Выбрать главу

Kiel nun mi memoras la impreson, kiun mi ricevis, leginte la raporton pri la Unua Kongreso de Bulonjo sur Maro, pri la paroladoj de nia Majstro, de entuziasmulo Michaux kaj de aliaj… Kaj poste, la atako de Markizo Luis, lia perfido, foriro de multaj bonaj samideanoj, la herezo de René de Saussure — ho, kiom Esperanto multajn kordojn ektuŝas en mia koro ĉi tiuj paĝoj de nia movado.

Kaj mia propra laboro, kies fruktojn mi vidas sur ĉiu paŝo.

Miaj gramatikoj de Esperanto estas vendataj ĉie tra la lando. Mi devus havi dudek manojn por laŭfingre elkalkuli ĉiujn kursojn, kiujn mi gvidis. Ĉiu en mia hejmo, eĉ la servistoj, parolas fluan Esperanton… Min vizitis kiel Delegiton jam dekoj da alilandaj samideanoj… Tiel ili forpasis, la dudek jaroj…

(Stariĝas kaj promenas, gaje) Do ne estas mirinde, ke hieraŭ, kiam ni renkontiĝis kun Alfredo ĉe la komitata kunveno en la Societo, ni tuj rememoris la dudekjaran datrevenon de mia esperantiĝo. Niaj animoj moliĝis, ni prenis unu la alian, brako ĉe brako, kaj iom poste trovis intiman anguleton en la restoracio «Ora Korno». La ĉampana ŝaŭmo baldaŭ estingis nian entuziasmon kaj pro ĝi ankaŭ rompiĝis mia memorkapablo. Bone mi memoras, kiel ni pagis, kiel ni eliris kun Alfredo sur la straton, kiel agrable tuŝis miajn vangojn la malvarma aero kaj… stop! Poste mi kvazaŭ falis en abismon! Nun mi vidas min kuŝanta ĉi tie sur la kanapo; vestita, makulita per koto. Certe Filipo rakontos al mi la mankantan en mia memoro parton de miaj hieraŭaj aventuroj. Mi lin tuj vokos… (iras al la pordo; telefono sonoras; Koaks paŝas al ĝi; [parolas] preferinde en nacia lingvo) Ha lo! Tie ĉi estas inĝeniero Koaks. Kio?… Ĉerkon?… Entrepreno de funebraj procesioj?… Ĉu vi ne eraris je numero?… Vi ne havas je du metroj longan ĉerkon, sed ĉu min tio koncernas? (al la publiko) Videble Alfredo aŭ alia spritulo volis ŝerci pri mi kaj telefone mendis por mi ĉerkon! Ha-ha-ha! (en telefonon) Kion al vi diri?… Certe, kiu nun bezonas la ĉerkon estas sinjoro inĝeniero Alfredo Filigran, Kurba strato, n-ro 7… jes, jes, numero sep… Bonvolu… Ĉiujn bonaĵojn… (lasas la aŭdilon)

Kia infana ŝerco! Videble Alfredo venis hejmen pli sobra ol mi.

Tamen, kial neniu venas? Jen staras la kafo (gustumas). Fi! ĝi estas tute malvarma. (vidas kaj prenas la karton) La karto de s-ro prezidanto Rabat, datita hodiaŭ… Ĉu li ankaŭ faras ŝercon?

«Kara Sinjorino! Terure frapitaj, ni ĉiuj esperantistoj de la loka Esperanta Societo kun kora malĝojo funebras la perdon, kiun sendis al la Societo la sorto. Ni petas vin akcepti niajn sincerajn kondolencojn pro la morto de via altestimata edzo, kies memoro restos en niaj rondoj por eterna monumento. Ni esperas honorigi la mortintan sinjoron Delegiton per la alveno de nia multenombra verdstela anaro, kiu venos por diri al via edzo la lastan saluton.»

Ha! tio jam ne odoras kiel ŝerco! Nia seriozulo Rabat neniam permesus al si fari similajn ŝercojn, des pli ke li sin turnas al mia edzino! Kion ĉio ĉi signifas? Aŭ eble oni ĉion akceptas jam kiel plenumiĝintan fakton; ke mi jam ĉe ĉiuj estas registrita mortinta! Stranga situacio! Mi ne scias kion fari (hezitas).

Ha, iu venas… Mi do daŭrigu iomete la komedion, kaj mi elektu por la reviviĝo de Lazaro pli konvenan momenton. Sinjoro Koaks bonvolu forveturi al alia mondo (kovras sin per la tolaĵo kaj kuŝas kviete).

Parto IIª

Sceno 1ª

(Heleno venas helpata sub la brako de Bemol, elegante vestita sinjoro.)

Heleno: Jen estas li, la malfeliĉulo. Imagu nur, kara Bemol, ke mi leviĝis hodiaŭ en tre bona humoro — mi vidis tre belan idilian sonĝon, ke mi estis vaginta tra ĝardeno plena de floroj; imagu do mian teruron, kiam al mi venis Agneso kaj sciigis pri la funebro. Mi pensis, ke mia koro krevos pro malfeliĉo…

Bemoclass="underline" Sed kiel tamen ĉio okazis? Hieraŭ mi vidis lin dum la komitata kunsido tute gajan kaj sanan. Li foriris kun s-ro Filigran en tre senzorga, intima paro. Mi tute ne komprenas, kio estis la kaŭzo de lia morto. Ĉu li havis la koron en bona ordo?

Heleno: En bonega! Ni ankaŭ ne scias, kial kaj kiam li mortis, sed la kortistoj de niaj najbaroj trovis lin ĉe la proksima stratangulo kaj alportis hodiaŭ frumatene. Verŝajne lian morton elvokis ia komplika malsano. Ni atendu kion diros la kuracistoj. Mi opinias, ke ili insistos pri la sekcado de la kadavro. Mi preferus, ke oni tion ne faru.

Koaks: (el sub la tuko, al la publiko) Ankaŭ mi preferus!

Bemoclass="underline" (al si mem) Tamen ĉio okazas tiel neatendite, kvazaŭ laŭ la antaŭzorgo de Providenco. Ĉu ne estas miraklo ke tiu ĉi morto kvazaŭ malfermas por mi eliron el la labirinto, en kiu mi ĝis nun vagis?

Heleno: Pri kio vi parolas, Bemol?

Bemoclass="underline" Ĵus venis al mi ideo, ke en nia vivo oni povas konstrui la feliĉon nur sur la malfeliĉo de la alia.

Heleno: Mi ne komprenas, Bemol. Kial vi subite fariĝis filozofiema?

Bemoclass="underline" Pro la cirkonstancoj. En mia kapo subite aperis, kvazaŭ fajrera penso, ke jen ĉi tie rompiĝis la feliĉo de unu homo, povus naskiĝi la feliĉo de alia.

Heleno: Kial vi parolas per enigmoj?

Bemoclass="underline" Ĉu vi volas, ke mi estu malkaŝa?

Heleno: Certe, vi devas. Mi esperas, ke vi ne diros tamen ion ekstreman; ne forgesu ke antaŭ vi estas malfeliĉa vidvino antaŭ la malvarma kadavro de ŝia edzo.

Bemoclass="underline" Mi ne diros ion ekstreman, sed mi diros la veron. Mi opinias, Heleno, ke miaj vortoj, kvankam akraj kaj nekonvenaj, vekos en via animo ion novan, kio vin esperigos kaj helpos al vi pli facile elporti la malfeliĉon. Kaj vere, ĉu tro granda malfeliĉo ĝi estas?

Heleno: Ho, kompatu min vi, terura Bemol!

Bemoclass="underline" Mi nur konstatas la veron. Ĉu vi estis plene feliĉa kun tiu ĉi iluziulo (montras la kadavron), kiu anstataŭ amuzigi sian belan kaj viglan edzinon, fordonadis la tutan sian tempon al iluzioj, al propagando de ĉiaj infanaĵoj?…

Heleno: Bemol! Bemol! Pripensu, kion vi parolas! Vi mem ja estas unu el la plej fervoraj samideanoj — Subdelegito de U.E.A.! Ĉiama helpanto de mia edzo!

Bemoclass="underline" Ho, lasu tion, kara Heleno. Ĉu ne estis por vi klare, ke mi lernis kaj propagandis Esperanton kaj fariĝis Subdelegito por esti ĉiam apud vi, por vidi vin kiel eble plej ofte kaj servi al vi en via intima rondo? Mi sukcesis almiliti vian konfidon kaj, al mi ŝajnas, ke pli ol konfidon…

Koaks: (el sub la kovrilo) Jen li, fripono!

Heleno: Vi min embarasis, Bemol. Mi sentas ke en mia kapo ĉio miksiĝas…

Bemoclass="underline" Do vi ne forpuŝas? Do vi komprenas? Heleno, Heleno, ĉu preferus vi tiun putrontan karnon (iras al la kadavro, frapas ĝin kaj sin duonturninte diras al Heleno) al la koro flama, kiu batas por vi en mia brusto? (Koaks donas al li baton sur la dorson) Oj! (Bemol sidiĝas kaŭre kaj ĝemas.)

Heleno: Kio okazis?

Bemoclass="underline" Ŝajnis al mi… N-ne, ne povas esti! Verŝajne tio estas pro ekscitiĝo… (frotas la talion) Sed kial ĝi tiel doloras? Mi ne komprenas. Hm! Hm!

Heleno: Anstataŭ min turmenti, Bemol, telefonu al mia tajlorino, ke ŝi faru al mi plej rapide funebran veston.

Bemoclass="underline" (sidiĝas al la tablo, kun la dorso al Koaks. Heleno venas enpensiĝe al la fenestro) Du — sepdek sep. Ĉu estas sinjorino Pasament? Ĉi tie — via konatulo Bemol. Mi parolas je la nomo de sinjorino inĝenieredzino Koaks. Ŝi bezonas kiel eble plej rapide funebran veston. Kian? La plej malmultekostan, simplan, tre moderan, el malkara ŝtofo. Ŝi esperas, ke ŝi ne portos ĝin tre longe! Ne, ne, mi ne ŝercas.