— Mi vin rekonis, rekonis, — diris ŝi, doninte la manon, — ŝajne, vi sidis diagonale de mi. Tiel morne. Sole kun vi mem. Kio estas bona?
— Matene bona estas ĉio, — diris la nekonato. Tavi miris pri riĉeco de esprimoj de lia vizaĝo; ili momente, glate ŝanĝiĝante, inklinigadis atenti kaj aŭskulti; vortoj kvazaŭ ricevadis koloron, formon kaj egalecon al la fenomenoj, esprimitaj per ili. Al ŝi iĝis klare, ke „matene bona estas ĉio“, kaj ŝi ekridis. — Mia nomo estas Benjameno Kruks. Ne sencele mi aliris vin. Vi, evidente, ĉi tie estas soleca, tial mi deziras scii, kie kaj ĉe kiu vi loĝos, por esti utila al vi, per kio mi povas. Aranĝinte miajn aferojn, mi tuj sciigos al vi mian adreson. En ajna okazo, — mi parolas pri nigraj horoj, — senhezite turnu vin al mi.
Ĉion ĉi Kruks esprimis sen ajna konfuziĝo, nehaste kaj kviete, kiel hejme. Tavi atendis, ĉu li aldonos naturan en tia okazo pardonpeton; ĉu li mem nomos sian proponon trudiĝemo, tamen Benjameno Kruks silentis, atendante respondon, tiel senĝene, ke la junulino haste diris:
— Nu jes. Tio estas, — mi ne scias, kio… Certe, mi vin dankas, kaj estas kortuŝita kaj… kion ankoraŭ? Mi ĉion konfuzis. Min oni dungis al Torp. Samuelo Torp loĝas sur la strato Vizoj, 7; mi devas loĝi ĉe li kaj legadi. Pardonu, ke mi vin retenas, sed devas ja mi paroli sincere, se tiel okazis. Li vokis min pro la anonco. Ne deziris mi, sincere dirante, veturi hieraŭ, ĉar morgaŭ estas… hm… mia naskiĝtago, se vi permesas. En tiu tago mi naskiĝis. Tamen estis sendita mono por la vojo. Kaj mi — kiel mi tion esprimu, — tre gajas en festoj, se estas mono, mi ĝin ne ŝparas. Tial per kio mi povus veturi post la naskiĝtago? Tielas mia karaktero. Ve! Kial vi ridas?
— Ho, ne, — malrapide prononcis Kruks, — mi nur ridetis al rememoro. Foje al mi oni donacis areton da kolibroj — en blanka aluminia kaĝo, plena de verdaĵo. Mi ellasadis ilin. Tiujn birdetojn vi devas koni laŭ desegnaĵoj kaj libroj. Do, mi ellasadis ilin, rigardante, kiel super moderna strato, kun ties krakado de kafmuelilo kaj lumo de fornego, ekflugadis nokte tiuj flirtantaj juvelaĵoj, — malgrandaj, kiel floraj feinoj.
— Neimiteble! — ekkriis Tavi. — Kaj ĉu ili realflugadis poste al vi?
— Mi vokadis ilin per sono de speciala fajfilo, per mallonga trilo; aŭdinte la signalon, ili revenadis tuj.
La junulino entuziasmiĝis.
— Jen ankaŭ, — vaksaj cignoj, malplenaj interne, ŝatas, se oni movas magnetigitan bastoneton, — ili naĝas kaj disiras, kiel vivaj. Tio estis antaŭlonge. Al mi iu donacis ilin. Mi tre ŝatis, iam, movadi la bastoneton.
Ŝi interne velkis, malgajiĝinte per tiu anguleto de la animo, kiu observas nin en pasinteco kaj nuno.
— Hm-jes, maljuneco malĝojigas, jene, sinjoro Kruks, sed tamen, ĉio aranĝiĝos…
— Nepre, — konfirmis li, — mi deziras al vi sukceson kaj firmecon. Via kanteto estas bona.
— Tavi Tum ne kantas, — diris, ruĝiĝante kaj ridetante, la junulino. — Tavi Tum povas nur zumi mallaŭte.
— Sed aŭdas multaj. Iru kaj ne retrorigardu.
Tavi kun perplekso obeeme turnis sin kaj deiris, bolante pro deziro retrorigardi; kvankam ŝi hontis montri scivolemon, sed strange prononcis Kruks tiujn vortojn, — kion li volis diri? „Mi ne povas“, — ĝemis Tavi, — kaj retroturniĝis.
Trans la krado de la ĝardeno kuniĝis ombroj, blankaj muroj, brilo de vitroj. Ŝi vidis malklaran konturon de veturilo; al la veturilo aliris Kruks, eksidis kaj diris ion per la mano. Videblis nek lia vizaĝo, nek la malhela veturigisto, — tiu sceno montriĝis kvazaŭ tra fumaĵita vitro. „Sunaj radioj rekte en la okulojn“, — pensis Tavi; tiam la ĉevaloj ekkuris ĉiam pli rapide, la radoj ekturniĝis, dissolviĝis; dissolviĝis la veturigilo, Kruks; ĉio malaperis, kvazaŭ neniigita de la propra moviĝo sur la sama loko, kaj trans la krado venteto ĵetis polvon.
— Tion mi sonĝas tage, — diris Tavi, konsterniĝinte kaj frotante la okulojn. — Certe! La okuloj jam kungluiĝis. Li foriris, kaj nenio pli. Sed kiel simple bone povas esti pro bagatela konversacio.
Kun sento, ke ŝi ĵus estis en varma mano, la junulino aŭdis frapon de rigliloj, — kontraŭ la ĝardeno malfermiĝis kafejo. Puŝinte ties pordon, la junulino transsaltis strion de rubaĵo, balaata de dormema servistino, okupis tablon kaj komencis trinki teon, trarigardante gazetojn. Ŝi tiom laciĝis, ke trasidis ĉi tie en dolĉa rigidiĝo pli ol horon, poste eliris, malrapide transirante de vitrino al vitrino kaj pririgardante kun grandega plezuro montratajn tie aĵojn, en kion ŝi sinforgese absorbiĝis, kaj nur ekvidinte horloĝon kun hormontriloj, pretaj pinĉi la ciferon dek unu, vigliĝis, prenis fiakron kaj ekveturis al Torp.
III
Plurfoje pensis ni pri la demando, — ĉu eblas nomi pensoj tiun brilantan animan vibradon, kiu superplenigas junan estaĵon en serioza momento de la vivo. Transflugo de humoroj, emociiĝo kaj obtuza kanto de la sorto, kaj meze de tiu melodio tute klaraj pensoj similas brilon de radioj sur riveraj ondetoj, — jen, eble, estas pli aŭ malpli vera karaktero de la interna sfero, enrigardante en kiun, mallarĝiĝas blindigita okulo. De tio ne malfacilas transiro al la strato, al kiu, fininte la vojon, turnis la fiakristo, — al brilanta perspektivo de ĝardenoj inter krudferaj bariloj; emajlo, bronzo kaj arĝento kunplektis en ĝi bizaran arabeskon; kontraŭ aleoj, kondukantaj de la pordego al blankaj kaj ruĝetaj peronoj, plenaj de spegula vitro, brilis marmoraj fasadoj, similaj al senemocia roko. Tiu mondo ankoraŭ dormis, sed matena fajro de la ĉielo inter pompaj floroj jam estis gardanta la malfruan vekiĝon.
Ĉirkaŭrigardante, Tavi tremis, kiel en ekzameno. Vidante, kio ĉirkaŭas ŝin, kaŝiĝis ŝi en sian profundon mem, subpremata de timemo kaj de ĉagreno pro la timemo. Ŝi ne povis esti gastino inter tiuj luksaj nestoj, sed nur estaĵo de la mondo, fremda al la belegaj kradoj, gardantaj la brilantajn ĝardenojn; ili estis metitaj, por apartigi ŝian vivon disde la vivo, enfermita en la ĝardenoj, per bela linio. Tiu impreso estis forta kaj premanta.
La fiakristo haltis, la vojo estis finita. Sonorigante ĉe la pordego, Tavi estis pririgardanta tra ties forĝitaj feraj folioj en ombro de la alvetura aleo maŭran portikon kaj vazojn kun akraĵoj de agavoj. Pasis tre malmulta tempo, — ŝajnis, ĵus malleviĝis ŝia mano, tuŝinta la sonorilon, — kiam el post la angulo de la domo elpafiĝis homo en lakea jako, direktante sin kure al la pordego. Li komencis umi kun la seruro, demandante:
— Ĉu el la buroo? El kiu kontoro?
Tralasinte Tavi-n, li malsprite ekrigardis al la valizo kaj la skatolo.
— Kaj por kio la aĵoj?
La junulino rimarkis, ke lin io ĝenas, io turniĝas sur lia lango; rigardinte al ŝi pli atente, la servisto decide subridis…
— Tamen, — diris li, prenante la pakaĵojn de la junulino, sed ŝirmante por ŝi la vojon, — se vi deziras ricevi mendon, pagu al mi, alie la parencoj turnos sin al aliulo.