Nemulton mi bezonus, por pruvi al vi, kiom malperfektaj kaj kiom krudaj estas tiuj aparatoj, per kiuj vi kun tia peno kaj danĝero plugas la aeron, alkroĉiĝinte al ili, ĉar moviĝas nur la aparatoj, sed ne vi mem; same kiel oportune estas paŝadi en fera pantalono, naĝi sur trabo kaj dormi sur arbo, tiel — rilate al la vera flugo — okazas via flugado. Ĝi estas vi mem. La plej bona aparato devas esti obeema, kiel malpeza vesto dum kurado; en ajna momento en ajna direkto kaj kun ajna rapido, — jen kion vi devas atingi. Intencinte paroli pli longe, mi renkontis maltoleremon kaj mokadon; tial, ne plu tuŝante viajn teĥnikajn superstiĉojn, ni transiru al la eksperimento. Antaŭ tio por ĉies aŭdo sen pozo kaj bedaŭro mi deklaras, ke mi ne prenos la premion, kvankam mi superos senescepte ĉiujn rekordojn. Rigardu kaj juĝu.
En la profundo de la korto estis duonmalfermita pordego, ĝin oni malfermis plene, kaj du laboristoj enportis tiom malpezan konstruaĵon, ke nenia fizika peno estis rimarkebla laŭ iliaj vizaĝoj. Io, ĉirkaŭvolvita per tolo, balanciĝis, mallaŭte sonorante. Tavi, emociiĝante, ekstaris: „tio estas ĝi, tio, kion veturigis la ĉaro“. Eksidinte, ŝi ne povis sidi kaj ekstaris denove, same kiel ekstaris ĉirkaŭ ŝi ĉiuj, pririgardante la strangaĵon. Poste okazis ĉies moviĝo; la spektantoj ĵetis sin al Kruks, ĉirkaŭinte la inventiston per densa homamaso; kaj samloken, tiel sukcese, ke inter ŝi kaj la mistere sonoranta objekto estis libera spaco, trafis nia malkvieta vojaĝantino.
Per abrupta movo Kruks deŝiris la tolon. Parto de la spektantoj, ne sciante, ĉu ili koleru aŭ ridu, depaŝis en profunda senreviĝo de seriozaj homoj, cedintaj al kurioza mistifiko; laŭte ekkriis la dua parto; la tria ŝtoniĝis; la kvara… sed pli ĝuste ni diru, ke kiom estis da homoj, tiom estis da partoj; ja ni priskribas pretere. Ĉu okazis al vi kuri plenrapide tien, kien jam ekkuris, henante kaj muĝante, strata homamaso? Ne grandan miraklon vi atendas vidi, kiam, trapuŝiĝinte en la centron mem de la tumulto, vi vidas nurnure etulon kun salivkovrita kuko en la mano kaj kun vizaĝo, punca pro ploro; la vartistino perdis lin; „kie ci loĝas?“ — demandas oni la infanon; kaj li kun mirego, ke oni ankoraŭ ne kondukis lin al lia preciza adreso, larme diras: „tie!“.
Dum flanke de la tegmentoj pendis jam en fumo de fabrikaj tuboj tri alligitaj balonoj; dum korpulenta aerostato, simila al ĉirkaŭligita per ŝnureto kolbaso, svingante iajn plumetojn, moviĝis sur alto de kvindek futoj, kaj kvar viglaj aeroplanoj, rompante per malglata zumado supran silenton, ĵetiĝadis super la korto de la Aeronaŭtika Klubo kun gracio de tegmentoj, deŝiritaj de vento; dum, sekve, la kurteno de la aerospektaklo leviĝis kaj estis plenumataj la „atingoj“, — tiam antaŭ la okuloj de la juĝistoj aperis la brilanta inventaĵo de fantazia formo. Ĝi longis ĉirkaŭ dek futojn kaj altis ĉirkaŭ kvin. Ĝiaj konturoj antaŭe similis pruon de boato, etendita kaj maldikigita per zigzago de cigna kolo; kaj ĝusta similaĵo de la cigna kapo estis finanta tiun kolon-buspriton. La korpo profile similis Pompean boataspektan lampon; la poŭpo de la stranga ŝipo, en tiu loko, kie ordinare situas direktilo, estis, samkiel la antaŭa parto, etendita kaj fleksita internen, kvazaŭ super la kapo de la interna sidanto, per akra serpo. La maldika framo el nekonata materialo estis, kiel skeleto de lampa kloŝo, tegita per luksa blua silko, riĉe brodita per arĝenta kaj kolora arabesko. Tiu arabesko estis tiel bela, ke multaj, speciale virinoj, ektremis pro admiro; tuj aŭdiĝis iliaj plezurplenaj, sinceraj, ardaj ekkrioj. La flankoj de la aparato estis tegitaj per malhelverda same silka ŝtofo kun oraj laŭraj folioj; sed kiel la plej rimarkinda kaj bizara parto de la miraklo ekbrilis tutaj girlandoj, festonoj, ĉenoj kaj kvastoj da nanaj sonoriletoj el pura arĝento, malpezaj, kiel vezikoj; ilia punto ĉirkaŭis la ŝipon. Kruks tuŝis sian kreaĵon, kaj ŝajnis, ke ĝi ekĝojis per sonoro, disŝutinte etetan ridon.
— Kvar mil sonoriletoj, — diris Kruks, kiam ĉesis krioj, venkitaj de mirego. Kaj li ĵetis al Tavi tiom atente mildan rigardon, ke simpleco kaj vigleco de trankvilo, ŝargita per ega scivolemo, tuj revenis al ŝi. — Tiu inventaĵo estas sekreto; mi diros nur, ke kohereco de sonoro kaj la maniero de ties regado produktas aeran vibradon, movantan la aparaton en ajna direkto kaj kun ajna rapido. Nun mi eksidos kaj flugos; kaj vin mi lasas libere fari teĥnikajn supozojn.
— Li flugos! — moke movante la rondajn vangojn, diris, kun cigaro en la dentoj, germana piloto. — „En teatro; sur kabloj kaj pulioj…“ — aldonis alia. — „Tio estas frenezulo!“ — aŭdiĝis serioza voĉo. — „Stulta mistifiko!“ — determinis junulo kun lanugo sur la lipo. Subite strida fajfo distranĉis la tumulton; kiel signalo al malordo, ĝi kaŭzis ĥoron de malakorda fajfado, krioj kaj insultoj. Sed Kruks nur distrite ĉirkaŭrigardis; ree rimarkinte Tavi-n, li diris al ŝi:
— Ni baldaŭ revidiĝos, ja Torp mortis, kaj vi nun ne devos servi.
Tiuj neatenditaj vortoj tiel afekciis la junulinon, ke ŝi depaŝis; nur:
— Ĉu vi scias? — sukcesis ŝi diri, kiam la sceno rapide turniĝis al la fino.
Vidante, ke Kruks eksidas interne de sia aparato, la prezidanto, decide forpuŝinte malhelpantojn, aliris la strangan aviiston.
— Mi ne povas permesi al vi fari ajnajn eksperimentojn, evidente kaj apriore senutilajn, — maltrankvile ekkriis li. — Vi aŭ estas malsana, aŭ havas celon, tute fremdan por ni; kiu sanmensulo allasos por momento la penson, ke — fu! — oni povas flugi per tiu… per tiu… mi ne scias kio, — per tiu maltaŭga ĉifonaĉo! Bonvolu foriri. Foriri kaj forporti vian konstruaĵon!
— Mi havas rajton, — malvarme diris Kruks, respondante samtempe al li kaj al tiuj laŭtvoĉuloj el la homamaso, kiuj, kriante ĝis raŭkeco, subtenis la prezidanton. — Rajton! Kaj mi ne rezignos tiun rajton.
— Ne mi, ne mi sola; mia opinio, mia postulo estas ĉies opinio, ĉies postulo! Ĉu vi aŭdas? Jen kion vi faris. Ĉu ni povis scii, kun kiu kaj kio ni havos aferon? Forlasu la kunvenon.
— Diru ĉiuj, ke ili deziras tion, — diris Kruks.
— Bonege! — La prezidanto nervoze ekridis kaj tiel skuis la sonorileton, samtempe stamfante, ke silento, kaptinte la momenton, ekstaris kiel muro. — Gesinjoroj! Altestimataj moŝtoj! Helpu ĉesigi tion! Sinjoro Kruks, — se almenaŭ unusola homo ĉeestanta ĉi tie, normala kaj plenaĝa, diros, ke li atendas de vi realan flugon, — malhonoru vin mem aŭ malhonoru nin ĝis la fino! Kiu supozas tion? Kiu atendas? Kiu kredas?
Tiam, dise, sed tiom rapide, ke ĉesis la ree leviĝinta bruo, tiel nerompeble perfide estiĝis silento vera, plena de nevideble turnitaj malsupren dikfingroj, ke Tavi kunpremiĝis: „un', du, tri, ok“, nombris ŝi, atendante nombron dek, por venki la homamason, iĝintan malamata por ŝi, kaj devigis sin diri „dek“, kvankam post „naŭ“ ŝi tenis turmentan, kiel doloro, paŭzon. La silento, metinte la kubutojn sur tablon, obtuze alpremiĝis al la manoj per la mentono, rigardante malsupren; Kruks ĵetis rapidan rigardon al la junulino. Tiam, tuta interne eksonorinte kaj iĝinte ĝis senkonscieco malpeza, ŝi paŝis antaŭen, skuante la montrofingron, ruĝiĝante kaj kolerante al sia deviga heroeco. Sed nur instinkto movis ŝin.
— Mi! Mi! Mi! — kriis ŝi kun rido kaj teruro. Tiam ĉiuj rigardoj, kiel ŝajnis al ŝi, trais ŝian korpon; la homamaso moviĝis kaj haltis, eksplodo de ridego priverŝis la junulinon per febro kaj varmego, sed, preskaŭ plorante, tirata de la impeto, ŝi, kunpreminte la pugnon, movadis la montrofingron, kolere kaj senhelpe ripetante: — Jes, jes, mi; mi scias, ke li flugos!
La venkita prezidanto eksilentis; li konsterniĝis. La ĵurianoj, kaptinte liajn manojn, furioze flustris ion malklaran, pro kio li, tute ne kompreninte ilin, tute cedis al la atako de Tavi.
— Mi plenumas la promeson, — diris li, svingante la manon kaj dispuŝante la konsilantojn, — sed mi ne plu estas prezidanto; la infano kaj la frenezulo posedu la klubon!