mem perfide rememorigas pri tio, kion ĝi penas forviŝi. Ne amon, ne bedaŭron, ne pasion sentis ŝi, sed doloron; ne eblis klarigi tiun doloron, nek eĉ interne kompreni ĝin, kiel, preter regula penso, ofte komprenas ni multon, kio kuŝas kontraŭ niaj kutimaj sentoj. Sopiro estis pereiganta ŝin. Kien ajn ŝi venadis, en kian ajn staton ŝi metadis sin hejme aŭ en fremda domo, ne ekzistis por ŝi defendo kontraŭ impresoj, kiuj ronĝas siajn truojn en profundo de nia animo; ili jen subite ekbriladis, kiel fulmoj, jen facile kaj kviete, surmetante pezaĵon sur pezaĵon, palpadis limojn de sufero. Rigardante al la kupolo de la teatro, ŝi malrapide levadis la manon al la okuloj, por ŝirmi tion, kio komencadis aperi en alto; la alto turniĝadis; turniĝadis, tremante, la volbo; lumo de la lustroj, fadante aŭ ekbrulante, blindigadis, kovrante per nebulo la brilantan sinuon de la teatraj loĝioj, sub kiuj, simila al sveno, lumis vertikala abismo. Tiam ĉiuj impresoj, la tuta esenco de la momento, de la spektaĵo, de la sceno kaj de kompleza postdorsa duonflustro de trankvilaj viroj, kies nura proksimeco estus jam fidinda defendo ĉe ajna alia danĝero, — ĉio iĝadis neeltenebla ĝeno; kaj, ĝisatendinte baton de la koro, la baton, naskiĝantan samtempe en la tempioj kaj en la animo, al la bariero de la najbara loĝio aliradis Drud.
Tiam, paliĝante kaj ridetante, ŝi diradis al ĉeestantoj, ke ŝi malbone fartas, poste ŝi forveturadis hejmen, sciante, ke ŝi ne dormos. Dum tuta nokto en la dormoĉambro kaj en ceteraj ejoj de ŝia domo bruladis lumo; fiksaŭskultante sin mem, kiel pordon, trans kiu, mallaŭte spirante, staras malamiko, sidadis aŭ paŝadis ŝi; jen ekridante malestime, sed per tia rido, pro kiu eĉ pli malvarme kaj malhele estis en la koro, jen plorante kaj tremante, bataladis ŝi kontraŭ la timo, strebanta elŝiri krion. Sed krio estis nur en la animo.
— Sufiĉas, — diradis ŝi, kiam kelkaj tagoj da trankvilo kaj bona humoro donadis certecon, ke tiu deliro dissolviĝis. Belega, kun belega rideto supreniradis ŝi laŭ la ŝtuparo, kie sur turniĝoj, reflektita de speguloj, akompanadis ŝin la dua Runa, aŭ eksidadis en duonrondon de foteloj, inter glitantaj ventumiloj, aŭ, mallevinte bridrimenojn, rajdadis laŭ aleo, parolante al kunuloj tiujn ekscitantajn vortojn, en kiuj, malgraŭ ties trompa proksimeco al la feliĉa linio de kaŝita promeso, kiel nevidebla malvarma pezaĵo pendas granda «ne», — plu kun la sama penso «sufiĉas» kaj eĉ sen tiu penso, nur en humoro de feliĉa libero, tuta koncentrita en ŝaŭmon kaj ŝtalon. Tiam, rigardante en spegulon kun subita tristo, vidadis ŝi, ke en ĝia profundo apud ŝi iras pensema Drud; ke ventumiloj, kiel perlaj flugiloj, kun fajfo batadas la aeron; ke ĉiam pli grandaj, pli blankaj ili estas, kaj sento de flugo, de akra kaj impeta rapido plenigadis ŝin per dolĉa turmento. Ŝi karesis la ĉevalon, sed, forturninte la kapon kaj kuntirinte la piedojn, tiu, ektreminte, ne plu iris; retropaŝante, la animalo ŝajne vivis en tiu momento per nervoj de sia sinjorino, kies koro batis, kiel la hufoj batis la sablon; mallevinte la kapon, staris, per trankvila mano tenante la bridrimenon, Drud. Li ĵetis rigardon kaj malaperis.
IX
Ĉiam pli kaj pli ŝi timis vivi. Ne elteninte, ŝi turnis sin al Grantom — unu el tiuj pozitivaj, sed malmulte famaj homoj, al kiuj nin altiras ĉirkaŭanta ilin atmosfero de scienca memcerteco kaj praktika pureco; kies kalva kapo kun Darvin-simila vizaĝo kaj severhoma rigardo super la oraj okulvitroj kvazaŭ koncentras por ni ombrojn kaj lumon de fido en unu varma impeto. Pensante pri frenezo kaj timante ĝin, sed ne dezirante, tamen, rakonti ĉion, Runa ĉirkaŭiris tion en formo de halucino, dirinte al la profesoro, ke ŝi fojfoje vidas senspure malaperintan konaton. Sian rilaton al la elpensita persono ŝi transportis de la originalo, signinte tiel ĉiujn nuancojn de impresoj per desegno de ordinaraj renkontiĝoj. Nur unu aferon aldonis ŝi, por karakterizi la ĝeneralan formon: «ŝajnis al mi, ke en lia naturo kuŝas io mirinda kaj mistera, kio okupadis miajn pensojn, kaj finfine iĝis senbaza, stranga antaŭjuĝo». Sed la reto de ondaj linioj de ŝia klarigo estis en io ne tute ĝusta, malglata estis la linio de tiu rakonto, kaj Grantom sentis la mensogon.
— Por vi estos pli malbone, se vi ne estas tute sincera, — diris li, tamen ne insistante scii pli detale; elaŭskultinte kaj esplorinte Runa-n, li, frapetante per krajono, kvazaŭ emfazante per frapo kelkajn vortojn, diris al ŝi: — Vi estas sana. Ĉio estas normala en vi; normalas la animo kaj la korpo. Mi diros eĉ pli: fizike vi estas senriproĉa. Iom konversaciinte kun vi, mi vidas, ke la ekstrema nervozeco, kaŭzita de specialaj cirkonstancoj, manifestiĝas des pli akre, ĉar ĝi troviĝas en la fermita rondo de la forta volo, retenanta ĝian manifestiĝon. Pri tio mi deziras paroli kun vi pli detale; dume ni transiru al kuraco, ĉar vi ĝin bezonas.
Li ĵetis al ŝi esploreman rigardon, sed pretere; tiel oni rigardas, havante kaŝitan penson; sen atento eblus la sencon de tiu rigardo opinii eraro de supraĵa impreso. Sed la tono, la tono — tiu senerara kromgusto de la parolo — agordis Runa-n eĉ pli atente, ol ŝi estis antaŭ tiu minuto, — se entute povas esti malsame atenta homo, atendanta savon. Grantom daŭrigis:
— Edziniĝo. Jen la unua, kio — ĉu vi deziras aŭ ne deziras — detruos la duan sferon, kies pordo en momentoj, ne kalkuleblaj de la scienco, malfermiĝas antaŭ vi subite, montrante misteran brilon de duoblaj bildoj de la psiĥofizika mondo, kiuj abundas en la neatingebla. Rimarku — ĝi estas malfermita ne por ĉiuj.
Li eksilentis, duonferminte la okulojn kaj atente celigante tra la okulvitroj obtuzan rigardon al la palaj trajtoj de Runa; kuntirinte la brovojn, ŝi estis orgojle ridetanta, penante kunligi kelkajn strangajn frazojn de Grantom kun la specifeco de sia stato. Ŝajne li rimarkis ŝian penon: la apenaŭ sentebla nuanco de inklino, pli granda, ol tiu, kiun rajtas atendi nur kliento, tuj malaperis, kiam li, dekliniĝinte en profundo de la fotelo en ombron de la lampo, revenis al la praktika konsilo.