Выбрать главу

Tiutempe, ripozante aŭ pensante, sur la areno en la sama nehasta ritmo kuris la „Duopa Stelo“, semante maltrankvilajn atendojn, kreskantajn nereteneble. Kion atendis la emociita spektantaro? Neniu povis respondi al si, sed ĉiu estis kvazaŭ kaptita de nevideblaj manoj, ne sciante, ĉu ili liberigos aŭ lasos lin, paliĝantan en nekomprenebla sopiro. Tiel sentis, kiel ili konfesis poste, eĉ maniuloj de fortaj sentoj, homoj de elprovita malvarmsangeco. Jam kelkfoje inter sinjorinoj ekflugadis alta „aĥ!“ kun nuanco pli serioza, ol tiuj, per kiuj oni kolorigas tiun universalan ekkrion. La supro, nenion komprenante, kriadis „brave“ kaj frapadis per la polmoj. Tiutempe en la amaso de cirkaj aktoroj, plenŝtopintaj la elirejon, okazis moviĝo; tiuj multe vidintaj homoj estis afekciitaj ne malpli ol la spektantoj.

Pasis jam ĉirkaŭ dek minutoj post kiam la „Duopa Stelo“ eliris sur la arenon. Nun li pligrandigis la rapidon, farante, evidente, preparan antaŭkuron. Lia vizaĝo ardiĝis, la okuloj ridis. Kaj subite jubila infana krio sonore disflugis en la cirko: — „Panjo, panjo! Li flugas. — Rigardu, li ne tuŝas per la piedoj!“

Ĉiuj rigardoj samtempe celis al la ĵus rimarkita. Kvazaŭ kurteno defalis de ili; la trompo de egala moviĝo de la piedoj malaperis. La „Duobla Stelo“ flugis en la aero je futo super la tero, leviĝante ĉiam pli krute kaj alte.

Tiam, subite, trans iu nekaptebla linio, kien, saltinte kaj malkuraĝiĝinte, ĵetis sin la faligita atento, — la spektaĵo eliris el la limoj de artifiko, iĝinte miraklo, do tio, kion sekrete ni atendas dum la tuta vivo, sed kiam ĝi finfine ekbrilas, ni pretas krii aŭ kaŝiĝi. Forlasinte la arenon, Drud leviĝis en la aero al la lustroj, ĉirkaŭvolvinte per la manoj la nukon. Momente la tuta imagata pezo de lia korpo transdoniĝis al interna peno de la spektantoj, sed same baldaŭ malaperis, kaj ĉiuj ekvidis, ke super la galerioj, sub la trapezoj, rapidas, retroklininte la kapon, la homo, trairante de tempo al tempo la rondan supran spacon kun glata rapideco de birdo, — nun li estis terura. Kaj lia ombro, plonĝante sur la seĝovicoj, estis ĵetiĝanta malsupre.

La konfuzita orkestro eksilentis; sola hobojo hurlis per falsa noto kaj kiel pafmortigita rompis la kupran krion.

Krioj „Incendio!“ ne farus tion, kio estiĝis en la cirko. La galerio ekhurlis; krioj „Satano! Diablo!“ pelis ondon de paniko; ĉioma frenezo ekkaptis la homojn; malaperis la publiko: ĝi, perdinte la ligon, iĝis sovaĝa amaso, sur kies kapoj, ŝirinte fortajn ĉenojn de la racio, freneze muĝante kaj montrante la dentojn, saltadis la Timo. Multaj, en paroksismo de subita malforteco aŭ kapturniĝo, sidis, ferminte per la manoj la vizaĝon. Virinoj perdadis konscion; iuj, sufokiĝante, impetis al la elirejoj; infanoj ploregis. Ĉie aŭdiĝis krakado de balustradoj. La fuĝantoj, plenŝtopinte la arenon, kunpuŝiĝadis ĉe la elirejoj, faligante unu la alian, kaptante kaj forpuŝante la antaŭulojn. Fojfoje akra ŝriko superadis tutan tiun teruran bruegon; sonis ĝemoj, blasfemoj, bruo de renversitaj seĝoj. Kaj super la cirko, pli alte ol trapezoj kaj blokoj, krucinte la manojn, staris en la aero la „Duopa Stelo“.

— Orkestro, muzikon!!! — kriis Agassiz, apenaŭ konsciante, kion li faras.

Kelkaj trumpetoj ekhurlis per antaŭmorta muĝo, kiu baldaŭ eksilentis; ekkrakis faligitaj pupitroj; la podio malpleniĝis; la muzikistoj, forlasinte la instrumentojn, fuĝis, kiel ĉiuj. Tiutempe la ministro Daugovet, pene frotante la ostecajn manojn kaj kuntirinte la grizajn brovojn, mallaŭte diris al du, rapide enirintaj en lian loĝion, dece, sed negrave vestitaj homoj: „Tuj. Sen hezito. Mi responsas. Nokte persone al mi kun raporto, kaj al neniu kroma eĉ vorton!“

Ambaŭ nekonatoj sen riverenco elkuris kaj miksiĝis kun la homamaso.

Tiam Drud supre laŭte ekkantis. Inter la furiozo lia voĉo sonis kun forto de ventoblovo; tio estis mallonga, nekonata kanto. Nur kelkaj ĝiaj vortoj estis kaptitaj de kelkaj homoj: „La vojo senvoja…“. La kadenco malaperis en la rumoro, sed eblis pensi, ke estas ankoraŭ tri piedoj, kun vira rimo en klara vorto „aspir'“. Ree ne eblis distingi la vortojn, ĝis en paŭzo de la rumoro ili finiĝis per enigma kaj tira: „la mondon brilantan enir'“.

De la ministra loĝio sur la arenon elpaŝis junulino en robo el blankaj silkaj strioj. Pala, ne konscianta sin, ŝi levis la manojn kaj kriis. Neniu distingis ŝiajn vortojn. Ŝi nerve ridis. Ŝiaj okuloj, brilante, flugis supren. Ŝi nenion vidis, komprenis kaj sentis, krom hela abismo, ekbrilinta sur ruinoj de tiu ĉi tago per mirakla fajro.

Gall aliris al ŝi, prenis je la mano kaj forkondukis. Tuta tremante, ŝi obeis al li preskaŭ senkonscie. Tio estis Runa Beguem.

VI

Kiam, ree tuŝinte la teron, la „Duopa Stelo“ rapidege direktis sin al la elirejo, la paniko en la pasejo kreskis. Ĉiuj, kiuj povis fuĝi, kaŝiĝi, — malaperis de sur lia vojo. Multaj falis en premtumulto; kaj li sen obstakloj atingis la kulisojn, prenis tie la ĉapelon kaj la palton, kaj poste eliris, tra la ĉevalejoj, en aleon de la bulvardo.

Li ŝirmis la vizaĝon per skarpo kaj malaperis maldekstren, al lumo de strataj lanternoj. Tuj kiam li deiris, kelkaj senkompataj batoj falis sur liajn ŝultrojn kaj kapon; en lanterna radio brilis tranĉilo. Li turnis sin; la klingo implikiĝis en la vesto. Penante liberigi la maldekstran manon, kiun kaptis du homoj, per la dekstra li kunpremis ies vizaĝon kaj abrupte forpuŝis la atakanton; poste rapide ekflugis supren. Du manoj malkroĉiĝis; du aliaj ekpendis sur lia kubuto kun furiozo de rabia buldogo. La mano de Drud sensentiĝis. Leviĝinte super tegmentoj, li ekvidis noktan iluminon de stratoj kaj haltis. Ĉio ĉi estis afero de unu minuto. Kliniĝinte, kun abomeno li distingis la kramfintan pro teruro vizaĝon de la agento; tiu, fleksinte la krurojn, pendis sur li en lukto kontraŭ sveno, sed la sveno post momento trafis lin. Drud elŝiris la manon; la korpo impetis malsupren; poste el la profundo, plenŝtopita de krakado de radoj, elflugis obtuza frapo.

— Jen li mortis, — diris Drud, — pereis vivo kaj, sendube, bonega premio. Min oni deziris murdi.

Li havis antaŭsenton, kaj ĝi ne trompis lin. Li atendis la tagon de la elpaŝo kun rideto kaj malgajo — senkonscia malgajo de montarano, rigardanta de sur montopinto al vastaj nebuloj de valoj, kien ne alflugos sono. Kaj se li ridetadis, do nur al agrablaj, neeblaj aferoj — al io kiel ravita ĥoro, demandanta, tirante lin en rondon de ĝoje eklumintaj vizaĝoj: do kio estas tie, en tiu mondo, kie li naĝas kaj spiras libere? Kaj ĉu eblas tien kunvojaĝi, ferminte la okulojn pro timo?

Drud flugis super la urbaj lumoj kun indigno kaj triumfo. Prokrastante revenon hejmen, li pensis pri la atako. Serpento atakis aglon. Samtempe li konsciis, ke li estas danĝera. Lin oni penos neniigi, aŭ, se ili ne sukcesos en tio, ili ĉirkaŭigos lian vivan vojon per ĉiama danĝero. Liaj celoj estas nekompreneblaj. Krom tio, lia ekzisto mem estas absurdo, netolerebla fenomeno. Ekzistas statoj, klaraj sen ilia logika disvolvo: la Melosa Venuso en spicvara butiko, kofro kun globaj fulmoj, sendita laŭ fervojo; distancaj eksplodoj. Li rememoris la cirkon — tiel klare, ke en la aero, ŝajne, ree ekbrilis la lumo, ĉe kiu okazis en tuta sia abomeneco la scenoj de la malhela freneziĝo. La sola konsolo estis la levitaj supren kun venka krio manoj de nekonata virino; kaj li rememoris gregon de hejmaj anseroj, gakantaj, ekvidinte siajn sovaĝajn fratojn, flugantajn sub nuboj: unu ansero, etendinte la kolon kaj spasme plaŭdante per la flugiloj, ekstrebis, — same, — supren, sed la graso retenis ĝin.