Выбрать главу

La doktoro diris, ke liaj fizikaj suferoj teruras, kaj tio estis vera; sed pli teruraj ol liaj fizikaj suferoj estis la suferoj moralaj, kaj en tio estis lia cxefa turmento.

Liaj moralaj suferoj konsistis en tio, ke tiunokte, rigarde al la dormema, bonvolema grandzigoma vizagxo de Gerasim, en lian kapon subite venis: sed eble efektive tuta mia vivo, la konscia vivo, estis ne tio .

Venis en lian kapon, ke tio, kio al li antauxe sxajnis absolute neebla, tio, ke li travivis sian vivon ne tiel kiel necesis, ke tio povis esti vero. Venis en lian kapon, ke liaj apenaux rimarkeblaj intencoj al batalo kontraux tio, kion la plej altpostenaj personoj opiniis bona, la intencoj apenaux rimarkeblaj, kiujn li tuj forpelis de si " gxuste ili povis esti veraj, kaj cxio cetera povis esti ne tio. Kaj lia ofico, kaj lia arangxo de la vivo, kaj la familio, kaj tiuj interesoj de la socio kaj ofico " cxio cxi povis esti ne tio. Li provis defendi antaux si cxion cxi. Kaj subite li eksentis la tutan malforton de tio, kion li defendas. Kaj ne estis kion li defendu. Kaj se estas tiel, " li diris al si, " kaj mi foriras el la vivo kun konscio pri tio, ke mi pereigis cxion al mi donitan, kaj ne eblas korekti, do kio? Li kusxigxis surdorse kaj komencis tute novmaniere rerigardi sian tutan vivon. Kiam li matene ekvidis lakeon, poste la edzinon, la filinon, la doktoron, " cxiu ilia movo, cxiu ilia vorto konfirmis por li la teruran veron rivelitan al li nokte. Li vidis en ili sin mem, cxion per kio li estis vivinta, kaj klare vidis, ke cxio cxi estis ne tio, cxio cxi estis terura grandioza trompo, kovranta la vivon kaj la morton. Tiu konscio pliigis, dekobligis liajn fizikajn suferojn. Li gxemis kaj jxetis sin diversloken, kaj plukis siajn vestajxojn. Al li sxajnis, ke ili sufokas kaj premas lin. Kaj pro tio li abomenis ilin.

Oni donis al li grandan pocion da opio, li forgesis sin; sed posttagmeze komencigxis denove la samo. Li pelis cxiujn for de si kaj jxetadis sin de unu loko al alia.

La edzino venis al li kaj diris: " Jean, karulo, faru tion por mi (por mi?). Tio ne povas noci, sed ofte helpas. Kial do, ja tio bagatelas. Ankaux sanaj homoj ofte

Li largxe malfermis la okulojn.

" Kio? Cxu komuniigxi? Kiucele? Ne indas! Sed eble tamen

Sxi ekploris.

" Jes, amiko mia, cxu? Mi vokos la nian, li estas tiel cxarma. " Perfekte, tre bone, " li eldiris.

Post kiam venis la pastro kaj akceptis lian konfeson, li mildigxis, eksentis kvazaux faciligxon de siaj duboj kaj sekve de la suferoj, aperis minuta espero. Li refoje ekpensis pri la cekumo kaj ebleco gxin korekti. Li komuniigxis kun larmoj surokule.

Kiam oni kusxigis lin post la komunio, al li por minuto igxis pli facile, kaj denove aperis espero pri vivo. Li ekpensis pri operacio, kiun oni proponis al li. Vivi, mi volas vivi , " li diris al si. La edzino venis por gratuli. Sxi diris la kutimajn vortojn kaj aldonis:

" Al vi pli bonas, cxu ne?
Li ne rigardante sxin eldiris: jes.

Sxiaj vestoj, sxia staturo, sxia mieno, la sono de sxia vocxo " cxio diris al li la solan: Ne tio. Cxio, per kio vi vivis kaj vivas, estas mensogo, trompo, kasxanta de vi la vivon kaj morton . Kaj kiam li estis pensinta tion, tuj levigxis lia malamego kaj kun la malamego la fizikaj turmentaj suferoj kaj kun la suferoj la konscio pri neevitebla, proksima pereo. Farigxis io nova: gxi komencis sxrauxbi, pafi kaj premi la spiron.

Lia mieno, dum li diris jes , estis terura. Dirinte tiun jes , rigardante rekte al sxia vizagxo, li neordinare por sia febleco rapide turnigxis sur la ventron kaj ekkriis: " Foriru, foriru, lasu min!

XII

Ekde tiu minuto komencigxis tiu krio, ne cxesanta dum tri tagoj, kiu estis tiel horora, ke ecx post du pordoj ne eblis auxdi gxin sen terurigxo. En la minuto, kiam li estis respondanta al la edzino, li komprenis, ke li estas perdita, ke reveno ne eblas, ke venis la fino, plena fino, sed la dubo ja ne estas solvita, gxi plu restas dubo. " U! Uu! U! " li kriadis kun diversaj intonacioj. Li komencis krii: Mi ne povas plu! " kaj tiel dauxre kriis je la sono u .

Dum la tutaj tri tagoj, en kies dauxro por li ne ekzistis tempo, li baraktadis en tiu nigra sako, en kiun lin sxovadis nevenkebla forto. Li konvulsiis, kiel konvulsias en manoj de ekzekutisto la mortkondamnito, sciante ke li ne povas sin savi; kaj kun cxiu minuto li sentis, ke malgraux cxiuj strecxoj de lukto, li igxas pli kaj pli proksima al tio, kio teruris lin. Li sentis, ke lia turmento estas ankaux en tio, ke li sxovigxas en tiun nigran truon, kaj ecx pli en tio, ke li ne povas trarampi en gxin. Kaj trarampi al li malhelpas la agnosko de tio, ke lia vivo estis bona. Gxuste tiu pravigo de sia vivo krocxis kaj ne lasis lin antauxen kaj pleje turmentis lin.

Subite ia forto pusxis lin en bruston, en flankon, ankoraux pli forte premis lian spiron, li trafalis en truon, kaj tie, fine de la truo, eklumis io. Al li estigxis tio, kion li iam spertis en fervoja vagono, kiam oni opinias, ke veturas antauxen, sed efektive veturas malantauxen, kaj subite ekscias la veran direkton.

"Jes, cxio estis ne tio, " li diris al si, " sed tio ne gravas. Eblas, eblas ja fari tion . Kion do tion ? " " li demandis sin kaj subite kvietigxis.

Tio okazis fine de la tria tago, unu horon antaux la morto. Gxuste en tiu tempo la gimnazianeto silente sxteliris al la patro kaj proksimigxis al lia lito. La agonianto plu kriadis despere kaj disjxetadis la manojn. Lia mano trafis la kapon de la gimnazianeto. La gimnazianeto kaptis gxin, premis al la lipoj kaj ekploris.

Gxuste en tiu tempo Ivan Iljicx trafalis, ekvidis lumon kaj al li riveligxis, ke lia vivo estis ne tio, kio necesis, sed ke tion ankoraux eblas korekti. Li demandis sin: kio do estas tio kaj kvietigxis, auxskultante. Tiam li eksentis, ke lian manon iu kisas. Li malfermis la okulojn kaj rigardis la filon. Li ekkompatis lin. La edzino venis al li. Li ekrigardis sxin. Sxi kun aperta busxo kaj nevisxitaj larmoj sur la nazo kaj vango, kun despera mieno observis lin. Li ekkompatis sxin. Jes, mi turmentas ilin, " li pensis. " Ili kompatas, sed al ili pli bonos, kiam mi mortos . Li volis diri tion, sed li ne havis fortojn por ekparoli. Tamen, por kio do paroli, necesas fari , " li pensis. Li per rigardo montris al la edzino la filon kaj diris: " Forkonduku mi kompatas ankaux vin " Li volis diri ankaux pardonu , sed diris donu , kaj ne plu havante fortojn por korekti sin li svingis permane sciante, ke komprenos tiu kiu bezonas.

Kaj subite al li igxis klare, ke tio, kio sopirigis lin kaj ne povis eliri, nun cxio cxi subite eliras, kaj de du flankoj, de dek flankoj, de cxiuj flankoj. Li kompatas ilin, do necesas fari ke ilin ne gxenu doloro. Liberigi ilin kaj mem liberigxi de tiuj suferoj. Kiel bone kaj simple, " li pensis. " Sed la doloro? " li demandis sin. " Kien gxin? Nu, kie vi estas, doloro?

Li ekatentis.

Jes, jen gxi estas. Nu, kion fari, estu doloro .

Kaj la morto? Kie gxi estas?

Li sercxis sian kutiman antauxan timon pri la morto kaj ne trovis gxin. Kie gxi estas? Kia morto? Ekzistis nenia timo, cxar ankaux morto ne ekzistis.

Anstataux morto estis lumo.
" Do jen kio! " subite lauxte li diris. " Kia gxojo!

Por li cxio cxi okazis dum unu momento, kaj signifo de tiu momento jam ne plu sxangxigxis. Sed por la cxeestantoj lia agonio dauxris ankoraux du horojn. En lia brusto io gluglis. Lia trivita korpo tremis. Poste pli kaj pli maloftaj igxis la gluglado kaj stertoro.