En la dua tago post kiam Drud, ridante, transiris la limon, metitan per la terura ĉaso, Estro vizitis Runa-n lastfoje. Kiel verdikton, elaŭskultis ŝi liajn vortojn, ne levante la rigardon, nur kviete fingrumante la radikon de la ventumilo; pli pala ol perlo estis ŝia vizaĝo. Ŝajnis, ke la malamo mem, preninta teruran homan aspekton, sidas kun ŝi. Liaj vortoj siblis kaj bruligis, kaj li kun peno, tra la spirado, disŝirita de la kolero, rapide, kiel pafojn, ĵetadis ilin:
— Estis neniu momento en la ligo de ĉiuj niaj agoj kaj vortoj, ne kontrolita kun precizo de astronomia kronometro. La amikoj estis silentigitaj; la perfiduloj estis trovitaj kaj mortigitaj; ĉio sentaŭga, senutila en tiu afero estis kondamnita al mizereco kaj malagado. Ni antaŭzorgis hazardaĵojn, elkalkulis miliononojn de ŝancoj, — pli, ol elkalkulas la naturo mem, produktante vivan estaĵon, faris ni, sed la plej bona momento estis perdita. Kiel, kie, kiu faris eraron? Ankoraŭ ne klaras tio, sed ĉu gravas? Kiun linion, kiun nuancon de penso de iu el la homoj, ligitaj kun ni, ni preteratentis aŭ atribuis al ĝi neĝustan signifon? Ha! Mi denove demandas tiun ĉi malplenan aeron, kiam ĝi jam estas malplena kaj senkulpa! kiam eblas rigardi supren nur al birdoj! kiam la malkuraĝiĝinta, aŭ malforta, aŭ delogita de li koro, trankvile ridetante, ekkuŝas dormi post kvieta suspiro!
Li eksilentis, kaj Runa levis la okulojn. Sed pli multe ektimis ŝi nun, ol iam en la plej malbonaj minutoj de sia deliro. La furiozo mem kun tikanta blua vizaĝo kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la okuloj, superverŝitaj de obskuro, rabie tranĉis per sia akra brilo la tremerintan rigardon de la junulino.
— Mi malbone fartas, — diris ŝi, — iru; ĉio estas finita. Kaj ĉio estas finita inter ni.
Subite malforta iĝis lia voĉo; la ŝultroj velkis, la rigardo estingiĝis, la manoj, perplekse kaj senhelpe tremante, kvazaŭe serĉis apogon. Li ekstaris premita; malvigle kaj obtuze ĉirkaŭrigardinte, li malgaje movis la brovon kaj direktis sin al la elirejo.
— Mi estas nur maljunulo, — aŭdis la junulino, — fortoj forlasas min, malfortiĝas la vido, — kaj la vivo, donita por unu impeto, ĉu restariĝos denove en sia ŝtala brilo? Mi estas rompita: la batalo finiĝis nule.
Li foriris, flustrante kaj balancante la kapon en lumo de la grandega pordo, faranta lian antikvan figuron malpeza, kiel marioneto; forgesinte pri li, Runa iris malsupren. Ŝin kondukis deziro moviĝi, dum la morto jam estis decidita en ŝia ekdorminta animo. Sed Runa ne sciis tion.
Ŝi vestis sin kaj eliris, distrite kapjesinte al servisto responde al demando, kiun ŝi nek komprenis, nek aŭdis. Ŝi ne havis celon, sed irado meze de vespera homamaso logis ŝin per malvarma ripozo de brua kaj bunta soleco. Kutime brilis fenestroj; tremantaj radioj de aŭtoj, antaŭante ĉevalojn kaj homojn, jen blindigadis antaŭe, lumante rekte en la okulojn, jen ŝprucadis el post la dorso, moviĝante kaj malaperante inter kruciĝantaj ombroj. Densa homamaso estis iranta renkonten al ŝi, dissplitiĝante antaŭ tiu ĉi pala kaj bela vizaĝo kun precizo de akvodislimo, ĉirkaŭfluanta rokon; neglekte kaj kviete iris la junulino, rimarkante nenion, krom oraj ĉenoj de vespera ilumino, dissemanta sub la ĉielo diafanan bluan gason. De tempo al tempo ŝia atento rimarkadis ion, tuj akceptantan gigantan amplekson, kvazaŭ tiu fenomeno estus subpreminta ĉion ceteran: ĵurnalon, grandan kiel domo, virinan aŭ viran vizaĝon de sur paĝoj de „La nutraĵo de dioj“ [28], larĝon de strato, ŝajnanta prilumita abismo, fendon aŭ platon de la trotuaro, tuj fariĝanta la centro, ĉirkaŭ kiu bruis la urbo.
Iom post iom la homamaso iĝadis pli densa kaj larĝa, en ĝi rimarkiĝis ioma malordo, kreskanta en facilan tumulton. Aŭdiĝis demandoj kaj ekkrioj. Kiom ŝi povis, Runa moviĝis antaŭen, ĝis ŝi estis devigita halti. Sub ŝia mano kuris infanoj; vicoj de dorsoj, kunigitaj antaŭ ŝi, estis kaŝantaj scenon aŭ eventon, ĉirkaŭ kiu estiĝis silento, kroĉiĝanta al scivolemo; se iu por momento retrorigardadis el la antaŭa vico, en lia vizaĝo lumis retenata emocio.
Kun konscio, ke la okazanta aŭ okazinta tie iamaniere rilatas al ŝi, kvankam ŝi neniel povus diri, kial tiun, sed ne alian senton kaŭzis la subita strata obstrukco, Runa laŭte kaj trankvile prononcis:
— Tralasu min.
Tiu tono, ellaborita dum jarcentoj, efikis ĉiam same. Parto de homoj desaltis, parto, fleksiĝinte, estis elpuŝita de la disiĝinta maso, kaj la junulino eniris en la rondon.
Ŝi ne rimarkis nun, ke ŝi altiris pli multan atenton, ol la homo, kuŝanta sur la tero en pozo de alpremiĝinto al la trotuaro, kvazaŭ aŭskultante subterajn voĉojn. Ĉe ŝiaj piedoj mem brilis disrampanta sanga makulo, kun acerba, humida odoro. La kuŝanto estis bonege vestita, liaj malhelaj haroj malsekiĝis en la sango kaj sur la sama sango kuŝis la duonfleksitaj fingroj de la maldekstra mano.
Senvorte, profunde kaj peze suspirante, rigardis Runa al tiu homo, cedante unu penson al alia, ĝis, fulme anstataŭante unu la alian, ili solviĝis per plena kaj gaja ĝojo. En tiu momento la junulino estis tute freneza, sed vidis, por si, kun nedubebla vereco, — tiun, kiu tiel ofte, tiel dolore, mem ne sciante pri tio, ekstaradis antaŭ ŝia kunpremita koro. Subite eksilentis kaj retiriĝis ĉiuj, kiam ekparolis ŝi.
— Ĉu vi diras, — mallaŭte diris Runa, pretere kaptinte parton de konversacio, — ke tiu homo estas memmortiginto? Ke li elĵetis sin el fenestro? Ho ne! Jen li — mia malamiko. La tero pli fortas, ol li; li mortis, mortis, jes; kaj mi ree vivos, kiel vivis.
Ridetante, pririgardis ŝi ĉiujn, kiuj, atente flustrante ion al la najbaro, mem atente rigardis al ŝi, kaj, surgenuiĝinte, ŝi alpremis al siaj lipoj la varman, pezan manon de la mortinto. Kun frapo falis la mano, kiam la junulino leviĝis.
— Pardonu, — diris ŝi. — Ĉion pardonu. En tiu mondo, kie nun estas ci, ne ekzistas malamo, ne ekzistas pasioj; ci mortis, kaj mi ripozos.
Ŝi forŝanceliĝis, rigidiĝis kaj, perdinte la konscion, ekkonvulsiis en la manoj de tiuj, kiuj, alsaltinte, sukcesis ŝin reteni. Ordinara en tiaj okazoj tumulto finiĝis per apero de kuracisto kaj voko de la propra veturilo de Runa, — ĉar kelkaj el la homamaso rekonis ŝin.
Jen ĉio, kion necesas, kion eblas, kion endis rakonti pri tiu granda animo, falinta ruine. Sed ankoraŭ kelkaj vortoj, eble, tute kontentigos esploreman leganton, kiu pensas pli malproksime, ol la aŭtoro, kaj en unu historio serĉas alian, ĝis estos elĉerpitaj ĉiuj vivoj, ĉiuj amoj, ĉiuj renkontoj kaj okazoj, ĝis kvietaj tombaj montetoj, buntaj pro verdaĵo kaj floroj, kovros la vivojn kaj farojn de ĉiuj herooj, de ĉiuj homoj de tiu modesta rakonto pri bataloj kaj aferoj animaj. Tiel, sekvante la resaniĝintan, sed tute ĉion forgesintan junulinon, ni notu kaj ŝian edziniĝon kun Quincey, kiu per firma mano etendis al ŝi novajn, ne malpli miraklajn florojn de la vivo, kaj revenon de vivĝojo, — kaj ĉion, per kio spiras kaj vivas homo, kiam la sorto favoras al li. Nur fojfoje, turnante la rigardon al la ĉielo, kie liberaj strekoj de birdoj de horizonto al horizonto tiras sian lazuran vojon, Runa Quincey penadis rememori ion, medite kuntirante siajn maldikajn brovojn; sed la momento estingiĝadis, kaj nur ties ombro, per hela eĥo revenante el malproksime, flustradis vortojn, — ĉu subaŭskultitajn ie, ĉu aperintajn pro fremda volo? — eble, aŭditajn jam en la infaneco:
28
"La nutraĵo de dioj" — fama sciencfikcia romano de H. Wells, temanta pri gigantoj (rim. de la tradukinto).