– Mi opinias, ke ĝi estas superflua – respondas Johnson.
– Sed mi deziras paroli laŭ la rajto de la lasta vorto de la tre estimata akuzito – diras nun iu, kiu povis alveni antaŭ ne longe, kaj li forgesis deprenis eĉ sian cilindran ĉapelon pro sia timiĝo.
– Ĉu vi volas konfesi en la afero de la murdo?
– Mi opinias, mi petas.
Johnson rigardis konsternite sinjoron Black, sur kies roverso ripozis ĵus elkraĉita dentopikilo.
– Kiel vi nomiĝas?
– Thomas Black. Sed eble ni lasu tiujn…
– Homo! Vi staras antaŭ la milita tribunalo.
Sinjoro Black eklevis sian ŝultron aprobe.
– Ĉu via profesio?
– Magiisto. – La prezidanto avertis la ĉeestantojn, ke li malplenigos la procesejon okaze de simila ĝenerala bonhumoro.
– Jes, mi estas magiisto. Mi agadis sur la sino de la tangobo-anoj, kiel tiulo.
Ĉiu salte leviĝis! La personpriskribo! Tangobo! Li estas tiu! Ili kriadis dise. Jen staras perfidulo, por kies kapo estas anoncita centmil frankoj. Sinjoro Balck montris rapide ostan plateton, sur kiu estis numero. La oficiro tuj forlasas lin, ĉiu repaŝas. La sekreta servo en Afriko estas heroa entrepreno. Tiu osta plateto signifas preskaŭ senliman potencon, kies posedanto en la intereso de la ŝtato senkonsidere la rangon povas aresti kiun ajn aŭ mortigi lin surloke, kaj tiu homo ne respondecas al alia instanco, nur al siaj superuloj.
– Kiel bankrotita komercisto, subite mi falis en tiun favoran situacion, ke mi sukcesis eniri en landon Tangobo, kaj mi restis vivanta. Tiel mi povis esti je la dispono de certaj militistaj instancoj, kiuj distingis min pro tio per agrabla ostoplatato. Mi havis la taskon ekscii, kiu aŭ kiuj informas bejon Muktar pri la francaj militaj manovroj.
– Estas tre interesa, kion vi diras, sed kion vi volas diri en la afero de la akuzata kaporalo?
– Bonvolu doni al li tuj centmil frankojn, ĉar la mortpikis vive aŭ morte serĝenton Rayonne, kiu laŭ la konstanta programero de la radio valoras centmil frankojn. Ĉar serĝento Rayonne estas identa kun la spiono de bejo Muktar.
Fariĝis granda silento. Multaj homoj salte leviĝis denove, la prezidanto frapetis energie, kaj Edit ploris laŭte, sidanta en iu benko.
– Per kio vi povas pruvi tiun vian aserton?
– Kiel vi komprenas, ke kiel? – respondis sinjoro Black per sia melodia, demanda formo. – Jen estas la dokumentoj. La lastan vesperon mi interŝanĝis opinio afable kun la bejo, kaj post kelkaj salutpafoj mi foriris, sed anticipe mi traserĉis lian tablon, kaj fine mi sukcesis kapti la leterojn de la spiono, eĉ kelkajn notojn de la bejo, en kiu troviĝas la nomo de nia ŝatata suboficiro. – El tre multaj paneroj, nazumo, fontoplumo kaj ceteraĵoj fine li elprenis el la treege profunda supra poŝo seskuglan revolveron, poste tri krajonstumpojn, keran ason, kelkajn fiolojn da aspirino, kaj fine aperis la leteroj, kompreneble en trouzita stato. Li metis tiujn sur la tablon de la juĝisto.
– Sed vi estis police serĉata… Oni anoncis premion por via kapo. Kiel ĝi povas okazi? – rimarkis la prezidanto.
– Tio estas eraro. Oni anoncis premion por la kapo de petrujperfidulo. Nur mian personpriskribon oni donis laŭ la konfeso de la ŝtelisto Gazi. Kiam mi respondigis miajn superulon pri tio, ili konsilis, ke ni ne korektu la eraron, kiun kaŭzis la suspekto de neinformita oficiro, ĉar tiel mi povos eĉ pli trompe akiri la fidon de la bejo kaj ĝenerale de ĉiu afrika kanajlo.
– Mi prokrastas la tribunalan debaton. Ni tempofiksos novan ĉeftraktadon.
Restis nerespondita la komplika jura demando, ĉu la murdisto de sia superulo ne estas kulpa tiam, se lia superulo estis patrujperfidulo, sed la murdisto mortigis lin ne tial, kaj li tute ne konjektis tion? Evidentiĝis, kiam oni komparis la skribon de la serĝento kun la informleteroj, trovitaj ĉe la bejo, ke Rayonne estis spiono. Pli faciligis la aferon, ke Rollins, kiam rekonsciiĝis, diris en protokolon la tutan historion de la murdo. La juĝistoj de la milita tribunalo eksciis de Edit Harlow la antaŭaĵojn de la entrepreno de Johnson: la falsan diagnozon. La plejsupera milita tribunalo informiĝis pri ĉio ĉi kun emocia miro, kaj vere granda karaktero prezentiĝis antaŭ ili el la mirinda kaj tragikomika historio de sinjoro Johnson.
– Tiu homo meritas, ke ni neglektu la konfeson de Rollins – diris la prezidanto antaŭ la proceso en la kazino.
– Kial? – demandis la ĉefleŭtenanto la advokaton, ankaŭ kiu ĉeestis.
– Ĉar vi defendos per tio, ke Johnson mortigis la persekutatan patrujperfudulon, kaj tial oni ne nur rehabilitos lin, sed li ricevos ankaŭ la anoncitan premion, per kio li povos rekomenci sian rompitan ekzistadon en sia patrujo.
Oni dividis la centmil frankojn post la absolva juĝo de la tribunalo inter sinjoroj Johnson kaj Black.
En Parizo, kiam la „Mortido” partoprenis la aŭdiencon de la respublikestro, oni festis lin tiel, kiel ian filmstelulon. Konstante magnezio ekflamis ĉirkaŭ li, kaj estis agrabla sento, ke li ne divis surventiĝis dum ĉiu ekflamo, serĉante kaŝejon. La ministro pri militaj aferoj aranĝis lian petskribon, kaj li ekssoldatiĝis. Tiuokaze li ankoraŭfoje renkontiĝis kun sinjoro Black en Oran.
– Mi dankas, kion vi faris por mi.
– Ba, ni lasu tiaĵojn… Ĝi estis vere bagatelo. Nun mi forvojaĝos por ripozi, ricevinte la kvindek mil frankojn.
– Kion vi faros poste?
– Ĉu vi vere pensas tion, ke mi antaŭvidas la fururon? Bedaŭrinde la sorto de la homoj ne estas skribita en la meteorologiaj prognozoj.
Li kaj Edit jam vojaĝis en Londonon, kiel geedzoj.
Eble sen la multe da suferoj ne estintus la vivo tiel bela.
– Mi neniam repagos al la maljuna firpono Grimm, kion mi defraŭdis de li por reaĉeti la Anglajn Deauville-parcelojn.
Edit mire rigardis lin.
– Ĉu mi ni rakontis al vi, dum la kanalizado oni trovis ligniton sur la teroen ode Angala Deuaville? Dank’ al vi, sinjoro Grimm fariĝis milionulo.
– Nun mi komencas timi. Kiam mi volis morti, ĝi ne sukcesis. Kiam mi ŝatintus vivi, oni preskaŭ mortkondamnis min. Mi volis ĉikani Grimm-on, kaj li fariĝis bonhavulo. Ĉiu mia sopiro plenumiĝis inverse. Mi timas ĝin. Ĉar mi nun tre ŝatus feliĉigi vin, ĉu tio sukcesos?
Ĝi sukcesis.