Выбрать главу

— Sed mi ne komprenas. — Runa kunigis la brovojn, komprenigante per facila movo de la mano, ke la parolo de la vizitanto miregigis ŝin. — Nin oni ne subaŭskultas, kaj mi petas paroli klare. Konfirmi por mi estas facile, — jes, mi dankas, vi por ĉiam ŝuldigis min.

— Nun la stato ŝanĝiĝis. Mi ŝuldas al vi, aŭ se vi ne konsentas pensi tiel, mi diru, ke ni estas kvitaj.

Li glatigis la lipharojn, direktis distritan rigardon al la diademo en la haroj de Runa kaj kaptis en brilo de la diamantoj rebrilon de sia feliĉo, kio ree inspiris lin.

— Tio okazis je la tria horo tage. Mi volis fermi la fenestron en la kabineto; mia rigardo falis sur la tablon, kie kuŝis ordono pri mia senpostenigo pro la facile divenebla kaŭzo. Mi dum kvin horoj estis pridemandata kaj tre laciĝis. Kion mi povis diri al ili? La homo trabatis la tegmenton kaj forflugis, — sed, konsentu, — kia do tio estas klarigo? Mi mem ne povas kredi al la okazintaĵo, kaj, opiniante la cirkonstancon neklarigita, mia racio kapitulacas. Kion mi klarigu? Kiel mi komprenu? Kion mi kredu? Enigma historio. Pardonu, mi deflankiĝis. Do, sub la papero kuŝis plata lana sako, peza tridek du funtojn, plena de oraj moneroj, sigelitaj po staketoj en blankan paperon per blua vakso. Krome, estis tie ŝama monujo kun kaŝiĝintaj en ties angulo tri briliantoj, kun suma pezo cent dek karatoj. Ne estis duboj, ke la donaco estis destinita al mi, ĉar ĉe ĝi estis letereto, — jen ĝi. — La komandanto donis, elŝirinte el la manumo malgrandan ŝirpecon, sur kiu, larĝe kaj neglekte skribita, staris: „Estu libera ankaŭ vi“.

Runa tralegis, redonis; ŝia mirego kvietiĝis pro ĝusta diveno. La komandanto daŭrigis:

— Tiel. Tiu ĉi miraklo, certe, estas el viaj manoj. Cent dek karatoj. Kalkulante ilian prezon nun malkreskinta, laŭ la kurzo mi ricevas ducent kvindek mil plus tridek kvin en oro, entute tricent mil, tio estas preskaŭ triono de miliono. Mi faris tiujn kalkulojn nokte, ĉar mi ne dormis. Pardonu ilin al mi. Ili estas rezulto de la pasintaj fortaj emocioj.

— Tion faris ne mi, — diris Runa, ridante kaj ĝojante, ke la homo estas feliĉa. — Tamen, sciu, ke, se tio ne okazus, mi farus por vi ĉion.

La komandanto, palpebrumante, ĵetis atentan rigardon al ŝi, ridetis, rozkoloriĝis kaj etendis la manon, kun brilo en la okuloj, pensiganta, ke sala akvo ekzistas ankaŭ en lia koro.

— Pardonu, ke mi unua etendas al vi, fraŭlino, mian manon; tio ne decas, sed mi devas premi la vian. Mi kredas ĉiam, se oni diras, rigardante rekte en la okulojn. Mi ĝojas, ke estas tiel. Nun mi estas tute trankvila — inter ni ne estis ombro.

Ŝi donis la manon, sed rememoris sian mensogon kaj forturnis la vizaĝon.

— Ombro estis, — diris ŝi, — sed nur en mi. Inter ni ne estis ombro. Adiaŭ. Pli bone ni jam ne diros, ol estas dirite, — kulpas pri la bono — vi. Iru, estu feliĉa kaj sciu, ke rompaĵoj de vitro povas iĝi briliantoj, se al ili ĵetos rigardon tiu, kiu foriris tiel strange de vi.

La gasto ekstaris, alportis al la lipoj ŝian nervan, aroman manon, turnis sin kaj foriris, same kiel venis, rigardante rekte antaŭ sin. Runa, deŝovinte la kurtenon, per rigardo sekvis lin. Li malaperis, kaj ŝi revenis al si.

XV

Mallumiĝis, sed ŝi ne esprimis la atendon per malpacienco aŭ sopiro kaj ne levadis sin supren. Ŝi sciis — per scio, ĝis nun neklarigebla, ke Drud venos supren; sciis ŝi ankaŭ, ke li sciigos ŝin pri sia apero per iu maniero, karaktera por li. Laciĝinte atendi, ŝi eksidis en la hele prilumita gastoĉambro, legante libron.

Kiel strange estas varti ion ankoraŭ ne fariĝintan per la tuta vero de la animo, vidante kaj antaŭvidante tion en libro, rakontanta pri fremda afero! En sekreta lingvo estas skribita la libro en tiuj momentoj, kia ajn ĝi estu; ĝia teksto, pompa kaj fajna argumentado kaj pitoreska intrigo dormas senmove. La propra afero naĝas laŭ la linioj, forbruligitaj de la streĉo, lasante al la vido vicojn kaj saltojn de signoj, ekde nun — nekonataj. Nur malofte ekstaras klara iu sola vorto, sed des pli forte ĵetiĝas for la kunpremita animo, simile al perfidulo, rekonsciiĝinta por digno. Same kiel jen malaperas, jen reaŭdiĝas batado de horloĝo, tiel provizore povas iĝi klara la teksto, sed baldaŭ vokos alfluinta ondo de sopiro por forŝanceliĝi, ferminte la okulojn, al la proksima estonteco, alvokante ĝin per ĝemo de korbatado.

Longa estas tia tago kaj markas ĝi la homon per eterna brulstampo. Legante aŭ, pli ĝuste, tenante sur la genuoj la libron, sed mem rigardante tra ĝi, Runa pasigis tiel horon kaj la duan; sed en la mezo de la tria en la supra etaĝo nekonata muzikisto komencis ludi rapsodion; li haltis kaj ekludis ree. Tiam ĉio revenis sur sian lokon, pli hele ekbrilis la lumo, pli laŭta iĝis strata bruo kaj, retenante sin, por ne kuri, la junulino leviĝis supren.

El la malproksima pordo estis elkuranta lumo en krepuskon sur la prilumitan tapiŝon. La lumon krucis ombro de homo. Runa haltis, forgesinte ĉion, kion ŝi volis diri, sed, kunpreminte la manojn, ŝi ne iris plu, antaŭ ol ekregis sin.

Ŝi baldaŭ sukcesis tion; ŝi eniris, kaj al ŝi, fiksrigardante, kun rideto aliris Drud. Li estis en nigra simpla kostumo, kiel homo tute ordinara; pli simpla kaj firma, ol en la antaŭa fojo, sentis sin la junulino, kvankam, samkiel en la prizono, plu sur la limo de la mondo perpleksiganta. Tamen en statoj, kiujn ni konscias, ekzistas sava blinda limo, — nenio videblas trans ĝi: estas nebulo, de ĝi ni fuĝas en la prilumitan rondon de ĉi-momenta agado.

Drud diris:

— Ĉu vi dubis? Se oni min vokas, mi venas nepre; mi venis, bruligis la lumon kaj muzikis.

Runa per gesto sidigis lin kaj malrapide malleviĝis mem, rigardante nenien, krom en liajn okulojn, — per rigardo de nokta vojaĝanto, rimarkinta foran lumon. Kun nevola kaj simpla forto ŝi diris:

— Ho, kiel mi atendis, — mi, atendinta neniam antaŭe!

— Kaj nun ni estas kune, — daŭrigis li, ĉar tion ŝi deziris aldoni. — Runa, mi multe pensis pri vi. Ni forlasu la ne ĉefan; pri la ĉefa oni parolu tuj, alie ĝi ekdormos, kiel ondo, priverŝita per oleo de sur ŝipo. Mi venis por ekkoni kaj elaŭskulti vin; mi atendis tiun tagon. Jes, mi atendis ĝin, — kun medito ripetis li, — ĉar mi trovis belan forton. Ne estu inter ni sinĝeno; via interna brakumo estu facila. Parolu, mi aŭskultas.

Ŝi ekstaris, etendinte la manojn kaj paliĝante, kiel pro bato; la bato tondris en ŝi.

— Mi ĵuras, tiu ĉi tago egalas por mi al reviviĝo aŭ morto.

Kaj Gall kiel fulmo strekis en ŝia animo. Ŝi ne komprenis ankoraŭ, kion signifas lia subite aperinta imagaĵo. En ŝi ekstaris vera inspiro de potenco — nesatigebla potenco, simila al lavango. En sinforgeso ŝi alparolis al si: „Runa! Runa!“ — kaj, flustrinte tion kiel al la dio, eksidis kun rideto, elĉizinta sur ŝia mirakla vizaĝo reflekton de la tuta stato.

En tiu momento eniris blanka novlandhundo kun homaj okuloj; celinte ilin al Drud, ĝi tiris la nazon, ekhurlis kaj ektremis, retropaŝante.

Drud mallaŭte diris:

— Ekkuŝu. Kuŝu kaj aŭskultu.

Tiam, kvazaŭ kompreninte la vortojn, la giganto humile falis sur la flankon inter Runa kaj li, pendiginte la langon.