— Kiel! — nevole indigninte, diris Runa. — Nur kelkaj oraj moneroj… Mi trarigardos tiun leteron. Ve al vi, se ĝi estas nesufiĉe serioza por tia senekzemple aŭdaca vizito.
Ŝi disŝiris la koverton, severe rigardante al la servistino, kiu sukcesis balbuti:
— Neniu scias, kial ni enlasis lin. En li estas io, kvazaŭ li scias, kion li faras. Li estas tiel trankvila.
Runa jam ne aŭdis ŝin. Direktinte la rigardon al la atlasa folio, ŝi estis vidanta kaj travivanta la vorton — unu vorton: „Drud“; la frazo mem povus ŝajni sensencaĵo al ajna alia animo. Ŝi legis: „Laŭ spuroj de Drud“ — nenio kroma estis en tiu letereto, sed tio estis sufiĉa.
— Donu veston, — rapide diris la junulino, momente kunpreminte la leteron, kiel oni kunpremas naztukon, — konduku tiun homon en la marmoran gastoĉambron.
Tiam, meze de nokto, ekbrilis la fenestroj, turnitaj al la ĝardeno. La lumo heligis statuojn kaj tapiŝojn; malnaturan viglon spiris tiu horo de nokta angoro, fermita en sensona ringo de sekreto. Malsanece regante sin, eniris Runa kun malvarma kaj senmova vizaĝo, kaj ekvidis tie la homon, kiu turnis al ŝi duonfermitan rigardon de la mallarĝaj pezaj okuloj. Tiuj okuloj esprimis akran, preskaŭ manian atenton, egalan al malagrable akra sono; ĉirkaŭ la vangostoj de la malhela vizaĝo krispis grizaj haroj, bukle falantaj sur la bruston, revivigante la dekokan jarcenton. Kurba linio de la razita buŝo kolorigis la tutan vizaĝon per morna lumo, rememorigante la rideton de la Gioconda [26]. Tia vizaĝo povus tremerigi, se, kantetante, oni senzorge turniĝus al ĝi. Li estis en nigra surtuto, kaj la ĉapelon li tenis en la manoj.
Runa eniris kun demando, sed kiam ŝi ekvidis la vizitanton, ŝi tuj komprenis, ke ne necesas la demando. Tio estis kvazaŭ daŭrigo de ĵus ĉesinta interparolo.
— Mi ne nomos min, — diris la nekonato, — kaj ankaŭ ne eksplikos al vi, kial nur nun, sed nek malpli, nek pli frue, mi eniras ĉi tien. Sed vi atendis min, kaj mi venis.
Tremante, per gesto ŝi invitis lin eksidi kaj, kunpreminte la manojn, eksidis mem, rajte atendante ion neaŭditan. Sen gestoj kaj rideto daŭrigis sian parolon la gasto; li kunmetis sur la akra genuo la flavajn manojn, iĝinte pli senmova, ol marmoraj Leandro kaj Hero [27] malantaŭ li kun iliaj malĝojo kaj morto. Li diris:
— Mi scias, kiel vi vivas, mi scias, ke via vivo plenas de eterna timo, ke via juneco estingiĝas. Kaj same mi scias, ke pensante en unu direkto, ĉiam pensante pri unu kaj la samo, sen ombro de espero venki tiun spuron de fulmo, pribrulinta vin meze de via bela lazura tago, vi venis al iu trankvila kaj malgaja decido.
Per tiuj vortoj ŝia stato estis kaptita kaj montrita al ŝi mem.
— Vian nomon, — diris ŝi, forŝanceliĝante, kaj tiel raŭke, ke tio estis proksima al ekkrio. — Unuan fojon mi vin vidas. Kioman fojon vi vidas min? Ĉu mi parolis kun vi? Kie? Diru, kiu perfidis min? Jes, mi jam ne vivas; mi sonĝas kaj pereas.
— Kiu ajn mi estu, — diris la nekonato, ĉesiginte sian senmovecon kaj facile balanciĝante kun profunda kaj malbonsigna distriĝemo, — mi, samkiel vi, estas malamiko por li, sekve, — amiko de vi. Ekde nun, se nia interparolo kunigos nin, vi nomos min simple — „Estro“. Drud devas ne plu vivi. Lia ekzisto estas netolerebla. Li enmiksiĝas en la leĝojn de la naturo, kaj li mem estas rekta negado de ili. En tiu estaĵo kaŝiĝas gigantaj fortoj, kiuj, se li ekdeziros direkti ilin al ajna flanko, kreos katastrofojn. Eble, mi sola scias lian sekreton; li mem neniam malfermos ĝin. Vi renkontis lin en la momento de amuziĝo — de brila defio al ĉiuj, kiuj, renkontante lin en homamaso, malproksimas de pensoj aliaj, krom tiu, ke ili vidas ordinaran homon. Sed lia influo estas grandega, liaj ligoj estas sennombraj. Neniu suspektas, kiu li estas, — unu, dua, tria, deka nomo malfermas por li fidemajn pordojn kaj orelojn. Li vagadas en atelieroj de junaj drinkemuloj, sugestante al ili aŭ delogante ilin per pejzaĝoj de nekonataj planedoj, fajfas por poetoj oratoriojn kaj simfoniojn, dum la vivo kriegas pri plej nedigestebla simpleco; esperigas inventistojn, malkvietigas sonĝojn kaj enmiksiĝas en la sorton. La senmovan, por ĉiam donitan, kiel klara bildo, vivon kirlas li, kaj ŝanĝas, kaj en brilantan foron movas ĝin kun rido. Sed ne sufiĉas tio. Ekzistas vivoj, kiujn la severa leĝo destinis al seneliraj malriĉo kaj suferado; malvarma glacio kiel firma krusto kuŝas sur ilia neaŭdebla fluo; kaj li rompadas tiun glacion, lasante al la suno penetri en la mallumon de la profunda akvo. Li determinas kaj solvas okazojn, kiuj laŭ lia volo komencas brili fabele. La mondo plenas de liaj vortoj, subtilaj spritaĵoj, mortigaj rimarkoj kaj animaj moviĝoj sen scii pri la fonto, disvastiginta ilin. Tiu homo devas malaperi.
Kie malfortulo malamas — tie fortulo neniigas. Volo kaj oro parolas nun inter si. Faru elspezojn necesajn, eble, frenezajn; sed memoru, ke ne ekzistas saviĝo sen batalo; ne vi faros tiun baton. Ni komencos de malproksime, firme kunpremante per ringo. En la mondo vagadas ciganoj, kaj ili scias multon, kio estas atingebla al neniu, krom iliaj malpuraj nomadejoj. Ili estas avidaj kaj kaŝemaj. Tamen ĉemane mi havas kelkajn homojn de speciala speco, enprofundiĝintajn, same kiel mi, en kontempladon de fumaj figuroj de la vivo, en ties glitantan kaj apenaŭ aŭdeblan flirtadon. Ni venu laŭ la ora pado al tiuj ĉifonaj, harkovritaj nomadoj, kie, sub baskoj de koloraj tendoj, kaŝiĝas ruza belo kaj informoj de plej malsama speco, laŭ tiuj linioj, sur kiujn ni devas paŝi. Sed ni ne neglektu ankaŭ helpon oficialan, nur kun singardemo kaj ekstrema elekto, se ni ne deziras, ke nia serĉado iĝu konata de ĉiuj. Tiuokaze niaj kartoj iĝus miksitaj kaj damaĝitaj de tiu kontraŭeco al la cetera realo, en kiun ni trafos kun nia tasko.
Ju pli aŭskultadis lin Runa, des pli klare aperadis ŝia espero; kaj ŝi jam ne deziris demandi, sed nur, sole, agi. Obtuza kurteno kovris ŝian animon; sen krueleco, sen klara konscio por si mem, al kio ŝi decidiĝas, beate ridante, diris ŝi:
— Estu Estro. Mi nenion avaros por tio, pri nenio bedaŭros, sed atendos pacience kaj donos ĉion, kio necesas.
Ŝi eliris kaj alportis tutan monon, kiun ŝi havis en tiu momento, krome ŝi alportis ĉekon por granda monsumo.
— Ĉu sufiĉas tio?
— Dume sufiĉas, — diris la gasto, — nun mi povas bonege pasigi la tempon. Nu, freneza knabino, diru, kio, se unu el la plej rimarkindaj friponaĵoj okazis ĵus antaŭ viaj okuloj?
Sed ŝi ridetis, — tiel malforte, kiel malforte efikis ŝin la ŝerco.
— Vi pravas, — diris la vizitanto, ekstarante kaj farante profundan riverencon. — Kiam venos la tempo, mi sciigos vin pri ĉio grava. Bonan nokton.
Li diris tion kun akra rideto, atente ekrigardinte al ŝi.
Ĉu esprimiĝis en tiuj malmildaj vortoj ŝia propra soifo de la kvieto, forfluginta en deliron kaj teruron, aŭ estis tuŝita ankoraŭ io, pli grava, — sed momenta doloro misformis la vizaĝon de la junulino. Tremerinte, ŝi rektiĝis kaj ekregis sin.
— Iru, — diris ŝi, rapide kaj peze spirante, — vin vokas la nokto, sendinta vin ĉi tien. Iru kaj mortigu lin.
— Mi trovos kaj sekvos lian spuron; mi iros laŭ la spuro sen deŝiro, — diris Estro. — Mi hastas, foriras.
Li eliris; lia kaleŝego deveturis; la rapide forfluganta frapado de la radoj, bruinte ĉe la perono, baldaŭ iĝis malklara zumado. Aŭskultante ĝin, Runa parolis kun si mem, kunpremante la manon, ridis kaj ploris.
Ekde tiu nokto komencis pli malrapide flui la tempo. Ŝia maltrankvilo kreskis; senmova persisto de homo, devigita pasive atendi — kaj eble en tiuj horoj, kiam rompiĝas plej akraj anguloj de la sekreta agado, glitanta sur la tero, — kreskis en ŝi kiel ŝtoniĝanta maso, morne kunpremigante la lipojn ĉiufoje, kiam ŝi klare imagadis la finon. Plu en ŝiaj tagoj glitadis la rideto aŭ la vizaĝo de Drud, kvazaŭ por ĉiam donita kiel kunulo, sed jam ne tiel ŝokante, ne tiel faligante per potenca puŝo, kiel tio estis antaŭnelonge. Nun malklare imagiĝadis al ŝi apud li alia vizaĝo, sed kun nekapteblaj kaj subtilaj trajtoj, kun apenaŭ esprimita aludo de maltrankvila lumo; jen malaperadis, jen aperadis tiu vizaĝo, kaj ŝi ne povis klare distingi ĝin. Tiutempe ŝia perturbita penso iradis laŭ cirklo, kunpreminta en si senton de senkonscia perdo kaj obtuzan timon de mensa malsano. Tiu stato, plifortiĝante, malfortiĝante kaj ree fortiĝante, atingis finfine mornajn dezertojn, en kies plumba lumo tordiĝas kaj krias la vivo.
26
la Gioconda — prononcu [la ĝokónda], fama pentraĵo de Leonardo da Vinci pri virino kun mistera rideto (rim. de la tradukinto).