Выбрать главу

— Tiuokaze, — Runa gaje suspiris, — ĉu la „Epitafojn“ vi devos forgesi?

— Kiel?! Ĉu nur tion ci sciigas al mi, agante preskaŭ terure?!

— Ne, mi pripensas, ĉu konsolos vin io egala al la „Epitafoj“; kio same kiel ili aŭ eĉ pli forte logas vin; super kio vi forgesus ĉion, glatiginte la sulkojn?

La ministro trankviliĝis kaj verviĝis.

— Do, ĉio klaras al mi, — diris li, — verŝajne, libromanio estas cia vica hobio. Bone. Sed per tio ci devus komenci. Mi nomos raraĵojn, se eblas tiel diri, nemoveblajn, ĉar ili konsistigas familian heredaĵon. Vera, sed ne ĉiopova ŝatanto pensas pri ili kun platona korinklino de enamiĝinta kadukulo. Jen ili: „Interpreto kaj ekzegezo de Apokalipso“ de Nostradamus, de la 1500-a jaro, propraĵo de Weis; „La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo“ de Cervantes, Vieno, de la 1652-a jaro, apartenas al Dorian Camboll; la eldono tute forbrulis, krom unu ekzemplero. Plue…

Dum li estis parolanta, Runa, klininte la kapon, mediteme movadis la fingrojn laŭ la tranĉparto de sia libro. Ŝi interrompis:

— Kio, se oni al vi donacus la „Interpreton kaj ekzegezon de Apokalipso“? — senkulpe interesiĝis ŝi. — Ĉu al vi tio estus tre agrabla?

La ministro ekridis.

— Se ci, kiel en fabelo, iĝus feino? — respondis li, kaptante sin, tamen, en tio, ke li atente rigardas al la manoj de Runa, neglekte turnantaj sian libron, kun superstiĉa sento de pasiiĝinta ĉasisto, kiam en krepusko delikata desegnaĵo de arbusto ŝajnas branĉkorna kapo de kaŝiĝinta cervo. — Kaj ci meritas esti feino.

— Jes, pli ĝuste, — mi povus pace vivi kun ŝi. Sed ankaŭ vi meritas posedi la Nostradamus-on.

— Mi ne disputas. Donu ĝin al mi.

— Prenu.

Kaj ŝi etendis la raraĵon kun simpleco de homo, transdonanta al kunparolanto tedintan ĵurnalon.

La ministro ne komprenis. Li prenis kaj mallarĝiĝis la okulojn al la leda bindaĵo, poste ridetis al hela rideto de Runa.

— Ĉu? Do, ĉu ci tion legas? Ja vere, se momente tiu ĉi, supozeble, scienca verko fariĝus la oro de Nostradamus, mi, probable, ŝtoniĝus por sama tempo, por kiom, tiel malfeliĉe, ŝtoniĝis Lot.

Sen suspekto, kvankam strange kaj peze kunpremiĝis la koro, malfermis li la kovrilon kaj ekvidis la titolpaĝon kun la fama vinjeto, ĉirkaŭirinta ĉiujn specialajn librojn kaj revuojn de Eŭropo, — la vinjeto, en kies paliĝintaj strekoj rektiĝis kiel risorto, kunpremita de jarcentoj, kaj saltis en lian cerbon streboj de bibliofiloj de ĉiuj landoj kaj nacioj. Ĉio skuiĝis antaŭ li, la manoj malstreĉiĝis, la volumo falis sur la tapiŝon, kaj li levis ĝin per moviĝoj de frenezulo, estinganta imagitan fajron.

— Kiel? — sovaĝe ekkriis Daugovet. — Nostradamus — kaj sen ujo! Sed pro ĉiuj sanktuloj de cia animo, — kiu ĝino ŝtelis por ci tion? Dioj! Tertremo! Revolucio! La suno falis sur la kap'!

— Sur la kapon, — trankvile korektis la junulino. — Vi promesis ne emociiĝi.

— Se mi ne perdos la racion, — diris la malfortiĝinta ministro, alpremiĝante al la trezoro kun nebuliĝinta, pala vizaĝo, — mi ne plu emociiĝos. Sed ĉu vere Weis aŭkciis la bibliotekon?

Dirante tion, li transportis la valoregaĵon sur rondan tableton sub lampon kun bronza skulptaĵo de Genio, kisanta Revon, kaj ŝaltis lumon; poste li iom ekregis sin. Runa diris:

— Ĉio ĉi estas rezulto de mia sciigo al Weis, ke mi ĉesigas la dudekjaran proceson de „Tri Vojoj“, per kio mi fordonas la arbaron kaj la bienon kun ĉiuj ties antikvaĵoj. Weis estas ekstreme memama. Kia jubilo por tia homo, kiel li! Mi eĉ ne tre penis insisti pri mia kondiĉo; la kondiĉo estis la Nostradamus.

Ŝi rakontis, kiel okazis la intertraktado — tra peranto.

— Malsaĝa, freneza Weis, — diris la ministro, — lia patro eksedziĝis disde la edzino, por akiri la unuan eldonon de la Gutenberga preĝolibro; mallonge dirante, li interŝanĝis la edzinon al Abstner kontraŭ tricent dudek paĝoj da antikva tiparo kaj, povas esti, agis prave. Sed pardonu mian staton. Tiaj tagoj ne oftas en la homa vivo. Mi sonorigas. Ĉu ci vespermanĝas kun mi? Mi deziras montri, kio okazas en mia animo, per speciala ago. Jen ĝi.

Li premis la butonon de la sonorilo, vokis el la sino de obeo bonege poluritan figuron de lakeo kun senmova vizaĝo.

— Gratis, mi vespermanĝas hejme. Tuj ordonu pri tio. La manĝo kaj la servico devas esti ĝuste la samaj, ĉe kiaj mi akceptis la reĝon; priservos vi kaj Velvet.

Ridante, li turnis sin al la nevino:

— Ĉar la donaco, merita reĝon, estas spiro de alta potenco, kaj ĝi tuŝis min per ciaj manoj. Ha! ĉu ci estas pensema?.. Jes, stranga tago, stranga tago estas hodiaŭ. Estas bonege skui la vivon per tiaj aferoj, per tiaj dolĉaj batoj. Kaj mi dezirus, imitante cin, fari ion egalan al cia ajna deziro, certe se ci ĝin havas.

Runa, mallevinte la manojn, silente rigardis al lia ekstaza vizaĝo.

— Tio endas, tio bonas, — prononcis ŝi mallaŭte kaj strange, kvazaŭ pensante, — spiro de granda potenco estas kun ni, kaj ĝi estu distingigita kaj prilumita per pompo. Kaj mi — vi pravas en via impeto — havas deziron; ĝi ne estas materia; grandega ĝi estas, komplika kaj senprudenta.

— Nu, ne ekzistas neeblaĵoj sur la tero; diru al mi. Se rilate al ĝi ci ne povas esti Beguem, kiel estis kun la donaco, — mi alfrontos ĝin, kiel ministro kaj… Daugovet.

Iliaj okuloj klare kaj akre renkontiĝis.

— Estu tiel, — diris la ministro. — Ni interparolu ĉe la tablo.

X

Tiel komenciĝis la vespermanĝo omaĝe al la reĝo-Libro. La tablo estis primetita, kiel ĉe la reĝo. Blazonoj, lilioj kaj blankaj rozoj kovris ĝin, sur blanka atlasa tablotuko, en plena brilo de lustroj kaj kandelabroj, kies lumoj, reflektiĝante sur porcelano kaj kristalvitro, priblovadis la halon per kirlo de oraj fajreroj. La konversacio ektemis pri fortaj deziroj, kaj baldaŭ venis oportuna momento.

— Oĉjo, — komencis Runa, — ordonu, ke la servistoj foriru. Tion, kion mi tuj diros, devas aŭdi neniu, krom vi.

La maljunulo ridetis kaj plenumis ŝian peton.

— Ni komencu, — diris li, verŝante vinon, — kvankam, antaŭ ol malkovri al mi cian, evidente, specialan deziron, bone pripensu kaj decidu, ĉu mi havas fortojn ĝin plenumi. Mi estas ministro — tio estas multe pli, ol ci, eble, pensas, sed en mia agado ne maloftas okazoj, kiam ĝuste la posteno de ministro malhelpas agi laŭ propra aŭ aliula deziro. Se tiaj cirkonstancoj malestas, mi volonte faros por ci ĉion, kion mi povas.

Li faris tiun klaŭzon pro amo al la junulino, rifuzi al kiu, ĉiuokaze, por li estus malfacile kaj ĉagrene, sed al Runa jam ekŝajnis, ke li konjektas pri ŝia intenco. Maltrankviligita, ŝi ekridis.

— Ne, oĉjo, mi konscias, ke per mia decida „ne“ mi jam kvazaŭ devigas vin; tamen, mi prenas la Dion kiel atestanton, — sole de vi dependas fari al mi grandegan komplezon, kaj vi ne havas sufiĉajn kaŭzojn por rifuzi ĝin.

Rigardo de la ministro esprimis trankvilan kaj singardeman intereson, sed post tiuj vortoj ĝi iĝis iom fremda; jam sentante ion tre seriozan, la ministro interne malproksimiĝis, prepariĝante konsideri kaj pesi ĉiuflanke.

— Mi aŭskultas, Runa; mi deziras aŭdi.

Tiam ŝi ekparolis, iomete paliĝinte pro la konscio, ke per forto de tiu konversacio ŝi metas sin ekster la pasintecon, metante ĉion sur la karton en la senkompata ludo de „ĝeneralaj konsideroj“, lukti kontraŭ kiuj eblas nur per vortoj kaj per la koro.

— La deziron antaŭas negranda rakonto; vi, — kaj probable tre baldaŭ, dum vi komencos konjekti pri kio temas, — ekdeziros interrompi min, eĉ ordoni al mi halti, sed mi petas, kiom ajn tio kostus al vi, — elaŭskulti ĝis la fino. Promesu, ke tiel estos, tiam, en la ekstrema, en tiu okazo, se nenio mildigos vin, al mi restos malgaja konsolo, ke mi fordonis al mia deziro ĉiujn fortojn de la animo, kaj mi kun tremo enmanigas ĝin al vi.