– Vi paravas Teddy… – diris la knabino milde, – estas multe pli honesta afero diri tion sincere… mi ne koleras vin.
„Nu sukcesis aranĝi la aferon tiel”, diris Johnson en si mem amare. Li elektis tiun manieron de la rompi de ilia rilato. Kial fari tragedion el tio? La virinoj preferas la herooajn pozojn, eble Edit fortiĝus, se ŝi persistus apud li, kaj ŝi ne forlasus lin, kiam li estas morte malsana.
Posttagmeze li sidis en la kontoro sola. Li venis tien pli frue, ĉar li devis fari liston. Liston! Kiel ridinda stultaĵo? Absolute kial li sidas ĉi te? Li morton ne pli ol unu jaro. La sufero, la spasmoj, la asfiksio komenciĝis ne pli ol duonjaro, kiel diris Swallow.
Kaj tiam venis en lian kapon la aventuraj romanoj, en kiuj la homoj, rilate ilian burĝan profesion vizitas vesperfestojn, ludas tenison kaj parolas pri siaj flirtadoj, okazintaj la anataŭan tagon. Li nun efektive ne havas kunligon kun la multaj kapilaraj radikoj de la reala vivo, li ne estas ligita al la grizaj ĉiutagoj. Se li volas, li povas iri kasorabanto, aventuristo al la Suda maro, tiu duonjaro signifas tion, ke li povas rompi tiun maldikan vitron, tra kiu oni gapas la aventurojn malkuraĝe. Se li volus, li povus tiretadi la barbon de la lordmajoro en la Operdomo, li povus ekdanci sur la strato, aŭ li povus iri en la havenkvartalon Southampton apaĉo, ĉifone vestita. La risko ĉesis!
Sur la tablo kuŝis la petegaj kaj minacaj leteroj de la parcel-proprietuloj „Angla Deauville”, en kiuj ili repetas la prezon de la malsekiĝintaj areoj. Ili ĉiuj estas laborantaj burĝoj kun malalta salajro. Subite li ekhavis unuarangan ideon.
Li povas tiretadi ne nur la barbon de la lordmajoro, se li ne plu devas timi. Kiu havas nenion por ristik tiu povas helpi la suferantojn, tiu povas kompensi la fiaĵojn, tiun ne timigas la karcero. Li malfermis la monŝrankon. Trimil ducent pundoj estis en ĝi, kiun oni elprenis el la banko pro pagenda kambio. La luantoj de „Angla Dueauville aĉetis parcelojn por dumil sescent pundoj. Sinjoro Johnson eksidis al la tajpilo kaj skribis leteron multiplik-kopiante, en kiu li informas ilin, ke la entrepreno reaĉetos la inunditajn parcelojn por la aldonita monsumo. Li rigardis la librotenadon kaj resendis al ĉiu la pagitan monon kune kun la letero, entute dumil sescent pundojn. Li prenis sian unumonatan salajron, la restintan monon li denove fermis en la ferŝrankon. Skribinte kelkajn liniojn, li informis sinjoron Grimm pri la okazintaĵoj, poste li iris al la poŝtejo, sendinte la monon al la percel-posedantoj kaj rapidegis en sian loĝejon por paki. Post minutoj li sidis en taksion. La aŭto ĵus ekveturis, kiam Edit turniĝis ĉe la stratangulo, kaj ŝi iris rekte de la transa flanko de la strato al la domo, en kiu loĝis Johnson. Ŝi ne rimarkis la peterveturegantan aŭton, kaj Johnson sinkis en la angulon de la sidejo. Kial paroli kun Edit? Eble la knabino volas fari pluajn cedojn. Dio mia! Se ŝi scius, kiel li amas ŝin, sed vane…
La taksio baldaŭ atingis Croydon-on, kaj sinjoro Johnson flugis al Parizo per la posttagmeza, ordinara, pasaĝera aviadilo.
Ankaŭ la mortinto devas vivteni sin el io
Sinjoro Johson decidis tiel, ke fariĝos aventuristo, do kiel la romano „Enigmo en Cumberland” preskribas, li luis ĉambron en la plej bona hotelo, farigis du unuarangajn vestojn kaj decidis urĝe konatiĝi kun blonda grafino, kiu jam ekde jaroj agadas en Parizo kiel internacia spionino. Komence li apenaŭ trovis tian, post kelkaj tagoj, kiam kelkaj homoj eksciis, kian grafinon li serĉas, tiom multe da virinoj anonciĝis, ke sinjoro Johnson dubis pri ilia deveno kaj vera spiona agado. Tiel do ankaŭ li amuziĝis nur kun la turistoj de Champs Élysées kaj Montmartre, en diversaj distrejoj. Sed tion ne konvenis al lia origina decido. Li deziris neĉiutagan atmosferon dum la restintaj monatoj de sia vivo. Aventuron! Fine inventema homo gvidis lin en fifaman kazinon, troviĝanta sur la placo Pigalle. Li havis nur cent pundojn, li do decidis, ke li gajnos nekredeble altan sumon per ruleto, poste li ekveturos en la mondo, kiel ia nababo. Li ĵetis dudek pundojn sur iun numeron kaj miris, ke ĝi ne gajnis. Kia diablaĵo okazis al tiu ruleto?
… Aŭroris. Sen mono, dormeme kaj malesperiĝinte li atingis sian hotelon. Li estintus malferminta la pordon, kiam li ekvidis en la halo apud du pakaĵoj Edit-on, dormetantan en fotelo.
Li repaŝis rapide.
Hoho! Tiu virino estas pli persistema, ol li pensis tion. Dio mia! Kiel do klarigi al ŝi, ke ĉio estas vana? Ĉu diri al ŝi la veron, ke li estas morte malsana? Li ne vivos pli ol unu jaron, kaj la asfiksio, la spasmoj komenciĝos post kelkaj monatoj… Sed ĝis tiam… Li ja havas monon nek por tagmanĝo. Li ne pensis pri tio, eĉ se li estas mortinto, li devas vivi el io.
Li iris plu silente. Nur kredu la knabino tion, kiun ŝi amas, tiu estas nesavebla malbonulo. Kial reiri en la hotelon? Li tute ne povas pagi la fakturon. Venu la aventuro. La vera. Sen mono en Parizo… Ĉu li fariĝu apaĉo? Ĉu tiel dormeme? Ĉu en smokingo? Ridindaĵo. Sed estas pli bona afero! Hura! Jen estas sia propra aventura romano, kun bonega ŝanco, ke li ne ĝisvivos la malagrablan duan duonjaron, krome li povos vivi en la plej nekredebla, en la plej romantika ĉirkaŭaĵo, en la plej aventuran aventur-romano. – La legio! – Li tuj anonciĝis. Post unu semajno li estis survoje al Sidi bel Abbes.
Mi asertas, ke en la unuaj semajnoj de la ekzercado venis en la kapon de Johnson, ke ne estas tiel lastaranga morto en la lito, inter kusenoj tiom foje malestimata. Ĝi estas pli bona, kiel ekzempe dum genufleksado, plen-ekipite. Aŭ marŝante, en kvindek celsiusgrada varmego. Li atendis konstante, ke lia malsana koro subite paneos. Ĝi okazis tute male. Kvankam li maldikiĝis iomete, sed la pala koloro de la nokta amuziĝo malaperis de sur lia vizaĝo, li sentis sin forta kaj sana. Sed li sciis bone, ke en la unuaj monatoj, ĝis lia vejnaro ne estos atakata serioze, lia organismo ŝajne estos sana.
Post la trejnado de la rekrutoj oni sendis lin kun la kompanio al Mogador. Tie do li havis sufiĉe da okazo elreviĝi el la aventuro. La soldatoj de la malgranda, malpura, afrika, havena garnizono preskaŭ freneziĝis pro la enuo. Neeltenebla varmego, ĉiam la sama servo, seneventaj tagoj, cigared-odora kazerno, malpura kantino, sabla, dezerta bordo, blindiga, senlima maro. La sola amuzejo de Mogador estis la pompa, teretaĝa domo el argilbrikoj, kiun sagaca arabo, ĉar la stalo pruviĝis malsalubra por la ĉevaloj de la oficiroj, li alikonstruis ĝin „restoracio kaj kafejo”. Senrangulo Johnson renkontis tie sinjoron Black, la magiiston. Ilia renkontiĝo okazis dum vespera kunveno, kiam kelkaj legianoj decidis monrtpafi sinjoron Black ĝis la vespersignalo. La serĝento sciiĝinte pri ilia decido, li garde avertis ilin fali en nepripensitan malagrablaĵon pro ilia ago, ĉar laŭ la dua punkto de la reglamento, estas malpermesite uzi armeajn objektojn por privata amuziĝo. Tiam ili decidis mortbati sinjoron Black. Tiel jam ankaŭ la serĝento aprobis la aferon, kvankam li lavis siajn manojn.
Kompreneble nur principe.
Ni povas vidi el la supre menciitaj, ke sinjoro Black, la magiisto estis iom nepopulara en la rondo de la kolonia armeo. La leganto ne opiniu la legianojn sangosoifaj ulaĉoj. Ĉar la soldatoj pensis tion, ke sinjoro Black estas uzuristo. Kaj ili pensis tion rajte. Tamen sinjoro Balck ne estis uziristo. Por ke la leganto komprenu la aferon klare: sinjoro Black estis iu el la martiroj de la socio, kiuj estas la viktimoj de sia eksteraĵo. Li ne aspektis bona homo. Malgraŭ tio sinjoro Black estis milda kaj bona homo, kio estas maloftaĵo, rilate magiistojn. De tempo al tempo li aperis en Mogador el la direkto de la maro per boato, kunportante gumon, kopron kaj eburon. Poste en Mogador li ĝuis la ĝojojn de la monduma vivo: li legis ĵurnalon, trinkis kafon en la „restoracio”, rulumis cigaredon konsumante ĝin kaj vizitis la intitucion de vaganta kinejo, veturanta per veltolkovrita ĉaro, kiu efektive ekzistas nur en la kulturita Afriko, kaj li amuziĝis kun entuziasma ĝojo pri la plej nova Fox-kroniko, kiu tute freŝe prezentis la subskribintojn de la paco Brest-Litovski, kiam ili ĵus sorbigas la inkon de sur ilia parafo.