Выбрать главу

— Grantom, — milde diris la junulino, — do, kio? Edziniĝo kaj vilaĝo? Ĉu mi kunigu tion — dume?

Grantom moviĝis, kuntiris la ŝultrojn, levis la brovojn kaj, suspirinte, korektis la okulvitrojn. Eĉ eta spuro de la misformiĝo ne restis nun sur lia vizaĝo, rigardanta el sub la okulvitroj kun ĝentila sekeco de homo, erarinta pri la kunparolanto. Runa donis la manon.

— Jes, — konfirmis li, — faru ĉion, kiel mi diris aŭ simile. Kuracilojn vi ne bezonas. Estu sana.

Kaj ŝi eliris, pensante, — ĉu li diris tion, kio ŝokis ŝin. Sed li diris tion, ĝuste tion, kaj ŝi ne divenis lian specialan minuton.

X

En la sekva tago al ŝi oni alveturigis rozojn el Ardo; tiu regiono famis pro floroj, kreskigante perfektegajn specojn kun simpleco de paradizo. Ŝi esploris ilian humidan belon kun atento kaj amo de patrino, kombanta implikitajn buklojn de sia knabo. Nur nun, kiam ĉio escepta, kvazaŭ havanta la unuan puŝon en Drud, kviete ekposedis ŝin kiel magneto, lokiganta ferajn fajlaĵojn arabeske, — ŝi ekperceptis kaj miregis pri la natura magio de floro, kreita por adorigi la mondon. Antaŭ ŝi sur ronda tablo kuŝis aromanta amaso, kun malhelaj verdaj folioj kaj kun pikanta glita glataĵo de malmolaj tigoj. La ĉien penetranta aromo, ŝajnis, estis ĝuste tiu rozkolora lumo, kaŝiĝanta inter petaloj, kiun malhavas artefaritaj rozoj. La floroj mem kuŝis inter sia kuraĝa foliaro en mirakla diverseco de la belo, tiom ĉarme senhonta, kia ekzistas en dormanta junulino, disĵetinta la brakojn. Pala lumo de atlase volviĝintaj petaloj tenere kontrastigis patrician lukson de nokte skarlata korolo, kies malmolaj petaloj, ŝajne ligitaj de voto, ruĝis ne malfermiĝante. Inter ilia purpuro kaj aŭroro kiel neĝo, falinta en majo, buntis blankaj rozoj, per kiuj, nevole kolorigante ilin, la vorto „rozo“ komunikas komfortan vivecon, spirantan blankan ĉarmon. Kaj flavaj — ĉu ni nomu ilin tiel, ripetante la malnovan pekon de la malfidela vorto, — ne, ne oraj, ne flavaj, sed tio, kio en la brilanta specialeco de tiuj vortoj restas nedirita, — estis inter la ceteraj reĝinoj similaj al rara veluro, en kies faldojn kuŝiĝis densa radio.

Runa dismetis ilin, merginte en florujojn, kaj tie, pli belaj ol ĉiuj delikataj arabeskoj de la valora vitro, ili okupis la destinitajn lokojn por renkontadi rigardojn.

Dum la junulino okupadis sin pri tio, en ŝi kreiĝis letero; sed ne tuj ŝi komprenis, ke tio estas letero. Distriĝeme enprofundiĝante en la florojn kaj ilian aromon, egalan al la amo mem, ŝi aŭdadis vortojn, aperantajn en desegnaĵo de penoj; en la animo de moviĝo de la fingroj kaj rozoj, en la tuŝado mem. Jen malkroĉiĝis la tigoj, kunigi kiujn ŝi deziris por efekto, al tio malhelpis volviĝinta internen florburĝono, kaj sen sono komenciĝis parolo: — „Mi deziras renkontiĝi kun vi, kontroli kaj revizii min“. — Tiuj vortoj estis direktitaj al la firma kaj fidinda mano, ne simila al la virineca mano de Lids, sendinta tiun floraron, pri kiu ŝi absorbite estis okupiĝanta nun, — al la imagata mano ŝi estis alparolanta, al la neekzistanta, sed necesa, kaj en tia mano pense vidis ŝi siajn rozojn. — „Prenu ilin, — diris tiu, kies vizaĝon ne vidis Runa, — nenion timu apud mi“. — Sur ŝian manon falis petalo. — „Mi atendas, ke vi skribos al mi“, — sugestis li; tiumomente, pikinte la fingron, pro kio la moviĝo de la mano hazarde kunigis du rozojn, blankan kaj vinruĝan, ŝi ekvidis ilin alpremiĝintaj, en tiom malsama, sed tiom interne proksima kaj reciproke necesa belo, ke tio ne povis ne esti. — „Kion scias ni pri ni mem kaj, se mi skribas al vi, — ĉu tio estas hazarda? Esti kune, — dume tio estas ĉio, pri kio mi pensas. Ĉu vi ĝojas pri tiuj vortoj?“ — tiel, sen penso pri la nevidebla ĉizilo, skulptanta humoron, improvizis ŝi la parolon al la firma mano; ĉi tiam oni donis al ŝi leteron.

Lasinte la florojn, Runa komencis legi afablan kaj spritan rakonton de brava gajulo: — flato, ŝercoj, observaĵoj, spritaĵoj kaj himnoj, — tiu facila, nur por trankvila koro rimarkebla premo de vira vaporo, per kiu efikas psiĥologoj de la kora sporto. Sen rideto legis ŝi la kutiman kaj artan flaton, sed tie estis postskribo, kie unu nomo — Gall — peze maltrankviligis ŝin: „Jen nigra novaĵo, nature kaŭzanta respektan silenton, — kaj mi formetas la plumon; kapitano Gall mortis en Azuĝo pro febro. Pacon al lia bona animo“.

Ŝi kvazaŭ estis vipita al la okuloj, kaj, tuŝinte ilin per malvarma mano, ankoraŭfoje legis Runa la elokventan postskribon. La samon legis ŝi, — nek pli, nek malpli; nur pli — en sia animo, kompreninte, ke la letero, ĵus naskiĝinta en ŝi, dum ŝi estis dismetanta la florojn, — estas ĉifita jam per tiu bato; ke ĝi estis pensata kaj destinata en Azuĝon, — por saviĝo — al la pereinta oficiro.

XI

Fine de septembro Runa transloĝiĝis en Gvinklon, kie montoj ĉirkaŭas la valon per ĉiela neĝo, strikte ordoninte al la servistaro al neniu sciigi ŝian adreson, kaj al ĉiuj malpermesis skribi al si. Ŝia rondo, eksciinte pri tio, interŝanĝis rigardojn kun ceremonia rideto, salutanta kapricon, iĝintan leĝo.

Ŝi luis de vilaĝa familio ĉambron kun malriĉa meblaro, vivante, kiel vivis ĉirkaŭantaj ŝin homoj, superinte mokajn aŭ malbondezirajn rigardojn, ŝi laboradis en vitejoj kaj en ĝardenoj, lacege trenante korbojn, plenajn de vinberoj kaj prunoj, fosante la teron, lavante sin en rojo, ekdormante kaj ellitiĝante kun ĉielruĝo, nutrante sin per acida pano kaj lakto, ne sciante librojn, malproksime forirante en la arbaron, en kies sovaĝa maso ŝi malgaje pririgardadis sian internan mondon, kiel oni rigardas al valorega vazo, perdanta sian fermitan unuecon pro disiginta ĝin fendo. Malgraŭ tuta ŝia laco, tuta ŝia sopiro en tiu ĉi mondo, kie same sonas kareso kaj insulto, kie emo anstataŭas deziron, kie neniu vidas foliojn kaj florojn tiel, kiel vidas ilin ni, kvazaŭ legante libron, — nenion perdis ŝi kaj el la staturo, kaj el siaj esprimoj kaj, tremante per la maldika ŝultro sub pezo de fruktaj korboj, ŝi iradis same, kiel eniradis al balo. Ŝi sunbruniĝis, ŝiaj manoj ruĝiĝis kaj komencis malboniĝi, sed ŝi sekvis al la plano kun persisto de homo, suferanta pro sendormeco, kiu, turninte la vizaĝon al la muro kaj nombrante ĝis cent, pretas ankoraŭ kaj ankoraŭ ripetadi la nombradon, — ĝis li ekdormos. Tiel pasis semajno, dua, — en la tria ŝi eksentis, ke por ŝi estas bona kaj plaĉa tiu ĉi tero, etendiĝinta sub floranta laboro; ke „mi“ kaj „ŝi“ kunigeblas en „ni“, sen penso, nur per suspiro de trankviliĝo. Ŝi komencis kanteti, pace rideti al preterpasantoj, ŝovadi vergon per la piedpinto. Runa fortikiĝis.

Foje vespere kvietiĝis vento; la okcidenta ĉielo paliĝis kaj sereniĝis, kiel spegulo, reflektinta vakuon. Tri nuboj ekstaris super la ruĝa strio de la horizonto — grandaj, malrapide ruliĝis ili al la malheliĝanta zenito, — ŝirpeco de la belega lando, ne konanta vizitojn. Kiam la imagpovo atribuadis al la monumenta malpezeco de tiuj efemeraĵoj teran formon de pejzaĝo, plena de blanka lumo, tuj ĝi kun sento de vojaĝanto jam vagadis supre, en fabela soleco de nekomprenebla kaj eterna celo. Estis facile enpensiĝi sen deziroj en klara sonĝo de la animo, malferminta la okulojn, super rebriloj de tiu lando, sed ne estis facile reveni al si, — tiam, malgaje kaj fore sonorante, faladis, perdiĝante, io simila al ornamaĵo.