Dum tia restado lia amiko, la restoraciestro diris al li, ke la serĝento de la legio pruntepetas tridek frankojn de li, aldoninte, ke ne estas malutile havi bonan kontakton kun la garnizonanoj. La ruza arabo persvadis la komerciston pruntedoni malgrandajn sumojn por la soldatoj pere de li. Sinjoro Black serioze faris ĝin nur tial, ke ne estas malutile, se la restoraciestro havas bonan kontakton kun la garnizonanoj, ĉar li kutimas deponi ankaŭ lian kontrabandaĵon ĉi tie. Sed la restoraciisto konsideris la transakcion, kvazaŭ iu donus al li operacian kapitalon sen prunto por uzuraj agoj. La arabo emfazis konstante, ke li faras la transakciojn komisiite de Black, sed sinjoro Black eĉ konjekton ne havis pri tio. La restoraciestro pruntedonis monon por malpli grandaj armeaj objektoj, kontraŭ kvindek procenta interezo. Li certis, ke ili pagos tion, ĉar pro perdo armeaj objektoj ili devis stari antaŭ la milita tribunalo. Fine parto de la soldatoj decidis pridemandi sinjoro Black per ia malgrabla maniero pri la kaŝejo de la armeaj objektoj, poste ili mortbatos lin, por ke ili ne devu repagi la pruntitan monon, repreninte la garantiaĵon, ili provos vegeti sian restintajn jarojn sen la societo de sinjoro Black. Ĉar ĉiu estis ŝuldanto de la ĉambrerstro ĝis la serĝento, la garnizonanoj akceptis entuziasme tiun ĉe bankoj nekutiman manieron de la likvido de la pagodevo.
Eĉ ruleto estas menciinda afero. Ĝi apartenis al la restoracio kaj havis striktan rilaton al menciita prunt-transakcioj, ĉar la granda parto de la monsumo estis perdita ĉi tie, pruntita je uzuroprocento. Vespere ĉe la lumo de petrollampo flavaj, ŝvitantaj legianoj, premegante malprurajn glasojn de brando, ĉirkaŭsidis la tablon, super kiu ŝvebis densa svarmo de muŝoj kaj iom da stal-odoro, ĉar tiu ejo, kiel ĝenerale la parvenuoj, ĝi neniam plu perdis tute iom da karaktero de sia nigra paseo. La iluzio de la jam delonge forigitaj ĉevaloj ŝvebis tie milde, sed senteble en la aero.
Estis la tago de la elpago de la soldoj. La ebura globeto kuris gaje, la varilolcikatra proprietulo, kiu estis la krupiero, kelnero kaj kuiristo en unu persono, turnadis la nikelan krankon.
Johnson atentis, ke grandaj riskaĵoj neniam gajnas. La partoprenantoj, ludantaj per dek- kaj dudek centimoj, iafoje ricevas tridek sesoblan monon, kiam gajnas ilia numero, sed kvindek centima kaj unu franka riskaĵo ne gajnas. Li atentis la ludon jam du horojn kaj komencis konvinkiĝi, ke tiu ruleto estas influebla iel. La proprietulo ĉiam rigardas, kien estas metitaj la vetmonoj, li ridetas afable kaj turnas la krankon. Li estas diablo! Verŝajne li trejnis sin dum jaroj per tiu kaduka maŝino, kaj li povas direkti la globeton precize, post la ekturnado. Ankaŭ tio eblas, ke li oblikvigas iomete la maŝinon en la momento de la ekturnado. Nun ekzemple sur ĉiu numero estas multe da mono. Sur la numero dudek estas dudek centimoj, kaj la numero dudek tri estas vakanta. Se do la porprietulo trompas, nun gajnos la numero dedek aŭ la numero dudek tri. La globeto jam rotaciis. Ĉiu atentis, kun streĉitaj trajtoj, kun grandaj, brilantaj pupiloj, la globeto kuras, la muŝoj zumadas, la sufoka varmego estas preskaŭ neeltenebla….
Antaŭ ol la globeto falis inter la numerojn, Johnson ĵetis du dekfrankajn monojn tien, iun sur la numeron dudek, la alian sur la numeron dudek tri.
La numero dudek tri gajnis!
Dum kelkaj momentoj fariĝis tiel granda silento, ke estis aŭdebla klare, kiel rampulo ekmoviĝis inter la rafiofolioj de la tegmento. La restoraciestro, kiel mortinto, gaprigardis sur la tablon kun malfermita buŝo. La legianoj fikse, malamike rigardis al li. Esence li povintus fari duba la elpagon de la du dekfrankaj moneroj, ĉar la globeto jam kuris, kiam Johnson vetis per tiuj. Sed la drinkejestro estis klarvida pri tio, se li rifuzos la elpagon, tiam ili disŝiros lin je pecoj.
– Gajnis la numero dudek tri… – li diris laŭ sia kutima maniero, sed raŭke… – dek franka gajno sur la numero…
Kaj li elpagis la tridek sesoblan monon! Li elprenaĉis ĉiun papermonon el la tirkesto de la tablo, kaj el la naztuko, el malantaŭ loziĝinta briko, kaj el la sankta relikvio, pendanta ĉirkaŭ la kolo de sia edzino, entute tricent sesdek frankojn, poste li kaptadis aeron, fine li ekparolis jene: – La banko hodiaŭ retiriĝas…
Kaj li foriris. Li retiriĝis en la alian ĉambron, en sian privatan apartamenton, kie li falis anime rompiĝinte apud sian indiferente remaĉantan kamelon, li levis siajn manojn al la ĉielo kaj lia buŝo moviĝis senvoĉe.
La vivo estas malfacila, sed nek morti estas facile
Tricent sesdek frankoj. Ĝi estas tre alta sumo en Afriko. Fine ja la valoro de mono montriĝas en tio, por kio li elspezas ĝin. Eĉ tiam, se li elspezas ĝin por nenio. Posedo de dekmil dolaroj signifas nenion sur glaciflosumo. Johnson do ne sentis sin pli feliĉa, kiam li ekiris en la poŝo kun tricent sesdek frankoj en la vaporplena, sufoka nokto. Ombro iris antaŭ li kun ŝanceliĝanta irmaniero. Li rekonis sinjoron Black, la magiiston pri lia nigra ĉapelo. Kiu estas tiu sinjoro? – demandis Johnson sin mem. Iafoje li malaperas dum semajnoj, li ne havas familion. Ŝajne li estas demoraliĝinta eŭropano, li pruntedonas monon uzure. Konstante li tenas dentopikilon en sia buŝo, kaj liaj oreloj estas tre grandaj. Krome liaj du antaŭaj dentoj estas el oro. Diligente li legas en la kafejo la solan ĵurnalon, kiu alvenas el Sidi bel Abbes per la taga poŝto. Li havas amaran, malamikan vizaĝon, li portas fontoplumon en sia supra poŝo, kaj dum legado li uzas dratkadran nazumon, tiel nomantan „cvikker”, el la antaŭhistoria paseo de la optikistoj. Li malofte demetas sian cilindran ĉapelon, ĝenerale li nur repuŝetas ĝin surnuken per sia dikfingro. Kiam li estas sola, li ĝemas kaj kapbalancas, dum kelkaj pensoj li eklevas sian ŝultron malgaje kaj elturnas siajn manojn eksteren. Tiam li aspektas tiel, kvazaŭ li marĉandadus kun si mem, kaj bedaŭrinde li ne povas doni pli multe da mono por io, kiel ajn li ŝatus fari tion cetere. En la parcelo-profesio estis kelkaj tiaj maljunaj agentoj kun melodie plendinda voĉo, ĉiam malesperiĝintaj, similaj al distretitaj, malnovaj pantofloj, kiuj povis deziri bonan matenon tiel, kvazaŭ ili estus dirintaj: „Ankaŭ tiu ĉi tago komenciĝas bone.”
Kiam li atingis enpense tien, li aŭdis krion. Ĉar grandega mano etendiĝis al sinjoro Blkack el inter la mallumaj arboj kaj kaptis lian brakon, samtempe bajoneto direktiĝis al lia ventro.
– Pardonon… – diris la komercisto timiĝinte. Legianoj ĉirkaŭis lin.
– Ni kalkulos ĝis tri, poste diru, kien vi kaŝis niajn havaĵojn?!
– Sed sinjoroj… – mi kaŝis nenion por mi…
– Kial vi rakontas tiom multe! Piku lin!
– Haltu!
Johnson intervenis.
– Kion vi volas de tiu homo?
– Niajn armeajn havaĵojn!
– Mi petas vin, mi ĵuras, ke mi scias nenion – lamentis la atakito.
– Nun ni mortbatos vin!
– Atendu! Kiom da mono vi ŝuldas al li?
– Ni ne povas pagi tiom. Dek kvin homoj ŝuldas al li ducent frankojn.
– Mi pagos al vi la ducent frankoj, ĉu ĝi estas en ordo?
– En ordo! – respondis sinjoro Black rapide, ĉar li jam konjektis ion.
Johnson pagis la ducen frankojn. Li ne toleris la perforton, interbatadon, murdon, kaj li vidis sur la koleraj vizaĝoj, ke la vivo de sinjoro Black dependas de dekono da sekundoj.
– Jen estas la mono. Morgaŭ vi ricevos ĉion. Mi garantias tion. Kaj nun, ĉar mi aĉetis sinjoron Black de vi, se vi estas honestaj homoj, eĉ fingre vi ne ektuŝos lin. La legianoj estas sinjoroj.
– Sinjoroj, sinjoroj – rezignis alia soldato maleme, kaj ankaŭ li aldonis petegante, – mi volas elbati nur unu lian denton, aŭ ion similan… Kial vi estas kruela, Johnson? Vi ne devus misuzi tiom nian fortkarakteron.