— Ni provu ion alian. — Drud komencis fajfi mallaŭte, fiksaŭskultante. — Jen tion… — kaj ĝi same sonoras en orkestro.
— Fajfu ankoraŭ, — Stebbs, klininte la orelon, komprenis kaj kaptis la motivon. — A ha! En la meza registro.
Li sonorigis per la bastoneto; Drud prenis la tonon, koncentrite fajfante; tio estis elektriza sono de elasta kaj milda tembro. Li fajfis bonege. Stebbs same estis inspirita. Ili ludis la valson el „Faŭsto“. Pasis la silenta ombro de Margarita; post ŝin penseme, kruele kaj karese ridetis juna homo en pompa kostumo kun maljuna kaj glorama animo.
— Ja tio estis sukcese, bone! — ekkriis Stebbs, kiam ili finis. — Nun ni ekfumu. Kion ni ludu plu?
Ridante, babilante kaj maltrankvilante, ke Drud ne revenu el la kvieta lando de sonoro al la malgaja distriĝemo, li haste ludis, subtenante en li la infanan deziron daŭrigi la savan amuzon. Tiel, transirante de unu verko al alia, ili komencis kaj traludis kanteton „Ben-Belt“, kiun kantas Trilby ĉe Dumouriez; „Malproksimas Tipperary“; „La Sudan Krucon“; la Duan valson de Godard, la „Malnovan frakon“ de Béranger kaj „Sanktan Luĉia-n“.
Tiutempe venis mateniĝo; la unua peno de la tago, markanta sian vojon en la tempesta giganto-nokto, ĉirkaŭigis la flavan makulon de la lampo per griza matena malordo; jam videblis en la fenestro ondoj kaj ŝaŭmo. La vento estis kvietiĝanta.
Drud kvazaŭ rekonsciiĝis. Li ĵetis malgajan rigardon ĉirkaŭen kaj ekstaris:
— Nu, Stebbs, ankoraŭfoje, antaŭ ol ni disiĝos, — „Sanktan Luĉia-n“.
Stebbs viŝis la okulojn; la vitro komencis sonori:
Drud mallaŭte fajfis. Jam vidis li ankaŭ tion, kio estis dirita en la dua strofo:
Li vidis tion, kaj lia animo estis kvietiĝanta. Kiam ili finis, frapinte la ŝultron de Stebbs, Drud diris:
— Dankon! La nokto estis bona; ni faris ankaŭ bonan minuton. Adiaŭ!
Poste li vestis sin, — kiel oni vestiĝas por vento kaj malvarmo: botoj, dika jako kaj ĉapo kun rimeno, iranta sub la mentono. Stebbs, sen neceso, fervore helpis la vestiĝon; li estis tute ĉagrenita.
Finfine la aŭroro eliris el nuboj, disseminte ŝtalan, blankan kaj skarlatan kolorojn sur la heliĝinta akvo. Drud aliris la fenestron. Tiam, plorante malkaŝe kaj amare, kiel etulo, Stebbs kaptis lin, fortirante malantaŭen.
— Ĉu vi deziras, mi forbruligos ĉiujn kajerojn, se vi restos por ankoraŭ unu tago? Mi ĵuras, mi faros tion!
Drud, ridante, brakumis lin.
— Por kio do, — milde diris li. — Ne, Stebbs, mi estis ne tute prava; ludu, versaĵoj estas cia ludo. Ĉiu homo devas ludi. — Li moviĝis en la vakuon, sed revenis, frapante sian poŝon. — Mi forgesis alumetojn.
Stebbs donis la ujon.
— Atendu, mi revenos, — diris Drud.
Li faris internan penon, similan al profunda suspiro, vokita de ekstazo, — penon, pri kiu li neniam povus precize diri, kiel li sukcesas fari ĝin, kaj komencis malproksimiĝi; kun la manoj post la dorso, kuniginte kaj firmiginte la piedojn sur nevidebla apogo. Lia vizaĝo estis turnita al la nuba lando, leviĝanta super la verdeta matena ĉielo. Li ne retrorigardis. Dum estis malgrandiĝanta lia figuro, naĝanta kvazaŭ laŭ deklivo de nebula monteto, Stebbs nevole ekvidis fantoman vojon, pri kiu la homa menso, ĉiam havanta aferojn kun pezeco, ne povas rifuzi eĉ al sendependa fenomeno. Tiu vojo, pli etera ol la aero mem, serpentumis per blua pado inter eglanterioj, kaprifolioj kaj robinioj, inter ombroj kaj ŝanĝiĝoj de nemateriaj formoj, kreitaj de ludo de la mateno. Laŭ sunluma deklivo ĝi supreniĝis, kaŝante sian daŭrigon en nubaj neĝoj de la luksa naĝanta lando, kie ĥoroj kaj disverŝoj de moviĝoj turniĝas super la tero. Kaj en tiuj blankaj masoj malaperis Drud.
Parto II
Forfluganta sonoro
I
Printempe de la sekva jaro en gazetaro aperis mirindaj kaj strangaj mesaĝoj. Tiuj mesaĝoj estis traktantaj unu saman fenomenon, kaj se la reputacio de la „sesa granda regno“ estus iom pli respektinda, ol tiu, kiun ĝi havas en la okuloj de la ceteraj kvin grandaj regnoj, — la faktoj, rakontitaj per ĝiaj paĝoj, probable, ekscitus troan intereson. Ne estis dubo, ke tiu ĉi sensacio havos ordinaran sorton de dukapaj infanoj aŭ de la malkovro, kiel transformi plumbon en oron, — kio de tempo al tempo estas liverata kiel freŝa manĝaĵo. Ŝajnis, redaktoroj mem, profunde sciantaj la animon de la leganto, taksas sian monstran materialon ne pli alte ol „Transflosado de Niagaro en barelo“ aŭ „Reviviĝo de enmurigita kristanino de la tempo de Kaligulo“, publikigante ĝin en fakoj „Miksaĵo“, kun titolo: „Homo-enigmo“, „Miraklo aŭ halucino“, „Nekredebla okazintaĵo“, kaj kun aliaj, pli aŭ malpli senresponsigantaj etikedoj, per kio ili kvazaŭ volis diri: „Jen, ni lavas la manojn: manĝu, kion oni donas“.
Tamen, kiel diris iu E. B., — „ne ĉiuj rufuloj havas saman sorton“, kaj tiu aforismo estas konvene menciinda ĉi tie. Dek, dek kvin, dudek fojojn miregadis la leganto, trakurante per rigardo en malsamaj anguloj de la mondo liniojn pri nekaptebla fantomo, veninta al iu el tiuj, kiujn ni ne renkontis kaj ne renkontos, kaj kies nomoj por ni estas son' de vortoj vanaj; nenion ŝanĝis, nek movis en lia vivo la legitaĵo kaj finfine estis forgesita, nur fojfoje li rememoradis, kiel ektremis en li pro hazarda tuŝo iu rara kordo, pri kiu li mem ne suspektis. Kia sono estis tio? Malgraŭ tuta streĉo de la memoro, en la plej malgaja el kapricoj de la Bizaro — en obtuza obskuro glitas la penso, mallerte batiĝas ties navedo, ŝiriĝas la varpo, implikante nodon sur nodo. Estas nenio. Kio do estis? Gazeta anekdoto — kaj sopiro.
Sed ni transĵetu ponton de ni al tiu presita teksto. Literaturo de faktoj entute estas la plej fantazia el ĉiuj ekzistantaj desegnoj de la realo, la samo, kiel orkestro por surdulo: tien-reen iras arĉo, pufiĝas vango apud kupra trumpeto, saltas tambura bastoneto, sed mankas sonoj, kvankam videblas tiuj movoj, kiuj naskas ilin. Ni konsideru kiel kontraŭdiron la faktojn, kies esenco estas tiom okulfrapa, ke la karno kaj la spirito de la evento, alivorte — evidenteco kaj penetro en la esencon de la fakto, nemulte aldonas al la impreso, ricevita per la mesaĝo. Vere tia fakto estas ebla. Ekzemple, se falus en Ĉikago dudekduetaĝa domo, ni, sciigitaj pri tio, interne saltos, kvankam baldaŭ jam ne pensos pri tio. Por konvinkiĝi, ke tio estas vero, ke faktoj kiel faktoj, eĉ trasorbitaj per sufoka peĉo de publicistaj kaj partiaj lignofajroj, neniel ĝenas kaj nian vivon, kaj nian penson, sufiĉas rememori tiun indiferentan atenton, kun kiu ni trarigardas ĵurnalon, ne memorante en la sekva tago, kion ni legis hodiaŭ, kvankam ni tenis en la manoj nenion alian, ol tremon, batalon kaj vivon de la tuta mondo, liveritajn en maniero de restoracia fakturo.
En tiu nia tirado estus vane serĉi reformajn strebojn aŭ troajn postulojn, al iu ajn kaj al io ajn. Ni simple notas la vakuon, kien ni ne deziras iri. Kiel, efektive, ni listigu, kie, kiam kaj kiu konsterniĝis kaj ektimis, kiu povas esti miopa, kaj kiu inklinas al halucinoj surbaze de malklaraj onidiroj?