Выбрать главу

— Eble, — diris la prezidanto al Kruks, — vi estas iom laca; eble, vi estas malsana, emociita; en tiu okazo por ni ne estos ofendo en prokrasto de via ege interesa ekspliko ĝis almenaŭ la sekva tago.

Kruks ridetis sen konfuziĝo; kun aspekto de plena plezuro li aŭskultis tiun singardeman kaj mildan replikon.

— Mi devas peti vin permesi al mi diri ĉion, kion mi deziras, povas kaj opinias necesa diri. Sed por ke tiuj, preskaŭ miraklaj novaĵoj, kiuj estas malkovritaj de mi, estu ne senbazaj, mi devos prezenti mian aparaton al la kunveno. Ĝi ne estas granda; kaj havas nenion komunan kun tiuj mallertaj makaonoj, en kiuj oni veturas kun tia bruo kaj risko…

Espriminte tion kun klara firmeco, ne permesanta plu havi du opiniojn, tiel pri stato de liaj mensaj kapabloj, kiel pri la intencoj, Kruks ree kaptis la silenton je la haroj, kaj la atento de la aŭskultantoj duobliĝis. Tavi aŭdis, kion oni diras ĉirkaŭ ŝi.

— Sed eble? — diris iu, subkomprenante per tio, ke ne ekzistas limoj por malkovroj. Kelkaj rapidaj disputoj ĉesis; kreskanta intereso infekte transkuradis laŭ benkoj.

— Aŭskultu, aŭskultu! — ekkriis oni finfine de sur sidlokoj, vidante, ke la juĝantaro hezitas. — Ni deziras aŭdi! — La prezidanto decidiĝis, sed sian decidon li prezentis, kiel iun diplomatian koncedon.

— Se vi insistas, — diris li, — ni konsentas. Tamen ekzistas entuziasmoj, kies neantaŭvidita formo povas devigi nin bedaŭri pri la eksperimento; ties malkontentigaj konsekvencoj influos kaj vin, kaj nin ĉiujn, ĉar ni ege bedaŭrus pri ĉio nescienca, pri ĉio, se eblas tiel diri, diletante kuraĝa, ne konformanta al la celoj de la Klubo de Aeronaŭtiko. Sekve, se vi estas certa, almenaŭ parte, pri pozitivaj flankoj de via inventaĵo, pri ties bazaj principoj, — bonvenu, sinjoro Kruks. Mi ne kaŝu, ke la komenco de via ekspliko ŝajnis al ĉiuj tiom grave stranga. — Do, ni vin aŭskultas.

Agordinte tiamaniere sin, Kruks-on kaj la aŭskultantaron en bondezire averta senco, la prezidanto faris severan kaj gravan mienon; li, kaj post li ĉiuj ekrigardis al Kruks, simile al ekzamenantoj, kies kaŝita penso: „lernanto, falu al la piedoj!“ — spiras kanibalismon.

— Finfine, — diris Kruks, — dankon al Dio! Vin konfuzis la kvar mil sonoriletoj; mi pliigu tiun konfuzon: ĉu pli ol kvar mil aŭ malpli, neniom gravus. Kiel infanoj, rulantaj neĝan skulptaĵon, malmulte zorgas pri tio, ĉu para aŭ nepara nombro da neĝeroj enlokiĝos en la homsimilaĵo de vintro, neĝblovoj kaj frosto, kiun ili modlis, tiel ankaŭ mi ne insistas senkondiĉe pri kvar mil; mi volonte cedas el ili arbitran nombron aŭ aldonas al kvar tiom, kiom entute enlokiĝos sur mia aparato; al mi plaĉas multe da sonoriletoj; la afero estas ne en nombro, sed en la efiko.

Se li ridetus, se almenaŭ por momento tuŝus tiun klaran vizaĝon ruza ludo, ekbruegus tondro kaj ridego nereteneblaj. Tamen Kruks rigardis kaj parolis tre serioze, kio efikis, spite al liaj vortoj, plej aflikte. Ankoraŭ estis nek protestoj, nek akra enmiksiĝo flanke de tiuj, kiuj perceptas kiel mokon aŭ defion ĉion, malhavantan pretan kaĝon en lia cerbo, kutima al trankvila maĉaĵo, antaŭ ol kompreni la esencon de la fenomeno, sed jam montriĝis laŭ vizaĝaj esprimoj densiĝo de protesta atmosfero. Ĉion detruanta ironio kurbigis la lipojn de la anoj de la prezidantaro, kondamnitaj pro propra facilanimeco zorgi pri solida ritmo de la tago, pri inda respekto de la loko kaj de la afero, pri kiu ili estis okupiĝantaj, alkroĉinte insignojn, montrantajn radojn kaj flugilojn. Ĉion ĉi bone komprenis, taksante en sia maniero, Tavi, la junulino, staranta sur vojkruciĝo de la sorto, — la sento de la sorto tuŝis ŝian humoron; nevole ligis ŝi la sonoriletojn, pri kiuj parolis Kruks, kun la neekstermeble tenera rememoro pri la ĉaro kaj la sonoro, kiun ŝi aŭdis antaŭ horo.

Kun la koro, pendigita sur ora fadeno de juna maltrankvilo, ŝi atendis, kiel agos finfine Kruks. Ŝajne li intencis kvietigi la venton de la rompita rilato al si; lia parolo tuŝis nun multajn aferojn.

— Ni konsideru, — diris li, — almenaŭ nekomplete, anatomion kaj psiĥologion de movado en la aero. Ĝis nun flugas nur birdoj, insektoj kaj aĵoj; la homo kunvojas al flugantaj objektoj, li mem flugi ne povas, krom en sonĝo. Alkroĉiĝinte al balono, havanta signifon de kvazaŭ memstara organismo, moviĝanta laŭ arbitro de atmosferaj ŝanĝiĝoj, li estas en ne pli komplika stato, ol afido, sidanta sur leontoda semo, kiam ĝin deŝiris kaj portas vento en la spacon. Aeroplano ŝajne pli memstare invitas rigardi al tiuj fantazioj. Tamen ni eltrovu la esencon de la deziro, la ideon de la flugo, ties mensan idealan staton. Ĉi tie ne eviteblas sonĝo; nur ĝia emocianta arabesko sufloros kun klareco de malblindiĝo tion, kio inspiras la puran flugon. Ĝin regas facila kaj profunda ekstazo; sentoj, nekonataj ekster sonĝo, tiom strangaj, ke kun ili oni povus kompari eble nur kantadon sur la oceana fundo, sonas akorde en tiuj specialaj kondiĉoj de sonĝo, faliganta la fizikan sopiron — la dum jarcentoj kreiĝintan abomenon al la piedoj, kaptitaj de la giganta magneto. Ni rememoru, kiel ni flugas en tiu tempo, kiam nia korpo, ĉirkaŭvolvita per litkovrilo, obeas al sia kuŝejo: la deziro mem nature apartigas nin, levante kaj forportante sur sekuran alton. Ne ekzistas alia motoro, krom kaptanta emocio, kaj ne ekzistas pli granda peno, ol la peno de parolo. Notu, ke en la lando de sonĝo forestas flugoj praktikaj: transportado de poŝto, de pasaĝero aŭ premia konkuro estas ekskluditaj; tiu stato logas nur per mirinda moviĝo en alto; ĝi tuta estas en si mem, estas nenio flanke, nenio transe de tiu spaco, etendiĝinta en la animo mem; sen penoj kaj kalkuloj.

Sed kiel do en la realo flugas li? Aŭ, pli ĝuste, kiel li moviĝas super la tero, kiam vi, levinte la kapon, haste sendas post lian spasme kurbiĝintan figuron la nomon de la „Reĝo de la naturo“? Jen…

Ĉi tiam aŭdiĝis karaktera zumado de motoro; laŭta unutona kantado ekfluis en alto, kaj la anoj de la Klubo, ekrigardinte al la ĉielo, ekvidis aeroplanon, trairantan la vidkampon kiel peza makulo.

— …jen la atingo, kiu aperis al ni ĝustatempe por demonstro. Kiom da duboj! Kaj da timoj?! Ĉu ĝi ne falos? Eble, ne falos. Komprenu, kion tio signifas! Ĝia moviĝo estas libera tiel, kiel iro de ĉevalo; ĝia rapideco estas deviga; ĝia motoro estas malfidinda; ĝia kreinto estas alkatenita al punlabora kuglego de ekvilibro pro la vivo kaj mono; ĝian falon oni atendas; ĝia alteriĝo estas danĝera, ĝia turno estas malfacila; ĝia aspekto estas malbela; ĝia flugo estas flugo de muŝo en botelo: eblas nek halti, nek ŝvebi; surdiga bruo, atmosfero de fabriko, klopoda laboro; centoj de kripluloj, kadavroj, kaj ĉu tio estas — flugo? Envii al libelo, en matematika precizeco de kies moviĝoj lumas klareco de transkuranta radio; rigardi al skulpta arabesko de hirundo, kiun ĝi pentras super sia spegulaĵo en brilanta akvo, — per admirinda mizereco de faritaj penoj; suspiri pri aglo, kuŝanta inter nebuloj kun trankvileco de nubo mem, — ĉu tio estas nia sorto? Kaj ĉu tio estas nia vanaĵo — la eterna disŝiro, superverŝita per brilo de sonĝoj?