– Bone legiano! Mi ankoraŭ neniam vidis tion!
La unua sturmo de la legianoj haltigis la arabojn. Ili retiriĝis proksimume cent metrojn malantaŭ la sablomontetojn. La rezoluta konduto de Johnson ekregis la soldatojn. La neatendita, feroca kuratako surprizis la rabistojn. Sed ĉio estis vene. La plimulto de la soldatoj falis, multaj vindiĝis, kaj la kontraŭuloj sturmis denove.
Pafo truis la manikon de lia kamizolo, glavotranĉo deglitis de sur lia balteo, ĝi fendis lian poŝon. La dua atako jam estus eksterminta ilin, nur dekope ili staris ĉe la piedo de sablomonteto, kien Johnson trenis ankaŭ la oficiron.. La sturmantaj araboj reduktis la nombron de la soldatoj ĝis kvar.
Tiam eksonis la maŝinpafilo. La saharianoj alvenis. Oni sendis ilin el Mogador por rekonstrui la ruinigitan oazon, ili ekaŭdis la pafadon kaj tuj ekmarŝis por helpi la legianojn, estantajn en prema situacio. La rabistoj fuĝis. La kameloj de la saharianoj ne estis taŭgaj persekuti sukcese la banditoj, rajdantaj sur bonegaj ĉevaloj. Kolektinte la vunditojn, ili sendis homojn por venigi ĉarojn el la fortikaĵo, kaj aŭrore la malfeliĉa patrolo revenis. Nur dek kvin homoj restis vivanta, dek kvar el tiuj estis grave vunditaj.
Nur Johnson estis la sola, kiu ne havis eĉ unu vundeton. Oni trapafis ankaŭ lian ĉapon antaŭ la dua sturmo, kaj terura glavobato detranĉis lian kartoĉujon ĉe la radiko.
Ankaŭ el tio ni povas vidi, ke la morto ne estas tia, kiel glaci-malvarmigita, frambo refreŝigilo, kiun povas mendi kiu ajn, se li havas guston al tio.
Sinjoro Johnson ŝatus morti, sed li fariĝas nur fantomo
La militista kariero de Johnson komencis preni elanon. Laŭ la raporto de la vundita oficiro oni laŭdis lin en tagordono, li ricevis dudek kvar horan forpermeson, kaj li estis prononita ricevi la honormedalon de la legio. La impertinenteco de la rabistoj fariĝis ĉiam pli neeltenebla. Ili atakis malpli grandajn partrolojn kun mirinda bonŝanco kaj evitis ĉiun bone ekipitan taĉmenton admirinde.
Foje Johnson revenis kun siaj du kunuloj el dudek homoj, alifoje li alvenis kun siaj naŭ kamaradoj, kaj sepdek soldatoj restis en la dezerto. Tiam jam la afero komencis fariĝis pli serioza por li, ĉar fine kuglo pretertuŝis lian vizaĝon, postlasante larĝan cikatron. Baldaŭ oni fiksis la honormedalon sur lian bruston dum milititsta parado kaj flirtigis la trikoloran flagon super lia kapo.
La rabistoj ekbruligis la oazon ĉe Bu Denib kaj mortigis la legianojn, senditajn pro estingi la fajron, masakris la tutan loĝantaron, brutale mortigis duon-kompanion da spahioj, poste fuĝis. Sekvan tagon aŭrore, sin trenante, preskaŭ glitante surventre aperis Johnson antaŭ la fortikaĵo en la polvo. Oni portis lin en la regiment-kontoron, kaj metinte lin sur la disfibriĝantan, ledan kanapon, oni pensis, ke jam ne estas vivo en li. Ĉiuj liaj fibroj sub lia ŝirita vestaĵo li estis kovrita per koaguliĝinta sango kaj fulgo. Lia disfibriĝinta vestaĵo multloke engluiĝis en la vundon. Poste oni lavis lin, kaj evidentiĝis, ke la nekredeble multaj frotvundoj, skrapetoj, bluaj makuloj pro batoj, korme kontuzoj kovras lin, sed li ne havas eĉ unu danĝeran lezon.
De tiu tempo oni nomis lin „Mortido”. Laŭ la legionoj la morto faras tiajn esceptojn nur kun sia kara filo. Johnson trovis tragikomika tiun situacion. Se do estas destinita la sufokiĝado kaj la spasmo, tiam li vane sopiras la heroan morton. Ĉu eble pli-malpli frue li aranĝos al si mem la aferon per kurgo?
Dume li havis denove unuarangan okazon fine aranĝi sian longe daŭrantan aferon kun la morto perarmile, laŭ la reguloj de la kavaliroj rekte-al-vizaĝe.
Post la lasta atako estis sendube, ke oni ne plu povas toleri Tangobo-n en la ĉirkaŭaĵo. Oni devas okupi ĝin. Kiel simpla estus la tuto, se oni sukcesus pruvi atakon, atribueblan al ili, se ili kuntrenus kelkajn soldatoajn, aŭ ili farus ian perfortan agon, kiu estus evidenta, kaj ĝi donus kaŭzon okupi tiun mizeran, malgrandan ŝtaton de rabistoj.
La hazardo helpis. En la restoracio de la garnizono de Bagomir iu traveturanta arabo rekonis en iu tapiŝo sian havaĵon. Li fuĝis el la oazo Kifra dum la rab-atako, li lasis ĉiun sian havaĵon tie, do la tapiŝo nur pere de iu rabisto estis portata ĉi tien. Dum la esploro oni konstatis, ke la restoraciestro aĉetis ĝin de paŝtisto el Tangobo, nomata Gazi.
– La kazo nun jam estas simpla – diris la kolonelo vespere al du oficiroj. – Ni sendos soldaton en Tongobo-n por aresti kaj venigi la paŝtiston Gazi.
– Ba! Antaŭ ol la soldato povus fari du paŝojn en la lando, oni disŝiros lin je pecoj.
– Tiam kompreneble ni tuj atakos ilin!
La du soldatoj komprenis tion. Ili devas oferi homon por havi kaŭzon anticipi la pluan rabadon kaj masakradon..
– Mi rimarkas… hm… efektive estas malfacile doni tiun ordono – murmuris iu oficiro.
– Mi trovos soldaton, kiu anonciĝos memvole.
– Kie?
– En la kantino. Vi povas fari tion kun la legianoj, kion vi volas, se vi trafos la konvenan tonon.
Tia estis la fumo en la kantino, kavzaŭ fumtubo estus elfalinta. Ĉe tablo en la angulo kvar germanoj kantis sentimentale kun malgaja mieno, per melankolia, basa voĉo: „Oh Tannenbaum, oh Tannenbaum… Li kantis pri pingloarboj. Kristnaskan kanton. Kaj certe ili vidis tiujn pingloarbojn kun neĝkovritaj branĉoj, kiuj simile al rigidiĝintaj infanaj manoj etendiĝas sur la surpa parto de la trunko. Verŝajne ili sentis la festan odoron de kristnaskaj kandeloj anstataŭ la fetoro de la kantino. Ĉe alia tablo la malalta, dika Krimalsky kaj la kolosa, kalva Korzakoff kartludis. Cetere ili apenaŭ havis parolan rilaton, ili limigis sian direndon nur je la plej striktaj anoncoj, kaj por anticipo la pluajn abomenindajn disopinion, ili ambaŭ elmetis sian bajoneton sur la tablon apud sin.
– Vi forgesis pagi dek frankojn – diris Krimalsky lakone, ĉar ĝenerale post la dudeka ludpartioj ili jam vi-diris unu la alian. Korzakoff respondis malvermkondute:
– Vi ne avertu min. Tia homo, kiu faras la lastan poenton per kvin asoj, tiu estas morala kadavro por mi.
Ĉe alia grandega tablo dek kvin homoj parolis samtempe, neniu aŭdis la alian, tial ili ĉiuj bone amuziĝis pri tio, kion li mem diris. Sur la drinkejtablo fonografo el la pacaj tempoj muzikaĉis la valson Blua Danubo, sed la nadlo jam du minutoj kuris en la sama, trivita kanaleto, ripetante tiun saman, stumpan takton, kiel ia klakadanta rado de trajno. Tiun bildon faris perfekta la odormiksaĵo de la brando, la vakso, uzita al la armilpurigado, la cigaredo Caporal kaj ia putrinta fiŝo.
– Gardez vous! – kriis la kaporalo, kaj li salte leviĝis tiel, ke la ŝeĝo flugis malproksimen el sub li. Post mallonga bruo ĉiu staris streĉe apud sia tablo, rigardante al la enpaŝanta kapitano. En la subite fariĝanta silento nur la nadlo de la gramofono ripetadis tiun saman, stumpan takton, ĉirkaŭkurante senpove en la enkaviĝinta kanaleto, kiel ia sovaĝbesto, fermita en kaĝon, falinta en turnomalsanon.
– Bonvolu eksidi knaboj! Nur tiel, kvazaŭ mi ne estus ĉi tie! La kantino estas sankta afero. He! Kantinestro, mi petas grogon kun multe da rumo, laŭ maniero de senrangulo!
Ĉiu residis sur sian lokon. La legiano ne estimas sian superulon, se ne estas necese, do post nelonge ĉio estis la antaŭa, la kantado, kverelo, ridado.
La kapitano prenis la grogon, metitan sur la drinkejtablon, li portis ĝin al la longa tablo kaj eksidis.
– Aŭskultu min, knaboj. Mi havus ornamaĵeton, kiun iu el vi povus sendi al sia amatino aŭ al siaj parencoj. Tiaĵo, kiel ekzemple unuagranga legiana kruc-ordeno, kiun ricevis soldato ankoraŭ malofte sub la rango serĝento.