Выбрать главу

Sinjoro Black aŭskultis tiun konversacion kun tre miksaj sentoj, kaj kelkfoje li salivis siajn sekajn lipojn langopinte. Sed fine la legianoj foriris pace.

– Mi petas vin, sinjoro, reprenu viajn ducent frankojn – diris la komercisto, kiam ili restis solaj. – Mi scias, pri kio temas. Dume mi divenis tion. La proprietulo pensis min idioto, kaj li rabadis tiujn soldatojn sub mia nomo. Mi aranĝos ĉion sen mono kun tiu fripono. Jen prenu!

Li redonis la ducent frankojn kun tia moroza, malbonhumora vizaĝo, kvazaŭ Johnson estus savinta ne lian vivon, sed li molestus lin pri io. Li diris nek tion, ke dankon. Li eklevis sian cilindran ĉapelon kaj malaperis en la nokto.

Neniu sciis pri sinjoro Black, ke li perlaboras sian vivpanon kiel magiisto. Neniu sciis pri li, ke li estas la sinjoro de la pluvo, la rivero, la tero kaj la luno, la plenpotenca direktoro de la vetero, je kies unu mangesto malaperas la sekeco. Se iu vidis lin sidi en la kafejo, portante cilindran ĉapelon kaj nazumon, vere ne tio estis la preterkura impreso pri li. Sed estis fakto kaj realo, ke mult-cent homoj rekonis sinjoron Black la plej unua fakaŭtoritatulo, rilate la menciitajn miraklofarojn.

Ankorŭ ne pasis dek kvin jaroj, kiam li bankrotis en Algiro, kiel komercisto de rest-varoj. Ĉar li perdis ĉion, li komencis agadi kiel kolportisto, li vagadis kun siaj varoj suden, kie komenciĝis Tuat, la fifama, nekonkerebla tero de la tuaregoj. Li kuraĝis iri ĝis la limo de ŝtato Tangobo. Tangobo estis malgranda tereno inter la tero de la tuaregoj kaj la marbordo. Ankaŭ la sultano de Maroko rekonis ties sendependecon. Ĝi estis iom ĝena situacio por la francoj. La loĝantaro de la ŝtato Tangobo estis suspektebla pri tio, ke forlasinte la landlimojn de la lando sekrete, ili prirabas la tribojn, submetiĝintajn al la francoj. Sed oni neniam sukcesis pruvi tion, ĉar ili estis tre pedantaj tiurilate por ekstermi la loĝantojn de la atakitaj vilaĝoj cirkonspekte ĝis la lasta homo, ke striktasence eĉ heroldo ne restu el ili. La diligenta, saĝa, araba popolo konsideras malbeno tiujn kelkajn, rabistajn, dezertajn hordojn, kiuj luktas malespeiĝinte kontraŭ la civilizacio.

Sinjoro Black fondis sian magiistan karieron per la masaĝ-aparato, farita el gumo, nomata punkto-rulilo. Eblas, ke la punto-rulilo estis malbona, aŭ la gumo kuŝis longe en la deponejo, kiu scias jam tion hodiaŭ? Tio certas, ke la tribestro M’Bala, kiu donis du funtojn da eburo por ĝi, li perturbis sian stomakon. Tiel, kiam sinjoro Black vizitis lin denove, la tribestro, suferanta de gastraj spasmoj, simple rabis liajn varojn, batigis la komerciston kaj ĵetis lin, sangantan de la kapo ĝis la piedoj en la dezerton. Tute ne doninte al li kamelon, nutraĵon kaj similajn azenaĵojn.

La trabatita, malsata, soifa, kompatinda homo trenis sin kun nekredebla tenaco dum duon tago, ĝis kiel, kiel ne, li ĝuste atingis iun oazon de Tangobo. Oni senescepte mortigis la blankajn homojn, erarvagantajn ĉi tie. Sed sinjoro Black alvenis febre, malsane, kovrita de polvo kaj sango, kun timiga eksteraĵo, liaj genuoj fleksiĝadis, li antaŭetendis sian iun brakon kaj dume kantis stentore. Kiu kuraĝus ektuŝi frenezulon, kies animon Alaho vokis al si mem? La triboj de Afriko konsideras la frenezan homon sanktulo. Kiam la veninto falis sur la teron, ili trinkigis, lavis lin, kaj poste, kiam li iomete rekonsciiĝis, ili donis al li freŝe bakitan kuskus-on. La komercisto iom post iom divenis, kie li estas, kiam do li fartis iom pli bone, li staris en la mezon de la vilaĝo kaj kantis al la popolo de Tangobo la kanton „Good night sweetheart”. Aŭdite tion, la homoj fuĝis en siajn domojn timiĝinte, la patrinoj kovris la vizaĝon de la infanoj, kaj ili ne kuraĝis iri eĉ tri paŝojn pli proksimen al la fremdulo. Sinjoro Black sciis bone, kio atendas lin, se rompiĝos la superstiĉa estimo, kiun meritas la frenezuloj, tial ĉiutage kelkfoje li kantis la kanton „Good night sweetheart”, kaj iafoje li dancis al tio.

Poste, ke li ne kaŭzon problemo per monotoneco, li refreŝigis sian programon per la kanto „Good save the King” kaj per la kanzoneto „En la orenĝiero ĉiuvespere mi atendas Mimi-on”, poste, kun la supriziga vigleco de bankrotita komercisto de resto-varoj li prezentis la nacian danco de la kozakoj apud la rivero Don. La tribestro, bejo Muktar apenaŭ restadis en la oazo, li konstante vagadis kun siaj banditoj por rabi. Li estis klera fripono, sed li akceptis la superstiĉojn de sia popolo. Li atendis rilate la novan, blankan magiiston. Neniu scias, por kio li estos utila?

Tiam okazis, ke sinjoro Black faris subitan karieron helpe de bonega ideo. Oni ja menciis, ke la berberaj paŝtistoj venos de sur la montdeklivoj de Atlaso antaŭ la komenco de la pluva sezono, kaj ili loĝos en la oazo. Sinjoro Black sciis bone, ke malgraŭ ĉiu fortostreĉo de la instancoj la afta epidemio disvastiĝis en la montaro de kelkaj monatoj. Tial iun tagon kun elstaraj okuloj, levinte siajn brakojn al la ĉielo faris parolon, en kiu li informis la popolon, ke nokte dum dormo li estis gasto ĉe la profeto por manĝi pladon da pilafo, kaj post la tagmanĝo sia eminenta amiko jene ekparolis al li: „Diru al la popolo Tangobo, ke la paŝtistoj ne revenu en la oazon dum la pluva sezono, ĉar malbona spirito estas kun ili, kaj la bestoj de la popolo Tangobo mortos, se ili akceptos la berberojn.”

Lavizaĝo de magiisto Lilungu fariĝis galkolora pro la kolero. La antaŭdiro estis ŝtata monopolo ĉi tie, kiun praktikis li, kies fruktuzon li dividis kun la ĉefo, bejo Muktar. Li tuj vidis, ke li devas venki la malhonestan konkurencon de fuŝulo, li do tuj elstaris kaj sciigis la popolon kun moka rideto, ke la estimata ĵus parolinto estis viktimo de aventuristo en sia sonĝo, ĉar la profeto pasigis la nokton kun li, kun Lilungu, kaj ili frapetis la ŝultron unu al la alia ĝis aŭroro, la profeto kisis eĉ lian frunton, poste li petis, ke Lilungu nomi lin vera amiko kaj informu la loĝantojn, ke la paŝtistoj venontaj de sur la montdeklivojn portos nur feliĉon, la bestoj de la popolo Tangobo plimultiĝos, kaj tiuj restos tiel sanaj, kiel li mem, Lilungu. La homamaso akceptis feliĉe la agrablan antaŭdiron de la magiisto, kaj ili jam preskaŭ kolere turniĝis kontraŭ la konkurenca antaŭdiristo, tiel do neniu scius, kio estus okazinta, se sinjoro Black en la lasta momento ne estus kantinta la ŝlagron „Maxim estas mia bivakejo” akompanante sian prezentadon kun konvenaj dancpaŝoj.

Sed bedŭrinde la antaŭdiro de Lilungu estis erara. La paŝtistoj kunportis la aftan epidemion en la oazon kun siaj gregoj, la bestaro de la tribo komencis morti timige. Tiam la konsilio, konsistanta el trankviliĝintaj, maljunaj ĉefoj decidis, ke sekvan tagon, post la reĝa akcepto, vid-al-vide la la Domo de Patrinoj, oni tranĉu Lilungu-on je kvar tute egalaj partoj. Tiu operacio sukcesis iel-tiel kun malpli granda geometriaj diferencoj, kaj la popolo nun jam aŭskultis pie ankaŭ la plej petolemajn programerojn de sinjoro Black. Se li ne estintus ĝisosta komercisto, li trovintus jam tute bonan lokon, kiel kant- kaj danc-artisto ĉe la tribo. Sed nun jam li elpensis pli bonan manieron por utiligi sian magiistan pozicion. Li do kunvenigis la loĝantojn, dirante al ili, ke li iros en la marbordan groton por paroladi kun la profeto, kiu vokis lin rendevui en la menciita loko. Nokte li elvenis el la groto, sidis en boaton kaj preter la marbordo li remis dum unu tago ĝis la proksima Mogador, tie li legis la ĵurnalojn, en tiu la meteorologian raporton, laŭ kiu atendeblas forta neĝado en la altaj regionoj de Atlaso, sekve de tio la baldaŭa degelo plenigos la sekiĝintajn fluejojn, la tiel nomatajn wadi-ojn, kaj dum la daŭro de kelkaj tagoj okazos eksterordinare granda pluvado, kun iom da malaltiĝo de la temperaturo. Poste li enpoŝigis sian nazumon, pagis kaj foriris. Noktomeze, kvazaŭ li venus el la groto, li aperis ĉe la bivakfajro.

– Popolo de Tangobo! Mi parolis kun mia amiko, kun la profeto! Li mesaĝas al vi, ke li fartas bone! Li petas vin flike ripari viajn boatojn, ĉar la seka sezono finiĝos dum la nova luno! La wadi-oj denove pleniĝos per akvo, falos tre multe da akvo, pro kiu verdiĝos ĉio, kaj vi rikoltos abunde.