— Mi scias, kiel vi vivas, mi scias, ke via vivo plenas de eterna timo, ke via juneco estingiĝas. Kaj same mi scias, ke pensante en unu direkto, ĉiam pensante pri unu kaj la samo, sen ombro de espero venki tiun spuron de fulmo, pribrulinta vin meze de via bela lazura tago, vi venis al iu trankvila kaj malgaja decido.
Per tiuj vortoj ŝia stato estis kaptita kaj montrita al ŝi mem.
— Vian nomon, — diris ŝi, forŝanceliĝante, kaj tiel raŭke, ke tio estis proksima al ekkrio. — Unuan fojon mi vin vidas. Kioman fojon vi vidas min? Ĉu mi parolis kun vi? Kie? Diru, kiu perfidis min? Jes, mi jam ne vivas; mi sonĝas kaj pereas.
— Kiu ajn mi estu, — diris la nekonato, ĉesiginte sian senmovecon kaj facile balanciĝante kun profunda kaj malbonsigna distriĝemo, — mi, samkiel vi, estas malamiko por li, sekve, — amiko de vi. Ekde nun, se nia interparolo kunigos nin, vi nomos min simple — «Estro». Drud devas ne plu vivi. Lia ekzisto estas netolerebla. Li enmiksiĝas en la leĝojn de la naturo, kaj li mem estas rekta negado de ili. En tiu estaĵo kaŝiĝas gigantaj fortoj, kiuj, se li ekdeziros direkti ilin al ajna flanko, kreos katastrofojn. Eble, mi sola scias lian sekreton; li mem neniam malfermos ĝin. Vi renkontis lin en la momento de amuziĝo — de brila defio al ĉiuj, kiuj, renkontante lin en homamaso, malproksimas de pensoj aliaj, krom tiu, ke ili vidas ordinaran homon. Sed lia influo estas grandega, liaj ligoj estas sennombraj. Neniu suspektas, kiu li estas, — unu, dua, tria, deka nomo malfermas por li fidemajn pordojn kaj orelojn. Li vagadas en atelieroj de junaj drinkemuloj, sugestante al ili aŭ delogante ilin per pejzaĝoj de nekonataj planedoj, fajfas por poetoj oratoriojn kaj simfoniojn, dum la vivo kriegas pri plej nedigestebla simpleco; esperigas inventistojn, malkvietigas sonĝojn kaj enmiksiĝas en la sorton. La senmovan, por ĉiam donitan, kiel klara bildo, vivon kirlas li, kaj ŝanĝas, kaj en brilantan foron movas ĝin kun rido. Sed ne sufiĉas tio. Ekzistas vivoj, kiujn la severa leĝo destinis al seneliraj malriĉo kaj suferado; malvarma glacio kiel firma krusto kuŝas sur ilia neaŭdebla fluo; kaj li rompadas tiun glacion, lasante al la suno penetri en la mallumon de la profunda akvo. Li determinas kaj solvas okazojn, kiuj laŭ lia volo komencas brili fabele. La mondo plenas de liaj vortoj, subtilaj spritaĵoj, mortigaj rimarkoj kaj animaj moviĝoj sen scii pri la fonto, disvastiginta ilin. Tiu homo devas malaperi.
Kie malfortulo malamas — tie fortulo neniigas. Volo kaj oro parolas nun inter si. Faru elspezojn necesajn, eble, frenezajn; sed memoru, ke ne ekzistas saviĝo sen batalo; ne vi faros tiun baton. Ni komencos de malproksime, firme kunpremante per ringo. En la mondo vagadas ciganoj, kaj ili scias multon, kio estas atingebla al neniu, krom iliaj malpuraj nomadejoj. Ili estas avidaj kaj kaŝemaj. Tamen ĉemane mi havas kelkajn homojn de speciala speco, enprofundiĝintajn, same kiel mi, en kontempladon de fumaj figuroj de la vivo, en ties glitantan kaj apenaŭ aŭdeblan flirtadon. Ni venu laŭ la ora pado al tiuj ĉifonaj, harkovritaj nomadoj, kie, sub baskoj de koloraj tendoj, kaŝiĝas ruza belo kaj informoj de plej malsama speco, laŭ tiuj linioj, sur kiujn ni devas paŝi. Sed ni ne neglektu ankaŭ helpon oficialan, nur kun singardemo kaj ekstrema elekto, se ni ne deziras, ke nia serĉado iĝu konata de ĉiuj. Tiuokaze niaj kartoj iĝus miksitaj kaj damaĝitaj de tiu kontraŭeco al la cetera realo, en kiun ni trafos kun nia tasko.
Ju pli aŭskultadis lin Runa, des pli klare aperadis ŝia espero; kaj ŝi jam ne deziris demandi, sed nur, sole, agi. Obtuza kurteno kovris ŝian animon; sen krueleco, sen klara konscio por si mem, al kio ŝi decidiĝas, beate ridante, diris ŝi:
— Estu Estro. Mi nenion avaros por tio, pri nenio bedaŭros, sed atendos pacience kaj donos ĉion, kio necesas.
Ŝi eliris kaj alportis tutan monon, kiun ŝi havis en tiu momento, krome ŝi alportis ĉekon por granda monsumo.
— Ĉu sufiĉas tio?
— Dume sufiĉas, — diris la gasto, — nun mi povas bonege pasigi la tempon. Nu, freneza knabino, diru, kio, se unu el la plej rimarkindaj friponaĵoj okazis ĵus antaŭ viaj okuloj?
Sed ŝi ridetis, — tiel malforte, kiel malforte efikis ŝin la ŝerco.
— Vi pravas, — diris la vizitanto, ekstarante kaj farante profundan riverencon. — Kiam venos la tempo, mi sciigos vin pri ĉio grava. Bonan nokton.
Li diris tion kun akra rideto, atente ekrigardinte al ŝi.
Ĉu esprimiĝis en tiuj malmildaj vortoj ŝia propra soifo de la kvieto, forfluginta en deliron kaj teruron, aŭ estis tuŝita ankoraŭ io, pli grava, — sed momenta doloro misformis la vizaĝon de la junulino. Tremerinte, ŝi rektiĝis kaj ekregis sin.
— Iru, — diris ŝi, rapide kaj peze spirante, — vin vokas la nokto, sendinta vin ĉi tien. Iru kaj mortigu lin.
— Mi trovos kaj sekvos lian spuron; mi iros laŭ la spuro sen deŝiro, — diris Estro. — Mi hastas, foriras.
Li eliris; lia kaleŝego deveturis; la rapide forfluganta frapado de la radoj, bruinte ĉe la perono, baldaŭ iĝis malklara zumado. Aŭskultante ĝin, Runa parolis kun si mem, kunpremante la manon, ridis kaj ploris.
Ekde tiu nokto komencis pli malrapide flui la tempo. Ŝia maltrankvilo kreskis; senmova persisto de homo, devigita pasive atendi — kaj eble en tiuj horoj, kiam rompiĝas plej akraj anguloj de la sekreta agado, glitanta sur la tero, — kreskis en ŝi kiel ŝtoniĝanta maso, morne kunpremigante la lipojn ĉiufoje, kiam ŝi klare imagadis la finon. Plu en ŝiaj tagoj glitadis la rideto aŭ la vizaĝo de Drud, kvazaŭ por ĉiam donita kiel kunulo, sed jam ne tiel ŝokante, ne tiel faligante per potenca puŝo, kiel tio estis antaŭnelonge. Nun malklare imagiĝadis al ŝi apud li alia vizaĝo, sed kun nekapteblaj kaj subtilaj trajtoj, kun apenaŭ esprimita aludo de maltrankvila lumo; jen malaperadis, jen aperadis tiu vizaĝo, kaj ŝi ne povis klare distingi ĝin. Tiutempe ŝia perturbita penso iradis laŭ cirklo, kunpreminta en si senton de senkonscia perdo kaj obtuzan timon de mensa malsano. Tiu stato, plifortiĝante, malfortiĝante kaj ree fortiĝante, atingis finfine mornajn dezertojn, en kies plumba lumo tordiĝas kaj krias la vivo.
En la dua tago post kiam Drud, ridante, transiris la limon, metitan per la terura ĉaso, Estro vizitis Runa-n lastfoje. Kiel verdikton, elaŭskultis ŝi liajn vortojn, ne levante la rigardon, nur kviete fingrumante la radikon de la ventumilo; pli pala ol perlo estis ŝia vizaĝo. Ŝajnis, ke la malamo mem, preninta teruran homan aspekton, sidas kun ŝi. Liaj vortoj siblis kaj bruligis, kaj li kun peno, tra la spirado, disŝirita de la kolero, rapide, kiel pafojn, ĵetadis ilin:
— Estis neniu momento en la ligo de ĉiuj niaj agoj kaj vortoj, ne kontrolita kun precizo de astronomia kronometro. La amikoj estis silentigitaj; la perfiduloj estis trovitaj kaj mortigitaj; ĉio sentaŭga, senutila en tiu afero estis kondamnita al mizereco kaj malagado. Ni antaŭzorgis hazardaĵojn, elkalkulis miliononojn de ŝancoj, — pli, ol elkalkulas la naturo mem, produktante vivan estaĵon, faris ni, sed la plej bona momento estis perdita. Kiel, kie, kiu faris eraron? Ankoraŭ ne klaras tio, sed ĉu gravas? Kiun linion, kiun nuancon de penso de iu el la homoj, ligitaj kun ni, ni preteratentis aŭ atribuis al ĝi neĝustan signifon? Ha! Mi denove demandas tiun ĉi malplenan aeron, kiam ĝi jam estas malplena kaj senkulpa! kiam eblas rigardi supren nur al birdoj! kiam la malkuraĝiĝinta, aŭ malforta, aŭ delogita de li koro, trankvile ridetante, ekkuŝas dormi post kvieta suspiro!
Li eksilentis, kaj Runa levis la okulojn. Sed pli multe ektimis ŝi nun, ol iam en la plej malbonaj minutoj de sia deliro. La furiozo mem kun tikanta blua vizaĝo kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la okuloj, superverŝitaj de obskuro, rabie tranĉis per sia akra brilo la tremerintan rigardon de la junulino.
— Mi malbone fartas, — diris ŝi, — iru; ĉio estas finita. Kaj ĉio estas finita inter ni.