Posttagmeze Johnson legis tri aventurajn romanojn. Li ne preferis la tro popularajn librojn, sed nun li multobligis sian ripozon per leĝeraj legaĵoj. Li tuj decidis ĉesi la legadon de la verkoj de Dostojevki, li pensiigos Bernard Shaw-on, kaj li dediĉos siajn antaŭstarantajn jarojn ekskluzive al la legado de aventuraj romanoj. Ĝi estas unuaranga vivneceso, kiam oni laboras en parceloj! Tiuj eminentaj verkistoj ja laŭ rekta linio trastrekas la milionojn da etaj kaj grandaj baroj de la socio. En la romano „Enigmo en Cumberland” ekzemple la familio de la murdinto konstante restadas en la parko, la junuloj ludas tenison, la maljunaj familianoj kartludas laŭ alta monsumo, kaj nek ĉe la plej ekscitaj partoj evidetniĝos, efektive el kio ili vivas. Admirinde, ke Haitio, Sing-Sing, la legio ĉiuj estas ekzistantaj aferoj. Kaj la plej multaj homoj deziras iri en iun absurdan ĉirkaŭaĵon kun eterna sopiro, dume le pendigas sian malsekiĝintan pluvmantelon sufiĉe malproksime de la hejtilo sur la vestokoho, aŭ li saltas elpreninte sian abonbileton sur iun aŭtobuson, kureganta al City. Oni havas tiel malmulte da perditaĵo, sed tiu malmulto ofte sufiĉas al tio, ke li donu ĉion por ĝi, kio estas speciala kaj ekscita en lia vivo, sed ĝi konsekvencas malcertecon kaj danĝeron. La aventura romano estas tiu maldika vitro, malantaŭ kiu estas pompaj budenoj kaj kolbasoj, oni povas rigardi ilin, staradi antaŭ tiuj anime frandumante, sed kiu kuraĝus rompi la maldikan vitron?
Iu frapetis, doktoro Ramsay enpaŝis.
– Bonan vesperon, nu? Kiel vi fartas?
– Bonege.
La doktoro eksidis apud lin.
– Via koloro ne plaĉas al vi. Vi estas iomete pala. Ĉu oni jam ekzamenis vian sangokonsiston?
– Ne diru stultaĵojn! Ĉu vi ne pensas, ke mi estas malsana?
– Nu ne… Ne estas verŝajne – li respondis kaj metis leĝere siajn kvar fingrojn sur la arterion de lia mano, kuŝanta sur la brakapogilo de la seĝo. Ili silentis. Milda miro estis videbla sur la vizaĝo de la kuracisto, kvazaŭ li ne komprenus ion. Poste li ekparolis kun subita interesiĝo:
– Malbutonumu vian ĉemizon, amiko mia!
Li metis la stetoskopon sur la torakon de la paciento kaj aŭskultis longe. Poste li frapetis lian vizaĝon amikeme:
– Nu… Ni vidos poste. Ĉu iu jam ekzemenis vian koron?
– La unuan fojon en mia vivo ektuŝis min kuracisto – respondis Johnson, kaj ia nekomprnebla, sinistra sento ekregis lin pro la konduto de Ramsay.
– Ĉiuokaze ni ekzamenos vian koron. Ne estos malutile fari elektrokardiogramon.
„Diablo forportu vin – pensis Johnson. Li tute fuŝis mian bonhumoron. Tiuj kuracistoj pensas tion, ke ilia scienco nenion valoras sen pozemo.” La cigaredfumo faiĝis amara en lia buŝo.
La unuan fojon en sia vivo li pensi pri la morto.
Matene, farinte la kardiogramon, oni resendis lin en sian ĉambron. Poste la kuracisto aperis ĉe li kaj diris, ke laŭ la kardiogramo, li devas informi lin pri tio, sinjoro Johnson estas grave malsana. Ekde nun li devas vivi modere.
– Vidu sinjoro ĉefkuracisto, ni parolu sincere – diris Johnson. – Kio estas la problemo? Ne traktu min delikate, mi estas laboranta homo, mi estas edziĝonta.
La ĉefkuracisto eklevis sian ŝultron, li levis siajn manojn iomete kaj refaligis tiujn denove.
– Vi havas korendoarteriton. Tio estas malofta en via aĝo.
– Ĉu ĝi estas morta?
La ĉefkuracisto rigardis la plankon.
– Ĝi estas tre grava malsano. Vi devas vivi singarde.
Post unu horo Johnson fuĝis el la sanatorio.
Baldaŭ la ĉefkuracisto konstatis ĝoje, ke la maljuna Collison, ĉe kiu li suspektis pri komenciĝanta kormalsano, li estas sana kaj forta, kiel kverko. La elektrokardiogramo desegnis pompan korfunkcion.
Nur d-ro Ramsay sciis, ke sinjoro Collison estas nesavebla kaj sinjoro Johnson estas tiu, kiu estas tute sana. Li interŝanĝis la protokolojn pri la simptomaro de la du homoj. Tiun tagon la tagmanĝo ne bongustis al li kaj sidis en sia klubo, ŝarĝita de peza animriproĉo. Sed kion fari? Mil pundoj estas alta monsumo, kaj li ankoraŭ neniam havis tiel grandan problemon.
Li saltis de sur la aŭtobuso. Enirinte tra la pordo de malnova pordo, li rapidis sur la unuan etaĝon. Li sonoriĝis ĉe la pordo, sur kiu estis bela, latuna tabuleto:
D-ro MATTHIAS SWALLOW
Physician
Johnson fuĝis el la sanatorio kaj vizitis tiun sian kuracistan amikon.
La familio Swallow sidis ĉirkaŭ la tablo kaj tagmanĝis. Tri gajaj infanoj kaj bela, iom dika virino, kara, lentuga patrino, krome la kuracisto sidis ĉe la tablo. La gefiloj bruis terure, kaj sinjorino Swallow rigardis al sia edzo malesperiĝinte:
– Mi ne povas bridi ilin, Matiaso! Mi ne povas!
– Nek mi povas bridi ilin, Marta – diris la kuracisto indiferente, poste li turniĝis al sia amiko. – Eksidu, Johnson, inter nin, se vi ankoraŭ ne tagmanĝis.
– Dankon, mi jam satmanĝis. – Li karesis la infanojn unu post la alia kaj laŭdis sinjorinon Marte, ke ŝi ne ŝanĝiĝis dum la pasintaj jaroj, poste li komencis per indiferenta voĉo:
– Mi ŝatus ricevi kuracistan informon de vi.
– Bobby, demetu tion?! Nu atendu!.. Pardonon, bonvolu daŭrigi.
– Antaŭhieraŭ iu mia amiko vizitis min en la oficejo kaj komisiis min vendi liajn ĉiujn parcelojn, li estas morte malsana kaj mortos baldaŭ, li montirs protokolon pri simptomaro, laŭ kiu li havas korendoarteriton.
– Molly! Demetu tiun bovidaĵon!.. Nu, oldulo mia, se li havas korendoarteriton, tiam finite…
Johnson viŝis sian svitantan frunton.
– Mi sentas varmon pro la ŝtuparo…
– Kiom da jaroj havas tiu kompatindulo?
– Li estas samaĝa, kiel mi.
– Oj! Li mortos tre rapide.
Johnson ekcigaredis kaj rigardis la bluan fumon reveme.
– Efektive, kio estas la korendoarterito?
– La interna endokardio dikiĝas, kiel ĉe aterosklerozo. Tiu pli dika histo ne ricevas nutraĵon, ĝi mortas, disiĝas, kaj sekvas la pli gravas stadio de la malsano, la tiel nomata ateromatozo. Ulceriĝas la interna angiotuniko, eble ĝi krevas. Kompreneble tiuj komplikaĵoj kaŭzas tujan morton ĉe la koro…
– Mi rimarkas, la knabo fartas relative bone…
– La endoarterito komence kaŭzas nenian doloron. Ĝis la interna angiotuniko ne tro dikiĝas.
– Kaj laŭ vi, kiom longe li vivos?
– Nu estas malfacile diri tion…
– Tamen, ĝenerale?…
– La la malsano estas en la komenca stato… Vangofrapu lin, Marta! Mi petas vi, vangofrapu lin!.. Mi rimarkas, se ĝi nun estas en la komenca stato, li povas vivi eĉ unu kaj duonon da jaroj. En pli alta aĝo, kiam la arterosklerozo jam estas natura porcezo, li povas vivi pli longe.
– Kaj… Kiam komencas aperi la gravaj simptomoj de la malsano ĉe juna homo?
– Ankaŭ tio varias. La koro pli longe eltenas ĉe modera vivmaniero. La doloroj, asfiksioj, kardiospasmoj komenciĝos pli poste. Povas esti, ke la malsano ekregos la pacienton post tri-kvar montaoj, povas okazi, ke li sentas preskaŭ nenion dum duon jaro. Tio certas, ke la koredoarterito signifas certan kaj rapidan morton ĉe la dudek kvar jaruloj. Kio nova sur la tereno de la parceloj?
– Nu… Ĝi porsperetas iel.
Li adiaŭis la familion kaj iris. Subite aperis la senviva, malproksima, vintra sunbrilo. Bruegis la strato, ĉiu rapidis reen en la oficejon.
Nur Johnson iris malrapide, ritme, enpensiĝinte, kun ia malgaja indiferenteco. Li pensis pri la tombejo.
– … Ĝi estas tiel, Edit. Mi devas diri sincere.
– Kial vi diras tion nur nun?
– Ĝis nun mi pensis, ke mi sukcesos aliformi mian vivon. Sed mi ne povas fari tion. Kial mi trompus vin plu? Mi ne naskiĝis edzo kaj familiestro.