Выбрать главу

— Do helpu al mi, — diris ŝi apenaŭ aŭdeble, — ĉion klarigu al mi kaj kiel eble plej baldaŭ, mi malbone fartas; la racio forlasas min. Ĉu tio estas vi? Kie mi estas nun?

— Paciencu kaj fidu, — diris Drud. — Ankoraŭ ne estas tempo por klarigo; dume prefere silentu. Mi sen minaco diras tion. Ĉu al ci estas tre maloportune?

— Ne, ne tro. Sed ne plu necesas min teni. Mi ekstaros, lasu min.

— Ankaŭ por tio venos tempo. Tie, kie ni staras, estas malseke. Mi estas en akvo ĝis la genuoj.

Tavi instinkte subfleksis la krurojn. La „ci“ de Drud tuŝis nenion en ŝia animo, alpremiĝinta al savo kaj defendo; li diris „ci“ kun simpleco de homo, reganta la situacion, ne donante signifon al la formo. Ŝi eksilentis, sed senĉesa vento enigme verŝiĝadis al la vizaĝo, kaj la junulino nenion povis kompreni.

— Mi ne parolos, — kulpe diris Tavi, — sed ĉu mi povas demandi vin nur pri unu afero, per du vortoj?

— Nu, parolu, — milde konsentis Drud.

— Pro kio estas tiel mallaŭte? Kial estas vento en tiuj muroj?

— La vento blovas en fenestron, — diris, silentinte iom, Drud, — ni estas en malnova tenejo; ĝia fenestro estas detruita; la tenejo estas malpli alta, ol la tero; akvo kaj vento vagas en ĝi.

— Ĉu ni ne dronos?

— Ne.

— Mi diris nur tiujn du vortojn, kaj nenion pli, mi silentas.

— Mi vidas tion.

Ŝi kvietiĝis, balancante la piedon, pendantan sur la fleksaĵo de la Drud-a kubuto, kun celo elprovi lian humoron, sed Drud severe levis la piedon, dirinte:

— Ju malpli ci moviĝados, des pli bone. Atendu kaj silentu.

— Mi silentas, silentas, — haste respondis la junulino; stranga fenomeno renversis tutan ŝian atenton sur rondon de luma polvo, senmove staranta rekte sub ŝi kiel fosforeska nebula arabesko; laŭ ĝi kun malrapideco de muŝoj vagis flava kaj ruĝa punktoj.

— Kio lumas? — nevole demandis ŝi. — Kvazaŭ braĝoj estas disŝutitaj tie; klarigu al mi finfine, Kruks, kara mia, — vi savis kaj bonkoras, sed kial ne diri tuj?

Pensante, ke ŝi ekploros, Drud gardeme karesis ŝian manon, malvarmigitan de la vento.

— En la humida kelo lumas, putras la volbo; putraj traboj plenas de mikroskopaj insektoj; sub ili estas akvo, kaj la lume brilanta putraĵo reflektiĝas en ĝi. Jen ĉio, — diris li, — baldaŭ estos fino.

Ŝi kredis, ĵetis rigardon supren, sed nenion vidis; estis venta mallumo, katenita de silento, dum la reflektaĵoj en akvo, pri kiuj diris Drud, ŝanĝiĝante kaj transirante de unu arabesko al alia, desegniĝis kiel disa duonrondo. Ŝia angoro, finfine, atingis la limon; la strebo kompreni la okazantaĵon iĝis doloro de akra furiozo, — ankoraŭ nemulte, kaj ŝi eligus ploregon kaj frenezan krion. Ŝia tremo plifortiĝis, la spirado estis plena de ĝemo kaj sopiro. Kompreninte tion, Drud kunpremis la dentojn, ŝtoniĝante pro streĉiĝo, pligrandiginta la rapidon duoble; finfine li povis diri:

— Rigardu. Ĉu ci vidas ĉi tiun fenestron?

Glutante larmojn, Tavi viŝis la okulojn, rigardante en la direkto, iom klinita malsupren, kie, sen perspektivo, kio donis al la almontrita de Drud fenomeno imagatan permane atingeblan proksimecon, brilis en mallumo mallarĝa vertikala kvarangulo, kies internaĵo fumis per malklaraj konturoj; fiksrigardinte, eblis agnoski la kvarangulon fenestro; ĝi estis pligrandiĝanta kun tiu nerimarkata senteblo, kian donas ekzemplo de hormontrilo, se oni ne deŝiras la okulojn de ĝi. Tiu momento, aliĝinte al la magneto de la renversita konscio, lokiĝis, kiel feraj fajlaĵoj, per senmova arabesko; la timo malaperis; gaja, sensenca „hu ra!“, superfluinte, bruis en la orelojn de Drud per jubilo de ĉion priluminta diveno, kaj Tavi eksaltis en ŝiaj manoj simile al kaprido, kaptita dum ludo.

— Nenio pli, ol strangega bizarega sonĝo, — diris ŝi, ridetante; — nu, do mi parolos kun vi. En sonĝo ne hontindas; neniu ekscios, kion mi faras kaj parolas. Kion mi deziras, tion mi diros; mi bedaŭras, ke mi vidas vin nur en sonĝo. Tamen ĉu mi vekiĝu? Sed la sonĝo ne plu timigas… Ni ion devus klarigi, estimata Monte-Kristo [20]. Ne aŭdacu, ne aŭdacu alpremi min forte! Sed teni vi povas. En sonĝo mi ne ĝenas min, la afero ne gravas. Sciu, ke vi estas agrabla por mia koro. Kaj ĉu mi estas agrabla por vi? Kie estas via maŝino kun sonoriletoj? Kial sciis vi, ke mortis la maljunulo? Kio vi estas, diru al mi, mistera homo? Kaj kiel vi vivas? Ĉu ne sentas vi enuon, malfacilon inter sentalentaj stultuloj?

Parolante tiel, ŝi ridis kaj skuis lian obeeman manon, alpremiĝante al lia brusto, kie ŝi sentis sin komforte, pensante samtempe pri rajtoj de sonĝo ne sen riproĉo al si, sed en ekstrema pigro kaj laco.

— Ĉu mi ruĝiĝas? — pensis ŝi laŭte.

— Do, ĉu tio estas cia sonĝo? — demandis Drud tiel speciale, kiel sonas voĉoj en sonĝo.

— Nu jes, sonĝo, — senzorge paroladis la junulino, tenante lian manon kaj rigardante al la alfluganta fenestro, — sonĝo, — ripetis ŝi, levinte la kapon, por pririgardi la brikan masonaĵon. La fenestro ĉirkaŭprenis ilin kaj transĵetiĝis malantaŭen.

— Sonĝo, — frotante la okulojn, diris, stamfinte, Tavi — Drud jam mallevis ŝin. La sensentiĝintaj kruroj devigis ŝin apogiĝi al la tablo, kaj pro la moviĝo, tintinte, lada kruĉo ruliĝis sur la planka plato. Stebbs, senvorte, levis ĝin, lumante kaj ridetante per tuta sia estaĵo.

Ŝi tremeris, rektiĝis kaj transmovis la rigardon de Stebbs al Drud; depaŝis, emociiĝante, prenis la kruĉon kaj ĵetis ree, aŭskultante, kiel tintas la lado. La voĉo de la aĵo, nemalkomponebla al fantomoj, malkovris la veron.

— Tio ne estas sonĝo, — malrapide elparolis la junulino, eksidante kaj kunmetante la manojn; ĉio ekbrilis kaj tondris en ŝi kiel mirakla bato.

Drud ekrigardis al Stebbs, dirinte per la mano, ke li foriru. Tavi, kunpreminte la manojn, aliris du paŝojn pli proksime, tiel ke Drud estis nun apud ŝi.

— Rigardu al mi longe!

Li ekrigardis kun tiu esprimo, kies deziron li divenis en ŝi, — obeeme kaj simple.

— Nun ne rigardu al mi.

— Dio estu kun ci, mi ne rigardas, — emocie diris Drud, — eksidu kaj ekregu cian koron. En ci mem ci trovos ĉion.

— Ne tuŝu, ne paroligu min, — apenaŭ aŭdeble diris Tavi. — Alie io konfuziĝos…

Sed la okazintaĵo en ties tuta skalo estis super ŝiaj fortoj. Ŝi tremeris.

— Tre multe da ĉio, — diris Tavi, ekrigardante al Drud kun pala kaj peza vizaĝo.

La faktoj estis pli fortaj ol ŝi, kaj ŝi povis venki ilin nek per rezonado, nek per emocio; tiel abrupte la vivo ĵetis ŝin sur la alian bordon, de kiu la antaŭa bordo videblas nur en nebulo, kaj ĉi tiu bordo estas mireginda, sed silentas.

— Ankoraŭ doloras la manoj, tiel premis min la soldato. Mi demandas — pro kio?

— Cin oni spionis, strebante ekscii, kie trovi Drud-on. Ni interŝanĝis vortojn, kiam miaj sonoriletoj estis ankoraŭ amuzaĵo, kiam ci per cia bona koro leviĝis por defendo de la mokato. Pro tio vin sekvadis paŝe, kaj poste veture, unu deca homo kun saĝa vizaĝo. Mia nomo estas Drud — ĉu ci aŭdis pri mi?

вернуться

20

Monte-Kristo — mistera ĉefpersono de fama romano de A. Dumas "La grafo de Monte-Kristo" (rim. de la tradukinto).