Edzigxo tiel senpripensa, kaj seniluziigxo, kaj odoro el la busxo de la edzino, kaj sentemo, afektado! Kaj tiu malviva ofico, kaj tiuj zorgoj pri mono, kaj tiel dum unu jaro, kaj dum du, dum dek, dum dudek, " kaj cxio sama. Kaj ju pli proksime, des pli malvive. Kvazaux mi kontinue descendus de monto, imagante ke mi ascendas. Gxuste tiel estis. Laux la socia opinio mi ascendis, kaj precize tiomgrade el sub mi foriris la vivo Kaj jen pretas, mortu!
Do kio gxi estas? Por kio? Ne povas esti. Ne povas esti, ke tiel sensenca kaj acxa estus la vivo? Sed se gxi vere estis tiel acxa kaj sensenca, do kial morti, kaj morti suferante? Io ne tielas. Eble mi vivis ne tiel, kiel endas? " venis al li subite en la kapon. " Sed kial do ne tiel, se mi faris cxion kiel necesas? " li diris al si kaj tuj pelis for de si tiun solan solvon de la tuta enigmo de vivo kaj morto, kiel ion tute ne eblan.
"Kion do vi volas nun? Cxu vivi? Kiel vivi? Vivi kiel vi vivas en la jugxejo, kiam jugxasistanto anoncas: La jugxo venas!.. La jugxo venas, venas la jugxo, " li ripetis al si. " Jen gxi estas, la jugxo! Sed mi ja ne kulpas! " li ekkriis kolere. " Pro kio? " Kaj li cxesis plori kaj, turninte la vizagxon al la muro, ekpensis cxiam pri la samo: kial, pro kio estas tiu cxi teruro?
Sed pensante kiom ajn longe, li ne trovis respondon. Kaj kiam lin vizitis " gxi vizitis lin ofte " la penso pri tio, ke cxio cxi okazas, cxar li vivis ne tiel, li tuj rememoris la tutan korektecon de sia vivo kaj pelis for tiun strangan penson.
X
Pasis du pliaj semajnoj. Ivan Iljicx ne plu levigxis de la sofo. Li ne volis kusxi en lito, do li kusxis sur la sofo. Kaj preskaux la tutan tempon kusxante vizagxalmure, li solece suferis cxiam la samajn nesolveblajn suferojn kaj solece pensis cxiam la saman nesolveblan penson. Kio gxi estas? Cxu vere morto? Kaj la interna vocxo respondis: jes, vere. Kial tiuj turmentoj? Kaj la vocxo respondis: tutsimple, nenial. Plu kaj krom tio estis nenio.
Tuj ekde la komenco de la malsano, ekde la tempo, kiam Ivan Iljicx unuafoje vizitis doktoron, lia vivo disigxis je du kontrauxaj humoroj, alternantaj unu la alian: jen estis despero kaj atendo de nekomprenebla kaj terura morto, jen estis espero kaj plena je intereso observo pri funkciado de sia korpo. Jen antaux lia atento estis la sola reno aux cekumo, kiu provizore deviis de plenumo de siaj taskoj, jen estis sola nekomprenebla terura morto, kiun neniel eblis eviti.
Tiuj du humoroj jam ekde la komenco de la malsano alternis unu la alian; sed ju pli progresis la malsano, des pli dubaj kaj fantaziaj igxis la rezonoj pri la reno kaj des pli reala la konscio pri la venonta morto.
Al li suficxis rememori, kio li estis antaux tri monatoj, kaj kio li estas nun; rememori kiel kontinue li descendis, " kaj detruigxu cxiu ebleco de espero.
En la lasta periodo de tiu soleco, en kiu li trovigxis, kusxante vizagxe al la sofa apogilo, tiu soleco meze de multhoma urbo kaj inter siaj multaj konatoj kaj familio " la soleco, pli perfekta ol kiu povis ekzisti nenie: nek sur mara fundo, nek en tero " en la lasta periodo de tiu terura soleco Ivan Iljicx vivis nur per imago en pasinteco. Unu post alia prezentigxis al li bildoj de lia pasinteco. Komencigxis cxiam de la plej proksima lauxtempe kaj drivis al la plej fora, al la infaneco, kaj tie haltis. Se Ivan Iljicx rememoris pri kuiritaj sekprunoj, kiujn oni al li proponis mangxi nun, do li rememoris pri krudaj malglataj francaj sekprunoj en la infaneco, pri ilia speciala gusto kaj abundo da salivo, kiam li estis atinganta kernon, kaj apud tiu rememoro pri gusto aperis tuta vico de tiutempaj rememoroj: vartistino, frato, ludiloj. Ne indas pri tio tro dolore , " diris al si Ivan Iljicx kaj denove transportis sin en la nunon. Butono sur la sofa dorsapogilo kaj sulkoj de marokeno. " Marokeno multe kostas, malfirmas; pro gxi estis kverelo. Sed la marokeno estis alia, kaj alia kverelo, kiam ni sxiris tekon de la patro kaj oni punis nin, kaj la panjo alportis kuketojn . Kaj denove cxio haltis en la infaneco, kaj denove Ivan Iljicx sentis doloron, kaj li penis tion forpeli kaj pensi pri alio.
Kaj denove, paralele kun tiu evoluo de rememoro, en lia animo fluis la alia evoluo de rememoroj " pri tio, kiel fortigxis kaj kreskis lia malsano. Same, ju pli for malantauxen, des pli estis da vivo. Estis pli da bono en la vivo, kaj ankaux " pli da vivo mem. Tio kaj alio kunfandigxis. Kiel la turmentoj igxas cxiam pli kaj pli mavaj, tiel ankaux la tuta vivo igxis pli kaj pli mava , " li pensis. Unu hela punkto tie malantauxe, en la komenco de la vivo, kaj poste cxio pli kaj pli nigra, pli kaj pli rapida. Inverse proporcie al la kvadratoj de distancoj gxis la morto , " pensis Ivan Iljicx. Kaj tiu imago pri sxtono fluganta suben kun pliigxanta rapideco, profunde fiksigxis en lia animo. La vivo, vico de pliigxantaj suferoj, flugas pli kaj pli rapide al la fino, plej horora suferego. Mi flugas Li ektremis, movigxetis, volis rezisti, sed li jam sciis ke rezisti ne eblas, kaj denove per la okuloj lacaj pro rigardado, sed ne povantaj ne vidi tion, kio estis antaux li, observis la sofan dorsapogilon kaj atendis, " atendis tiun teruran falon, baton kaj detruigxon. Rezisti ne eblas, " li diris al si. " Sed almenaux kompreni la celon de tio? Ankaux tio ne eblas. Eblus ja klarigi, se diri, ke mi vivis ne tiel kiel necesas. Sed tion cxi jam tute ne eblas agnoski , " li diris al si mem, rememorante la lauxlegxecon, lauxregulecon kaj decon de sia vivo. Ecx konsideri tion tute ne eblas, " li diris al si mem, ridetante per la lipoj, kvazaux iu povus vidi tiun lian rideton kaj esti trompita per gxi. " Mankas klarigo! Turmento, morto Kiucele?
XI
Tiel pasis du semajnoj. Dum tiuj semajnoj okazis evento dezirata por Ivan Iljicx kaj ties edzino: Petrisxcxev faris la formalan edzigx-proponon. Tio okazis vespere. Sekvatage Praskovia Fjodorovna eniris al la edzo, pripensante kiel anonci al li pri la propono de Fjodor Petrovicx, sed gxuste en tiu cxi nokto Ivanon Iljicx trafis nova sxangxo al malbono. Praskovia Fjodorovna trovis lin sur la sama sofo, sed en nova pozo. Li kusxis surdorse, gxemis kaj rigardis antaux si per la haltintaj okuloj.
Sxi ekparolis pri kuraciloj. Li transmovis sian rigardon al sxi. Sxi ne findiris tion, kion komencis: tia kolero, gxuste pri sxi, esprimigxis en lia rigardo. " Je Kristo, permesu al mi trankvile morti, " li diris.
Sxi deziris foriri, sed tiumomente venis la filino kaj aliris por saluti. Li rigardis la filinon, same kiel la edzinon, kaj al sxiaj demandoj pri la sano, li seke diris, ke li baldaux liberigos ilin cxiujn de si. Ili ambaux eksilentis, iom sidis kaj eliris. " Sed pri kio ni kulpas? " demandis Elinjo al la patrino. " Kvazaux estus ni, kiuj tion faris! Mi kompatas papan, sed pro kio li nin turmentu?
Je la kutima tempo venis la doktoro. Ivan Iljicx estis respondanta al li: jes, ne , ne forturnante de li la koleran rigardon, kaj fine diris:
" Ja vi scias, ke nenio helpos, do lasu.
" Ni povas mildigi la suferojn, " diris la doktoro.
La doktoro eliris en la gastocxambron kaj informis al Praskovia Fjodorovna, ke cxio tre mavas, kaj opio estas la sola rimedo por mildigi la suferojn, kiuj certe estas teruraj.