Fariĝis siletno.
– Mi diras, nur tiulo anonciĝu, kiu kontentiĝas per tio, ke lia amatino ricevu la ordenon, akompanate de bela letero.
– Pri kio temas, mon commendant? – demandis Rollins.
– Pri morte temerara komisio, por kio oni donos la kruc-ordenon de la legio. Mi pensis, ke iu eble povos uzi ĝin ĉi tie, sed se ne, mi trovos homon ĉe alia kompanio por gajni tion.
Tiam jam multaj soldatoj salte leviĝis, sed Rollins antaŭis ilin:
– Mi anonciĝas subordige, sinjoro kapitano.
– Bone. Morgaŭ vi iros al Tangobo por aresti la ŝteliston Gazi, ĉar li estas suspetkebla, ke li partoprenis la prirabon de la oazo Kifra.
Fariĝis muta silento. Kiuj ĵus eksaltis, tiuj nun flankentiriĝis iomete. La sango malleviĝis el la vizaĝo de Rollins tiel, ke liaj lipoj griziĝis. Nek mortkondamno signifis pli certan finon. La kuraĝo de legianoj estas senlima. Se li havas nur dekonon da eblo por resti vivanta, li fidas tiun malrealan ŝancon, kaj li antaŭeniras sian sorton kantante. Sed nun estis nenia ŝanco. Tiu Rollins apenaŭ havis pli ol dudek jarojn, liaj okuloj tute brilis de la juneco, eble liaj grandegaj, sanaj dentoj estus tramordintaj eĉ la hufonajlon, kaj li povis ridi tel, ke li superbruis la kantinon kun sia gajeco. Nun li staris tie mortkondamnite.
– Kompreneble, se vi pripensis vin filo mia… – diris la kapitano iom malcerte.
– Mi anonciĝas, mon cammendant, kaj mi petas pluajn ordonojn – li diris rezolute. Sed antaŭ ol la kapitano povintus respondi, Johnson alpaŝis tien de iu najbara tablo, leĝere kaj gaje.
Fine batis lia horo!
– Mi raportas subordige, mon commendant, ke mi soldatservas du monatojn pli frue, ol Rollins, mi do estas pli aĝa en la rango, tiel mi havas prioritaton.
La kapitano okulmezuris lin. Do ekzistas en la legio tia homo, kiu plenkonsciante pri sia tasko, entreprenas tion. Li ne estus kredinta tion.
– Vi pravas. En la armeo gravas la vicordo. Mi bedaŭras, Rollins, mi ne povas akcepti vian anonciĝon. Sed mi rimarkis vin. – Kaj kvazaŭ nerimarkinte la malpeziĝon sur la malstreĉiĝintaj trajtoj, li turnis sin al Johnson.
– Vi ricevos dudek kvar horan forpermeson. Morgaŭ vespere je la sesa horo anonciĝu ĉe mi en la kontoro de la kompanio! Rompez! Bonan amuziĝon, knaboj!
Li ĵetis moneron sur la tablon kaj foriris.
Ĉe la sola privata ejo de la loko antaŭ la gastejo, konsistanta el tendotolo haltis kamelo, sur kiu sidis nekutime alta, burnusa homo. Elseliĝinte, kaj demetinte sian vastan pelerinon, evidentiĝis, ke li ne estas tiel alta, nur tiu strangaĵo faris nekutima lian figuron, ke li portis cilindran ĉapelon sub sia burnuso. Mi tute ne devas diri, ke sinjoro Black, la magiisto, la malnova amiko de la profeto kaj la meteorologo de la popolo de bejo Muktar estis tiu speciala, dezerta pasaĝero. Li devis iri kun tiu ĉirkaŭvojo veni en Magador-on, ĉar la haveno de la urbo estis sub kvaranteno pro variolo. Tial li iris sian vojon sur kamelo, tuŝinte la dezerton, akirinte informojn kaj kontantan monon kontraŭ la kontrabandaĵo. Dek jara araba knabo forkodukis la beston. La blinda, araba restoraciestro aŭdis bone, ke kamelo haltis ekstere, li do salutis la enpaŝanton jene:
– Salem…
– Mia flanke la feliĉo – respondis la aŭguristo, eklevinte sian cilindran ĉapelon, poste li eksidis. – Mi petas nigran kafon, sen sukero, kaj se vi havas ian ĵurnalon. Rapidu, oldulo mia.
La blindulo konsterniĝis. La burnuso, la kamelo kaj la perfekta, araba dialekto estis timige neakordigebla kun tiu stilo. Li alportis la nigran kafon, krome du ĵurnalojn, el kiuj sinjoro Black tuj flankenmetis iun, ĉar evidentiĝis, ke ĝi estas fakgazeto pri la laboreblecoj, kiu aperis sub la nomo „Lokalanzeiger” en Berlino dum la milito sur Balkanoj. La alia ĵurnalo estis el Algiro. La magiisto tuj surprenis sian dratkadran nazumon, kiun li fiksis per bruna laĉo al sia supra poŝo helpe de sekura pinglo, kaj li studis fervore la meteorologian rubrikon. Li jam estus notinta, ke granda pluvado atendebla el okcidento, kiam li ekvidis la sekvan anonceton:
VOJAĜU AL STOKHOLMO
PARTOPRENI LA OLIMPION!
Li forĵetis la ĵurnalon kun abomeno. Dume la blinda arabo kaŭriĝis apud lin sur la maton. Li metis kafon antaŭ sin kaj rulumis cigaredon.
– De kie vi venas, fremdulo?
– De sudo.
– Tie la vojoj nun estas danĝeraj. Oni diras, ke la tangobo-anoj estas tre kruelaj.
– Kiel? – li demandis iom nervoze kaj klinis sian kapon por vidi la arabon pli bone super sia nazumo. – De kie vi scias, ke ili estas tangobo-anoj?
– Oni scias, ke ili estas la murditoj. Sed ĝi jam ne daŭros longe…
– Kial, se estas permesate scii, kara sinjoro proprietulo?
La maljunulo fikse rigardis antaŭ sin blindokule kaj diris nur tion:
– La manoj de la profeto estas longaj.
– Nu kaj? Ĝi estas denaska difekto. Mi havas vickuzon, kiu estas kurbakrura. Kiom koncernas la mezuro de la membroj de Mohameto la antaŭvideblan sorton de la popolo Tangobo?
– Baldaŭ ili estos subpremitaj, mi povas aŭguri tion.
Sinjoro Balck ekstertoris:
– Ĉu vi volas aŭgurii al mi?!
– La stelo de la popolo Tangobo estas falanta – daŭrigis la gastejestro. – Antaŭ nelonge soldatoj estis ĉe mi. Morgaŭ oni sendos legianon al Tangobo por aresti la ŝteliston Gazi.
Sinjoro Black leviĝis konsternite:
– Kiel?… Ĉu oni freneziĝis?! Ja…
– Ili disŝiros tiun soldaton. La eŭropanoj havas prudenton. La subjuo ĉiam komenciĝas tiel, ke ili atakas tiujn sendefendajn legianojn.
– Hm… mi komprenas…
– Estas soldato inter la eŭropanoj. Oni nomas lin Mortido. Oni sendos lin morgaŭ por aresti la ŝteliston Gazi.
– Li ĵus staras sub la mangrovarbo – diris la knabeto subite, montrante al la placo antaŭ la tendo. La magiisto ekvidis bele dekoritan legianon. Li tuj rekonis tiun soldaton, kiu savis lin en Mogador. Ruĝa cikatro tiriĝis sur lia dekstra vango. Kuglo frotvundis ĝin en iu batalo. Verda, rondforma, granda insigno (la ordeno de la Honora Legio) kaj arĝenta medalo pro la kuraĝo brilis sur lia kamizolo en la sunradioj.
– Kiel nomiĝas tiu soldato?
– Mortido. La armilo ne difektas lin, li estas kuraĝa kaj feliĉa. Se mi scias bone, lia vera nomo estas Johnson.
Li estas tiu! Sinjoro Black rememoris la bajoneton, direktitan al sia ventro.
– Tiuj idiotaĵoj ne interesas min, mi pagas – li diris. – Mi trinkis unu nigran kafon.
Li eliris, surmetinte sian cilindran ĉapelon, sur ĝin la burnuson, li sidis sur sian kamelon kaj forgalopis tiel rapide kaj distrite, ke li forgesis depreni sian dratkadran nazumon, kaj nun li aspektas kun sia melankolia vizaĝo tiel, kiel la fantomo de la dezerto, kiu surhavis la formon de maljunulino.
Aŭroris. Johnson rapidis leĝerpaŝe tra la maldensa palmoarbaro, situanta direkte al la rivero Tangobo. La minus-celsiusgrada temperaturo de la afrika nokto kovris per delikata prujno la multe da kreskaĵoj, havantaj strangan formon, kaj kiam la unuaj friskaj radioj de la vekiĝanta suno alvenantaj el la transa flanko de la terglobo prilumis la regionon, milionoj da degelintaj gutoj ekbrilis en la koloroj de ĉielarko.
Li fartis vere bonege. Li iris morti kaj fajfadis. Li imagis ĝin tel. La penetra, sed agrabla odoro plenigis la friskan, matenan aeron. Kiam li atingis la randon de la arbaro, jam aperis la unua duaro de la rabista taĉmetno, malantaŭ ĝi kelkaj sufiĉe grandaj kabanoj, iuj konstruitaj sur palisojn. Li nur iris, iris rekte kaj neŝanceleble. Li ne timis, plie li sentis ian starangan eksciton kaj pensis pri Edit dum kelkaj sekundojn kvazaŭ adiaŭante. Aperis en lia memoro ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de Piccadilly Circus, sinjoro Grimm, kiel li rigardas la planojn de la parceloj ĉiam malkontente por ne veki financan pretendon en iu dungito per sia laŭdo…