Johnson saltis en la kontoron. Ili staris.
– Mi mortigis lin… – diris Rollins silente. – Ili forprenis la poŝton de mi por aliaj ses semajnoj.
Johnson kliniĝis al la serĝento. Kompreneble li estis mortinta. Ili rigaridis unu la alian. Poste Johnson ekparolis jene:
– Aŭskultu min, Rollins, neniu povas kontesti la mortpunon pro tiu ago. Sed mi estas distingita tiel…
– Stultaĵo! Se via brusto estas dekorita per ordenoj, se vi savis la vivon de la respublikestro, ĉu tio gravas? Murdi superulon, kaj… kio estis pli granda idiotaĵo: mi mortpikis lin el dorsdirekto, ĝi signifas mortkondamon. Eĉ la filo de la stabestro meritas mortkondamnon…
– Mi diras alian aferon. Ekde monatoj mi vane riskas mian vivon por morti. Mi havas gravan kormalsanon. Tial mi vens ĉi tie, ke kuglo liberigu min de la terura fino. Vi mem vidis, kiomfoje mi provis fari tion. Transdonu al mi tiun certan manieron de la rapida morto por ke mi ne devu sinmortigi min. Tiu morto estus bela tial, ĉar mi redonus la vivon de junulo. Mi diras je mia honorvorto, ke ĉiu mia aserto estas vera.
Rollins protektis. Sed li ja estis tiel juna, kaj li tiom malesperiĝis pro tio, kion li faris, krome estis tiel konvinka ĉio, kion la kaporalo diris… Li mallevis sian kapon, li tre malestimis sin, tamen li foriris…
Pos kelkaj minutoj Johnson diris tra la fenestro:
– He, tagdeĵoranto! Alkonduku la gardistojn ĉi tien!
– Kio okazis?
– Mi mortigis la serĝenton.
Johnson ekscias, ke li ne estas malsana, nur li devas morti
La kreskanta koto kaj la rivero Tangobo kun altiĝinta akvonivelo retenis la francan ofensivon. Bejo Muktar jam longe konis la sekreton de la nigre akiritaj antaŭdiroj de sinjoro Black, kaj li ekspluatis ties specialan efikon al la popolo kune kun li, krome li ricevis tridek procentojn el la brutta enspezo de la magiisto. Tiun vesperon la bejo gastigis siajn du amikojn. Ili estis berberaj montaranoj, kaj ĝuste tiel, kiel bejo Muktar, kaj ili apartenis al la pli inteligentaj, al la pli friponiĝintaj araboj. Ili kunportis skribaĵojn, kiujn bejo Muktar legis atenteme. Li sciis bone la francan lingvon, krome li skribis, legis, kaj generale trapenetris la la plej danĝera veneno de la kolonio, la duon-civilizacio. La leteroj estis skribitaj france, kompreneble li respondis tiujn france, kaj iu el liaj du gastoj tuj forgalopis. Li longe flustradis kun la alia. Ili fondis komunan negocon por ricevi la centmil frankan kapopremion. Ĉar post la paso de la pluva sezono la francoj enpenetris, estus plej saĝe reveni en Gambion kun iom da mono, kie ili fondos modestan societon de rompoŝtelistoj, kiel estis en la malnovaj, belaj tempoj. Sinjoro Black aŭskultis lin malgaje ĉe la fenestro, kiel honeste ili dividos la premion, anoncitan al lia kapo. La magiisto aŭskultadis ĉiam, kiam la bejo havis gaston, ĉar li ŝatis ekscii tion kaj jenon. Li povis aŭskultadi bonege, ĉar la bejo, se alvenis gasto, forsendis la gardistojn. Kiam ankaŭ la alia berbero foriris, ankaŭ sinjoro Black forŝtelumis. Li aperis en la tendo de la fiŝisto, nomata Hamil kaj diris grandan aŭguron al la morte timiĝinta tuarega familio. Poste li reiris al la bejo, mordetante dentopikilon. Ili estis tute klarvidaj unu pri la alia. Ili ne parolis mistike inter kvar okuloj.
– Mi venis por adiaŭi, sinjoro Muktar… – li diris anstataŭ saluto.
– Mi jam diris al vi, ke mi ne estas sinjoro, sed bejo!
– Ni ne kverelos pri tio. Ĉar mi forlasos Tangobo-n poreterne.
– Mi esperas, ke vi estas klarvida pri tio, ke vi ne rajtas foriri sen mia permeso. Nun mi ne forlasos vin.
– Ni vetu, ke mi persvados vin, se mi volas…
– Ba! Per kio vi povus persvadi min? – respondis la arabo malestime.
– Mi pensis pri tio… – Li signalis atendon al la bejo per sia montrofingro, poste ŝovintesian manon en la internan poŝon, li skrapadis inter siaj fontoplumo kaj nazumo, kvazaŭ li serĉus ian splipon, fine li elprenis malgrandan, belgan, seskuglan revolveron kaj pafis kvarfoje en la ventron de la bejo.
Muktar, kiam falis de sur la seĝo kaj vualiĝis la mondo antaŭ liaj okuloj, preterkure fulmis tra lia estingiĝanta konscio, ke la loĝantoj de la tendaro kolektiĝos, aŭdinte la kvar pafojn…
Li eraris. Ĉar la magiisto antaŭ kelkaj minutoj ordonis al la fiŝisto Hamil ĉirkaŭiri de kabano al kabono kaj diri al ĉio, se ili aŭdos kvar knalojn, ili diru kvindek preĝojn, ĵetinte sin vizaĝaltere, ĉar Guth, la malica spirito tiun vesperon estimos la tendaron per sia vizito. La korpo de la bejo jam longe malvarmiĝis, Black kun siaj stranga vivo, cilingdra ĉapelo, seskugla revolvero jam rajdis malproksime en la nokta dezerto, kaj la loĝantoj de Tangobo eĉ nun timis elpaŝi el siaj kabanoj.
Sinjoro Black kunportis la or-tenilan ponardon de la bejo, ĉiun skribaĵon kaj iom da kontanta mono, ĉar li sentis tiel, ke tia magiisto, kiel li nepre meritas finan kompenson okaze de sia maldungo, kiu agadis en tiu turpa loko laŭ moderna pensmaniero.
Rollins bladaŭ certe estus pentinta akcepti la grandanimecon de Johnson, kaj eble li ne lasus mortkondamni la kaporalon, sed okaze de nokta patrolado li vundiĝis grave kaj kuŝis en la hospitalo senkonscie. La ĵurnaloj okupiĝis longe pri la fantasta devojiĝo de la „Mortido”. Tio certas, ke la „Mortido” nun ĉi-foje, malgraŭ ĉiu influo de sia patro, finos sian surteran vivon, kaj senigite lin de sia rango, ordenoj oni ekzekutos lin, ĉar li mortigis sian superulon. Pligraviga cirkonstanco, ke li farist tion de dorsflanko. Lia advokato-defendanto, dika leŭtenanto, diris sincere, ke li ne povas kalkuli indulgon. Se li ankoraŭ havas ion fari, heredaĵo, proksimuloj, tiam li disponu.
– Ne, ne… Nenio. Tamen io. Se eblas, sendu miajn ordenojn al la adreso de junulino en Londonon.
– Kiel nomiĝas la junulino?
– Edit Horlow.
– Se mi memoras bone, virino, havanta tiun nomon ĵus petis permeson de la milita tribunalo de Oran por paroli kun vi.
La cigaredo falis el la mano de Johnson.
– Ĉu Edit? Ŝi estas ĉi tie… Ŝi venis en Oran-on! Dio mia, kia virino ŝi estas!
Kaj Edit venis. Iom elĉerpiĝinte, sed eĉ nun ŝi estis tiel bela kaj serioza, kiam ŝi sidis ĉe la najbara sribotablo. Nur ŝia vizaĝo fariĝis pli pala.
– Edit, pro Dio! Kiel vi venis ĉi tien?!
– De tiam mi sekvas vin, de kiam vi venis el Londono. Ankaŭ vi jam certe divenis, kia stultaĵo etis tiu diagnozo. Ho, se mi estus trovinta vin tiam…
– Kiel?
– Kiam doktoro Ramsay eksciis, ke vi malaperis, mi redonis la mil pundojn al Grimm, per kiu li subaĉetis lin… Vi ja ne scias pri tio. Gimm subaĉetis Ramsay-on por fari falsan diagnozon pri via koro, ĉar li volis malhelpi, ke vi edziĝu al mi. Sed Ramsay ne povis finfari tion. Li rapidis al mi, rakontis la veron, kaj mi kuregis al vi. Oni diris, ke vi foriris antaŭ kelkaj minutoj per taksio… Mi provis serĉi vin,kaj mi trovis vin en Parizo… Sed vi ne plu anonciĝis en la hotelo. De tiam mi sekvas vin… En Afriko… Jam kvar monatojn… Ho, Teddy!
Jonson dume eksidis kaj nun rigardis la plankon.
Dio mia, kiel klara ĝi estas. Li tute ne havas kormalsanon… Sed nun jam… egalas…
– Teddy! Ĉu estas espero?! Vi estis tiel fama heroo… Eble oni imputos tion…
Ŝi retropaŝis timiĝinte.
Johnson klinis sian kapon inter siajn pugnojn kaj komencis ridi, ridi tiel stentore, ke la sinjoro timeme enŝovis sian kapon.
La traktado de la milita tribunalo ŝajnis preskaŭ nur formalaĵo. Lacaj demandoj, kutimaj juraj rimarkoj. Tiuokaze la verdikto estas firma, ŝtongravurita sablono. La prezidanto turnas sin al la akuzito, ĉu li deziras diri ion laŭ la rajto de la lasta vorto?