Agantaj personoj
Aleksandro Koaks, inĝeniero, Delegito de U.E.A.
Helena, lia edzino
Filipo, ilia servisto
Agneso, ilia servistino
Ferdinando Bemol, muzikisto de la loka opero, Subdelegito de U.E.A.
Adamo Rabat, komercisto, Prezidanto de la loka Esperanta Societo
Ernesto Ranunkol, studento, sekretario de la Societo
Willy Hju-ám-ám, negro el Liberio, vojaĝanta esperantisto
Ĉerkisto
Portistoj.
Parto Iª
Sceno 1ª
La scenejo prezentas kabineton de l’ inĝeniero. Frua mateno. Servisto Filipo dormas en la apogseĝo. Tio daŭras du minutojn.
Filipo: (vekiĝante iom post iom) F-f-fu! Ee-ee-eh! (Oscedas, rigardas mirante ĉirkaŭen, poste elpoŝigas la horloĝon.) Stranga afero! Estas jam la sepa kaj duono matene kaj mia mastro ankoraŭ ne revenis hejmen! Tio neniam okazis antaŭe. (Promenas.) Vere, li ĉiam venas tre malfrue, kiam estas la kunsidoj en la komitato de nia Esperanta societo, sed ke li forestu la tutan nokton!… tio neniam, neniam ankoraŭ estis okazinta. (Paŭzeto. Komencas ordigi la meblojn.) Mi atendis lin la tutan nokton sed fine la dormo venkis min kaj mi falis en la apogseĝon.
Mi ne scias, kion diros la sinjorino, kiam ŝi rimarkos la foreston de l’ edzo… (Pripensas.) Tamen mi devus diri al ŝi la veron, se ŝi min okaze demandos. Kontraŭe, mi diros ke la mastro devis tre frue leviĝi por iu urĝa afero kaj ke li komisiis min sciigi la sinjorinon pri la kialo, por ne malkvietigi ŝin senbezone.
Povas esti, ke mia mastro estas kulpa, aŭ ke li komencis fari tiujn… karambolojn… ekster la hejmo, tamen mia devo certe estas ilin defendi kaj savi. Dio mia, Dio mia, kio do tamen okazis? Mi estas tiel malkvieta, ĉar … ĉar kial kaŝi la sekreton … mi tre respektas kaj amas mian mastreton, malgraŭ tio, ke li estas severa turmentisto, Dio pardonu lin.
«Filipo», li foje diris, «se vi deziras al mi plene plaĉi, vi devas ne sole helpi kaj servi en mia hejmo kaj oficejo, sed vi devas ankaŭ ne forgesi» (blovite deklamas), «ke vi havas honoran postenon de la servanto ĉe la Delegito de U.E.A. kaj — ha!-ha!-ha! — vi devas perfekte, senmakule uzi Esperanton. Mi vin akceptis, pro tio ke vi iomete posedis Esperanton, sed nun vi devas uzi ĝin kiel vian (svingas per la viŝĉifono) gepatran lingvon». Kaj el tiu «devas» komenciĝas miaj ĝuoj kaj turmentoj. Se mi parolas en Esperanto sen eraroj — vespere mi ricevas bonan gluteton da brando aŭ konjako, se mi malbone uzas akuzativon (diablo ĝin prenu!) aŭ ian prepozicion (kraĉas) tuj komenciĝas skandalo! Se okaze mi kuraĝas paroli en mia hejmo mian nacian lingvon, fu! — kia batalo tuj okazas. Li frapas per la piedoj, tremigas min je miaj ŝultroj… Bone estas por Agneso, se ŝi faras eraron — ŝin ĉiam defendas la sinjorino, sed min, malfeliĉulon, neniu volas defendi…
Por diri la veron, unuatempe mi pensis, ke mia mastro estas aŭ frenezulo, aŭ ia lerta fripono, uzanta la novan, malmulte parolatan lingvon, sed nun mi vidas, ke li laboras por ideala afero kaj mi pardonas al li ĉion kaj amas lin kun ĉiuj liaj strangaĵoj, kun ĉiuj akuzativoj kaj prepozicioj.
(Movas la skribotablon) Iu venas. Mi preparu min diri pri la mastro, tion, kion mi decidis.
Sceno 2ª
Agneso: (venas kun plado sur kiu troviĝas kruĉo por kafo, taso kaj paro da bulketoj) Bonan matenon, Filipo, kie estas mastro?
Filipo: (severe) Bonan matenon… (iom indigne) ne mastro, sed la mastro, vi, senartikola kapo!
Agneso: Nu, nu! Ne tro fanfaronu. Kia profesoro vi estas! Pli bone diru, kie estas la mastro? Ĉu li ne vekiĝis ankoraŭ?
Filipo: (decide) Jam antaŭ duonhoro li foriris el la hejmo. Diru al la sinjorino, kiam vi ŝin kombos, ke sinjoro majstro estis telefone vokita frumatene por tre urĝa afero. Okazis ia fervoja katastrofo, aŭ alia malbona akcidento, sed li tuj prenis la ĉapelon kaj foriris. Al mi li ordonis ke mi sciigu pri lia foresto la sinjorinon por ke ŝi ne maltrankviliĝu senbezone.
Agneso: Ha! mi ne kredas… Vespere mi ne aŭdis, kiam la sinjoro revenis hejmen, matene mi ne aŭdis, kiam li foriris. Kaj mi dormas tre proksime al la enirpordo!
Filipo: Dormulino vi estas! Ambaŭ fojojn mi mem devis malfermi la pordon. Kaj vi tiel dormis, ke oni facile povus pafi el pafilo apud vi kaj vi ne vekiĝus.
Agneso: He, mi tamen ne kredas. Estas iaj sekretaĵoj. Sed ni ekscios, (minace) ni ĉion vidos! (Foriras kun la plado, kafo kaj bulkoj.).
Sceno 3ª
Filipo: (prenas la balailon kaj komencas balai, ekscitite kaj moke) Sencerba ĵaluzulino! «Ni ekscios!» «Ni ekvidos!» Rostitan voston de diablo vi ekvidos, nenion plu!
(Estas aŭdata laŭta frapo sur la fenestron kaj voĉo: «Filipo, hej Filipo!»)
(La ĉi-suba dialogo kun la portistoj preferinde estu kondukata en nacia lingvo.)
Filipo: Kio okazis? (venas al la fenestro kaj enŝoviĝas en la fermaĵon) Ha! Joĉjo, Stefano, bonan matenon! Kion vi estas alportintaj?
(La voĉoj: «Malfermu do la pordon kaj enlasu nin.»)
Filipo: (forirante la alian ĉambron) Tuj — tuj…
(Post kelkaj momentoj estas aŭdataj lia laŭta ĝemado kaj krioj: «Ho-ho-ho, mia Dio! Ho, malfeliĉo, ho, malĝojo! ho-ho-o!…»)
(Du homoj, simple vestitaj, enportas la korpon de inĝeniero Koaks kaj laŭ la montro de Filipo metas ĝin sur la kanapon, kiu staras sur videbla loko, iom oblikve al la publiko. Dume Filipo sin ĵetas tien kaj aliloken, plaŭdas per la manoj, faras malfeliĉajn, sincerajn mienojn kaj laŭte ĝemas, parolante neligitajn, sensencajn frazojn.)
Filipo: (tenante sin je la kapo) Kie do vi trovis la malfeliĉulon, Joĉjo?
Unu el la portistoj: Tie, post la stratangulo. Li kuŝis tute senmova. Antaŭe ni opiniis ke li kuŝas ebria, sed poste ni vidis, ke li eĉ ne spiras. Do mi kaj Stefano prenis sinjoron inĝenieron kaj alportis ĉi tien.
Filipo: (metas en maltrankvilo la orelon al la brusto de inĝeniero Koaks): Ha! vere eĉ la koro ne batas! Ha! karuleto mia…
Portisto: Ni foriras, Filipo; akceptu niajn kondolencojn. Pardonu ke ni alportis en vian hejmon la malfeliĉon.
Filipo: Mi dankas. Dio savu vin. Ni ĉiuj restos al vi tre dankemaj. (La portistoj foriras.)
Sceno 4ª
Filipo: (sola; sin klinas al la brusto de l’ mortinto. Unuan momenton li silentas, sed poste aŭdiĝas pli laŭtaj ekploretoj) Khe-khe… Karulo vi nia… Khe-khe… Senkompara vi nia… Khe-khe. Tia glora homo, tia bona inĝeniero kaj estas pereinta sur la strato kiel la plej lasta almozulo. Khe… khe. En tia juneco vi pereis. Tian belan edzinon vi lasis… Kiom da homoj ĉiam vizitadis nin. Kiaj brilaj nomoj. Kiaj riĉaj vestoj. Kiaj graciaj virinoj. Khe-khe… Kaj nun ĉio estas forfluginta. Pereos nun la tuta nia hejmo, ĉio pereos sen vi, kara nia. Kaj mi, kien nun mi iros? Kie mi trovos tiom da feliĉo, kiun mi havis ĉe vi? Khe-khe… Malgraŭ ĉiuj viaj strangaĵoj. Khe-khe… Malgraŭ ĉiuj akuzativoj kaj prepozicioj…
[1]
Rimarko [1924]: Tiu ĉi komedio estos prezentata ĉe la 16ªa Universala Esperanto-Kongreso en Vieno de anoj de Zagreba Esperanto-Societo.