Kiel ni determinu kaj decidu, kie pasas la ideale rekta streko de la reala evento? Entute, tiaspecaj serĉoj estas afero de specialistoj. Tamen, aginte pli simple, imaginte sin — kiel tiujn multajn N. kaj C. — en la stato de Saint-Germain [13], elveturanta samtempe el ses pordegoj, oni povas inter zigzagoj kaj konusoj de stranga korespondaĵo vidi ion, egalan al la komunaĵo de la disĵetita kaj amasa impreso; por tio oni nur diru „mi“. Mi iras ie, rimarkante ombron aŭ homon, glitantan alte supre, en tuta strangeco de tia vido; aliaj formoj, aliaj statoj de la sama renkonto malklare distingiĝas unu de alia en grafita duonlumo de sonĝo; kaj mi ne scias — ĉu estas mia klara imago pri tio, kiu transformas la tutan malklaraĵon en formojn de klaraj scenoj, ĉu tio estis rakontita al mi, aŭ okazis kun mi. Eble, plej interesaj estas kelkaj eraroj, aperintaj sub influo de onidiroj pri la estaĵo, ne konanta distancon.
Tiu fumtubisto, kies loto estis infekti per superstiĉa timo nervozajn preterpasantojn, verŝajne, ĝis la fino de sia vivo memoros pasiigan kaj profundan impreson, faritan de lia fuma figuro sur fono de la lila vespera ĉielo. Li rekonsciiĝis, kiam ekvidis malsupre grandegan nigran flakon de homamaso; iom post iom malklara ĥoro de ties rumoro kreskis en ŝokantan tumulton, kaj la malamiko de fulgo malleviĝis pro postulo de polico de sur la tegmento de sesetaĝa domo malsupren, kie li tuj iĝis la kaŭzo de elreviĝo, mokoj kaj insultoj. Eble, en tiu homamaso estis ankaŭ tiu knabo, kies figura ĉina kajto, sovaĝe murmurante per la knarilo super la turo de la urbodomo en Elt, altiris ekscititan atenton de ĉasisto Buriko, kiu tuj ĵuris, ke li mortigos la diablon per duobla ŝargo el sia lieĝa dutuba fusilo, metinte anticipe super la mitrajlaj ŝargoj pikilojn de erinaco. Tiun ĵuron neniu aŭdis, sed du surdigajn pafojn aŭdis vizitantoj de apuda kafejo, kun intereso observantaj tion, kiel, perdinte la ŝnuron, trafitan de kugleto, la kajto turniĝas kaj plonĝas, simile al ludkarto, super la akra tegmento de la Elta urbodomo. Tio estis vespere, tial neniu vidis naturan ruĝon de honto sur la dika vizaĝo de la minaca Buriko, post kiam oni eksplikis al li lian trompiĝon. En alia okazo ektremis kaj longe preĝadis kamparano, irinta kun sako sur la ŝultroj laŭ herbeja pado en ĉirkaŭaĵoj de Nova Romo. Estis mateno, kaj super la herbo flugis homo. La herbo kaŝis biciklon, tial la kamparano forŝanceliĝis kaj aĥis. Ĉirkaŭ li estis tiel silente, tiom multe da floroj, kaj tiel abrupte ĵetiĝis la homo, neaŭdebla en sia moviĝo.
Nun venis tempo mencii pri tio, ke junulinon, kiu eksidis en unu el ĝardenoj de Liss kun libro en la manoj, kaj siajn modestajn pakaĵojn metis apude sur herbo, — enpensiĝinte, observis homo de speciala, — aparta de ĉiuj, — vivo. Li rigardis al tiu juna estaĵo tiel, ke ŝi ne povis vidi lin, ne povis eĉ suspekti pri lia ĉeesto. Ŝi ĵus venis en la urbon. Kun nehasta, trankvila atento, simila al tio, kiel fiŝistoj pririgardas kaj fingrumas nodojn de ĉeloj de sia reto, li konsideradis ĉiujn detalojn de la impreso, farata al li de la junulino, ĝis komprenis, ke antaŭ li estas homo, enirinta, ne sciante pri tio, en danĝeran seneliran rondon. Super kristalvitro leviĝis martelo. Kaj li aliris ŝin.
II
La junulino, pri kiu temas, venis en Liss-on per nokta trajno. Ŝi aĝis dek naŭ jarojn, — preskaŭ plenajn, ĉar ĝuste dek naŭ devis veni en la sekva tago, je la deka horo vespere. Ne sen bedaŭro ŝi rememoradis pri tio; en senzorgaj kondiĉoj ŝia naskiĝtago povus esti festita per dolĉa kuko kaj gaja hejmsido inter similaj al ŝi knabin-aspektaj amikinoj kun malpaciencaj kaj vervaj kapoj. Tamen al ŝia anonco en la „Ĵurnalo de Liss“ sekvis letero de Torp, proponanta oficon de kompanino kaj legistino.
Parizo meritas meson. La ĵurnalo eraris, presinte la modestan anoncon en la fako miksaĵo, kio, siatempe, erarigis Torp-on. — „Kia estas via nomo?“ — demandis la junan vojaĝantinon en la stacidomo salutema, kalva homo de tro frua kadukeco, kun tremeradanta kruro, interesite de ŝia maniero ĵetadi rigardon al siaj malgrandaj piedetoj en lakaj ŝuetoj, antaŭnelonge aĉetitaj el lasta mono, — super pano kaj spektaĵoj la junulino taksis belan, sveltan piedveston. — „Tavi“ — diris ŝi simplanime, ruĝiĝante per tiu delikata kaj ĉarme pura ruĝo, kiun oni ne vendas sub ora sigelo, kaj kiun ne vokas artefarita anima moviĝo. — „Kaj via familinomo?“ — Lunserpe levinte la maldekstran brovon, la junulino ĵetis al li ĉagrenan rigardon, elpafinte „Tum“ tiel, ke ĝi sonis, kiel „Bum“, — per ŝtala tono de klara deziro ĉesigi la konversacion. „Tra-ta-ta!“ — kantetis la dando, forirante kun alte levita kapo, kaj Tavi Tum — ni interkonsentu nomi ŝin simple Tavi — eksidis por atendi tagiĝon sur marmoran benkon. Almanĝante ŝinkon kun pano, ŝi legadis „Du Dianojn“; al ŝi aliradis komisiistoj, proponante gastejojn, sed, ne vidante en tio neceson, ĉar jam ĉi-matene ŝi devis ekloĝi ĉe Torp, Tavi restis sidi meze de rumoro kaj homamaso de la stacidomo.
Tiutempe unu post alia venadis matenaj trajnoj; maltrankvilante kaj interkriante, vojaĝantoj impetadis kiel brua akvokirlo; tondro de veturiloj, fajfoj, sono de manĝilaroj, disportataj de bufedaj servistoj, kaj grincado de vagonaj kuploj penetradis en alton de la volboj per forfluganta eĥo. Kiam Montgomery kaptis la malsupran finon de la ŝnura ŝtuparo, kondukanta sur la fortikaĵon Calais [14], la bruo de la stacidomo insiste superis lian decideman spiradon; Tavi fermis la libron, suspiris kaj ĉirkaŭrigardis.
Stagninta pro nebulo en la sino de la nokto, la mateno finfine venkis la obskuron. Elektra lumo ankoraŭ estis etendanta sian ĉien penetrantan maŝinan flavon, sed al ĝia rigida brilo jam almiksiĝis tago, rebrilante sur la planko kaj sur vizaĝoj per freŝa makulo. Trans la fenestroj el lokomotivo blovis vaporo, dissolviĝante sur tegmentoj de staciaj konstruaĵoj: sur griza vitro bluaj nuboj kaj verda strio de frua ĉielo estis ĉirkaŭvolvantaj la sunleviĝon, pretan ekiri super la vekiĝanta Liss.
La urbo estis vekiĝanta, sed Tavi oscedegis; la laco kaj la jam estingiĝinta ekscitiĝo de alveno iĝis dormemo. Penante vigliĝi, ŝi decidis promeni laŭ stratoj. Ĉar por ŝi estis tutegale, kien iri, ŝi ekiris rekten kaj baldaŭ rimarkis negrandan ĝardenon. Ĉi tie, inter kverkoj, priblovantaj la vizaĝon per humideco de apenaŭ movita foliaro, ŝia animo heliĝis; tamen ne lacigan laboron, ne kruelan dependecon vidis ŝi en la estonteco, sed gajan familion, malfermitan malavaran domon, kie kiel amikino aŭ dezirata gastino ŝi loĝos, farante ĉion laŭfortan volonte kaj senzorge. Tiel revante, ŝi hastis antaŭi la tempon. Ŝi devis dum tri horoj en tago legadi por Samuelo Torp. Lia letero, detale listiganta tre profitajn kondiĉojn de la dungo, nenion diris pri tio, kial Torp ne ŝatas aŭ ne povas legi mem; por Tavi, kiu amis librojn tiel, ke ŝi kisadis ilin kaj forpuŝadis, kolerante, kiel kontraŭ homo, — estis neeble kompreni strangan plezuron aŭdi legadon de alia homo, kun fremda voĉtono kaj en difinitaj horoj, kiel servon aŭ laboron. Laciĝinte pensi pri tio, Tavi eligis „hm“, revenante al Montgomery.
Kiele estas grimpi sur okdekfutan alton, nokte, laŭ ŝnurŝtuparo, ne sciante, ĉu supre atendas amika mano aŭ bato? Tremante tuta, Tavi grimpis kun la kuraĝa grafo, balanciĝante kaj batiĝante al la muro de la fortikaĵo Calais. Tio estis okazanta en tempesta nokto, sed la ĝardeno plenis kaj fumis de la suna lumo; supre de la fortikaĵo sonoris glavoj, sed laŭ la aleo saltadis paseroj, sinforgese pepante pri ĉio, kio estis lumanta kaj varmiganta ĉirkaŭe; ekblovis varma vento; sur la sablo ektremis ombro de folioj, kaj la legado iĝis neebla; la zorgo pri la venanta vivo superis.
Kiam ŝi, ferminte la libron, ekstaris, ĉirkaŭrigarde serĉante malfermiĝantan pordon de kafejo, al ŝi aliris homo, rigardante tiel rekte kaj atente, ke ŝi retropaŝis, sed tuj rekonis en li la pasaĝeron, kiu eniris en la trajnon nokte en nekonata stacio. Enmemoriginte lian vizaĝon, ŝi per nenio distingis lin tiam disde aliaj noktaj figuroj, dormetantaj, apogante sin sur vojaĝsako, aŭ, starante en la pasejo, konversaciantaj duonvoĉe ĉe fenestro, en cigara fumo. Kun certeco ŝi povis nur diri, ke li veturis kun ŝi en la sama vagono. Kun rapideco, distingiganta ĉiujn ŝiajn decidojn kaj solvojn, ŝi tuj trovis, ke la nekonato estas ĝusta portreto de grafo Montgomery, kaj kvankam la kostumo de tiu epoko kaj la polvokovrita vojaĝa palto de la nekonato kontraŭis al ŝia impreso, estis al ŝi tamen agrable rideti malfermite al almenaŭ iu en la fremda urbo. Kvankam Tavi antaŭnelonge ĉesis esti knabino, ŝi sciis, kiel bone estas iam rideti aŭ diri ion kun facila sento, pretere, sen kroma penso kaj ligo kun io ajn.
13
Saint-Germain — grafo Saint-Germain [sen-ĵermén] (ĉ. 1696–1784), aventuristo, diplomato, vojaĝisto, alkemiisto kaj okultisto. Kun lia nomo estis ligitaj multaj legendoj kaj elpensaĵoj (rim. de la tradukinto).
14
Montgomery kaptis la malsupran finon de la ŝnura ŝtuparo… — A. Dumas. "Du Dianoj" (rim. de la aŭtoro).