La mano de la vidvino ekkuŝis sur ŝian kapon, korektinte buklon, tuŝantan la okulojn.
— En tiu aĝo, en kiu vi estas nun, mi estis rompita, — ŝi kunpremis palman folion, eltirinte ties kripligitan plumon kun facila rideto, — tiel, kiel mi rompis tiun ĉi vegetaĵon; la folio velkos, flaviĝos, sed ne mortos; ne mortis ankaŭ mi. Poste… mi vidis, kiel oni rompas aliajn foliojn. Sekvu min.
V
Preninte la manon de Tavi, kvazaŭ tiu hazarda proksimeco subtenis ŝian decidon, ŝi trapasis la tutan malsupran etaĝon al la ŝtuparo kaj levis la kapon.
— Tie estas la kabineto de la edzo, — diris la vidvino, — tie vi devis plenumi viajn devojn.
Ili leviĝis laŭ la ŝtuparo al malhela, skulptita pordo. Ne tuj malfermis ĝin la vidvino; antaŭ ol fari tion, ankoraŭfoje atente en profundon de profundoj de la okuloj de Tavi enrigardis ŝi, kvazaŭ kun dubo kaj obstino; por momento venĝema streko kuŝiĝis sur ŝian malheliĝintan vizaĝon kaj, danĝere brilerinte, malaperis. Jam plurfoje dum la irado ŝi ekparoladis kun si mem; nun Tavi aŭdis: „Ho Sinjoro Dio, helpu al mi kaj instruu ne diri troe“. — Strange, sed tiu preĝa flustro definitive timigis Tavi-n; ŝi jam turniĝis kun deziro rapide forkuri malsupren, sed ekhontis. — Katriona estis multe pli kuraĝa ol mi, — diris ŝi, rememorante la belegan romanon de la aŭtoro de „Novaj Arabaj noktoj“ [15], — kaj neniom pli aĝa. Kion do timas mi? Tiu virino suferis; verŝajne, ŝia vivo estis plenplena de malfeliĉo. Ŝi estas en malĝojo, nenio pli.
Kaj samtakte kun la lasta vorto Tavi kuraĝe transpaŝis la sojlon, iom senrevigita de tio, ke anstataŭ kamero de Blua Barbo [16] aŭ io konforma al ŝia korbatado — ŝi ekvidis nurnure tre luksan kaj tre grandan ĉambron, kies malproksimaj objektoj, pro hela kaj profunda perspektivo, ŝajnis vidataj tra malgrandigaj lensoj de binoklo.
— Ĉi tie mi lasos vin, — diris la vidvino, — kaj vi ĉirkaŭrigardu. Jen ŝrankoj, en ili estas libroj — la ŝatata kaj ĉiama legaĵo de mia forpasinta edzo. Ion vi komprenos en ĉio ĉi, kaj kiam vi decidos foriri, sonorigu. Mi tuj venos. Ekzistas aferoj, pri kiuj estas malfacile paroli, — aldonis ŝi, rimarkinte, ke Tavi jam enspiras, konforme al la nova miro, sufiĉan kvanton da aero, — sed kiujn oni devas scii. Do, vi restas; sentu vin kiel hejme.
Tra malgajo de ŝiaj vortoj sentiĝis obtuza subrido. Dum Tavi estis cerbumanta, kiel ŝi rilatu al ĉio ĉi, la vidvino de Torp, preninte de sur la tablo parton de paperoj, eliris kaj fermis la pordon; estiĝis silento, Tavi estis sola.
— Oni nin jen mallaŭdas, jen karesas, jen lasas kaj… — ŝi tuŝis la pordon, — ne, ne ŝlosas; sed kesto da enigmoj jam estas elŝutita sur mian kapon. Ĉiuj enigmoj estas nerompeblaj, kiel aveloj.
Ŝia rigardo haltis sur valoraj kadroj de pentraĵoj, poste sur la pentraĵoj mem. Da ili estis pli ol dudek, ne kalkulante panelon, kaj ĉiuj ili ŝajnis ilustraĵoj de unu sama verko — tiom samnaturan signifon havis iliaj temoj. Alkovojn, feinojn, niksojn, simbolajn virinajn figurojn de sezonoj, amorajn scenojn de diversaj epokoj, baniĝantajn aŭ dormantajn virinojn; fine, pentraĵojn de pli komplika enhavo, kies centro tamen ĉiam estis kiso kaj amo, — Tavi trarigardis tiel rapide, ke preskaŭ ne enmemorigis iliajn voluptajn kaj voluptigajn bildojn. Ŝi hastis. Ŝia karaktera trajto estis nerva impeto kapti per atento tuj ĉion aŭ kiom eble plej multe. Tial, rapide transirante de tabloj al bretaroj, de bretaroj al ŝrankoj kaj statuoj, ĉie, tiel aŭ alie — en formo de Pompea bagatelaĵo, etudo aŭ skulptaĵo — ŝi renkontadis bildon de nuda virino, el kio ŝi konkludis, ke la forpasinto havis inklinon al pentroarto; eble, li pentris mem. „Sed kion mi devas rigardi, kion mi devas vidi?“ En malkompreno ŝi movis la brovon, tiris la ŝultron, penseme pririgardante tra ŝrankaj vitroj belajn bindaĵojn de libroj, jam logantaj ŝian pasion al legado, kaj diris al si: „Ni komencu de la ĉefa. Verŝajne, tiujn librojn mi devus legi al la mortinto. Ni rigardu“.
Malferminte ŝrankon, la junulino kaptis miniaturan volumon kun ora tranĉparto; pro sia kutimo rigardi en la koron de la libro, en ties mezon, kion ŝi ĉiam faradis kun celo senti, ĉu la animo pasie ekinteresiĝos, ŝi elektis vicon da paĝoj hazarde kaj atente tralegis ilin. Dum la tiparo kondukadis ŝin al malhelaj lokoj, kies signifo estis neatingebla por ŝia sperto, sed parolis tamen per sia centono ion specialan, similan al ruza pekkonfeso aŭ aludo, ŝiaj brovoj kuntiriĝadis ĉiam pli morne, distranĉante la blankon de la konveksa kaj pura frunto per sulko de severa streĉo. Kaj malrapide, kiel pro forta doloro, retenata per eksterordinara peno, de ŝiaj ŝultroj mem, laŭ la kolo, laŭ la oreloj, laŭ la tuta plu trankvila vizaĝo leviĝis skarlate densa ruĝo de honto.
Sed ŝi ne faligis kaj ne ĵetis la mirindan eldonaĵon. Ferminte la volumon, Tavi diligente enŝovis ĝin sur la antaŭan lokon, fermis la pordon de la ŝranko, malrapide aliris la sonorilon kaj kun ĝuo tenadis la fingron sur la butono ĝis kiam ĝi ekdoloris. Ĉio iĝis klara por ŝi; ĉiuj enigmoj de tiu ĉi mateno trovis ekzaktan klarigon, kaj kvankam sur ŝi estis nenia kulpo, ŝi fartis tiel, kvazaŭ ŝia verda palmo jam estis kaptita per malmola mano. Sed ŝi ne ofendiĝis, — la ombro de la morto staris inter ŝi kaj la sorto de tiu ĉi domo, — la morto forportis ĉion.
VI
Senprokraste venis la vidvino; preskaŭ kun teruro rigardis al ŝi la pala kaj kvieta Tavi. „Do tiele vi vivis!“ Al tiu penso de la junulino, kvazaŭ diveninte ĝin, sonis respondo:
— Jes, ĉiuj ni ne scias, kion ni faros en tiu ĉi mondo. Sed — ĉu mi aldonu ion?
— Ne, ne. Sufiĉas, — hastis diri Tavi. — Nun mi foriros. Atendu. Antaŭ ol adiaŭi kaj foriri, mi deziras vidi la mortinton.
— Ĉu vi?!
— Jes.
La vidvino, duonferminte la okulojn, silente serĉis per rigardo la sencon de tiu deziro; sed la ordinare moviĝema kaj nerva vizaĝo de Tavi estis nun persiste gardanta sian penson; kaj ĝenerale ŝi jam estis ne tute tiu, la antaŭa; ŝiaj vortoj sonis bonkore kaj firme, kun malhastemo de kaŝita volo. Por distranĉi la silenton, Tavi aldonis:
— Ordinara ĝentileco postulas tion de mi. Jam ne ekzistas tiu homo. Mi venis al li, per lia mono, unuvorte, interne mi devas adiaŭi ankaŭ lin.
— Eble, vi pravas, Tavi. Iru ĉi tien.
Dirinte tiel, la vidvino pasis la diagonalon de la kabineto al kurteno, levinte kiun, ŝi malfermis kaŝitan post ĝi pordon de apuda ejo. Kurtenoj tie estis mallevitaj, kaj fajro de alta kandelo malproksime brileris el krepusko en la pluvegon de taga lumo, kiu dronigis la kabineton.
— Li estas tie, — diris la vidvino. — Baldaŭ oni alveturigos la ĉerkon.
— Kaj vi? — Tavi, retenante super la kapo faldon de la kurteno, per milda rideto vokis eniri tiun virinon, kies vizaĝo turmentis ŝin. — Ĉu vi ne eniros?
— Ne. Tio estas pli forta, ol mi. Simple mi ne povas. — Ŝi mordis la lipon. — Se mi eniros, mi ridos, — tiele, — dum la tuta tempo; ridos kaj jubilos. Sed vi, kiam vi rigardos al lia vizaĝo, rememoru, rememoru la sesopon kaj korfavoru ilin. Du venenis sin. La sorto de la aliaj estas tiu sama, kiun vaste uzadas kosmetikaj vendejoj. Ne tuj li atingadis la celon, ho ne! Komence li kreadis atmosferon, etoson… kutimon, poste — libroj, sed de malproksime, tre de malproksime; eble, ekde „Romeo kaj Julieta“, — kaj pluen, per absorbado…
— Li mortis, — diris Tavi.
15
la aŭtoro de "Novaj Arabaj noktoj" — Robert Louis Stevenson (1850–1894), fama skota verkisto. Katriona estas heroino de lia samnoma romano (rim. de la tradukinto).
16
Blua Barbo — ĉefpersono de franca legendo pri malica edzo, murdinta multajn edzinojn, unue publikigita de Charles Perrault (1628–1703) (rim. de la tradukinto).