Выбрать главу

— Estas ankaŭ muskatvino, — ĝentile kontraŭis Ralf, — jen ĝi, la akveto por kanarioj, la malgloro de la drinkantoj kaj la mizero de la filozofio!

— Kaj kio estas tio? — demandis Rita, serioze esplorante la botelon.

— Simpla ricinoleo, — diris Murray. Finfine ĉiuj finparolis kaj finŝercis pri tio, kaj Murray komencis verŝi; la sinjorinoj etendadis al li la glasojn, alpremante mezurantan fingreton preskaŭ al la fundo mem, sed iom post iom levante ĝin pli alte, kiam leviĝadis la nivelo de vino, gluglanta el la botelo.

— Kaj mia, mia, mia modesta boteleto, kiun mi aĉetis, — diris Tavi, — ĉu mi ĝin alportu?

— Nepre, nepre! — ekkriis la viroj. Buts silente ŝvitadis, riverencadis kaj lumis, viŝante la vizaĝon.

— Do ni drinku! — proponis la plej malpacienca Flak.

Tiam iu gustumis, iu renversis la glason, kaj ĥoraj gratuloj ekbruis ĉirkaŭ Tavi, kiu, iom misglutinte la vinon, ternis, nerve svinginte la manon signe de danko.

— Al ĉiuj, ĉiuj, ĉiuj! — diris ŝi, tuj pensinte: „Interese, kiel gratulus min mia mistera konato Kruks?“

Sed ŝiajn pensojn interrompis ekkrio:

— Do mi devas rakonti, — daŭrigis la ekkriinto, — tio estis Murray, — ke en la interesega numero de la hodiaŭa ĵurnalo mi legis mirindegan aferon, — kaj mi pensis, Tavi, ke vi, eble, hieraŭ aŭdis pri tio, ĉar vi estis en Liss.

— Ankaŭ mi legis. Stultaĵoj, — diris, maĉante pirogon, Rita. — Io nekredebla.

— Do, ĉu vi ne scias? — kriis Murray. — Mi kunhavas tiun ĵurnalon. Temas pri nova inventisto. Li flugis tiel, ke ĉiuj aĥis. Ĉu vi vere nenion aŭdis?

Retenante signojn de maltrankvila emocio, Tavi kun senpeka aspekto turnis al li la vizaĝon, palpebrumante kun atenta nekompreno, kun facila nuanco de senzorga memorstreĉo.

— Mi aŭdis, — tire diris ŝi, — mi aŭdis ion tian, ion tiaspecan, sed, verŝajne, mi ekdormis kaj preteraŭskultis tion, kion oni diris en la vagono. Nu, legu!

Murray malfermis la ĵurnalon, serĉante la artikolon, kiu mirigis lin.

— Silenton, — diris Rita, kvankam ĉiuj senvorte atendis la legadon; sed Murray ne tuj sukcesis trovi la necesan kolumnon. La societo, tusetante, atendis komencon de la legado. Estis silento; al tiu silento respondis subite estiĝinta malagrable klara ekstera silento de la domo; kvazaŭ ĝi momente mergiĝis en dormon, kvazaŭ ekdormis la tuta urbo.

— Kio estas tio, kia silento estas ĉie! — rimarkis, nerve ĉirkaŭrigardante, Alica. — Ĉu vere jam estas tiom malfrue?

— Jen, — diris, dismetante la ĵurnalon, Murray. — Juĝu vi mem, kia tumulto okazis en Liss. Aŭskultu! — Sed li haltis, same kiel ĉiuj fiksinte sian atenton sur alio: rapida, laŭta frapo rigidigis kaj la leganton kaj la aŭskultantojn.

— Kio estas tio? — ekkriis Tavi, sed eĉ pli laŭte kaj postuleme tondris novaj batoj kaj, iom paliĝinte, ŝi moviĝis kun maltrankviligita vizaĝo en la kuirejon, geste petante ĉiujn sidi trankvile. Ĉe la pordo ŝin antaŭis Murray; flankeniginte la junulinon, li forte malfermis la pordon; trans ĝi, en mallumo, moviĝis homamaso.

Tiuj, kiuj komprenis, kiuj sukcesis kompreni, en kio estas la afero, jam ekkriis kaj salte ekstaris, bruante per seĝoj, sed Tavi, alpreminte la manon al la brusto, estis paŝon post paŝo retroiranta al la ĉambro.

— Fulmotondro! — diris, ĉirkaŭrigardante la gastojn, Flak; samkiel li, ĉiuj rigardadis al si reciproke, vidante, ke ĉiuj estas palaj kaj ŝokitaj. Sed Tavi kun falinta koro povis nur rapide spiri, ne kredante al siaj okuloj. Ses ĝendarmoj ĉirkaŭis ŝin; ankoraŭ du, enirinte, haltis ĉe la pordo; la ceteraj, disiginte la gastojn, plenigis la tutan loĝejon, ekstarinte observe kaj senmove, kaj en iliaj vizaĝoj brilis io ĉenhunda, preta ekataki laŭ ordono.

Kiel aĵo, kiun ni ĵus kontemplis kviete kaj senzorge, elŝirita momente el la manoj per fremda, malamplena movo, malaperas kun detruanta la humoron doloro de interna bato, tiel momente estis elŝirita, rompita kaj forĵetita la gaja floro de tiu ĉi vespero. Timo enŝovis sian angoran pikilon en la falintajn korojn de la palaj gastoj; ekstarinte, ili ekkriis kaj interŝanĝis rigardojn, vidante laŭ la vizaĝoj de la aliaj, kiom palaj estas ili mem, kiom kaptitaj kaj ŝokitaj de la aspekto de armiloj.

— Tavi! — ekkriis Alica.

— Mi rezignas kompreni ion ajn, — kun aflikto diris la junulino, malserene pririgardante haltintan sur la sojlo homon en nigra uniformo, kiu siavice atente rigardis al ŝi. Li havis rigardon, kutime markantan la centron de la sceno; en la mano li tenis tekon, kunpremante per la alia mano sian akran mentonon.

— Do klarigu, kion ĉio ĉi signifas, — diris Tavi, penante rideti, — ĉu vi venigis ilin? Vidu, kiel vi timigis nin. Mi tuta ankoraŭ tremas. Vi ja eraris, certe, ĉu? Tiuokaze pardonpetu kaj foriru; kaj mi ankoraŭ pripensos, ĉu mi pardonu vin. Tiun loĝejon okupas mi. Mia nomo estas Tavi Tum. Jen ĉio, kion vi ne bezonis scii.

— Tavi Tum, — diris la nekonato, — determini vian personecon — estas ĝuste tio, kion ni bezonis. Vi estas arestita.

Tiuj vortoj eligis ĉiujn el la stuporo. Tavi, movinte la ŝultron, depuŝis la ekkuŝintan sur ĝin manon de la ĝendarmo kaj foriris en angulon, forturninte sin kun la vizaĝo, tuŝita de larmoj kaj orgojla rideto. Ralf kaj Murray ĵetiĝis al la centro de la ĉambro, malhelpante kapti la mastrinon.

— Vi tute freneziĝis, — arde ekparolis Murray, etendante la manojn, por haltigi la ekirintajn soldatojn, — hontu!.. Ne ekzistas pli senofenda kaj milda estaĵo, ol tiu ĉi junulino, kiun vi atakas sepope!

Lin deĵetis moviĝo de kubuto.

— Ĉi tie estas homo, kiu scias, kion li faras, — akre respondis la oficisto. — Aŭ ĉu vi deziras, ke mi arestu ankaŭ vin?

Celestina, ĵetiĝinta sur la liton, amare ploregis, Rita, tremante, sensence parolis, ĉirkaŭrigardante kun mizera rido:

— Ni iru for, for de ĉi tie! Ho mia Dio, kia teruro!

Sed Buts, subite sangruĝiĝinte, ekstamfis, kaptis kaj ĵetis seĝon.

— Manojn for, mi ne permesos! — pasie kriis li.

— Silentu! — laŭte diris la ĝendarmo. Sed, jam malkuraĝiĝinte mem, Buts eksilentis kun indigna aspekto, konfuziĝis kaj kvietiĝis.

Nun, kiam estis dirita ĉio plej terura, venis, kiel ĉiam en okazoj de rapida kaj streĉita agado, mallonga silento, simila al terura bildo, senmova, sed elokvente memorata por ĉiam. Ĉiuj rigardoj celis la kaptitinon, kiu vane penis elŝiriĝi el kvar fortaj manoj, meĥanike tenantaj ŝin. Plorante, kun malfermitaj venĝemaj okuloj, kun malestime kunpremita, sed larmoplena buŝo, dum la vizaĝo tikis kaj angoris jam tute infanece, Tavi finfine ĉesis tiri sin kaj elturni la manojn, sed, kiom ŝi povis, kunpreminte la manojn, abrupte kaj impone skuis ilin. Ŝi parolis kaj sufokiĝis:

— Mi postulas, — diris ŝi kun tuta vervo de despero, — ke vi klarigu al mi vian ŝercon! Hodiaŭ estas mia festo, la tago de mia naskiĝo, kaj vi prenis min, kiel stratan ŝtelistinon! Jen miaj gastoj, miaj amikoj, — kion ili pensos pri mi?!

— Tavi, stulta! — hastis interrompi ŝin, viŝante larmojn, Alica, — ne diru sensencaĵojn!

— Ni pensos, ke ci estas infana bolaĵo, — diris, premante ŝian manon, Murray. — Aŭskultu, kun tiuj homoj estas senutile disputi. Ni restos atendi cin. Ne batu ilin kaj veturu, se okazis tiel. La eraro estas tro kruda. Diablo scias, kion ili tie konfuzis.

— Unu vorton, — diris Tavi al la homo, estranta la areston, — kian kaŭzon havas via fia afero?

— Al vi oni donos klarigojn sur la loko, — diris tiu, movante per rigardo la soldatojn direkte al la elirejo. — Mi agas laŭ ordono kaj tute nenion scias.